15 nov. 2005

Scienco kaj kredo

Pentraĵo, Kreo de Eva, Creation of Eve, 1509-10, Fresco, Cappella Sistina, Vatican, MICHELANGELO

Denove blogaĵo de Ken Miner pri "inteligenta planado" (14an de novembro) ankaŭ tiu blogaĵo de Fátima pri la tv-serio "dosieroj ikso" alkondukis min al legado pri la scienco kaj ĝia rilato kun la nescienco. Serĉante pri la temo mi trovis interesan blogon de Anne Galloway kiu havas kelkajn klerajn blogaĵojn ĉi-rilate. Unue pri la teorio de "inteligenta planado" kiu aŭtomate rezultigas ekziston de "inteligenta plananto", mi ŝatas demandi kial ĝiaj adeptoj tiom strebas enkonduki ĝian instruadon en la mezlernejoj sed ne en universitatoj (ekzemple dum la unua aŭ dua jaroj de la studo)? Ĉu tio ne estas ĉar studentoj de la mezlernejoj ankoraŭ ne kutimas kritikeme rigardi aferojn sed en universitatoj oni supoze devas pli kritikeme ekzameni ilin? Ĉu adeptoj de "inteligenta planado" povas dementi ekziston de mutacio (ankoraŭ bakterioj tiele akiras rezistecon kontraŭ medikamentoj kaj tio nuntempe ankaŭ okazas) aŭ naturan adaptiĝadon kiel sciencaj faktoj? Nu, tiuj procezoj estas du ŝlosilaj mekanismoj en evoluado, kaj nenie dum tiuj procezoj oni vidas inteligentan intervenon. Do, kio estas konkludo de tiu brila t.n. scienca teorio? Ĉu oni ankoraŭ povas kredi ke Dio ekkreis homon ekzakte tiel kiel li ŝajnas hodiaŭ? Kiu stultaĵo!
Tiaj debatoj rememorigas al mi similajn stultajn strebojn kiam religiuloj en Irano strebadis perforte altrudi siajn opiniojn en la kursoj de la scienco en universitatoj. Oni kontraŭstaris kontraŭ la kvantuma fiziko ĉar kredis ke ĝi neas ekziston de Dio. Nu! ĝis formuloj de la kvantuma mekaniko ĝuste prognozas tion kiu okazas kiam lumoradio elsendita de mia lasero sorbiĝas en materion (kaj kredu min ili vere faras tion) mi ĝoje uzos ilin kaj al oponantoj diros aŭ proponu ion similan aŭ ŝtopu la buŝon. Malgraŭ tio ĉio, scienco mem ne devas iĝi dogmo. Ĝi devas esti ĉiam preta por akcepto de aliaj priskriboj kaj novaj ideoj. Ankaŭ la scienco ne konsistigu ĉiujn aspektojn de nia vivo. Ni ĉiuj bezonas arton, fantazion kaj eĉ iomete da kredo al la nepriskribeblaĵoj. Scienco ne devas kontraŭi kaj nepre ne estas kontraŭ tio ĉio.
Mia antaŭa blogaĵo pri ĉi tiu temo.

2 commentaires:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Kara Beĉjo,
Ja, tiu diskutado estas interesa, des pli ke ĝi okazas en lando de grandaj sciencistoj, do, mi iome priatentas ĝin.
El la retejo de usona Presejo de Naciaj Akademioj mi elŝutis dokumenton "Science and Creationism", simpla dokumento en angla lingvo pri tio. (Mi aldonas ke el tiu retejo eblas elŝuti plurajn interesajn librojn en PDF-formo pri diversaj sciencaj fakoj).

becxjo a dit...

Kara Luis,
Dankon pro informo. Mi nepre uzos gxin.