30 nov. 2005

Scienco nur por riĉaj

La Reĝa Societo, la brita nacia akademio de la scienco, avertas ke (senpage) disponigado de la sciencaj rezultoj sur la interreto povas damaĝi sciencan debaton. Ĝi argumentas ke oni ne plu pagos monon por aĉeti sciencajn ĵurnalojn kiam iliaj enhavoj estos senpage atingeblaj sur la interreto. Mia demando estas tio ke ĉu la kostoj de la sciencaj ĵurnaloj devas kompensiĝi per mono ricevita de ilia vendo? Mi ĉiam pensis ke laŭ almenaŭ eŭropaj instancoj la scienco kaj kulturaĵoj konsideriĝas varoj malsimile de aliaj (komercaj) varoj kaj ŝtato ŝatas promocii pli facilan alireblecon al ili. Tiel ŝajnas ke, laŭ la Reĝa Societo scinecon devas ankoraŭ povi atingi tiuj kiuj havas pli da monrimedoj.

1 commentaire:

Manolo a dit...

Kiel sciencisto, min kolerigas la ĝisnuna stato de sciencaj revuoj, almenaŭ en rilato al Fiziko.

La revuo enspezas de ĉiuj: de la aŭtoro kaj de la aĉetanto, kiu kutime estas publika institucio kiu, per publika mono, pagas nekredeble grandan kvanton por abono (eĉ 5000 € jare!)

Kaj tamen ĝi elspezas neniom! Eĉ ili ne pagas al cenzuristoj/kontrolistoj, kiuj estas aliaj sciencistoj de fako sama al aŭtoro; ili faras la laboron tute senpage, nur pro la prestiĝo esti "cenzuristo de revuo" (tion meritas ni, sciencistoj, pro nia nekredebla vanto!)

Do, perfekta negoco.

Bonŝance, interreto minacas detrui tiun oran turon sur kiu bonfartegas senhontaj ruzuloj.

Al tiu ĉi scenaro, mi aldonas ke la kvalit-kontrolo de scienca agado de mia lando, prestiĝigas la publikadon en tiaj revuoj, ĉiuj senescepte anglalingvaj, preter kiu ajn konsidero al defendo de sciencaj eldonoj en propra lingvo, kaj al konsidero ke tia sinteno plifortigas la sukcesŝancon de denaskaj (aŭ plenakceptaj) anglalingvaj fizikistoj.