4 nov. 2005

Sinjorino! bonvenon al la interreto!

Mi unuafoje skribis artikolon por la revuo Kontakto kiam sinjorino Ståhlberg redaktis ĝin. Tiutempe mi estis pli juna kaj estis ĵus lerninta Esperanton. Nepre mia scipovo de Esperanto ne estis sufiĉe bona kaj ankaŭ pro aĝo mia temperamento estis pli mempreferanta. Tiam mi ne aprezis ŝian manieron de la redaktado rilate miajn artikolojn kaj ĉesis skribi por kontakto (bedaŭrinde pro mia orgojlo mi pliposte trovis similan problemon kun iama scienca redaktoro de la revuo Monato tre afabla kaj komprenema s-ro Otto Haszpra). Mi ree komencis kunlabori kun la revuo Kontakto kiam s-ino Eugenia Amis iĝis ĝia redaktoro. Sed mi ĉiam volis scii kion faras s-ino Ståhlberg. Mi sciis ke ŝi estis verkinta la sukcesan novelon Durankulak kaj kreis eldonejon en Bulgario kies nomo estis Bambu. Tiel ŝajnas ke hodiaŭ tiu eldonejo ne plu fukcias sed mi aŭdis (pli ĝuste legis) ke ŝi iĝis membro de la akademio de Esperanto. Bedaŭrinde ĉi lastatempe mi nur sur la interreto legis ion en Esperanto kaj do ne aŭdis multon pri ŝi. Sed feliĉe mi trovis ke ŝi havas retpaĝon kaj tiel ŝajnas ke ĝi estas ĝisdatigita en Oktobro 2005. Do ĉu ni aŭdos pli da novaĵoj pri s-ino Shun (Ståhlberg)? Mi esperas ĉar mi opinias ke ŝi estas unu el la talentaj esperantlingvaj verkistoj. Bonvenon s-ino Shun al la interreto!

Aucun commentaire: