9 nov. 2005

Tumultoj en Francio

Lastatempaj tumultoj en Francio estas ege bedaŭrindaj. Pli bedaŭrindas kiam usonaj konservativuloj venkinte krias siajn ĝojojn kaj venĝeme (pro kontraŭstaro de Francio kontraŭ la milito en Irako) en siaj revuoj informas pri intifado en Francio. Aŭ kiam la novaĵagentejo FoxNews regule kulpigas religian diferencon kiel nura kaŭzo de la tumultoj kaj neniel mencias pri iuj aliaj probablaj kialoj. Eĉ svedaj medioj ĝoje informas pri eraroj de la franca ŝtato (kvazaŭ ili mem havas nenian problemon ĉi tie). Nur amiktonan artikolon (kaj konsilon) rilate la tumultojn mi vidis en kanada revuo. Mi ŝatas Francion kaj havas bonajn memorojn el mia loĝado tie. Mi deziregas plej rapidan rekalmiĝon de la situacio tie.

1 commentaire:

Fátima a dit...

Saluton, kara Beĉjo!

Mi aŭskultis pri tiu bedaŭrinda novaĵo, sed la hispanaj amaskomunikiloj ne parolas pri religiaj diferencoj kiel la problemo. Fakte mi ne aŭdis ion pri religio. Ĉi tie oni diras ke la tumultoj estis komencataj de francaj gejunuloj, kies patroj aŭ avoj estis enmigrintoj, sed neniu certas pri la vera kialo.

Amike,
Fátima