9 nov. 2005

Utilo de atombombo

Longtempe pasas post la tertremo en Pakistano. Sufero de la homoj pro tiu katastrofo estas nepre bedaŭrinda. Kaj tiurilate estas jam skribinta Grizulo en sia blogo (29/10 kaj 31/10). Sed mi ŝatas skribi pri alia aspekto de tiu katastrofo. Generalo Perviz Muŝaraf multfoje estas plendinta malsufiĉecon de alilandaj helpoj kaj estas jam anoncinta ke lia registaro haltigos aĉetadon de ĉasaviadiloj celante disponigi monrimedojn por pli urĝaj bezonoj de la lando. Kaj spektante ĉiutagajn novaĵojn pri situacio en Pakistano mi rememoris pri asertoj de iu irana sciencisto/politikisto kiu estis dirinta se mi estus en pozicio de Pakistana reganto anstataŭ provizi atombombon forigus mizeron for de tiu lando. Kaj li ne intencis nur materian malriĉecon sed ankaŭ kulturan mizeron. Ja, kio ajn nomi ĝin; ĉu religia fervoro aŭ fanatikeco, ĝi regnas super la pakistana socio. Kiam Ajatolah Ĥomejni donis fatvon por murdendeco de la verkisto Salman Ruŝdi, la pakistanoj bruligis kaj atakis kaj detruis. Kiam oni akuzis pri mistraktado de malliberuloj en Usonaj prizonoj nur en Pakistano iuj mortis dum manifestacioj. En Pakistano loĝis Talibanoj kaj tio estis pakistanaj esktremistoj kiuj helpis militojn en Afganio kaj Ĉeĉenio. En Pakistano eĉ inter islamanoj mem sunaistoj murdas ŝijaistojn kaj alidirekte. Kaj dum tuto de sia historio tiu lando ne estas spertinta eĉ dek jarojn da demokratia regado. La generalo Parviz Muŝaraf mem estas en povo post iu puĉo. Kion estas farinta por la lando ĝia atombombo? Kompare al Pakistano mi estimas Baraton. Tie malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj malgraŭ iamaj interreligiaj konfliktoj almenaŭ radikas demokration. Pro tiu demokratio en Barato hodiaŭ islama Prezidento kiu ankaŭ estas sciencisto pri la nuklea fiziko kunlaboras kun sika ĉefministro kaj hindua vicprezidento (ĉefo de la senato). Kaj ankaŭ baratanoj voĉdonas favore al partio kies estro estas italiodevena. Ĉu la generalo estas preta al fordoni sian atombombon por aĉeti feliĉon por sia popolo? Kaj ĉu lia popolo vidas sian feliĉon en io krom atombombo (ekzemple edukado)?

Aucun commentaire: