7 déc. 2005

Ankoraŭ pri la kordoteorio

Tiel ŝajnas ke inter tiom da fizikstudintaj esperantistoj kiuj ankaŭ skribas blogojn mi estas nura persono kiu malgraŭ mia volo iĝis advokato de diablo kaj devas defendi sciencecon de la kordoteorio. Tio ne ĝenas min ĉar pro miaj opinioj rilate priamoraĵojn kaj Esperanto mi estas jam servinta en tiu ĉi posteno. Temante aferon de la kordoteorio, problemo kun mi estas tio ke, mi estas jam pretermetinta timon de aŭtoritatuloj (almenaŭ en fiziko) kaj mencio de nomo de gravaj fizikistoj kiel ekzemple Lawrence Krauss (blogaĵo de Ken Miner en la 26-an de novembro) plu ne timigas min. Tiuj kiuj laŭ maniero de Krauss komparas la kordoteorion kun la teorio de inteligenta planado faras du erarojn. Unue ili pretendas ke la kordoteorio ne estas matematike eleganta ĉar ne rezultigas formulon kiel
E = mc²
kaj due ĝi kiel la teorio de la inteligenta planado ne estas malpruvebla. Tiuj argumentoj pli celas nefakulojn. Fizikstudinto scias ke la teorio de relativeco estas ĉio krom nur tiu fama formulo E = mc². Rigardeto al matematikaj priskriboj kiuj sidas malantaŭ ambaŭ speciala kaj ĝenerala relativecoj montras ke ili ankaŭ ne malpli ol la matematiko de la kordoteorio aspektas kiel spagetoj (transformo de Lorentz, tensora algebro, diferenciala geometrio k.s). Multaj aliaj teorioj de la fiziko baziĝas sur komplikaj matematikaj priskriboj sed neniu asertas ke ili ne estas elegantaj (ekzemple priskrbo de korpuskloj pere de kvarkoj kaj t.n. la kvantuma kromodinamiko - Quantum Chromodynamics - QCD). Alia pretendo estas tio ke la kordoteorio same kiel la teorio de la inteligenta planado ne estas malpruvebla. La kritikantoj ofte ne notas ke nemalpruvebleco de la kordoteorio ne estas pro ĝia konsisteco sed nemalpruveco de la teorio de la inteligenta planado estas pro ĝia konsisteco. Oni ne povas proponi kian ĥaoson devus ekzisti en la mondo por konkludi ke ĝi ne estus planita de inteligenta estaĵo. La kordoteorion oni povas malpruvi ĉar ĝi parolas pri (elektraj) ŝarĝoj, spinoj, masoj kaj aliaj fizikaj mezureblaj kvantoj. Iuj estas malesperintaj pri la kordoteorio ĉar por testi ĝin necesas energioj ekstremege pli grandaj ol nuntempe atingeblaj energioj (oni parolas pri akceliloj je longeco de la Lakta Vojo). Sed iuj aliaj ankoraŭ esperas eltrovon de metodoj por testi ĝin. Ekzemple eblas proponi metodojn por nedirekta observo de ĝia ĝusteco. Fizikistoj bone scias ke neniu akcelilo povas ebligi senperan observon de kvarkoj en korpuskloj sed ili pere de nedirektaj indikoj estas jam konvinkitaj pri ilia ekzisto. Ankaŭ oni povas matematike kaj priserĉante nekoherecon defii la kordoteorion. Do pro sia konsisteco (ĉar parolas pri jam difinitaj kaj mezureblaj fizikaj kvantoj sed ne iu nedifinita kvalito kiel inteligento) la kordoteorio estas malpruvebla.
Finfine mi atentigu ke la kordoteorio ne estas la nura propono por interrilatigi la kvantuman mekanikon kaj la gravito. Jam ekzistas aro da teorioj kiuj diversmaniere provas fari tion. Ili nomiĝas kvantumaj teorioj de la gravito kaj inter ili unu serioza rivalo de la kordoteorio estas maŝa kvantuma gravito [ang. Loop Quantum Gravity].

3 commentaires:

Anonyme a dit...

Beĉjo,

Ankaŭ mi ŝatas advokati la diablon (ne la saman diablon, kompreneble :)), sed preter tio, mi opinias ke la argumentoj kaj kontraŭ-argumentoj ĉi-teme valoras kaj aplikablas ankaŭ al aliaj modernaj temoj. Do eble ne estas nura ludado.

Vi asertas ke la kordoteorioj (kvankam vi ĉiam uzas singularon, laŭ Krauss estas almenaŭ 5 precipaj variantoj, kio estas laŭ li ankoraŭ alia problemo) estas malpruveblaj ne pro ilia konsisteco (ĉar ja temas pri fizikaj mezureblaj kvantoj) sed pro nuntempa manko ke testmetodoj (dum IP ekzemple malpruveblas pro sia konsisteco, t.e., esence malpruveblas.) Unue, IP povas respondi, ke ĝi estas nur juna teorio, kaj eble estontece la koncepto "kosma inteligento" aŭ io simila estos pli rigora kaj malsvaga, ol nun; aparte, se IP ricevus tiom da esplordolaroj, ktp, ktp. Alivorte, se kordoteorioj rajtas ricevi blankĉekon, do ankaŭ IP.

Sed due, restas ĉiam la logika problemo pri hipoteza argumento de la formo: se p, q, kvankam ~p. Ekzemple, se oni povus konstrui akcelilon kun la grandeco de la Lakta Vojo, oni povus malpruvi kordoteoriojn; sed oni ne povas konstrui akcelilon kun la grandeco de la Lakta Vojo (kiu pagus?! :)). Ĉar memevidente, se oni asertas "se p, q" sed cedas ~p, oni povas "pruvi" ĉiun ajn q.*

Kaj (trie) se kordoteoriistoj rajtas fidi je nerektaj eksperimentaj metodoj (pro manko de rektaj), do ankaŭ IP (alia blankĉeka argumento).

(Angleparolaj interesatoj kiuj havas rapidan konekton povas ĉe
http://www.pbs.org/wgbh/nova/elegant/program.html spekti senkoste tri-horan porlaikan informfilmon pri kordoteorioj.)

*Eble oni kredus neverŝajna tia argumento; sed Noam Chomsky iam ĝuste tiel argumentis (en sia The Sound Pattern of English, 1968, kun Morris Halle): SE infanoj lernus siajn lingvojn TUJE, tiam la derivaĵoj proponataj en tiu libro estus validaj (kvankam infanoj ja ne lernas siajn lingvojn tuje).

Ken

becxjo a dit...

Ken,
Se vi povus diri inteligento je tiom da gramo, metro au sekundo rezultigos tian planitajxon mi akceptus vian argumenton. En la kordoteorioj oni diras ke kordoj je tiom da longeco kaj havantaj tiajn trajtojn rezultigas ekziston de korpuskloj kun tiaj trajtoj (elektra sxargxo, spino kaj maso), au ili rezultigas ekziston de kosmo kun tiaj trajtoj. Tiuj du asertoj estas tute malsamaj. Mi sentas ke vi pli prizorgas pri mono kiu elpezigxas por studo pri la kordoteorioj. Cxiuokaze gxi ne estas ege granda kaj cetere la kordoteorioj estis ege utilaj por progreso de matematiko.

Riĉjo a dit...

Mi memoras alian kordoteorion...

Antaŭ la kemia tabelo estis establita, kelkaj sciencistoj rimarikis similecon inter la trajtoj de kemiaj elementoj kaj la trajtoj de ŝnuraj nodoj. Ili konjektis ke eble atomoj similas al ennoditaj kordoj...

Ili proponis "periodan tabelon" bazita sur ilia matematika difino de nodoj. Ĝiaj unuaj kelkaj vicoj estis identaj kun la moderna perioda tabelo de elementoj kaj per ĝi ili povis deveni unu aŭ du aferojn. Sed la similecon falsis post tiuj vicoj.

Jen, la unua "kordoteorio". Ĉu ĉi tiu moderna kordoteorio eble ankaŭ utilas samkiale; per surfaca similecon anstataŭ profunda eksplikecon?