1 déc. 2005

Klakulprogramo por poŝkomputilo

RDCalc
Ĝis nun mi estas dufoje skribinta blogaĵojn pri mia poŝkomputilo (HP - ipaq 1915 - tie kaj tie). Por tiuj kiuj kiel mi bezonas fari scienc/inĝenierajn kalkulojn mi rekomendas programon kiun mi uzas sur ĝi. Tiu programo estas RDCalc. Mi uzas ĝian version 2.0. Ĝi estas sufiĉe pova kaj havas grafikajn kapablojn. Ankaŭ oni povas skribi programojn por ĝi, uzi ĝin por trans-ŝanĝo de mezurunuoj kaj statistikaj kalkuloj.

Aucun commentaire: