Beĉjo

La mondo el mia vidpunkto

General Information
Kelkaj informoj
Miaj vagadoj sur la reto
Ne nepre en E-o
La plej belaj monbiletoj
Jen elekto de CNBC por la plej belaj monbiletoj.
Ni ĉiuj estas irananoj
admirinda artikolo en la ege prestiĝa scienca revuo Nature.
Raporto pri la 2-a Mezorienta Kunveno de esperantiostoj
La kunveno okazis en Turkio.
ENGLISH HAS RAPED ME
Interesa skribaĵo de la irandevena Freŝte Molavi
La unua pico-vendejo en Nord-Koreio
Dum ordinaraj nord-koreanoj ne povas aĉeti manĝaĵojn!
Per okulo kontraŭ okulo nur eblas fari tuton de la mondo blinda.
Tre bona desegnaĵo pri teroristaj atakoj en Mumbajo.
Murdo pro dombesto
Japana viro murdis du personojn pro morto de sia hundo.
Abomenindaj kliŝaĵoj
La 20 plej malŝatataj kliŝaj esprimoj en la angla lingvo.
Misa traduko
Tiu traduko al la kimra estis fuŝa.
Kion skribas Putin?
Ĉu iu scias, ke kion ĉi-tie skribas s-ro Vladimir Putin?
Kiel trakti novnaskitojn?
Ridindaj gvidlinioj por trakti novnaskitojn.
Bazaro

Pro kio?
ARGUS: Friedrich Ellersiek (Mondial)

Vivoj de Esperantistoj
Becker k. Metz (Mondial)

Poemoj de Li Qingzhao
De ĉina poetino (UEA)

Spitaj - kiel hidrargo
Christian Declerck (FEL)

Nemave edifi (FEL)
Stefan MacGill
2005-12-08
Kutimo al katastrofo
Mi intencas malpli skribi pri aktualaj okazaĵoj en Irano, ĉar mi opinias ke miaj skribaĵoj ĉi-rilate estos malpli objektivaj, pro tio ke mi ne loĝas tie. Bedaŭrinde novaĵoj pri kraŝo de aviadilo en Tehrano instigas min al skribo pri tiu katastrofo. Ja irananoj bedaŭrinde kutimas al katastrofoj. En la dissendolisto de iranaj esperantistoj Reza Torabi komitatano de IREA skribas:
Kiom malfacilas vivi en lando kie salajro de tombofosisto estas pli alta ol homa animo*
Denove kaj kiel kutime falis aviadilo kaduka kaj "martiriĝis" dekoj da niaj samlandanoj. Nia registaro dum pretendas ke jam surlokigis atomenergion kaj espereble baldaŭ ili sukcesos krei "ŝiajaan nuklean bombon" kadukaj aviadiloj unu post la alia falas teren kaj ĉielenirigas niajn samlandanojn kaj tutsimple neniu krizo tiurilate okazas. Neniu respondeculo hontas kaj neniu protestas. Kion diri? ... mi lacas jam (re)diri kondolencon al ni mem ... ne eblas "enspiri" kaj fizike kaj anime en grizega Tehrano...
Kaj ni atendas nian vicon
Kaj pasigas tagon kaj nokton!*


*de Ahmad Ŝamlu nia forpasina poeto.
Kompreneble ĉi foje oni ne plu povas kulpigi la naturon, sorton aŭ eĉ pekojn de irananojn (kontraŭ islamo) tiel kiel ofte okazas post tertremoj aŭ dum inundoj. Malgraŭ tio, oni en la ŝtataj medioj ankoraŭ parolas pri kulpo de la granda satano, Usono. Kial? Kraŝo de aviadilo en TehranoĈar post ostaĝprenado de diplomatoj en la Usona ambasado en Tehrano kaj malkaŝiĝo de malamikeco de Islama respubliko rilate Usonon, tiu lando sankciis Iranon. Ĉar tiu sankcio malheplas aĉetadon de novaj aviadiloj el Usono same kiel riparadon de la malnovaj aviadiloj kiujn oni aĉetis en reĝimo de Ŝaho kaj antaŭ la islama revolucio. Bedaŭrinde oni ne atentas ke dum la islama respubliko povas aĉeti misilojn je kosto de 700 M$ el Rusio kial ĝi ne povas aĉeti novajn aviadilojn el tiu mem Rusio. Kial ŝtato kiu pretendas ke ĝi por sia nuklea programo bezonas al helpo de neniu alia lando ne povas teni siajn aviadilojn en bona situacio? Kial iu ŝtato devas elspezi tiom da mono por sendi sputnikon al spaco dum ĝi eĉ ne kapablas teni aviadilon en aero? Kiam ili volas ĉesi fanfaronadon pri progresoj en la islama respubliko? Kaj pli grava demando; se la islama respubliko ne kapablas sekurigi flugojn de siaj aviadiloj kiel ĝi volas sekurigi fukciadon de nuklea instalaĵo? Tiel ŝajnas ke la regantoj en la islama respubliko ne trovas tiujn ĉi demandojn gravaj.

Mia kondolenco al irananoj.
P.S: Eble okcidenta leganto diros ke akcidentoj ĉiam kaj ĉie okazas. Sed bedaŭrinde la nombro de akcidentoj en Irano tro multnombras kaj kontraŭe al aliaj lokoj neniu respondeculo pro ili puniĝas. Ankaŭ la ŝtato ne pripensas metodojn por malhelpi okazojn de estontaj akcidentoj.
blogita de Becxjo en 11:31 AM  
0 Comments:
Enregistrer un commentaire
<< Home
 
Pri Mi

Loĝloko: Toronto, Ontario, Canada
Pri mi: Irandevena zoroastrano, studanto de la fiziko.

If you like to understand my weblog you may learn Esperanto.
Si vous voulez comprendre mon blog vous pouvez apprendre l’Espéranto.

اگرعلاقه منديد مطالب وبلاگ مرا دريابيد می توانيد زبان جهانی اسپرانتو را فراگيريد


Vidu pli pri mi
Aliaj Blogoj En Esperanto
Esperantlingvaj retejoj
Arkivoj
Plaĉas al mi...













COPYLEFT

Blogo servita de

Free Blogger Templates

BLOGGER

Fluo de blogeroj

Fluo de komentoj