13 déc. 2005

Omaĝo al lumo

St. Lucia en Svedio© foto de reprezentanto de st. Lucia el sweden.se
Hodiaŭ la 13-an de decembro en skandinavaj landoj inter kiuj ankaŭ Svedio oni festas procesion de Lucia (svd. luciatåg). Ĝi havas fonojn ĉe paganaj tradicioj de la vintra solstico sed depost longtempe okazas omaĝe al Sankta Lucia de Sirakuzo kiu estas kristana sanktulino. Dum la festo virinoj kiuj portas kandelojn ĉirkaŭ siaj kapoj defilas kaj kantas lucia-kantojn kiel Natten går tunga fjät (La nokto iras kun pezaj paŝoj) aŭ Sankta Lucia, ljusklara hägring (Sankta Lucia, brila iluzio) aŭ Ute är mörkt och kallt (Eksteren estas malluma kaj malvarma). Lucia de Sirakuzo estas agnoskita kiel sanktulino per ambaŭ katolika kaj ortodoksa branĉoj de Kristanismo. Oni malmulte scias pri ŝia reala vivo. Kiel historia fakte ni nur scias ke ŝi estis murdata dum persekutado de krsitanistoj en Sirakuzo en 303 p.K en epoko de Diokleciano. Laŭ legendo por torturi ŝin oni elguĝis ŝiajn okulojn sed ŝi mirakle ankoraŭ povis vidi sen ili. En Svedio oni omaĝon la sanktan lucian depost tempo kiam Svedio ankoraŭ estis katolika lando. Tiu ceremonio estas postrestinta post la reformiĝo de la lando en 3-a jardeko de la 16-a jarcento kiam Svedio iĝis protestanta lando. En la moderna erao en Svedio oni elektas sinjorinon kiel nacia prezentanto de Sankta Lucia kaj ŝi paradas en Urbo iros al hospitaloj, lernejoj kaj vizitos maljunulojn. En lernejoj ankaŭ knabinoj vestas kiel Sankta Lucia kaj defilas. Hodiaŭ matene en mia laborejo mi vidis knabinojn kiuj estis el iu bazlernejo de Stokholmo kaj iuj el ili havis ornamaĵojn sur siaj kapoj kaj estis surmetintaj blankajn robojn.

Miaj antaŭaj skribaĵoj pri festoj en Svedio tie kaj tie.

Aucun commentaire: