29 avr. 2005

Zoroastrano kaj kio alia?

Per kiuj aliaj vortoj oni nomas nin, zoroastranoj? Feliĉe Esperantistoj povas jam trovi la vorton "zoroastro" en iliaj vortaroj (ekz. en PIV kaj NPIV oni priskribas ĝin kaj eĉ donas antikvan formon de tiu vorto Zaratuŝtro - ĉefe pro influo de la verko de Niĉeo Tiele parolis Zaratuŝtro). Do por E-istoj eble estas jam komprenebla ke zoroastrano aludas al tiuj kiuj sekvas instruojn de Zoroastro. Kristanoj kaj tiuj kiuj konas la historion de kristanismo ankaŭ estas aŭdintaj pri mago. Tamen ĝi ne estas vere inkluziva vorto por tute enpreni zoroastranojn. PIV diras ke mago ĉe la Medoj kaj Persoj estis pastro de la zoroastra religio. En la kristana literaturo Mago (An. Magi, Fr. Mage en la helena Magus) plie aludas al sorĉisto kaj saĝulo el la Oriento. En la araba lingvo kaj en Korano Maĝus (An. Majoos) - plie negative - aludas al tutaj zoroastranoj. Priserĉante por la vorto Majoos (anglalingva formo de Maĝus) sur la interreto oni trovas ke ĝi ĉefe aludas al fajroadorantoj. Fakte islamanoj kredas ke zoroastranoj adoras fajron. Alia vorto por nomi nin estas Gabr (gabrak, gawr, gaur). Ĝi ankaŭ havas mallaŭdigantan sencon kaj estis (ankoraŭ estas) ĉefe uzata de Islamanoj en Irano por frakasi zoroastranojn. Interesas scii ke etimologie oni ankoraŭ ne ekzakte scias ke el kie venas tiu ĉi vorto (kelkaj hipotezoj ĉi-rilate ekzistas). Por pozitivaj vortoj (kiujn uzas plejparte nur zoroastranoj mem) oni povas mencii la vorton Mazdajasno (ankaŭ Mazdijasno An. Mazdayasna). Ĝi signifas "adoranto de Mazdao" kaj Mazdao estas nomo de (ununura) Dio en Zoroastrismo. Tiu vorto aludas al kredantoj de religio en kiu oni ne adoras fajron kaj ne kredas al multaj dioj. Alia vorto por nomi zoroastranoj (ankaŭ NUR uzita de ili mem) estas Behdin (Vahdin). Tiu vorto signifas kredanto al la bona religio (ĉu la plej bona? nu, eble zoroastranoj ankaŭ kredas ke ilia religio estas la plej bona). Ĉu vi konas alian vorton por nomi nin, zoroastranojn?
An. Anglaligve, Fr. Francalingve

28 avr. 2005

Vivi sed kiel ...

Kiam la afero pri s-ino Terri Schiavo okazis mi ne havis tiun ĉi blogon. Do pardonu min se mi nun kaj iomete malfrue skribos pri ĝi. Fakte diskutoj kiuj okazis pro tiu afero antaŭmetis seriozajn demandojn rilate signifon de la vivo mem kaj ĝiaj limoj. Tiu afero, dum ĝia okazo, rememorigis al mi alian aferon; tiun pri Vincent Humbert juna francano kiu post akcidento estis grave paralizita kaj perdinta multajn el funkciokapablojn de sia korpo. Li helpe de sia patrino skribis leteron al la franca prezidento, s-ro Chirac, kaj el li petis rajton por morti. La afero multe bruis en la franca socio, sed oni ne povis laŭleĝe permesi eŭtanazion de tiu damaĝita junulo. Tial patrino de Vincent intervenis kaj injektis venenon al li. Unue medicinistoj persistege kaj obstinege klopodis vivteni lin sed finfine ilia ĉefo cedis la volon de Vincent kaj haltigis artefaritajn ilojn kiuj asistis lian vivon. Nun, patrino de Vincent kaj tiu medicinisto laŭleĝe devas persekutiĝi sed neniu en francio atendas grandan punon por ili. Tiuj aferoj pensigas min. Mi demandas min, kvankam pro progreso en medicino hodiaŭ oni konsidereble plilongigas la vivon tamen ĉu ni ankaŭ estas sukcesinta doni pli bonan kvaliton al tiu pli loga vivo. Kaj kelkaj aliaj demandoj: kio estas la vivo mem? Ĉu funkcio de korpo sen ĝuo, ĝojo kaj interna kontenteco? Ĉu kvalito de vivo ne gravas? Supozu ke Terri Schiavo nutriĝus dek pluajn jarojn, Ĉu ŝi vere ĝuus tion? Ĉu ekzistis ia ajna espero por ŝia plisaniĝo? Ni kun aparatoj kiujn ni estas kreintaj ĝis kiu grado rajtas forpuŝi la limojn de la vivo? Ĉu ni ne devas doni novan difinon por la vivo? Ĉu ni ne devas transiri fiziologiajn ŝajnecojn kaj enigi iomete da primoralaj kaj prispiritaj trajtoj en niajn sekajn matematikeskajn kalkulojn pri la vivo?

27 avr. 2005

Kelkaj banalaĵoj

  • Unue ĉu vi sciis ke ekzistas alia Beĉjo sur la interreto? Mi trovis ĝin en la rakonto "Gravitavio - Carido" verkita de Vjaĉeslavo Rybakov kaj tradukita per Jurij Finkel. Do mi ne estas nura Beĉjo en la virtuala mondo.
  • Due mi ne sciis ke neblogantoj ne povis meti komentariojn por mi. Nun mi ebligis tion. Mi tre ĝojiĝos legi viajn reagojn.
  • Trie ĉi tiu angla esprimo de "Maiden Flight" (eble tradukebla al virga flugo) uzita de novaĵagetejoj por mencii la unuan flugon de la giganta pasaĝeraviadilo Airbus - A380 mortigis min. Ĝi ŝajnis tre ekscitanta al mi.

26 avr. 2005

Gravuloj kaj nia afero

Esperantistoj ne sukcesis en la papa elekto.
Iomete surprizante min trafis tiu ĉi kapofrazo de artikolo en libera Folio. Ĉu vere gravas ke la Papo scipovu Esperanton? Kial gravas ke ekzemple prezidento de iu lando iam en sia junaĝo estas aŭdinta la nomon de Esperanto? Kial gravas se iu membro de EU-parlamento en fora pasinteco estas studinta E-on dum mallonga tempo? Ĉu tiuj gravaj homoj hodiaŭ vere faros ion por E-movado? Kaj la esenca demando: ĉu ili vere povas fari ion se ili volas? Kial iuj Esperantistoj tiel pene kaj postkurante priserĉas ĉefulojn kaj gravulojn kiuj simpatias nian lingvon? Tio eble montras kiom kelkaj el ni malesperas pri plivastiĝo de Esperanto inter ordinaruloj. Kaŭzite de tio, tiuj el ni esperas plivastiĝon de la lingvo el-super-al-suben. Ili esperas, ke ekzemple iu kiel Einstein konvinku eminentajn sciencistojn pri utileco de Esperanto, ke iu kiel Papo ordonu studadon de la lingvo al ĉiuj katolikoj, aŭ ke prezidento de iu lando oficialigu tiun finan rimedon de ĉiuj problemoj!
Mi por tiaj homoj nur povas esperi ŝancon!
Mi mem opinias ke Esperanto plivastiĝos nur tra kaj per ordinaruloj. Eble inter ili troviĝos ankaŭ kvalifikaj homoj. Iuj sciencistoj, artistoj aŭ religiaj gvidantoj sed iliaj postenoj ne gravas. Tio kio gravas estas ilia laboro. Iliaj produktoj Esperantlingvaj. Mi opinias ke ĉiu unuopa verko de simpla (kvankam laborema kaj genia) pastoro kiel Gerrit Berveling valoras milfoje pli ol ia neefika simpatio de Papo. Mi opinias ke sciencaj artikoloj verkite de Amri WandelHaszpra Ottó helpos nian aferon multe pli ol iu fora mencio de la nomo "Esperanto" farite de ekzemple Einstein. Ja mi kredas al forto kiu ekzistas ĉe ĉiu laborema kaj klera Esperantisto eĉ se li aŭ ŝi havas neniun gravan postenon.

Omaĝo al humaneco

Mi intencis skribi pri io alia, sed vidinte tiun ĉi filmotonditaĵon mi trovis nenion pli bonan. Ĝi estas en la angla kaj la persa lingvoj. Vidu vi mem.

25 avr. 2005

Tiuj kiuj influis mian vivon

Hodiaŭ mi pensis ke kiuj Esperantistoj estas plie influintaj tiun parton de mia vivo kiu rilatas Esperanton. Nu, depost lernado de nia lingvo mi estas ekkoninta multajn Esperantistojn. Kelkaj el ili por mi estas nur nomoj sed kelkaj aliaj estas vere inspirantaj kaj influhavaj (eĉ kvankam mi ne estas korpe renkontinta kelkajn el ili). En ĉi tiu blogaĵo mi volas mencii ilin. Multaj el ni (permesu min ne diri tuto aŭ eĉ la plejmulto de), Irananoj, kutimas senkiale flategi la aliajn. Mi ne volas fari tion. Se mi mencios iliajn nomojn ĉi tie, tio estas por omaĝi tiujn kies influoj formis (kaj ankoraŭ formas) parton de mia vivo. Mi komencas per Dr-o Fred Meyer. Lia laboro por scienca verkado en Esperanto vere instigis min. Li ĉiam afable respondis al mi kaj lia klereco multfoje klarigis aferojn por mi. Post li mi devas nomi S-ro Don Harlow. Serĉante pri la Esperantaj materialoj sur la interreto ĉiu nepre trovos lian nomon. Lia laboremo estas neimagebla. Mi ĉiam sopiras povi skribon kiel li. Alia persono estas S-ro Henri Masson. Tiu franca Esperantisto estas la unua neirana Esperantisto kiun mi vid-al-vide renkontis. Li multe laboras en SAT kaj redaktas la revuon de SAT-amikaro. Li ankaŭ afable sendis al mi multon de tiaj materialoj (la revuo de SAT-amikaro estas franclingva kaj celas varbi franclingvanojn al Esperanto) tiam kiam mi loĝis en Francio. Liaj konsiloj por mi estis ege valoraj. Ankaŭ mi devas omaĝi amikecon kiu espereble estas establita inter mi kaj S-ro Corsetti tra niaj surretaj korespondoj (se mi rajtas nomi tiun ĉi rilaton kiel ia amikeco). Finfine mi devas nomi tiun kiu ne nur instruis Esperantan lingvon al mi sed ankaŭ iĝis spirita gvidanto de mi en la vivo. Li estas Dr-o Saheb Zamani. Iam lia nomo estis en gvidlibro de UEA, sed mi ne scias kial lia nomo malaperis. Li estas unu el la pioniroj de E-movado en Irano. Sen li eble multaj irananoj neniam aŭdis pri Esperanto kaj ne lernis tiun ĉi lingvon. Lia verko, la dua lingvo, estis kaj ankoraŭ estas ĉefa lernolibro por multaj iranaj Esperantistoj. Aldone al tio ĉio, lia personeco estas ege influinta animojn de multaj homoj kiel mi. Lia kurso ne temis nur pri la lingvo sed ankaŭ pri la humaneco kaj la esenco de la vivo mem. Se hodiaŭ pli junaj iranaj Esperantistoj ne plu mencias lian nomon kaj strebas anstataŭigi ĝin per nomoj de aliaj majstroj tio estas ĉar en iuj punktoj li ne samopiniis pri iliaj agadmanieroj. Tio tamen ne malaltigos liajn valorojn. Eble iam mi pli skribos pri liaj instruoj.

22 avr. 2005

Kial mi menciu mian religion

Kial mi insistas mencii mian religion. Ĉi tie en Eŭropo malkiel Irano oni malpli atentas religiojn de homoj. Kelkloke eĉ oni konsideras malbona tre scivolemi aŭ demandi pri religiaj kredoj de la alia. Ĉu mi estas tre praktikanta zoroastrano? Mi dubas tion. Do kial mi ĉie mencias mian religion? Tion mi faras ĉar kvankam oni en la Okcidento ofte ne demandas pri miaj religiaj kredoj tamen kiam ekscias ke mi estas Iranano, tuj supozas ke kiel la plejmulto de la irananoj mi ankaŭ estas islamano. Tiam atribuas al mi iujn aĵojn kiuj ne estas atribueblaj al mi. Pro tio, mi devas ĉiam klarigi ke kvankam mi estas Iranano tamen mi povas manĝi porkaĵojn (kvankam pro la gustaj kutimoj mi ne tre ŝatas ilin), ĝuas modere kaj laŭokaze trinki vinon kaj bieron kaj ne havas problemon por manpremi kun sinjorinoj. Pere de eksperimento mi trovis ke post tio multaj el la eŭropanoj sentas sin pli komfortaj kun mi. Tio faras la vivon pli facila por ni ambaŭ, por mi kaj por la alia.

Danĝeraj vortoj

En ĉiu nova lando kie loĝantaro parolas al lingvo nesciata de vi, vi alfrontiĝas al iuj danĝeraj vortoj. Mi ankaŭ en Svedio renkontis tiajn vortojn. Feliĉe mia patrino kiu depost longa tempo estas trovinta azilon ĉi tie kaj pli bone scias la svedan lingvon kelkfoje afable estas avertinta min pri iuj el tiaj vortoj. La unua averto okazis kiam ni kune iris aĉeti vestojn por mi. Mi serĉis jakojn kaj en la persa lingvo ni uzas la saman vorton kiun uzas iu anglaparolanto. Do mi demandis "Kot-ha koĝa hastand - anglalingve where are the coats". Feliĉe mi demandis tion en la persa lingvo kaj el mia patrino. Ŝi klarigis ke en la sveda lingvo "Kåt" kiu pronociĝas kiel la angla "coat" signifas seksarda. Aliafoje averto doniĝis kiam en festo mi kuraĝigis dancantinon kaj diris "Hurrah". Bedaŭrinde mi tion kriis sed feliĉe preskaŭ ĉiuj el la kunfestanoj estis Irananoj. Do ili komprenis tion kion mi volis diri. Ni irananoj ofte havas seriozan problemon por korekte prononci diversajn formojn de la voĉoj "o - u - aŭ" en aliaj lingvoj. Pro tio la vorto "Hurrah - esperantlingve hura" dirite de mi tre similos al la sveda vorto "Hora" kiu signifas malĉastulino "anglalingve whore". Tion al mi avertis mia onklino. Tiel mi zorgos ne plu uzi la du vortojn "Coat - Jako" kaj "Hurrah - Hura" en Svedio.

21 avr. 2005

Pentristo en Stokholmo

En la pasinta semajno, mia amiko (li estas francano kaj laboras kun mi en la universitato se ne svedanoj ne facile amikiĝos kun homoj kiel mi) kaj mi iris al muzeo kaj vidis pentraĵojn de tre fama norvega pentristo Edvard Munch. Tiu muzeo tre plaĉis al mi. Unue mi devas atesti ke Svedanoj estas geniaj por aranĝi muzeojn. Tion oni konstatos ankaŭ en aliaj muzeoj tra Svedio. Cetere por mi estis interesa vidi ke kiom svedanoj konsideras norvegan pentriston apartenanta al si mem. Ili fiere prezentis kaj rigardis laborojn de tiu artisto. Tio egalas al tio se iuj francanoj fierus pri iu belga aŭ hispana artisto (tio pri iu belga artisto pli eblas) kaj konsiderus lin/ŝin apartenanta al si mem. Laboroj de Munch estas interesaj. Ĉefe li estas pentrinta sin mem. Tio ne estas pro orgojlo. Per pentrado de si mem, li provas respeguligi diversajn statojn mensajn kaj psikajn. Li vojaĝas ene de si mem por malkovri tiujn parametrojn kiuj influas lian ekzistadon. Mia amiko diris ke krom Munch inter pentristoj VanGogh ankaŭ estas farinta ion similan. Sed mi konas VanGoghon plie pro liaj pentraĵoj de pejzaĝoj. Ĉiuokaze la ĉefverko de Munch ankaŭ ne estas unu el liaj memportretoj sed la pentraĵo kiu estas nomata ŝirkriegado (anglalingve Scream). Vi nepre estas jam vidinta ĝin ĉar ĝi estas multege uzata por ornami kovrilojn de libroj, revuoj k.s. Por mi ankaŭ estis interesa obseda kredo de Munch en liaj junaĝaj jaroj pri tio ke lia ekskoramikino finfine mortigos lin. Ankaŭ por mi estis interesa vidi ke kiom oni provas montri lin senrilata al nazioj (dum la dua mondmilito norvegujo estis okupata de germana armeo). Ĉiuokaze tiu vizito de muzeo en Stokholmo kiel ĉiuj aliaj kulturaj programoj kiujn mi estas farinta ĝis nun en tiu ĉi urbo tre plaĉis al mi kaj mi multon lernis.

20 avr. 2005

Mia karesnomo en la persa lingvo

Ĉar mi skribis pri la karesa formo de mia nomo en Esperanto, permesu min skribi ankaŭ pri tiu formo de mia nomo en la persa lingvo. Miaj amikoj ofte nomas min "Behruz golu, tonbun ŝolu". Kial ili tiel vokas min? Nu, mia patro naskiĝis en Kermano, urbo en suda parto de Irano. Tie loĝantoj ofte aldonas la voĉon "u" al la fino de multaj vortoj. Tiel ekzemple iu kermanano vokas min "Behruzu". La vorto "Gol" en la persa lingvo signifas floron. Oni uzas ĝin por dorloti infanojn. Ekzemple "pesareh gol" signifos "bona knabo". Oni ne konfuzu tiun persan "gol" per la familia nomo de turka ministro pri la eksterlandaj aferoj "Abdullah Gul" ĉar tio estas turka vorto kaj mi pensas ke ĝi havu alian signifon. Kio pri la vorto "Tonbun" ? Ĝi estas pantalona parto de piĵamo. Tiu vesto kiu kovras la piedojn kaj oni surmetas ĝin en la hejmo kaj ĉefe ĉe la dormotempo. La vorto "Ŝol" signifas ne firme ligita. Tiel "Tonbun ŝolu" aludas al tiu homo kies pantalono ne estas firme ligita kaj estas subenfalonta. Vi vidas ke mi eĉ en mia juneco iel estis panka "PUNK" persono kaj mia pantalono de tiu epoko estis kvazaŭ subenfalonta.

Jen mi! Denove infano!

Ja! Mi, 35 jaraĝulo, denove iĝis infano. Fakte ĉiufoje mi komencas lerni novan fremdan lingvon, mi devas iĝi kiel infano kaj lerni simplajn frazojn. Nun mi lernas la svedan lingvon. Unue mi notigu ke laŭ mia impreso, la svedanoj estas la plej malentuziasma nacio rilate instruon de sia lingvo al nesvedanoj. Ĉi tie multaj diris min : kial vi volas lerni la svedan? En nia lando vi povas facile vivteni per la angla. Mi konfesu ke ili pravas. Ĝis hodiaŭ mi ne bezonis uzi la svedan lingvon. Nur kiam iu laboristo venis al mia hejmo por ripari ion, li ne bone komprenis la anglan. Tamen ni interkomunikis per gestoj kaj internacia lingvo de mimiko. Kiel mi devas komprenigi al svedanoj ke mi laŭnature ŝatas lerni novajn lingvojn kaj mia loĝado en ilia lando estas la plej oportuna okazo por ke mi lernu ilian lingvon?
Samtempe mi akceptas ke la sveda lingvo estas tre malfacila. Ĉu ĝi estas eĉ pli malfacila ol la franca? Mi ne scias. Mi loĝis kvin jaroj en Francio kaj nur dum la lastaj monatoj mia franca scipovo konsidereble progresis. Kiom da tempo necesas por ke mi lernu la svedan? Mi ne povas atendi kvin pluajn jarojn.

19 avr. 2005

Finfine mi ankaŭ

Finfine mi ankaŭ kreis mian propran blogon. Kial ĝia titolo estas Beĉjo? Nu, tio estas simple klarigebla! Ĉar mia nomo estas Behrouz mi supozis ke karesa formo de mia nomo iĝu Beĉjo. Pri Kio mi volas skribi? Mi volas skribi pri miaj impresoj kaj opinioj rilate la mondon kaj tiujn aĵojn kiujn mi vidas, aŭdas kaj travivas. Ĉu mi devas prezenti min?
Mi estas Iranano, kredas al la religio Zoroastrismo (sen esti tre religiema aŭ fanatike praktikanta), en la pasinta jaro 2004 mi ricevis doktoran gradon pri la kemia fiziko el la Universitato de Parizo (Francio) kaj nun loĝas en Svedio (Stokholmo). Mi ŝatas la literaturon, sciencfikciaĵojn, sciencon kaj vojaĝon. Mi tre ŝatas trovi novajn amikojn kaj koni aliajn homojn. Mi havas iajn politikajn opiniojn sed ne estas politikema persono. Jen mia sinprezento.