30 sept. 2005

La plej mallongaj rakontoj

Ĉu vi povas skribi rakonton per nur 55 vortoj? Jen rakonto el la libro la plej mallongaj rakontoj de la mondo (The World’s Shortest Stories) redaktita de Stev Mos [ang. Steve Moss]. Ĝin estas verkinta Alan E. Mejer [ang. Alan E. Mayer]. Mi tradukas ĝin al Esperanto sed ankaŭ metas la anglalingvan originalon.

Bad Luck
by Alan E. Mayer
I awoke to searing pain all over my body. I opened my eyes and saw a nurse standing by my bed.
“Mr. Fujima,” she said. “You were lucky to have survived the bombing of Hiroshima two days ago. But you’re safe now here in this hospital.”
Weakly, I asked, “Where am I?”
“Nagasaki,” she said.

Malbona ŝanco
Mi vekiĝis pro velkanta doloro en tuto de mia korpo. Mi malfermis miajn okulojn kaj vidis flegistinon apud mia lito.
"s-ro Fuĝima," ŝi diris. "vi havis bonan ŝancon por postvivi la bombon en Hiroŝimo du tagojn antaŭ. Sed vi nun estas sekura en tiu ĉi hospitalo."
Malforte, mi demandis, "kie mi estas?"
"Nagasako", ŝi diris.


Noto: La atombombo en Nagasako eksplodiĝis du tagojn post eksplodiĝo de la unua atombombo en Hiroŝimo.

P.S: Kontraŭe al iuj mi neniel ŝatas amaran tonon kiun trovas miaj skribaĵoj en ĉi tiuj lastaj blogaĵoj. Mi provas alifoje skribi pli ĝojan blogaĵon.

Vagado sur LiveJournal

Jen kelkaj relative novaj blogoj en LiveJournal. Mi pensas ke ili estu ĉefe el Rusio. Tamen mi ankoraŭ dubas. Kaj eble vi estas jam trovinta ligon al blogo de Valentin Melnikov kies nomo estas senordaj notoj. Ĝuu legadon!

29 sept. 2005

Pri toleremo

Kubo diris al sfero: vi havas neniun konkretan opinion pri diversaj temoj. Pri ĉio vi estas senpartia. Rilate ĉiujn vi kondutas milde kaj neniam akre reagas. Mi estas certa ke tiamaniere vi neniam kapablos fini vian vojon. Tiu toleremo limigos vian moveblecon.
La sfero respondis: ĉu vetkuri suben ĝis fino de la deklivo?

28 sept. 2005

Ĉu aventuro?

Mi ne scias kial kiam mi legas ke Ken Miner skribas:
Intertempe, en ekzemple Usono kaj Aŭstralio, kie neniam enradikiĝis la ideoj de la intelektuloj, ankoraŭ restas eblecoj de ekscitaj kaj aventuroplenaj vivoj.
tio al mi nur rememorigas la kinfilmon la ludo (the Game, David Fincher - 1997). Jes eble li pravas sed mi dubas povi nomi batalon de malriĉuloj celante teni siajn vivojn aventuro.

Milito ĉiam absurda

En la 80-aj jaroj sangoplena milito okazis inter Irano kaj Irako. Dum tiu milito mi kiel multaj aliaj irananoj profunde sentis absurdecon de la militoj. Tion multaj okcidentanoj ne estas sentintaj. Ekzemple mi ne scias ke kiun sencon havos teroroj de milito por svedano kies lando ne estas spertinta militon dum pli ol 200 jaroj (kaj mi sincere esperas ke ĝi neniam spertu tion - eble nia kara verkistino Spomenka Štimec pli bone komprenos ilin). Kiam mi legis informojn pri tiu animacio mirindaj tagoj tiam mi eksciis ke la unua inspiro por ĝi estis la poemo "Irlanda aersoldato antaŭvidis sian morton" de Viliam Jits [ang. William Butler Yeats,1865 - 1939]. Mi trovis ĝin trafe esprimintan absurdecon de milito. Pro tio mi provis traduki ĝin al Esperanto. Pardonu mian fuŝan tradukon kaj komentu se vi havas opinion.

I know that I shall meet my fate
Somewhere among the clouds above:
Those that I fight I do not hate,
Those that I guard I do not love:
...
A lonely impulse of delight
Drove to this tumult in the clouds;
I balanced all, brought all to mind,
The years to come seemed waste of breath,
A waste of breath the years behind
In balance with this life, this death.

Mi scias ke mi renkontos mian sorton
ie meze de la superaj nuboj
Tiujn kontraŭ kiuj mi militas mi ne abomenas
Tiujn kiujn mi gardas mi ne amegas
....
Unu sola ĝojoimpulso
venigis min al tiun ĉi tumulton en la nuboj
Mi rememorigante bilancis ĉion
La venontaj jaroj ŝajnas kiel malŝparo de l´spiro
Malŝparo de l´spiro ankaŭ la pasintaj jaroj
En ekvilibro kun tia vivo, tiu morto.

27 sept. 2005

Alia nova parto en Beĉjo

Kiel vi vidas mi aldonis alian parton al la maldekstra flanko de mia blogo. Ĉi tie mi intencas meti anoncojn rilate esperantajn librojn, KD-ojn, DVD-ojn kaj aliajn kulturajn (aŭ eĉ nekulturajn) varojn. Tion mi faros nur pri varoj rialte kiujn mi trovos ikonon, bildongrafikaĵon uzeblajn por tiajn prezentojn. Mi demandos kaj akceptos nenian monon por fari tion. Tion mi faros ĉar mi kredas ke esperantistoj devas subteni tiujn kiujn produktas kulturaĵojn. Se mi havus monon, mi mem aĉetus multajn el tiajn varojn (tio signifos ke mi ne estos nepre aĉetinta tiujn varojn kiujn mi prezentos en tiu ĉi parto). Ekonomio de E-organizaĵoj ĉefe dependas de vendado de tiaj varoj kaj nur esperantistoj mem povas helpi tiun ĉi ekonomion. Mi esperas ke prezentado de tiuj esperantorilataj varoj en mia blogo havu iun efikon. Ankaŭ mi antaŭe pardonpetas se mi uzos iun bildon kiun havas kopirajton. Se la posedantoj de tiaj bildoj ne deziras tian uzadon, bonvole antaŭ sendi min antaŭ tribunalo, ili informu min mem kaj mi tuj forigos tiujn bildojn.

26 sept. 2005

Sublima artoformo el Japanio


Eble iuj legante miajn interesojn en tiu ĉi blogo, miras trovi mangaon inter ili. Fakte mia intereso rilate ĝin havas du kialojn ; Unue kiam mi estis knabo, en Irano nur du tv-kanaloj ekzistis. Nia televidilo estis difekta kaj ni ne povis vidi unu el tiujn du tv-kanalojn. Bedaŭrinde ĝuste tiu mem kanalo havis la plej bonajn kinfilmojn kaj animaciojn por infanoj (tion mi komprenis gastiĝante ĉe miaj geonkloj). Pro tio mia infana bezono por spektado de animacioj neniam saturiĝis kaj parto de infaneco restis en mi. Due ĉar min interesas sciencfikciaĵoj kaj multaj japanaj animacioj (oni en vikipedio proponas la vorton animeo anstataŭ la angla anime – japana animacio – sed mi opinias oni ne estu ŝparema por proponado de novaj vortoj) estas tiaj. Komencante el japanaj animacioj mi pliposte intereseĝis al iliaj fontoj kiuj estas mangaoj. Tamen mia konado rilate la fenomenon mangao vere kreskis kiam mi venis al Eŭropo kaj ĉi tie komencis legi pri ĝi. Tiam mi ĵus lernis ke ne ĉiuj mangaoj estas por infanoj kaj ke ili konsistigas seriozan formon de la arta esprimo. Mangao estas unika produktaĵo de la japana kulturo. Feliĉe antaŭ nelonge mi trovis kaj aĉetis enciklopediformatan libron pri la mangao. Do bonvole ne surpriziĝu se mi iam en la blogo Beĉjo skribis pri iu mangao aŭ raportis pri japana animacio (laŭ la vikipedio animeo).

P.S : Hodiaŭ mangaoj kaj la japanstilaj animacioj produktiĝas ne nur en Japanio sed ankaŭ en Koreo. Ekzemple la animacio mirindaj tagoj [Wonderful days] - la supera foto - kiu estas ĉefverko produktita en Koreo.

El Avesto (1)

Kiel preĝoj naskiĝas, estiĝas, elmergiĝas ? Kio faras iun recitaĵon preĝo ? Tiujn demandojn mi ne povas respondi. Ĉu antropologoj aŭ mitologoj kiel Mirĉe Eliade [ang. Mircea Eliade] scias iliajn respondojn ? Pri mi mem religia kredo devas konsideriĝi iel speciala, probable iomete tro intelektula. Mi havas amikon kiu ĉiam diris ; Behrouz, por la amasoj religia kredo devas establiĝi surbaze de fervoro, sendiskuta obeemo kaj absoluta fido. Per raciaj rezonadoj ne eblas krei aŭ eĉ konservi kredon al la supernaturo ĉe homoj. Nu, mi opinias ke li pravis. En mia kazo tamen la religia kredo devas plie konsideriĝi kiel iu kultura heredaĵo, mia persona gvidanto por konduto en la socio kaj iel intima konvinko mia pri signifo de la vivo mem. Mi ne timas akcepti evoluon de mia religio laŭlonge de la historio. Ankaŭ mi ne kredas al iu sendifekta fundamento unufoje liverita al la homo. Tion mi skribis por enkonduki mian unuan provon por traduki zoroastran tekston al Esperanto. Laŭ iuj hermeneŭtikaj perceptoj ĉiu interpreto estas relativa, influita kaj nur komprenebla konsiderante ĝian propran kuntekston. Pro tio mi avertu la legonton ke la suba traduko devas rigardiĝi kiel interpreto elektita niatempe per mi kiel unu zoroastrano. Tiu elekto estos influita de miaj antaŭaj akiritaĵoj, mia ŝato rilate la religion, nuntempaj normoj de la socio, niaj historiaj scioj kaj mia kompreno de la vivo kiel homo vivanta en la moderna erao. Mi ne certas ĉu tiu interpreto tute alproksimiĝos al originalaj intencoj de la religio sed ĝi sendube respegulos tion al kio hodiaŭ zoroastrano kiel mi kredas. Kiel unua provo, mi volas traduki mallongan preĝon. Ĝi estas unua preĝo kiun preskaŭ ĉiu zoroastra infano lernas (ĉefe ĉar ĝi estas mallonga kaj dum la kultoj multfoje ripetiĝas). Tiu preĝo estas ege grava. Ĝi diras :
(en avesta lingvo per la persa alfabeto)

اَشِم وُهو وَهیشتم اَستی اوشتا اَستی اوشتا اهمایی هیئت اشایی وَهیشتایی اَشِم.

(trans-skribo per la esperanta alfabero) Aŝem vohu, vahiŝtem asti, uŝta asti, uŝta ahmaji, hejat aŝaji, vahiŝtaji aŝem.

Kaj ĝia signifo : Virto estas la plej granda bono. Ĝi (la virto) estas ĝojo. Ĝojo estu por tiu kiu estas virta kaj deziras havi la plej bonan virton.

La ŝlosila vorto en tiu ĉi preĝo estas Aŝem kies radiko estas Aŝa. En la angla lingvo oni estas tradukinta ĝin kiel « righteousness ». Ĝi estas centra punkto por instruoj de la zoroastrismo. Aŝa aludas al kosma harmonio, ordo kiu estas en la universo, maniero laŭ kiu la mondo funkcias, ĉio rezultanta la bonon. Kaj rilate la homon kaj lian devon en la vivo, aŝa signifas fari bonon, esti en harmonio kun la universo, kun la naturo kaj ne perfidi profundajn intencojn de la vivo. Pro tio mi elektis meti la vorton virto anstataŭ aŝa. Ĉar en NPIV oni skribas virto : konstanta emo de la animo agi morale, fari la bonon kaj eviti la malbonon. Ja virto povas kunporti ioman signifon de Aŝa.
P.S : en iuj tradukoj anstataŭ ĝojo oni metas feliĉon sed tio ne ege ŝancelos sencon de la verso. Kelkajn anglalingvajn tradukojn kaj komentariojn oni povas trovi tie, tie kaj ĉi tie.

22 sept. 2005

Mia sopiro pri manĝaĵo

Ĉu vi estas jam sentinta sopiron por iu manĝaĵo antaŭe gustumita de vi? Ĉi lastatempe mi havas tian sopiron. Sopiro pri kiu manĝaĵo? Nu, mi ne certas pri e-termino kiun mi trovis kiel traduko de ĝia nomo en miaj vortaroj. Sur la 878-a paĝo de NPIV estas skribita: "Pirogo, rusa pasteĉo" kaj miaj dulingvaj vortaroj metis ĝin anstataŭ la anglaj "patty" aŭ "pasty" kaj la franca "paté". Fakte la origina rusa nomo estas multe pli proksima de la vorto kiun ni uzas en la persa lingvo por nomi ĝin. En la persa ni nomas ĝin "Piraŝki - پيراشکی " kaj en la rusa "Pirozhki - piroshki - Pirogie - Piroschki". Tiuj kiuj estas jam loĝintaj en Tehrano eble konas la straton Ĝomhuri-e-eslami (islama respubliko). Tie apud la ambasadejo de Rusio, kiu mem situas alproksime de la ambasadejo de Britio, estas la zoroastra preĝejo (ne ekzakte iu fajrotemplo sed nur templo) kaj ĵus malanataŭ la templo situas la mezlernejo Firuz Bahramo en kiu mi studis. La mezlernejo nur akceptas neislamajn kaj ĉefe zoroastrajn studentojn (mi tie ankaŭ havis armenajn kaj aliajn kristanajn amikojn - dum kvar jaroj de mia studo tie mi ne renkontis judan studenton). En la strato Ĝomhuri-e-eslami ne tre malproksime de nia mezlernejo situis pirogvendejo kies nomo estis "Piraŝki Ĥosravi". Ĝiaj posedantoj kaj labororantoj estis armenaj kaj eble pro tio ili povis pretigi tiom bongustajn pirogojn. Post la islama revolucio en Irano oni malhelpis laboron de neislamanoj en sektoroj kiuj rilatis manĝaĵojn. Tio estis ĉar laŭ iuj interpretoj de la islamaj instruoj, neislamanoj estas netuŝendaj kaj islamanoj ne rajtas akcepti manĝaĵojn el iliaj manoj. Malgraŭ tio, oni ne tute malpermesis laboron de neislamanoj en tiuj sektoroj. Ili rajtis nur vendi siajn varojn al aliaj neislamanoj aŭ klare afiŝigi ke tiuj manĝaĵoj estas pretigitaj de neislamanoj. En la pirogvendejo Ĥosravi ankaŭ oni faris tion sed mi memoras ke pirogoj de niaj armenaj amikoj estis diable bongustaj do ankoraŭ multaj islamanoj kaj ankaŭ neislamanoj el foraj anguloj de Tehrano venis kaj aĉetis ilin. Mi kun miaj amikoj iam ne iris al kursoj. Tiam ni iris al la pirogvendejo kaj manĝis pirogon (karaj studentoj vi ne faru kiel ni, vi iru al viaj kursoj!). Nun mi sopiras unu el tiujn pirogojn.

Arkivo de la maldekstraĵoj

  • decembro 2005

La plej bonaj fotoj en 2005
La plej bonaj raportfotoj de la jaro 2005 elektitaj de la revuo Time.
Librolegantoj de la mondo unuiĝu
Irandevena verkistino Azar Nafisi revas kreon de tutmonda libroleg-klubo pere de TTT-o.
Mulaoj en spaco
Sen komento...
Mapo de taglumo en la mondo.
Trovu ke nun kie en la mondo estas taglumo kaj kie ne estas.
Sabotinstruoj de CIA
CIA publikigis tiujn instruojn por renversi la Sandinistan registaron en Nikaragvo.
Longa listo de molbonaj amorscenoj
Ekstraktoj elektitaj por premio de malbona amorsceno en la literaturo.

  • novembro 2005

Piediro de viroj kaj virinoj
Vidu en diversaj situacioj kiel viroj kaj virinoj piediras.
Intelekto kaj geedziĝo
Pli inteligentaj viroj pli probable edziĝos dum pli inteligentaj virinoj evitas edziniĝon!
Diro de murskribaĵoj
Murskribaĵoj de la tumultoj en Francio en majo 1968.
Retpaĝo dediĉita al la literaturo
Se vi ŝatas la literaturon rigardu tiun ĉi retpaĝon.
La Ruĝa Kruco kaj Israela membreco
Nova pakto helpas Israelon al membriĝi en la Ruĝa Kruco (kun sia propra emblemo).
Fino de Amo post unu jaro
Encerba kemiaĵo kiu probable kaŭzas amon finiĝas post unu jaro.
Pri pandemonia gripo
Interesa scienca blogo skribas pri tiu ĉi timiga malsano.
Scienca revuo sur la interreto
Oni povas legi surrete la sciencan revuon seed (semo).
Sole seksumi
Ampleksega studo pri kultura historio de la masturbado.
Supersekundo
Esperantisto Vastalto informas pri cetera sekundo kiun ni ĝuos ĉi-jarfine.
Antikva israela alfabeto troviĝis
Arkeologoj probable estas trovintaj antikvan israelan alfabeton.
La dek plej influaj verkistoj
La retpaĝaro Forbes.com estas elektinta la dek plej influajn verkistojn de nia tempo.
Tinĉjo en Tehrano
Majstra laboro de Zartoŝt Soltani.
Gesto de amo
Pacon oni povas helpi per ĉiu malgranda paŝo. Sed tio estis grandega ofero.
7-jaraĝa verkisto gajnis sian unuan kontrakton
Adora Svitak estas 7-jaraĝa knabineto kiu skribas rakontojn, poemojn kaj eseojn.

  • oktobro 2005

Ĉu Ejnŝtejno estis eksterterulo?
Stranga artikolo sur la retpaĝo de NASA.
Skriboj de la mondo
Esperantisto Vastalto prezentas tre interesan retpaĝon.
Kial mi ne havas koramikinon
Scienca esploro kiu montras kial iuj neniam trovas koramikinon.
Aŭtomata kreanto de artikoloj
Per tiu programo kreu sciencajn artikolojn tute aŭtomate kaj sen bezono de scii la temon!
Se FoxNews ekzistus tra la historio
Se la televida novaĵagentejo FoxNews ekzistus pli antaŭe en la historio.
Unua irana sputniko
La unua irana sputniko lanĉiĝis al spaco.
Tridek gigabajta retpoŝto
Tiu senpaga servo disponigas 30GB-an retpoŝton por tiuj kiuj bezonas al grandaj datumkapacitoj.
Revuo-kovriloj
La 40 plej bonaj kovriloj de revuoj dum la antaŭaj 40 jaroj.
Junaĝo kaj maljunaĝo de la politikistoj
Fotoj de la junaĝoj kaj maljunaĝoj de la gravaj politikistoj.
Akso de la malico
Satiro pri tiu opinio antaŭmetita de la usona prezidento.
John Lennon: Imagu!
Tre bela poemo de John Lennon en la blogo de esperantisto Cezar.
Serioza scienca esploro pri furzo de pingvenoj!
Profesoro Meyer Rochow estas studinta la furzon de pingvenoj.
Historia manuskripto de Zamenhof
En la ondo de Esperanto Aleksander Korĵenkov publikigas historian leteron de Zamenhof. Tiu letero temas pri reformo de Esperanto.
Blogreto de fizikistoj
En la jaro de la fiziko tiu reto da blogoj skribataj de fizikistoj.
Malpermesata por ordinaruloj permesata por mulaoj
Klerikulo de la grupo Mogtada-al-sadr fumas cigaredon post trovo de pornaĵoj sur KD-o.
Reklamo de sony kolerigis Vatikanon
Kiel nova reklamo de Sony rialte ludkomputilojn PS kolerigis Vatikanon?
Kiuj urboj estas la plej bonaj lokoj por enloĝado?
Vankuvero estas la plej bona urbo por enloĝado.
Soldatinoj en la mondo
Fotoj de la soldataj virinoj el multaj landoj de la mondo.

  • septembro 2005

Konkoj solviĝos pro mara acidiĝo
Esperantisto Vastalto raportas pri tiu ĉi scienca prognozo.
Pri ĝihadaj komputilaj ludoj
Komputilaj ludoj kiuj temas pri islama milito (ĝihado).
nova nomo en la Esperanta muziko
La Ondo de Esperanto informas pri sinjorino Natalia Striĵnjova kiu estas nova kantistino en Esperantujo.
Maldekstramanulinoj kaj risko de mamkancero
Studo montras ke maldekstramanulinoj pli riskas kanceron de mamoj.
Racionala trigonometrio
Esperantisto Rick Miller opinias ke tio estas vojo de la estonteco por la geometrio.
Eŭropaj perditaj triboj
Tre interesa artikolo pri tiuj eŭropaj nacioj kiuj malaperis kaj estas perditaj?
Kiel oni elektas nomon por Uraganoj?

Kial oni elektas tiel belajn nomojn por monstroj kiel uraganoj?
Scienca blogo
Tiu ĉi blogo estas pri teorio de superŝnuroj sed en ĝi ankaŭ troveblas ligoj al blogoj de aliaj sciencistoj.
Fluganta monstro da spagetoj
Alia ŝerco pri teorio de la intelekta plananto.
Priliteraturaj blogoj
Ĉi tie oni povas trovi liston de blogoj kiuj skribas pri la literaturaĵoj. Ankaŭ kelkaj neanglalingvaj blogoj estas en tiu ĉi listo.
La antikva persa lingvo per unikodo
Depost la versio 4.1.0 eblas per unikodo prilabori sur la antikvaj persaj tekstoj. Tiu alfabeto estas kojnoforma.
foto! foto!
Kelkaj tre belaj fotoj sur FLICKR. (kelkaj el ili estas vere belaj).
Komputilo je prezo de $100
Ĉu eblas havi porteblan komputilon je prezo de $100? Ĉu tiu projekto de MIT povas helpi progreson en malpli riĉaj landoj?
Ĉu la tergloba plivarmiĝo kulpas pri mortoj?
Plivarmiĝo de la terglobo povas esti kialo de pli fortaj uraganoj en tiuj ĉi lastaj jaroj.
Batalu Spamojn! Kliku ĉi tie!
Batali kontraŭ maldezirataj retmesaĝoj.
Seksumado kaj filozofio
La plej nova kinfilmo de la mondfama irana reĝisoro Mohsen Maĥmalbaf, produktita en Taĝikio plejeble malpermesota en Irano.

21 sept. 2005

Bedaŭrinda perdo


En mesaĝo en la dissendolisto per-esperanto-literaturo oni informas ke Franko Luin kreinto de la retejo eLibrejo forpasis. Tio estas bedaŭrinda novaĵo. Mi sincere kondolencas liajn familianojn, amikojn kaj kunlaborantojn. Por legi pri li de lia propra plumo rigardu ĉi tien.

Tra urboj

Por mi urboj malsamas ne pro iliaj loĝantoj nek pro iliaj konstruaĵoj. Iu nova urbo eĉ ne estas iu nova geografia loko. Por mi ĉiu nova urbo estas novaj odoroj. Tion mi konstatis tuj post mi elaviadiliĝis en la flughaveno Orlio [fr. Orly], kaj ankaŭ denove en la flughaveno, Arlando [svd. Arlanda].
Ĉu mi devas priskribi tiujn urbojn en kiuj mi estas loĝintaj. Tion estas jam farinta Italo Kalvino [it. Italo Calvino] en sia majstra verko, la nevideblaj urboj [it. Le Città Invisibili]. Mi ne trovis esperantlingvan tradukon de ĝi almenaŭ en la katalogo de UEA kaj se ĝi ne ekzistas, ĝi nepre mankegas (estus bone se oni tradukus ĝin okaze de la 2006-a UK en Florenco - ĉu oni ne faras tion ĉar kredas tiun italan proverbon kiu diras traduktanto - traduttore - estas perfidanto -traditore?). En la verko de Kalvino, Marko Polo priskribas urbojn vizititajn de li laŭ ordono de Gublaj Gaan, imperiestro de Ĉinio. Laŭ mi tamen, tiuj priskriboj ne estas tiuj de iu turisto. Ili apartenas al homo ĉiukiale forpelita de sia hejmlando kaj nun neniea; Ĝuste kiel mi. Homo kiu plenas je memoroj kaj priskribante ĉiun novan urbon enfakte rememorigas pri sia propra naskiĝurbo, Venecio. Ja eble mi povus priskribi urbojn kaj iliajn kvartalojn. Eble mi povus diri al kio similas Palaiseau, Bourg La Reine, Denfert Rochereau, la place de Bastille, la DefenceSolna, Gamla stan, Liljeholmen, Farsta, Solentuna, Parizo kaj Stokholmo. Sed tion farinte fakte mi faras nenion.
Vane... ĉu mi provu priskribi Zairon, urbon de memoroj? Mi povus diri al vi, kiom da ŝtupoj formas leviĝojn de la stratoj, kaj kurbogradojn de arkadoj, kaj tipojn de zinkaj tegoloj kiuj kovras la tegmentojn; sed mi jam scias ke tio estas kiel nenion diri al vi. La urbo ne konsistas el tiuj aĵoj, sed el rilatoj kiuj estas inter dimensioj de ĝia spaco kaj la pasintaj okazaĵoj en ĝi...
Dum tiu ĉi ondo da memoroj enfluas, la urbo kiel spongo, sorbas ĝin kaj pligrandiĝas. Ĉiu priskribo de Zairo, tiel kiel ĝi estas hodiaŭ devas enteni tuton de ĝia pasinteco. La urbo tamen ne rakontas tiun ĉi pasintecon sed enhavas ĝin, kiel liniaro de mano, skribita en anguloj de la stratoj, kradoj de la fenestroj, balustradoj de ŝtuparoj, la fulmsuĉilaj antenoj, standardostangoj, ĉiu segmento markita de grataĵoj, noĉoj kaj volutoj.

Tial mi tiom ŝatas la E-blogon Peterburgo.Info. Ĉar ĝi priskribas alian urbon. Ĉar tra ĝi, mi jam sentas odorojn de alia speco. Pro tio mi ŝatas kiam Eriketo diras ion pri Kardifo, kiam Fátima skribas pri nova urbo ie en Hispanio (aŭ en iu alia lando tio ne gravas). Ja urboj en kiuj oni vivas ...
Kaj Polo diris: infero de la vivo ne venos; se io tia ekzistas, ĝi jam estas ĉi tie. Ĝi estas la infero en kiu vivas ni ĉiutage, kiun ni formas kunvivante unu kun la aliaj. Por eskapi ĝian suferon ekzistas du vojoj. La unua por multaj estas pli facila; akcepti la inferon kaj tiel iĝi parto de ĝi ke plu ne vidi ĝin mem. La dua estas riska kaj postulas daŭran atenton kaj konstantan komprenemon; t.e. serĉi kaj lerni kiumaniere rekoni tiun aŭ tion kiuj estas meze de la infero sed ne estas partoj de ĝi. Tiam fari ke ili daŭru, disponigante spacon al ili.

19 sept. 2005

Nova parto de mia blogo

Kiel vi vidas mi aldonis parton en la maldekstra flanko de mia blogo. Mi esperas tiel pli bone enordigi la blogon. Ĉi tie mi metos ligojn al interesaj (el mia vidpunkto) novaĵojretpaĝoj kiujn mi vagante sur la interreto trovos sed mi ne povas aŭ ne deziras dediĉi unu apartan blogaĵon al ili. Tiuj ligoj ŝanĝiĝos post iom da tempo kaj la antaŭaj ne konserviĝos en iu arkivo. Tamen tio eblas ke trovante tempon mi skribus pri iuj el tiuj maldekstraĵoj ankaŭ en miaj propraj blogaĵoj.

16 sept. 2005

Ĉu skribi aŭ ne skribi?

Hodiaŭ mi volis skribi raporteton sciencan por la dissendolisto per-esperanto-bazascienco. Tiu raporto estis pri eltrovaĵoj de s-ino Lisa Randall kaj ŝia kolego Andreas Karch rilate al tio ke kial ni vivas en tri dimensia universo (anglalingvan raporton pri tio vi povas legi en novaĵejo de AIP). Kiam mi rememoris pri blogaĵoj de Ken Miner en la 9an kaj 12an de septembro, mi timis kaj prokrastis skribi tiun raporton. Kial? Ĉar kvankam mi estas studinta la fizikon tamen mia fakstudo estas pri la laseroj kaj la fotoniko. Mi komprenas bazajn konceptojn de la korpuskla fiziko sed ne regas ĝin. Do ĉu mi estas kompetenta por transmeti tiun ĉi mallongan raporton? Tio estas serioza demando. Ĉar rilate tiun temon probable nur s-ino Randall mem kaj malmultaj el ŝiaj kolegoj estas sufiĉe kompetentaj. Bedaŭrinde ili eble skribos altnivele matematikajn raportojn. Aliflanke ordinaraj homoj ne mortos se ili ne lernas pri eltrovaĵoj de tiu ĉi sinjorino. Do ĉu utilas informi homojn pri tiuj studoj? Kaj alia esenca demando : ĉu utilas fari ilin? Ĉu utilas strebi por priklarigi la universon, dum sen tiu priskribo kaj eble nur pere de kelkaj pluaj teknologiaj atingoj, oni jam tre bone vivas sur la terglobo? Kial oni devas fari esploron en la bazaj sciencoj, dum la publikon ne interesas ili? Tiujn demandojn mi ne povis respondi kaj la raporton mi ne skribis!

Sur la supera foto: s-ino Lisa Randall, unu el la plej eminentaj fakulinoj pri la korpuskla fiziko.

15 sept. 2005

Skribu pli harmonie

Mi konsentas Akvosferon rilate taŭgecon de la Monato-konvencioj. Mi ankaŭ strebos respekti ilin. Tiel espereble esperantlingvaj skribaĵoj pli harmoniiĝos kaj oni pli facile povos legi ilin. Feliĉe tiuj konvencioj ankoraŭ permesas ekziston de diversaj stiloj kaj kreemon en skribo. Por mi la plej malfacila estos la parto de interpunkcio. Tio estas ĉar bedaŭrinde mi ne lernis ĝin (oni ne instruis ĝin) en la lernejaj jaroj.

14 sept. 2005

Ĵazo en Stokholmo


Se vi ŝatas la ĵazon kaj loĝas en Stokholmo, la plej bona renkontejo por vi estos la ĵazklubo Faŝing [svd. Fasching]. Hieraŭ vespere mi kun mia amiko iris tie kaj spektis muzikprezenton de usona bando gvidata de Ĉarls Makferson [ang. Charles MacPherson]. Mi ne multe konas tiun ĉi muzikon kaj tio estis la unua fojo kiam mi spektis koncerton de ĵazo. Mi havis tiun impreson ke la saksofono estis centra punkto de la hieraŭaj muzikopecoj. Malgraŭ tio, la kontrabasisto kaj la pianisto ankaŭ tre bele ludis. Laboro de la drumisto estis ege malfacila kaj mi sentis la ritmon ĉefe pere de lia laboro. Mi pensas ke la ĵazobando ludis muzikaĵojn faritajn de Ĉarli Parker [ang. Charlie Parker] alia usona ĵazisto. Min miris malgranda nombro da junuloj kiuj estis venintaj al la hieraŭa programo. Oni trovis tiun impreson ke la ŝatantoj de ĵazo estas samaj homoj kiuj ŝatis ĝin dum la 60a kaj 70a jardekoj. Kvazaŭ la junuaj hodiaŭ plu ne aprezas tiun ĉi muzikon. Kvankam mi ne konas multon pri ĵazo sed hieraŭ mi aprezis la programon.

Aliaj viktimoj

Afgana knabino
Ĉi jare ankaŭ la 11-an de septembro pasis kaj oni memorigis pri la teroristaj atakoj en Usono. Oni multe parolis pri la (ankoraŭ daŭranta) batalo kontraŭ la terorismo sed malmulte diriĝis pri sorto de la unua scenejo de tiu batalo, Afganio. Ja, la okcidentanoj eble pensas ke ĉar ili plu ne aŭdas ion pri Afganio do tie ĉio iras glate. Bedaŭrinde tio ne veras kaj indikoj montras ke Usono enfakte neniel intencas zorgi pri libereco aŭ progreso en Afganio (nun ekzistas jam pli grava batalejo kaj ĝi estas Irako). Pri la evoluoj en Afganio eble oni diros ke ili estas rezulto de loĝantara volo mem sed ĉu oni povas dementi grandan influon de Usono en politikaj evoluoj en tiu lando? Almenaŭ Usono permesas tiajn evoluojn. Ekzemple Usono bone scias ke unu el kunlaborantoj de Talibano kaj fundamentalisma islamisto s-ro Sajaf (ang. Abd Al-Rasoul Siaf) nun estas konsilanto de prezidento Karzaj. Eĉ ekstremistoj kiel Molla Mottevakel (eksterlanda ministro de Talibano) kaj Molla Galamduni (ministro por religia admono en Tablibana reĝimo - liaj agentoj batis virinojn sur stratoj) hodiaŭ estas tre seriozaj kandidatoj en la venonta parlamenta balotado. Ankaŭ ekstremismaj institucioj kiel Ŝoraje Olama (konsilio da klerikoj) benate de Usono plivastigas siajn influojn en la ŝtata sistemo. Ekzemple tiu institucio, Ŝoraje Olama, estas demandanta eksiĝon de Sima Samar direktoro de organizaĵo por la homaj rajtoj kaj unu el la defendantoj de la virinaj rajtoj. Ĉi lastatempe ĝi pli kaj pli premas sur ĉiuj NGO-oj kiuj funkcias rilate homajn rajtojn en Afganio. Tio ĉio okazas en lando kiu invadiĝis por forigi la religian ekstremismon. Tion Usono permesas ĉefe por malhelpi influon de ŝijaisma fundamentalismo el Irano. Tiel ŝajnas ke ree Usono subtenas ekstremismon kontraŭ (nove trovitaj) malamikoj. Ĉi tie la nuraj viktimoj estas afgananoj.

Sinjorino Sima Samar

13 sept. 2005

Pozitiva rigardo

Hodiaŭ ege regalis min pozitiva rigardo de Jonathan Jones rilate la persan civilizacion en tiu ĉi artikolo en la revuo The Guardian. Ja, li skribas ke;
La persujo havis tiun malfeliĉon ke ĝi estis konsiderita kiel la alia, la malamiko kontraŭ kiu la unua eŭropa civilizacio difinis sin.
The Persians had the misfortune to be the others, the enemies - in short, against whom the first European civilisation defined itself.
kaj
ĉiuj okcidentaj politikaj teorioj implicite difiniĝas kontraŭ fantomo de Persujo - de kondamno de tiranoj en la atlantika respublika tradicio ĝis Marksa karikaturo de orienta despotismo.
All western political theory is implicitly defined against the ghost of Persia - from condemnations of "tyrants" in the Atlantic republican tradition to Marx's caricature of "oriental despotism".


Samtempe pli frapa estas tiu frazo:
The very existence of the exhibition is a diplomatic coup: in case you hadn't noticed, Persia is now Iran.

Kaj do se la nuna reganta sistemo en Irano ne plaĉas al la Okcidento tio ne estas hazardo. Ne! Tiuj irananoj (persoj) ekde komenco de la historio mem estis malbonaj (kaj kompreneble ni la eŭropanoj kaj la okcidentanoj ĉiam estis bonaj). Ja tiu artikolo multe plaĉis al mi.

P.S: Bedaŭrinde en Esperantio ankaŭ oni iam subsugestante asocias misfarojn (okazintajn aŭ neokazintajn) de homoj al iliaj nacioj. Tiel ĉiam ni rajtas ĉar ni vivas en pli civilizita nacio kaj ili bezonas al edukiĝo. Fakte ili (la aliaj, la nekonataj - tiuj fiuloj) estas fiaj ĉar ili apartenas al iu certa nacio (tie ili estis sub premo, ili ne havis rimedojn, ili ne ĝuis liberecon, k.t.p), ne ĉar ili ankaŭ kiel ĉiuj aliaj homoj en la mondo povas esti fiaj.

Du malgravegaj novaĵoj

  • Komputila viruso kiu admonas vin. Fakte ĝi ne ekzakte estas viruso sed troja ĉevalo. La komputila troja ĉevalo Troj/Yusufali-A serĉas infektitan komputilon por trovi maldecajn vortojn en serĉokampoj. Se ĝi trovas unu el tiajn vortojn ĝi afiŝos kiel avertmesaĝo verson el Korano.
  • Samtempe iu firmao vendas meblaron kies formo helpas pli bonan amoradon. Tiu firmao estas nominta sian produkton la kamasutra meblaro (vi mem pli bone scias ke por rigardi tiun ĉi novaĵon vi devas havi pli ol 18-jaran aĝon. bonvole respektu tion).

9 sept. 2005

Bela E-blogo

Ĉu vi ŝatas sentoplenajn skribaĵojn? Se jes, mi konsilas al vi regulan legadon de E-blogo de Fátima kiu vivas en Málaga (Hispanio). Nomo de ŝia blogo estas Mia haveno en Esperantio. Ĝi ne nur enhavas sentoplenajn skribaĵojn kaj tre belajn poemojn sed ankaŭ havas tre belan aspekton. Mi vere sentis ĝojon kaj belecon en tiu ĉi haveno de Esperantio. Tie vere estas la plej bona loko por ripozi kaj spiri parfurmojn de beleco.

Iu propono por E-Planedo

Mi opinias ke, estus pli bone se en E-Planedo oni nur afiŝus la titolojn de blogaĵoj kaj laŭbezone kelkajn el iliajn unuajn frazojn. Tion mi diras ĉar mi opinias ke ĉiu E-blogo havas apartan identecon kaj legi blogaĵojn en tiuj mem blogoj respegulos iliajn identecojn. La problemo ne estas nur iamaj mislokiĝoj de bildoj sed la tuta formo, formato, litertipoj, fonaj koloroj k.s. Fakte iu blogo ne estas nur tekstoj de blogaĵoj. Mi eble iam en aparta blogaĵo studos desegnojn de E-blogoj sed nun kiel ekzemplo de bona desegno oni povas ĵeti rigardeton al la blogo (anglaligva) 3QuarksDaily. Metadon de nur titoloj kaj mallongegaj priskriboj oni jam faras en la perslingva Meta-retpaĝo sobhaneh (matenmanĝaĵo) kiu kolektas ligojn al interesaj skribaĵoj. Ankaŭ en la anglalingva Arts & Letters Daily. Grade esperantistoj devas liberigi sin libere de tiu ideo ke LiveJurnals estas nura formo de blogo. Blogoj estas pli detalohavaj aĵoj.
Oni povas rigardi al belaspekte planitaj blogoj (Well Designed Weblogs).

Manskribado


Hieraŭ mi konstatis ke longtempe mi estas skribinta nenion permane sur papero. Ĉiuj miaj amikoj opinias ke miaj manskribaĵoj rilate ambaŭ alfabetojn, la arab-persa kaj la latin-okcidenta estas belaj. Bedaŭrinde ĉi lastatempe mi ĉie uzis komputilojn kaj do ne trovis okazon skribi permane. Depost relative longa tempo antaŭ mi eĉ ne devas kompletigi administraciajn formularojn (iu preteksto por manskribi). Tio devigis min al preni krajonon kaj hieraŭ skribi sensencaĵojn per la ambaŭ alfabetoj. Feliĉe mi vidis ke ankoraŭ miaj manskribaĵoj ne ŝajnas tre hororaj. En Irano iu tre kara arto estas Kaligrafio. Bedaŭrinde mi mem neniam lernis ĝin. Kompare al la Okcidento, la irana kaligrafio situas en pli elstara pozicio. Tio ĝustas ne nur pri Irano sed en ĉiuj aliaj islamaj landoj ankaŭ la kaligrafio estas elstara arto. Eble unu kialo estas malhelpo al aliaj formoj de la figuraj artoj (precize pri la homa korpo) en Islamo. Oni eble povas nur kompari la islamajn kaligrafiaĵojn kun tiuj el Japanio kaj Ĉinio. En la islamaj landoj oni ĝenerale kaligrafas versojn de la sankta Korano. En Irano oni ankaŭ kaligrafas poemojn.
Sur la supera kaligrafiaĵo estas skribita: Irano ho kara lando.

8 sept. 2005

Fiziologia aŭ Psikologia?

Diferenco inter fiziologiaj kaj psikologiaj tekstoj estas tio ke, kiam oni legas fiziologian tekston li aŭ ŝi komencas trovi ĉiujn simptomojn priskribitajn tie ĉe si mem, sed legante psikologian tekston oni trovas simptomojn kiuj estas priskribitaj en ĝi ĉe ĉiuj aliaj krom si mem.

Pri E-Blogoj (5)

Sur la interreto diversaj E-blogoj estas jam dediĉitaj al informado. Inter ili oni povas mencii la blogon de Norvega Junularo Esperantista kiu estas asocia blogo kaj informas legantojn pri novaĵoj de tiu ĉi asocio. Alia asocia E-blogo estas tiu de Skotlanda esperanto asocio. La blogo Novaĵoj el Esperantio ankaŭ estas iu primovada informdonanta blogo sed havas pli ĝeneralaj informojn pri la movado. Ĝi funkcias ricevante novaĵojn (ĉu nur?) el la projekto NESTO. La E-blogo Peterburgo.Info koncentras sin sur novaĵoj kiuj nur rilatas la urbon Sankta Peterburgo. Ĝiaj novaĵoj havas pli da kulturaj, artaj, distraj aspektoj. Pli politikajn novaĵojn el Rusion oni povas trovi en la E-blogo novaĵoj el Rusio. Apud tiuj ĉi E-blogoj oni devas ne forgesi la E-blogon Raporto.info kiu informas pri politikaj aferoj el multaj anguloj de la mondo. Ĝin ankaŭ skribas multaj kunlaborantoj. Kompreneble tio ne estas tutaj E-blogoj kiuj estas dediĉitaj al informado. Ankaŭ en personaj E-blogoj oni povas legi iujn novaĵojn kiuj estas kaptintaj atentojn de iliaj skribantoj.

Antaŭe pri E-blogoj (0), (1), (2), (3), (4).

7 sept. 2005

Labori por internaciaj organizaĵoj

Studante por magistra grado en universitato mi tre ŝatis daŭrigi miajn studojn ekster Irano. Aliflanke mi ĉiam inklinis labori por internaciaj organizaĵoj. Tiam en Irano ĉiuj eksteraj landoj ŝajnis malbonaj kaj tio en cerbo de idealisto kiel mi faris la internaciajn organizaĵojn la nura taŭga ejo por laboro. Tiutempe mi serĉante por universitato ekster Irano trovis adreson de la UN-a Universitato (UNUo). Mi sentante estontan feliĉecon, skribis leteron al ĝi kaj demandis se mi povas plani studon tie. La respondo bedaŭrinde ne estis tre pozitiva. Mi lernis ke la UNUo ne estas malferma ordinara universitato kaj ke ĉiuj ne povas demandi studon en ĝi. Pliposte kiam mi loĝis en Francio kaj la stabejo de Unesko estas en Parizo mi kelkfoje tentiĝis studi perspektivon de laboro tie. Bedaŭrinde mia antaŭa malbona sperto rilate la UNUo malkuraĝigis min kaj mi neniam faris tion. Mi ankoraŭ estas preta por labori por iu internacia organizaĵo (kiel dunginto). Ĉu ili bezonas al mi? Tio estas tute alia demando.

Koroj kiuj batas en Samarkando

Dancistino kiu dancas tradician dancon
En iu antaua blogaĵo, mi skribis ke se Esperantujo volas ne limigi sin je nur la Okcidenta kulturo, do Esperantistoj devas aŭdi, legi kaj scii pri aliaj kulturoj. Post la islama revolucio ĉiuj formoj de danco kaj multaj formoj de muziko en Irano malpremesiĝis. Feliĉe se ie la irana kulturo en formo de danco kaj muziko ankoraŭ trovas spacon por pluresti tie estas en la meza Azio (Taĝikio kaj Uzbekio). Pro tio, okazo de muzika festivalo en Samarkando (ĉefurbo de Uzbekio) estas feliĉiga novaĵo. Tiu festivalo komeciĝis en la 25an de aŭgusto. Samarkando estas uzbeka urbo kiu ankoraŭ konservas iajn iranajn trajtojn en si. Tiuj iranaj trajtoj estas bone miksitaj kun la tiea turka kulturo kaj kunvivas en harmonio kaj paco kun ĝi. Ĵurianoj de festivaloj konsistas el mondfamaj muzikistoj, kantistoj, direktoroj de aliaj muzikfestivaloj kaj komponistoj. Ĉi jare grupoj el 30 landoj partoprenis la festivalon kaj la ĵurianoj estis el Ĉinio, Germanio, Italio, Israelo kaj 7 aliaj landoj (entute 11 landoj). Ĝin prezidis koreano. La festivalon inaguris usona grupo kiu kantis perslingvajn poemojn kaj ludis la iranan tradician muzikon. Inter impresintaj muzikprezentoj oni povas mencii tiujn de la germana kaj la moldava grupoj. Apud festivalo okazis konferenco pri la tradicia muziko de tiu regiono. Tiun ĉi konferencon subtenas kaj helpas Unesko. La festivalo finiĝis en la 27an de aŭgusto. La muzikojn iam akompanis dancoj tradiciaj aŭ klasikaj (eŭropaj baletoj ekzemple).

La moldava grupo prezentis gajan programon de tradicia muziko de sia lando.
Pluajn fotojn oni povas trovi ĉi tie, tie kaj tie.

Demando kiu meritas respondon

En sia blogaĵo, Eriketo demandis "kial blogi?". Tiu demando certe meritas pli ol du (ĝis nun donitajn) respondojn de esperantistoj. Vere kial vi skribas blogon? Se vi volas respondi al ĉi tiu demando, faru tion en blogo de Eriketo mem.

6 sept. 2005

Banalaĵo de stulta mi

Por mi unu el la plej interesaj vortoj estas konjunkcio kaj. La plejparto de lingvoj kiujn mi scias uzas mallongajn literarojn kaj iam eĉ unu literon por ĝi. Sed neniu lingvoparo el ili (lingvoj kiujn mi scias) uzas similajn vortojn. En Esperanto kaj, en la angla and (germana und), en la franca et (la itala kaj la portugala e), en la sveda och (prononciĝas ok - en la norvega og) kaj en la persa kaj la araba va (ankaŭ unulitera - و -). Inter lingvoj kiujn mi ne scias en la hispana y, la nederlanda en, la rusa и (unu litero kies prononcon mi eĉ ne scias). Tiu simpla konjunkcio ŝajnas stranga al mi !

La sogda lingvo

Unue mi devas atentigi ke la lingva strukturo en Azio estas ege kompleksa. Tiu komplekseco estas rezulto de historiaj konkeroj, migradoj kaj kulturaj interinfluoj. Ekzemple tio estas jam konata ke loĝantoj de hodiaŭa Turkio en la antikva tempo ne parolis la turkan lingvon (fakte tiu regiono estis parto de la roma imperio). Ankaŭ la lingvo Urduo (parolata hodiaŭ en Pakistano kaj multaj aliaj landoj) estas rezulto de intermiksiĝo de la araba, persa kaj turka lingvoj kiam Mahmud Gaznavi militis por konkeri Hindujon (en la turka lingvo UrduOrdu signifas kampadejon - tio estas ĉar tiu ĉi lingvo kreiĝis kiam turkaj, arabaj kaj iranaj soldatoj bezonis interkomuniki en kampadejoj dum la milito). Sogdio estas historia nomo de regiono kiu hodiaŭ situas en la sudo de Uzbekio kaj la okcidento de Taĝikio. Ĝia centro laŭ legendoj estis ĉefurbo de Afrasiab (reĝo en epopeaj rakontoj de Ŝahnameh) sed ĝi historie estis Samarkando. Loĝantoj de tiu ĉi regiono estis el iranaj gentoj (iranaj gentoj estis arjaj elmigrantoj el iu loko sub Siberio kiu almigris al Iranon kaj tie miksiĝis kun tieaj indiĝenoj) kaj parolis iranan lingvon. La sogda lingvo (ang. Sogdian) apartenas al grupo de orientaj mezepokaj (denove ne eŭropa mezepoko) iranaj lingvoj. En tiu grupo estas aliaj lingvoj kiel la baktra (praa versio de iuj el lingvoj kiuj paroliĝas en la hodiaŭa afganio), la sakka (parolata en Ĥotan en Ĉinio) kaj ĥarazmia (ang. Chorasmian - parolata en la nordo de Uzbekio). Laŭ interparencaj rilatoj, la sogda rilatiĝas kun la pli antaŭa avesta lingvo kaj la pli modernaj paŝtua kaj oseta (ang. Ossetian) lingvoj. Kvankam Sogdio ne estis grandega regiono tamen spuroj de la sogda lingvo estas trovitaj en ampleksa regiono el Eŭropo ĝis Ĉinio kaj eĉ Japanio en Pakistano, Malajzio, Sri Lanko kaj eĉ Tajlando. Tiuj indikoj montras ke la sogda lingvo probable iam funkciis kiel lingua franca en la meza azio kaj sur Silkovojo (ang. Silk Road). Ĝi kiel ĉiu alia nacia lingvo ĉefe kunportis la iranan kulturon kun si. La sogda lingvo estis unu el la ĉefaj lingvoj por skribi la budhismajn religiajn tekstojn. Tamen religiaj tekstoj en la sogda el zoroastrismo, maniĥeismo kaj nestorianismo ankaŭ estas abunde trovitaj. Aliaj sogdalingvaj tekstoj estas komercaj, administraciaj aŭ tribunalaj dokumentoj aldone al laikaj literaturaĵoj. Kiam la sogda dekadencis, ĝi ne neniiĝis sed plurestis kiel la Jagnobia lingvo (ang. Yaghnobi) kiu hodiaŭ paroliĝas en malgranda regiono en Taĝikio. Ankaŭ kiam post longdaŭra (ĉirkaŭ 200 jaroj) de absoluta regno de la araba lingvo en Irano rezulte de la venko de la araba-islama armeo super tiu lando, irananoj komencis retrovi siajn identecojn, oni komencis skribi perslingvajn literaturaĵojn. Tio komenciĝis en la oriento de la tiama irano kie iam havis ankaŭ grandan influon la sogda lingvo. Pro tio, en la hodiaŭa moderna persa lingvo oni vidas spuron de tiu influo en vortoj devenintaj el la sogda lingvo; Ĥuk - porko, Setig - pinto, zivar - ornamaĵo, sangsar - ŝtonumo, k.t.p. Esploristoj kiuj laboris aŭ laboras pri la sogda lingvo plejparte estas okcidentanoj kiel W. B. Henning, E. Benveniste, D. N. MacKenzie, N. Sims-Williams kaj aliaj. Sed inter ili du elstaraj esploristoj estas el Irano; Badri Gharib kaj Zohreh Zarshenas.

5 sept. 2005

Bedaŭrinda natura katastrofo

Unue mi devas diri ke mi sincere bedaŭras pro vivoj perditaj dum la katastrofo de la uragano Katarina en Usono. En ĉi tiuj tagoj usonanoj sentas sin pli solaj. Sed kial? Krom iuj neesprimitaj ĝojoj flanke de stultuloj kiuj konsideras la uraganon kiel dia puno pro la Usonaj eksterlandaj politikoj (precize tiuj politikoj rilate islamajn landojn), eĉ amikoj en Eŭropo ne ege entuziasmas por helpi frapitajn de la katastrofo. La germana ministro pri vivomediaj aferoj rilatigis uraganon al la vivomediaj politikoj de prezidento Bush (kiu forte kontraŭstaris la kiotan interkonsenton rilate la tergloban plivarmiĝon). Mi pensas ke en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo homoj malŝatas usonan orgojlon. Nun iuj diras kiel lando kiu povas interveni en milojn da kilometroj for de sia teritorio ne povas helpi al sia propra loĝantaro. Ja en la holivudaj kinfilmoj oni ĉiam estas vidinta ke tiuj estis usonanoj kiuj ĉiam savis la planedon do nun oni malfacile povas imagi kiel ili bezonas helpon de aliaj. Ĉu la uragano estis iu puno? Ĉu ie estis eraro? Nepre ĝi ne estis iu puno. Sed en urĝecaj planoj (aŭ iliaj aplikoj) estis iuj problemoj ĉar la mortonombro povis esti multe pli malalta. Tamen kompare al similaj katastrofoj, modernaj aparatoj kaj bonaj loĝokondiĉoj en Usono kaŭzis ke la mortonombro ne estu tre alta. Ankaŭ mi pensas ke usonanoj estas la plej bonfarta nacio de la mondo kaj kiam iu bonfartulo perdas parton de siaj vivorimedoj li aŭ ŝi povas perdi multon. En BaratoIndonezio ekzemple kiam naturaj katastrofoj okazas oni ne perdas multon ĉar la homoj tie ne havas multon. En Usono kiam oni perdas siajn vivorimedojn (sed ne sia vivo) tio ŝajnas grandega perdo. Malgraŭ ĉio ĉi, mi pensas ke usonanoj ne tre bezonas al materiaj helpoj de aliaj sed nepre al simpatio. Oni ne forgesu ke en Usono mem oni ne uzis tuton de la naciaj rimedoj dum ses unuaj tagoj post la katastrofo.

2 sept. 2005

Ekspozicio unika

Eble multaj scias ke antaŭ la islama revolucio en 1979, en Irano regis reĝo (en la persa lingvo Ŝah=reĝo) kies nomo estis Mohamad Reza. Li estis dua reĝo en la dinastio de Pahlavi. Tiu reĝo tri foje edziĝis (post divorco de la antaŭaj edzinoj). Lia lasta edzino kaj eksa reĝino de Irano nomiĝis Farah Diba. Ŝi studis en la franca lernejo en Tehrano kaj post tio en l´École Spéciale d'Architecture en Parizo. Antaŭ renversiĝo de Ŝaho ŝi kiel reĝino edukita kaj konanta kulturon kaj arton de la Okcidento strebis konigi ilin al la irananoj. Dum sia reĝineco ŝi kolektis valorajn artaĵojn el elstaraj artistoj ĉirkaŭ la mondo. Tiuj artaĵoj mallonge skpektiĝis en 1978 kaj antaŭ la islama revolucio. Post la revolucio islamistoj argumentis ke tiuj artaĵoj de la Okcidento havas nenian valoron por la islama respubliko. Feliĉe oni ne estas jam detruinta ilin sed ankaŭ oni ne spektigis ilin longtempe. Finfine ĉi lastatempe tiu tre valoras kolekto estas ekspoziciita en Tehrano. Artkonantoj asertas ke ĝi estas la plej valora kolekto da la okcidentaj artaĵoj ekster la okcidento mem. Oni esperu ke la islama respubliko ne faru tion kion faris Talibanoj al budhanaj statuoj. Vi povas legi anglalingvajn raportojn pri tiu ĉi artkolektaĵo tie (Reuters-Yahoo), tie (BBC News) kaj tie (Middle East Times).

Moro en Budapeŝto


Urbestro de Budapeŝto (fakte estro de iu el la Budapeŝtaj distriktoj) intencas aprobigi leĝon laŭ kiu deĵorantinoj de la urbodomo kiuj ne havas perfekte belajn gambojn ne rajtos plu surmeti mallongajn jupojn. Ankaŭ laŭ tiu demandata leĝo se oni surmetus mallongan jupon ĝi ne devus esti pli ol 2-3 centimetroj super la genuoj. Tiu leĝo plejeble ne aprobiĝos. Legu tiun ĉi novaĵon ĉi tie. Mi ne komprenis ke en tiu plano kiu rajtos decidi pri perfekta beleco de la gamboj !!

Miaj unuaj tagoj

Kiam mi komencis lerni Esperanton la eksterlandaj revuoj, libroj kaj aliaj studomaterialoj ne facile envenis en Iranon. Cetere tiam studentoj kiel mi ne povis ĉiam pagi iliajn relative altajn kostojn. Malgraŭ tio mi ĉiam ŝatis legi ilin. Mi ankoraŭ bone rememoras kiel entuziasme mi iris en la eldonejo Aŝjaneh Ketab kies direktoro estis s-ro Atai kaj tie serĉis novajn numerojn de la revuo Kontakto. Mi ankoraŭ nostalogie rememoras pri artikoloj kiujn tiam skribis tre bonaj aŭtoroj. Miaj favoritaj aŭtoroj en tiama kontakto estis; s-ino Olga du Temple el Kanado (ĉi lastatempe mi estas vidinta neniun novan artikolon de ŝi), S-ro Bernard Golden Usonano kiu loĝis en Hungario (li ankaŭ ĉi lastatempe silentas) kaj s-ino Saliko el Finnlando (ŝi ankoraŭ regalas legantojn skribante en la revuoj Kontakto kaj Monato). Mi ĉiam rememoras iliajn skribaĵojn kaj preĝas por iliaj sano kaj bonfarto.