31 oct. 2005

Mi kaj sporto

Hieraŭ mi hazarde pensis pri mia sinteno rilate la televidajn spektiĝojn de la sportaj konkursoj. Mi trovis ke eble mia estonta edzino estos iomete pli feliĉa kiam ŝi ekscios ke mi kontraŭe al multaj aliaj viroj ne ŝatas rigardi maĉojn de futbalo (fakte nur en raraj okazoj mi rigardas tiajn maĉojn. Unu el tiuj okazoj estis futbal-maĉo inter du teamoj de Usono kaj Irano por monda ĉampioniĝo). Bedaŭrinde la sveda televido nur (nu! plejoftege) spektigas tiujn sportajn konkursojn en kiuj partoprenas iuj svedaj sportistoj. Pro tio, kvankam en la hejmo mi ricevas almenaŭ 3 tv-kanalojn tute dediĉitajn al la sporto tamen mi ne sukcesas spekti multajn (sufiĉajn) konkursojn de sketado (arta-danca) aŭ gimnastiko (tiujn sportobranĉojn mi ŝatas). Aliflanke mi abomenas spektaklojn kies finoj estas antaŭdireblaj. Pro tio mi neniam interesiĝis rigardi maĉojn de teniso (inter viroj ĉar tie nur ĉiam gajnas Agassi nek inter virinoj ĉar ĉiam gajnas fratinoj Williams) kaj tiujn de ralio formulo unu (ĉar ĉiam gajnas Schumaker). Mi mem en la lernejo ludis basketbalon kaj ankoraŭ iam rigardetas tiujn maĉojn kiuj okazas en Eŭropo aŭ basketbal-maĉojn de NBA (en Usono). Bedaŭrinde depost mia alveno al Eŭropo ĝis nun mi ne estas jam trovinta oportunon por denove tuŝi pilkon kaj tio mankas al mi.


Sur la bildo estas Tatiana Totmianina kaj Maxim Marinin, ambaŭ el Ruslando, mondaj ĉampionoj de la arta sketado sur la glacio.
La internacia unio de la sketado
Tutmonda ĉampioniĝa konkurso de la arta sketado sur la glacio - 2006, Kalgario (Kanado).

P.S: Ankaŭ mi rememoris ke mi neniam interesiĝis rigardi la bicikl-konkursojn Tour de France ĉar tie ankaŭ ĉiam gajnis Lance Armstrong.

28 oct. 2005

Esperanto kaj gravaj organizaĵoj

Pli antaŭe mi skribis mian opinion pri rilato inter Esperanto kaj gravaj homoj. Ĉi tiu artikolo en Libera folio instigas min skribi ankaŭ ion pri rilato inter Esperanto kaj la gravaj organizaĵoj. Nu tiel ŝajnas ke Litovio estas perfidanta la nian aferon. Tio unue povas kaŭzi sankciiĝon de litovaj varoj en Esperantujo! Aliflanke tio ankaŭ estas kulpo de UEA kaj oni devas puni ĝian estraron!
Ne! Serioze mi tre ŝatas scii ke la du antaŭaj rezolucioj de Unesko favore al Esperanto havis kiujn konkretajn rezultojn kaj kiel helpis disvastiĝon de la lingvo. Ĉu ili devigis iun ajnan ŝtaton meti Esperanton kiel studmaterialo en sia oficiala edukad-sistemo? Ni kiel uzis ilin krom (ĉiam) mencii ilin en niaj esperantlingvaj libroj (kiujn ne povas legi neesperantistoj)? Kial Litovio devas peni por proponi rezolucion favore al Esperanto? Ĉu tia rezolucio alportos ekonomian profiton al tiu lando? Ĉu ĝi promocios kulturon de Litovio en la mondo? Mi ne dubas ke tiujn demandojn demandis de si la reprezentanto de Litovio en Unesko.Ja en gravaj organizaĵoj, reprezentantoj de ŝtatoj, pridisputas aferojn kiuj gravas por ilia profito. Esperanto utilas por homoj sed ne estas esenca por ŝtatoj. Se la gravaj organizaĵoj tiom gravas por Esperanto kial ne interesiĝi pri ĝia agnosko per NATO, NAFTA, ASEAN, FIFA, OPEC k.c. ? Mi ankoraŭ forte kredas ke Esperanton devas konsideri la ordinaraj homoj kiel utila komunikilo ne gravaj homoj aŭ ŝtatoj.

Unua antaŭvojaĝa demando

Mi havas demandon de niaj amikoj en Nord-Ameriko kaj Kanado. Mi scias ke la elektra tensio en Kanado (kaj nordo de Ameriko) estas 110 V dum ĝi en Eŭropo estas 220 V. Pro tio mi alportos neniun elektran aparaton krom miaj portebla kaj poŝa komputiloj al Kanado. Pri mia portebla komputilo (Dell, latitude D400) mi ne estas maltrankvila ĉar mi pensas ke tie mi povas trovi adekvatan tensio-provizilon por ĝi. Mia maltrankvileco estas pro mia poŝkomputilo (HP - ipaq 1915), ĉar ĝi estas ege malnova modelo kaj nuntempe eĉ en Eŭropo ne plu facile troviĝas ĝiaj akcesoraĵoj. Ĉu vi pensas ke mi povos trovi tensio-adaptilon por ĝi en Kanado?

27 oct. 2005

Mia bonaspekta svedo

Nun mia nura bedaŭro estas tio, ke mi pro angoro kaj atendante respondon de mia peto por almigri al Kanadon ne multe strebis lerni la svedan lingvon kaj bedaŭrinde ne bone lernis ĝin. La nura frazo kiun mi bone lernis kaj abunde uzas estas Jag kan inte svenska - mi ne scipovas la svedan!
En ĉiu lando oni povas nomi unu aŭ plurajn aktorojn kiuj estas aparte bonapektaj kaj speciale allogas junajn virinojn. En Svedio unu el tiaj aktoroj sendube estas Mikael Persbrandt. Eĉ mi kiel viro trovas lin ege bonapekta (vere tia ke oni nomu lin en la angla handsome). Li rolludas en la tre sukcesa detektiva tv-serio Beck. Kvankam mi ne bone komprenas tion kion oni diras en la filmoserio tamen mi trovas ke en ĝi Persbrandt bone rolludas. Mi tre ŝatas scii tion kion oni diras en la tv-serio. Sed bedaŭrinde mi perdis unu el la plej bonajn oportunojn por lerni la svedan lingvon. Ho ve!

Socioj kaj la lingvoj

Hodiaŭ mi ree kaj ĉifoje pli atente tralegis tiun ĉi blogaĵon de Luis Guillermo pri la lingvistikaj aspektoj de vortoj. Lia blogaĵo rememorigis al mi ke mi iam provis legi libron de profesoro Keith Devlin. Tiu libro estis logiko kaj informadiko [ang. Logic and Information - Cambridge University Press - 1991 - ISBN: 0521410304]. En tiu libro profesoro Devlin antaŭmetas novan teorion pri informadiko kaj provas fari ĝin surbaze de semantiko pli adekvata por studo de sciado [ang. Cognition]. Bedaŭrinde mi ne sukcesis legi ĝin ĝis la fino (mi ne komprenas kial multaj el ni studentoj de la fiziko tiom ŝatas enmiksi nin en tiom ampleksa aro da temoj. tio devas esti iu malsano nia !!)
Samtempe de legado de tiu libro mi ankaŭ pensis pri aliaj aspektoj de la lingvoj. Ekzemple pri respeguliĝo de sociaj karakterizaĵoj en la lingvoj. Tiam mi trovis ekzemplon kiu montris kiel la patrarka karakterizaĵo de la irana socio respeguliĝas en la persa lingvo; en la persa lingvo ni ne uzas unu saman verbon por edziĝi kaj edziniĝi. Kiam viro edziĝas ni diras فلانی زن گرفت kaj kiam virino edziniĝas ni diras فلانی شوهر کرد tiu verbo گرفتن estas aktiva kaj uziĝas kiam oni iun prenas, kaptas, posedigas al si mem. Aliflanke la verbo کردن ĉiokaze estas pasiva. Ĝi uziĝas kiam oni profitas aŭ malprofitas iun hazardan okazaĵon, gajnas loterion aŭ havas/nehavas ŝancon. Pri la virinoj edziniĝi plie similas al hazardludo dum por viroj tio estas ago pli laŭvola kaj farata de si.

25 oct. 2005

Nova lando! ĉu alia aventuro?

Tre longa vojaĝo alkondukis min ĉi-tien al Svedion. Tamen eĉ tiam kiam mi loĝis en Francio mi grade komprenis ke loĝado de enmigrantoj en Eŭropo ĉiutage iĝas pli kaj pli malfacila. La unua problemo estas tio, ke neniu eŭropa lando havas klaran politikon por akcepti aŭ malakcepti enmigradopetojn. Nur iam Germanio laŭ klara politiko permesis nombron da fakuloj pri informadikaj teknologioj por almigri tien. Krom tiu okazaĵo, ĉie alie en Eŭropo oni ne povas klare scii ke kiuj kondiĉoj necesas por akceptiĝi kiel enmigranto. La alia problemo estas tio, ke hodiaŭ multaj (ne ĉiuj) el la eŭropanoj ĉefe rigardas al enmigrantoj el la malpli evoluitaj landoj kiel laborŝtelistoj, krimuloj kaj fifarantoj. Bedaŭrinde ĉi tie antaŭjuĝoj abundas. Krom eŭropaj landoj en Usono oni decidas pri enmigrado laŭ hazardo kaj per loterio (laŭ mi tio estas la plej stulta maniero por elekti enmigrantojn). Nu, pro tiuj kialoj kaj ĉar mi neniel volas reiri al Irano kaj sub la nunaj kondiĉoj de tiu lando ne trovas loĝadon tie ebla, do mi petis permeson por almigri al Kanado. Feliĉe tiu lando havas klarajn kaj kompreneblajn politikojn por elekti enmigrantojn kaj pli feliĉe mi havis la necesajn kondiĉojn por akceptiĝi. Tiel kaj ankaŭ ĉar mi scipovis la francan lingvon unue la ŝtato de Kebekio akceptis mian enmigradpeton kaj donis mian dosieron al la federala ŝtato de Kanado por studiĝi. Post studo de mia peto nun la federala ŝtato de Kanado permesas min por almigri al tiu lando. Pasintsemajne mi estis en Parizo kaj ricevis mian almigradpermeson el la kanada ambasado. Nun mi pretigas min por iri al Kanado. Mi planas flugi al Montrealon ĉirkaŭ la mezo de decembro (Dio kompatu min ĉar tiam en Montrealo devas esti tre malvarmega!). Tio estas mia unua transatlantika vojaĝo. Mi iras al nova mondo (ĉu tiel ne nomis ĝin la unuaj eŭropaj koloniistoj?) kaj iom timas. Ankaŭ mi volas peti ke se iu kebekia esperantisto legas mian blogon kaj li aŭ ŝi probable povas helpi min por trovi ĉambreton en Montrealo por lui bonvolu kontakti min. Mia retadreso estas behrouz_fr (ĉe) yahoo (dot) fr. Aliaj legantoj de mia blogo povas preĝi por mia sukceso en tiu ĉi granda translokiĝo, se ili volas!

24 oct. 2005

Roza rubando


Oktobro estis monato por kampanjo kontraŭ la mamkancero. Inter E-blogistoj nur Fátima skribis ion ĉi-rilate. La mamkancero ne estas ĉiam evitebla malsano sed ĉe la unuaj fazoj ĝi nepre estas pli facile kuracebla. Kvankam malfrue tamen mi metas en mia blogo ĉi tiun rozkoloran rubandon kiu estas simbolo de oktobra kampanjo kontraŭ la mamkancero.

Pri Bono kaj Malbono


En la 13an kaj 14an de oktobro Ken Miner kaj DĴ Kunar interŝanĝis ideojn kaj opiniojn rilate spektigon de batalo inter Bono kaj Malbono en kinfilmoj. Mi trovis tiujn ideojn interesaj kaj decidis skribi ion tiurilate.
Ken Miner skribis:
Laŭ mi estas nur unu daŭripova drama intrigo : la (idealigita) batalo inter Bono kaj Malbono…
Unue mi volas demandi ĉu ĉi tie la vorto idealigita ne volas diri eksterigita aŭ spektebligita ? Ĉu ĝi ne aludas al prezento de tiu batalo tra videblaj interagoj de iuj protagonistoj ? Mi demandas tion ĉar mi opinias, ke malfacilas trovi iun ajnan intrigon kiu iel ne kaŝas en si alfrontiĝon de Bono kaj Malbono. Eĉ en amorilata rakonto oni povas atribui bonecon al nobla amo kaj konsideri ĉiun malhelpon kontraŭ ĝi malbona. Atribuo de tiuj du valoroj al aferoj ĉiam montras oni trovas tiujn aferojn kiom utilaj aŭ plaĉaj al si mem. Ni ĉiam atribuas bonecon aŭ malbonecon al aferoj kiujn ni rigardas. Kiam oni parolas pri neŭtra afero tio signifas, ke tiu afero ne interesas lin aŭ ŝin, ke tiu persono ne atentas ĝin, ke li aŭ ŝi ne serĉas profiton aŭ plaĉon en tiu afero. Sed ĉu atentantaj aferoj juĝiĝas ĉiam aŭ nur bonaj aŭ nur malbonaj ?
Tiurilate Kunar prave skribas :
… multaj homoj scias, ke reale ne tiom facilas distingi inter Bono kaj Malbono, ke ofte la sama homo kunigas ecojn de ambaŭ en si…
Li pravas ĉar unue distingo inter Bono kaj Malbono tute dependas de vidangulo de la observanto. Ankaŭ li pravas ĉar ni ofte ne povas eviti dubon pri boneco aŭ malboneco de aferoj. Tiel facilas konsenti ke la konceptoj de bono kaj malbono estas arbitraj, subjektivaj kaj neuniversalaj. Ankaŭ ili ne estas sole ekzistantaj kvalitoj.
Do kial Ken Miner pravas kiam diras :
Ĉu bone ĉu nebone, ni neniam laciĝas spektante la venkon de Bono…
Eble ĉar kiel Kunar skribas:
...estas tiu motivo de noblaj idealoj kaj respondeco por la socio kontraŭ pura kalkulado kaj egoisma strebo, kiu ĉiam denove impresas, preskaŭ tutegale, en kiu filma vesto ĝi aperas.
Nu se Bono kaj Malbono ne estas vere objektivaj kvalitoj kiel reĝisoroj sukcesas konvinki spektantojn pri tio ke ili rigardas batalon inter vera Bono kaj vera Malbono ? Mi pensas ke ili ĉefe anestezias raciojn de la spektantoj. Dum la plej granda parto de iuj filmoj ni vidas la plej kruelajn fiagojn de malbonuloj. Ĉiuj homoj suferas rigardadon de virinoj kaj infanoj minacitaj, batitaj kaj mistraktitaj. Tiu sufero efektas niajn sentimentojn tiel forte ke kiam brava heroo de la filmo senkapigas la malbonulon ni ĝoje spiras kaj feliĉiĝas. Bedaŭrinde iam reĝisoroj troe antaŭeniras en enbildigado de kruelaĵoj faritaj de malbonaj protagonistoj. Tiel ili ne plu montras Malbonon sed spektigas karikaturon nekredeblan el ĝi. Rigardante tiajn fimojn mi iam miras ke ĉu malbonuloj montritaj en ili ĉiumatene vekiĝas kun tiu firma decido, ke ili nepre nur devas fari ĉiujn tiajn fiagojn. Tiujn filmojn mi ne ŝatas. Mi ŝatas tiujn filmojn en kiuj eĉ monstroj estas kredeblaj!

14 oct. 2005

Kial ne Nobel-premio por matematiko?

Tiel ŝajnas ke ĉi-lastatempe mi tro ofte skribas pri diversaj premioj. Tion la legantoj pardonos (mi esperas). Mi hodiaŭ legis pri tio ke kial Nobel ne iniciatis premion pri la matematiko. Laŭ legendo iu sinjorino al kiu estis allogita s-ro Nobel estis rompinta lian koron kaj perfidis lin forirante kun tiutempa sveda tre fama matematikisto Gösta Mittag-Leffler. Kiel mi diris tio estas legendo ĉar neniu indiko ekzistas pri rilatoj (amikaj aŭ malamikaj) inter Nobel kaj Mittag-Leffler (kaj Nobel neniam edziĝis, tiu sinjoro Mittag-Leffler kreis la mondfaman matematikan revuon, Acta Mathematica, kiu eĉ hodiaŭ estas treege prestiĝa). Tiel ŝajnas ke la vera kialo estis tio ke en la epoko de Nobel oni ne konsideris la matematikon kiel aparta scienco-branĉo kaj ankaŭ tiu sinjoro Mittag-Leffler jam estis iniciatinta alian skandinavan premion pri matematiko. Hodiaŭ oni konsideras la medalon Fields en la matematiko same grava kaj prestiĝa kiel la premioj de Nobel.

13 oct. 2005

Du aferoj pri mia blogo

Mi volis notigi pri du aferoj:
  • Unue mi aldonis al mia blogo ikonon kiun estas pretiginta Luis Guillermo. Ĝi estas sufiĉe simpla kaj nur indikas ke mia blogo estas en Esperanto. Mi direktis ĝin al tiu parto de la projekto Global Voice kiu temas pri esperantlingvaj blogoj. Tiun projekton estas proponita de Harvarda universitato. Vi ankaŭ povas aldoni ĝin al via blogo por indiki ke via blogo estas en Esperanto.
  • Due mi intencas indiki novajn ligilojn kiujn mi aldonas en mia blogo. Por fari tion dum unu aŭ du semajnoj mi metos stelon (*) antaŭ ili kaj faras ilin grasliteraj. Tiel oni povas pli facile trovi novajn ligilojn kiujn mi metas en la blogo. Mi ankaŭ pli ofte forigos for de mia blogo ligilojn al E-blogoj kiuj ne estas aktivaj dum longa tempo.

Premio sen kontantaĵo

La japana nobel-premiito Kenzaburo Oe juĝos gajnonton de nova literatura premio kiu estos al lia nomo. Kenzaburo Oe gajnis la premion Nobel en 1994. S-ro Oe nun estas 70 jaraĝa. Nova premio ne konsistas el kontantaĵo sed la gajnonta verko tradukiĝos al la angla kaj eble iuj aliaj lingvoj kaj tutmondo eldoniĝos. Tion faros la eldonejo Kodansha en Japanio. Tiel la eldonistoj kaj s-ro Oe esperas promocii la japanan literaturon en la mondo. Por tiu premio prijuĝiĝos romanoj, poemaroj kaj scenaroj.


Mi mem konatiĝis kun la japana literaturo eklegante verkon de Jukio Miŝima [ang. Yukio Mishima]. Mi legis unu el liaj novelaroj en la persa lingvo (morto en someromezo - death in midsummer). En ĝi ankaŭ estis lia mallonga novelo Patriotismo. Mi memoras kiel forte estis stranga impreso kiun mi ricevis legante ĝin; Ho mia Dio! tie en la japana literaturo devas esti io trovinda.

12 oct. 2005

Kelkaj politikistoj

Depost preskaŭ unu jaro da enloĝado en Svedio, mi ankoraŭ ne bone konas politikan etoson de tiu lando. El debatoj kiujn mi iam aŭdas aŭ pri kiuj mi legas mi estas nur kompreninta ke aferoj rilate nesvedajn enmigrantojn konsistigas gravan parton de la diskutoj (kaj estas ĉefa kaŭzo de la publika malkontenteco) en Svedio. Ankaŭ mi estas lerninta ke la nuntempa sveda ĉefministro (en la sveda lingvo oni diras statsminister) estas s-ro Joran Parŝun [sv. Göran Persson]. Li estas ano de iu maldekstra partio (socialdemokratia partio) kaj opinisondadoj montras ke lia maldekstra koalicio plejeble perdos elektadon kiu okazos en 2006. Mi eble konas malaktualan politikan etoson (tiun de la du jaroj antaŭ) en Francio pli bone ol ĝi en Svedio. Fakte mi neniam serioze interesiĝis pri politikistoj. Sed inter ĉiuj francaj politiksitoj mi trovis (tute persona opinio) s-ron Bernard Kuŝner [fr. Bernard Kouchner] pli humana, pli racia kaj estiminda. Tio ne signifas ke mi konsideras lin perfekta. Li estas socialisto. [ĉu tio montras ke mi estas maldekstrema?] Nu, se mi volas mencii alian politikiston kiun mi ŝatas ŝi estas s-ino Segolen Roajal [fr. Ségolène Royal]. Ŝi ankaŭ estas franca socialisto kaj ĉi-foje mi vere ne scias kial mi ŝatas ŝin.




fotoj: Göran Persson, Bernard Kouchner kaj Ségolène Royal.

Denove pri Ramadano

En komento rilate mian antaŭan blogaĵon kiu temis pri Ramadano fotono skribis:
... oni fakte devas respekti kutimojn de aliuloj, sed iuj ne povas konformiĝi al siaj sociaj kutimoj, kvankam ili ne povas elekti sian socion.
Fakte mi ofte ne ege fidas je asertoj kiuj diras; oni devas ĉiam respekti opiniojn de la plejmulto aŭ oni devas ĉiam respekti kutimojn de aliaj. Tiu vorto "ĉiam" kaŭzas problemon por mi. Ekzemplo rilate la unuan aserton estas elektiĝo de Nazia partio en Germanio dum demokratia balotado. Por la dua aserto mi volas demandi, ĉu iu devas respekti kutimojn de ekzemple kanibala tribo (tio speciale estas malfacilega kiam oni mem estas konsiderata kiel manĝaĵo). Kompreneble tiuj du ekzemploj estas ekstremaj sed tio ne senvalorigas mian nefidemon. Kiel komentantoj mem aludis la fastado en Ramadano por iuj ne estas devigata (kaj por iuj eĉ estas malpermesata). Fastado mem ne estas io malrespektinda sed tio estas konduto de socio (ĉi tie plie temas pri ŝtata konduto) kiu kreas problemojn. En mia kazo laŭ islamaj leĝoj ĉar mi estas neislamano mi rajtas ne fasti. Tion oni akceptadis en Irano tamen depost establiĝo de la islama respubliko oni ĉefe neniam konsideris mian kazon. En la epoko de Ŝaho dum Ramadano oni ne fermis manĝaĵ-vendejojn sed respektante fastantojn oni kovris iliajn vitrinojn por nevidebligi la manĝaĵojn por tiuj kiuj estis eskter la vendejo. Tiam malsanuloj, infanoj kaj neisalamanoj povis trovi lokon en kiu ili povis manĝi ion. En la islama respubliko la ŝtato ordonas fermiĝon de manĝaĵ-vendejoj - kaj manĝosalonojn en la publikaj lokoj kiel universitatoj - dum Ramadano kaj neniel disponigas lokojn en kiuj malsanuloj, infanoj aŭ neislamanoj povas manĝi ion. Tio estas kiel kazo kiam ŝtato ordonas ke oni ne pisu surstrate sed samtempe ne disponigas publikajn pisejojn en la urboj. Mi malfacile povas respekti kutimojn de socio kiu ne respektas miajn la plej bazajn rajtojn kiel homo.

7 oct. 2005

Fasti ne en Usono sed en Irano

Kontraŭe al Gebeleizis la monato Ramadano ne havas agrablajn memorojn por mi. Ĝi rememorigas al mi kiel mi dum tiu monato kaŝe sur tegmento de la fakultatejo aŭ en klozeto glutis ion por plenigi mian stomakon. Ja li ne estas jam travivinta sub iu totalisme teokratia reĝimo kaj en libera Usono povas fasti kiel vera islamano. Sed se li vivus en Irano oni ne demandus lin ĉu li volas (aŭ eĉ povas) fasti. Ne! Tie oni ne rajtas manĝi aŭ trinki surstrate (en publika loko kiel universitato de kie vi ne povas tuj reveni hejmen kaj iam vi devas resti tie ĝis nokto) kaj post la islama revolucio oni ne zorgas ĉu vi povas aŭ ne povas teni malsatecon (ĉu vi estas neislamano, malsanulo aŭ pro iu ajna alia kialo ne volas fasti). Ja! En la islamaj landoj ĉiuj devas iri al paradizo kaj tio ne estas laŭ via volo. Kredu min! Mi vivis tie kaj scias pri kio mi parolas.

Projekto kunlaborinda

La projekto dialogo estas unu el interesaj projektoj prizorgataj de UEA. En ĝi oni povas trovi terminarojn rilate islamajn, aziajn kaj budhismajn terminojn uzindajn en Esperanto. Ekzemple tie oni povas lerni kiun signifon havas ĉadoro, zakato kaj sufo. Ĝi ankoraŭ ne estas sufiĉe ampleksa kaj ne enhavas multajn terminojn. Bedaŭrinde mi mem estas tro necerta kaj malkompetenta por proponi difiniojn de terminoj en Esperanto. Ankaŭ mi ne estas sufiĉe lerta por kunpremi frazojn kaj koncize priskribi konceptojn en tiu formo kiu taŭgas por iu terminaro. Tamen mi povas rakonti multon pri terminoj kiuj rilatas la mezorienton. Eble mi faros tion ĉi tie en la blogo beĉjo. Sed se vi konas la azian kulturon kaj kontraŭe al mi povas koncize kaj adekvate difini terminojn tiurilatajn bonvole iru kaj kunlaboru kun tiu ĉi projekto.

Barbecue kaj Haŝalhaft

Studante etimologion de la vortoj oni iam trovas interesajn rakontojn. Ekzemple tiu angla vorto Barbecue (fajrrostado - fajrrostejo) devenas de la franca esprimo De la barbe à la Queue [eo. de muzelo ĝis vosto] ĉar en la praa tempo oni pendigis sur fajro kompletan animalojn povran enmetante stangon en ĝin el buŝo ĝis la alia ekstremo! Tiu franca esprimo iris al la Anglujo. Tie ĝi transformiĝis al la vorto Barbecue kaj de tie internaciiĝis. Ni ankaŭ en la persa lingvo por nomi senvaloraĵojn uzas la vorton Haŝalhaf - Haŝalhaft - Haĉalhaft [هشلهف - Haft en la persa lingvo signifas sep-7]. Tiu vorto devenas de tiam kiam komenciĝis unuaj amasvojaĝoj de okcidentanoj al Irano. Kompreneble tiuj neirananoj tre ofte interesiĝis pri antikvaĵoj kies valoroj tiuepoke ne estis tiom evidentaj al irananoj mem. Ili por motri siajn interesojn ofte montrante malnovaĵojn en la angla diradis I SHALL HAVE [eo. mi volas havi tion]. La povraj irananoj kiuj ne komprenis kial la okcidentanoj tiom interesiĝas pri tiaj malnovaj senvaloraj aferoj kaj ankaŭ ne komprenis la anglan lingvon pensadis ke tiuj fremduloj nepre estas frenezaj. Ili transformis la esprimon I shall Have en unu vorto Haŝalhaft kaj uzis ĝin por nomi ĉiun strangan sensencaĵon. Ne forgesu ke eblas ke kelkaj el tiuj rakontoj pri originoj de vortoj estu legendaj.
La supera pentraĵo de allogulino (pinup girl) estas laboro de Gillette (Gil) Elvgren.

6 oct. 2005

Magio de Don Ĥuan

Kun Karlos Kastaneda [ang. Carlos Castaneda] kaj liaj laboroj mi konatiĝis en unua jaro de la universitato. En Irano problemo estis tio ke tie oni ne povis trovi meskalinondaturon por plidensigi siajn spertojn rilate praktikajn aspektojn de instruoj de Don Ĥuan [ang. Don Juan Matius] do oni ofte devis aŭ kontentigi sin per pli mildaj helpiloj kiel haŝiŝoopio kiuj ne estis parto de la originala recepto aŭ studi nur teoriajn aspektojn de tiuj instruoj. Mi ankoraŭ ne komprenas kial laboroj de Kastaneda iĝis tiaj furoraĵoj en Irano [Mi pensas ke tiuj kialoj estu malsame de kialoj kiuj kaŭzis sukceson de Kastaneda en la okcidento - mi mem entuziasme legis tiujn ĉi librojn kaj ege ĝuis tiun ĉi legadon].
Castaneda obviously filled a need. He told good stories and gave enigmatic advice. He gave people hope, especially those who believe that the more modern civilization has become, the further it has driven human beings from their spiritual or true nature...

Kastaneda nepre satigis bezonon. Li diris plaĉajn rakontojn kaj donis enigmajn konsilojn. Li donis esperon al la homoj, precize al tiuj kiuj kredas ke ju pli moderniĝas la civilizacio des pli ĝi forigas homojn for de ilia spiriteco aŭ vera naturo...
Ĉu niaj tiutempaj kondiĉoj ne altiris nin al mondoj kiuj povis nur ekzisti en revoj? al feliĉecoj kiuj estiĝis pro halucino? Eble nun vi demandas kiuj kondiĉoj? Nu, tiam estis milito. Multaj el niaj amikoj iris al la frontoj kaj neniam revenis. Ni havis regadon super nenio. Tiel ŝajnis ke ĉio estas gvidata de la hazardo. Kaj Don Ĥuan instruis kiel eblas regi la eventojn, krei novajn mondojn, plenumi neeblaĵojn. Ĉu ni en tiu epoko de ĝenerala necerteco ne bezonis al tiaj kredoj? Mi nur scias ke sub similaj kondiĉoj iu alia fojo antaŭe kiam mongoloj konkeris Iranon esoteraj/mistikaj asketismoj ekfloris kaj abundis tie. Ĉu aliaj nacioj ankaŭ havas periodojn similajn de tio en siaj historioj?

© Magic Melodia - Leila Kubba Kawash 1996

5 oct. 2005

Nobel-premio de la kemio

Félicitation à mes amis français. C´est un francais qui cette année va partager le prix nobel de la chimie avec deux autres américains.
Kial mi gratulis francanojn? Ĉar ĉie kie mi iros mi neniam forgesos mian loĝadon en Francio kaj ĉar mi studis tie, mi lernis la francan lingvon kaj fasciniĝis je la franca kulturo. Antaŭ nelonge en Svedio mi rigardis televidon kaj tie estis iu franca filmo. Rigardante ĝin mi ekrememoris kiel la lingvo de amo, poemo kaj romantikeco povas esti neniu alia lingvo krom la franca. Ĉiuokaze ĉi jare Nobel-premion de la kemio oni disdonis al Yves Chauvin de la franca instituto de la petrolo [fr. Institut Français du Pétrole], Robert H. Grubbs kaj Richard R. Schrock (usonanoj) pro iliaj laboroj sur metodo kiu permesas sintezon de organikaj materioj.

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Hodiaŭ mi aldonis ligon al esperantlingva traduko de la universala deklaracio de homaj rajtoj. Tiun ligon mi trovis dank´al Tonyo. Mi opinias ke tiu ĉi deklaracio estas unu el la plej gravaj dokumentoj en tuta historio de la homaro. Mi aldonis ĝin en parto de esencaĵoj kaj konservos ĝin tie por ĉiam.

4 oct. 2005

Nobel-premio de la fiziko

Hodiaŭ oni disdonis la Nobel-premion de la fiziko al du usonanoj (Roy J. Glauber kaj John L. Hall) kaj unu germano (Theodor W. Hänsch). Nobel-premio ĉi jare disdoniĝis al tiuj ĉi sciencistoj pro iliaj laboroj en la optiko. Al Glauber pro lia laboro sur kvantuma priskribo de la lumo-kohereco. Al Hall kaj Hänsch pro iliaj laboroj sur la ultrapreciza spektroskopio pere de laseroj. Nun mi ĵus revenas el prelego pri tiuj ĉi temoj kiu okazis ĉi tie en la Reĝa Instituto de la Teknologio (KTH) en Stokholmo.
Pri la evento oni povas legi en la angla (BBC) kaj la franca.

Pri e-planedo

Kara leganto e-planedo ne estas la plej bona rimedo por legi blogojn. Tion mi diras ĉar mi opinias ke ĉiu blogo havas sian apartan spiriton kiun bedaŭrinde e-planedo distordas. Ja! Ĝi estas bona maniero por rapide legi tekstojn sed kara leganto se vi havas multe da laboro kaj ne havas tempon vi ne estas devigata por legi ĉiujn blogojn kun misaj lietrtipoj, sen ornamaĵoj, ekster kunteksto kaj kun mislokitaj bildoj kaj grafikaĵoj. Legi nur kelkajn blogojn trovante iliajn aspektojn estas pli bona ol legi multajn blogojn sen kompreni iliajn spiritojn perfidante ilin.

Pri tradukantoj

Ĉu vi memoras tiun italan proverbon kiun mi skribis en unu el miaj antaŭaj blogaĵoj kaj ĝi diris traduktanto - traduttore - estas perfidanto - traditore? Hodiaŭ mi lernis ke en Ĉinio (ĉu ankaŭ hodiaŭ aŭ nur en la praaj tempoj) oni por diri tradukanto uzas vorton kiu ankaŭ signifas svatanto [ang. Matchmaker]. Ĉu tio estas veraĵo aŭ nur legendo?

Iu eraro en mia skribaĵo

En mia antaŭa mesaĝo mi skribis "ĉu iu svedano ...". Hodiaŭ mi korektis tiun eraron mian. Por mencii loĝantojn de tiuj landoj kies nomoj en Esperanto finiĝas per -io (Svedio) aŭ -ujo (Anglujo) oni devas ne uzi -ano sed la radiko aludas al gento loĝanta en tiu lando (svedoj, angloj k.s). Loĝantoj de tiuj landoj kies nomoj en Esperanto ne havas -io aŭ -ujo (Irano) menciiĝas uzante -ano (irananoj).

3 oct. 2005

Kiu prononcmaniero estas norma?

Ĉu iu svedo legas mian blogon? Se jes mi havas demandon. Kiam mi loĝis en Francio mi lernis ke prononcmaniero de parizanoj konsideriĝas kiel normo por prononco de la franca lingvo. Mi ŝatas scii dialekto (prononcmaniero) de kiu regiono en Svedio konsideriĝas norma? Ĉu tiel kiel stokholmanoj prononcas la vortojn? Ĉu iu povas respondi min?