2005-11-30
Pri E-blogoj (7)
Scienco nur por riĉaj
2005-11-28
Pri homo

Unue mi volas atentigi pri problemo kiun mi trovis en Esperanto ; En la angla kaj la franca lingvoj iu nuanco ekzistas inter du terminoj [ang. man(kind), fr. homme] kaj [ang. human, fr. humain]. Almenaŭ en miaj E-vortaroj anstataŭ ambaŭ tiuj terminoj oni proponas la vorton homo (la radiko human/ en Esperanto estas plie uzata en adjektiva formo ankaŭ humanaĵo aŭ humanulo ne taŭge esprimos tion kion signifas la angla/franca vorto human/humain. Laŭ mia kompreno [kiu povas esti erara], la vorto man/homme plie aludas al homo kiel ano de iu specio de la vivestaĵoj apogante sur ĝiaj fiziologiaj, lingvaj kaj inteligentaj trajtoj kontraste al la aliaj specioj. Dum la vorto human/humain aludas al posedanto de iuj trajtoj plie spiritaj, psikaj aŭ sentimentaj kiujn konsistigas la tiel nomatan homan naturon. En NPIV antaŭ la radiko human/ oni mencias bonajn trajtojn de la homa naturo ; kompatemo, bonfaremo kaj helpemo sed en tiu mem vortaro antaŭ la termino homaro oni donas kiel ekzemplo tiun frazon de Zamenhof ...peko kaj eraro estas ecoj de l’homaro (mi pensas ke, Ken uzis la vorton homaro anstataŭ la anglaj human being/mankind kaj la franca être humain). En la persa lingvo ankaŭ ni havas du terminojn anstataŭ la vorto homo ; Baŝar بشر kiu devenas de la radiko Baŝareh بشره aludas al videbla aspekto de la homo kaj lia/ŝia staturo sed Ensan انسان kiu devenas aŭ de la radiko Ons انس (asimiliĝi) aŭ Nesijan نسیان (forgesi) aludas al spiritaj/psikaj trajtoj de la homo.
Do kion signifas la koncepto ‘homaro’ ? En sia minimuma senco ĝi signifas ke, homoj konsistigas specion apartan de ĉiuj aliaj specioj sur la tero (feliĉe Ken konsentas tion). Sed kion plu ĝi signifas ? Nu, plejeble krom tio, ĝi signifas nenion plu (feliĉe pri tio mi konsentas kun Ken). Post tio okazas filozofiaj problemoj; tio kio disigas la homojn disde la aliaj specioj ne estas nur unu kvalito de ili sed aro da kvalitoj. Homoj havas kompleksajn kondutostrukturojn. Ili povas konstrui kaj uzi ilojn, komunikas inter si per evoluitaj lingvoj kaj povas pensi pri abstraktaj konceptoj. Ĉiuj el tiuj trajtoj estas liberaj je moralaj valoroj kiel bono kaj malbono sed homoj uzas la menciitajn abstraktajn konceptojn por juĝi diversajn aferojn kiel ekzemple rezultoj de agoj faritaj de iu persono. Samtempe estas interesa ke, manko de iuj aŭ ĉiuj el tiuj trajtoj ne senigas individuon je sia homeco (handikapuloj kaj eĉ tiuj kiuj vivas en vegeta stato ankoraŭ konsideriĝas homoj). Tiel ŝajnas ke, eĉ ekzisto de potencialo por eventuala posedo de tiuj trajtoj aŭ spuro indikante pasintan havadon de ili faras iun homo. Sed kio pri moralaj valoroj kaj la koncepto ‘homaro’ [ĉi tie kiel aro da homoj]? Ĉiu el anoj de la homaro havas potencialon por iĝi anĝelo aŭ diablo. Sed la aro en si mem ne estas bona nek malbona. Ĝi plie aludas al potencialoj realigitaj aŭ realigeblaj. Ravi Ŝankar kaj Abu Salem ambaŭ apartenas al la homaro (aro da homoj) pro trajtoj liberaj je moralaj valoroj.
Do kio pri la homaro laŭ la Klerismo ? Tie la koncepto ‘homaro’ plie aludas al morale pozitivaj ecoj de la homoj. En la Klerisma ideo pri la homaro oni asertas ke, la homoj (ĉiu el ili) kapablas determini kio estas bona kaj bonfari. Tie oni parolas pri kapabloj sed ne garantias farojn laŭ ili. Ĉu la homo estas perfektigebla ? Eble ne perfektigebla sed laŭ optimismo kiel mi li nepre estas plibonigebla. Tamen tio veras ke, en rigardo al la homo laŭ la Klerismaj ideoj oni ne estas konsiderinta la kapablojn en la alia flanko (malbonaj trajtoj de la homoj - kapablo por detrui, malbonfari aŭ pasive degenri).
Sed la blogaĵo de Ken Miner ankaŭ starigis demandojn pri tute alia temo kiu plejeble neniel estis intenco de la skribinto. Li skribis pri diferencoj kiuj ekzistas inter homoj. Mi pensis ke, kiom estos danĝera miksi naturajn diferencojn kun la nenaturajn kaj post tio asocii moralajn valorojn al ili (eĉ senkonscie). Tio estas speciale multege pli danĝera kiam apogante sur la scienco oni intermiksas diferencojn kaj provas juĝi pri valoroj. Permesu al mi mencion de kelkaj ekzemploj. Laŭ multaj religiaj ideoj kaj praaj tradicioj virinoj estas ĉiam asociitaj al la diablo. Ili estas kreitaj de la maldekstra ripo de viro, estas kaŭzintaj elpeliĝon de la viro el la Ĉielo kaj unu el ili (Pandora) estas malferminta skatolon enhavatan ĉiujn malbenojn. Tra granda parto de la historio viroj estas senigantaj virinojn je iuj rajtoj argumentante ke, ili estas malpli raciaj, pli sentemaj, ne kapablaj al juĝi k.t.p. Nun imagu tiun pensofonon kiam ĝi enmiksiĝas kun sciencaj asertoj ekzemple pri diferenco inter pezo de cerbo en la viroj kaj la virinoj (laŭ mezuma valoro). Pri tio ke, kiel virinoj uzas maldekstran duonon de siaj cerboj dum viroj uzas dekstrajn duonojn de siaj cerboj. Aŭ pri rolo de hormonoj (kiuj en la korpo de virinoj estas malsame de tiuj en korpo de viroj) en percepto, sinkonduto k.s. Pensu pri tiu mito kiu diras knabinoj estas malpli lertaj por lerni matematikon kaj fizikon dum ili estas pli fortaj ol knaboj por lerni literaturon kaj arton. Imagu multnombrajn sciencajn esplorojn kiuj aludas al naturaj fiziologiaj diferencoj inter seksoj sed bedaŭrinde multfoje interpretiĝas pri meritoj kaj kapabloj.
Same tra la historio la nigrhaŭtuloj estas konsiderataj kiel anoj de iu malpli valora (aŭ malpli kapabla) tipo de homoj. Longtempe blankhaŭtuloj konsideris ilin kiel (kaj eĉ iam malpli ol) animaloj. Nun imagu pri tiu pensofono kaj aldonu al ĝi sciencaj esploroj kiuj montras ke ekzemple nigrhaŭtuloj estas pli afekteblaj per iuj certaj malsanoj. Aŭ esploroj kiuj montras ke, iliaj korpoj estas malsimile al korpoj de la blankhaŭtuloj. Statistikoj kiuj montras ke, ili estas malpli edukitaj kaj ke, pli granda nombro da ili faras krimojn (ĉefe en Usono). Mi volas diri ke, dum granda parto de la historio ni mise konsideris virinojn kaj nigrhaŭtulojn kiel monstroj kaj serĉis por sciencaj pruvoj pri niaj ideoj.
Ni longtempe estas serĉintaj metodojn kiuj povas helpi nin por detekti malbonon, monstrojn kaj diablon. Ni bezonas trovon de tiaj metodoj por certiĝi. Por rekoni malbonon eĉ antaŭ ĝia okazo. En la 19-a jarcento kiam krimologio ankoraŭ estis juna, iuj sciencistoj proponis pseŭdosciencaĵojn kiel kraniografio por rekonado de krimuloj (monstroj). Tiutempe iuj kredis ke, krimuloj havas apartajn kaj rekoneblajn fiziologiajn trajtojn kaj trovante tiajn trajtojn oni povas pli facile rekoni ilin (ĉu antaŭ krimo ĉu post ĝi). Mi antaŭe en artikolo pri ksenofobio (en la revuo Kontakto) skribis kiel tiaj ideoj rezultigis klasifikadon de rasoj kaj rasismon. Tiam Arjanistoj kaj Nazioj uzis tiajn kvazaŭsciencajn argumentojn pri naturaj diferencoj inter homoj por pravigi kiel ciganoj kaj judoj formas malsaman kaj malpli meritan tipon da homoj.
Serĉi metodojn por antaŭdetekti monstrojn (aŭ krimulojn) ĉiam timigas min. Respondo al tio ke, ĉu iuj genetikaj kvalitoj kulpas pri fifaroj de krimuloj hororigas min. Ĉiuokaze esploroj ĉi teme fariĝas, sed veraj sciencistoj ege prudente alfrontiĝas al ili. Ekzemple en tiu artikolo de katherine Morley kaj Wayne Hall en la revuo de la krimologia instituto de Aŭstralio, la verkantoj vigle avertas pri misuzo de rezultoj de tiaj esploroj per pripolitikdecidantoj. Ankaŭ ĉi tie post esprimo de sciencaj indikoj pri influo de genaj trajtoj sur iaj krimaj agoj unu el la scinecistoj avertas ke, tiaj esploroj ne devas uziĝi por proponi medikamentojn. Finfine mi ŝatas mencii parton de la deklaro de la usona ascio de la antropologio sur la temo de raso.
Tio estas unua instruo de la antropologio ke, ĉiuj homoj kapablas lerni ĉiun ajnan kulturan konduton. La usona ekzemplo rilate enmigrantojn el centoj da diversaj lingvoj kaj kulturaj fonoj kiuj estas akiritaj iun version de trajtoj kaj kondutoj de la usona kulturo estas la plej klera indico pri tiu fakto.
2005-11-25
Vizaĝo de Irananoj en Usonaj TV-serioj
Bildo de irandevena aktorino Ŝohreh Agdaŝlu en la tv-serio 24.2005-11-23
Arkivo de la maldekstraĵoj (2)
- decembro 2006
Federaj institucioj pli kaj pli intervenas en sciencaj esploroj.
Ahmadineĵad riskas proceson pro genocidprovokado.
Oni devas leĝe persekuti la iranan prezidenton pro tio.
Utilega informaro por retumantoj
Tiuj kiuj retumas bezonas tiujn informojn.
Cirkumcido malheplas disvastiĝon de aidoso
Feliĉe aŭ bedaŭrinde en Irano ni ankaŭ kiel islamanoj faris tiun operacion!
Normaj kondomoj estas tro grandaj por barataj viroj
Kondomoj kiuj produktiĝas por respondi la internaciajn normojn estas tro grandaj por barataj viroj.
Ampleksega vortaro hispana-esperanta sur la reto
Vera kialo por fiero de Hispana E-Federacio (danko al Manolo).
Forlasu la kodon parolu klare!
Usona polico en Virginio forlasas kodan lingvon kiu ĝi uzis depost 1930-aj jaroj.
- Novembro 2006
En Usono oni volas puni homposedanton ĉar ŝi ornamis muron de sia domo kun pacosigno.
Pagana poezio
Tre bela muzikaĵo de la islanda kantistino Björk (averto enhavas nudecon kaj ŝokantajn scenojn).
Rusaj filmoj kun esperantlingvaj subtitoloj
Nun esperantistoj povas kompreni rusajn filmojn (oni devas aĉeti ilin).
Amuzaj respondoj en matematikaj ekzamenoj
Jen kelkaj amuzaj respondoj al seriozaj matematikaj demandoj.
24 hora protesto kontraŭ cenzuro sur la interreto.
Libereco de esprimo estas tre grava.
Interesega aparato
Nepre rigardu tiun ĉi filmon.
- Oktobro 2006
Nostalgio pri malnovaj barataj filmoj
Ni irananoj ege ŝatas la baratajn filmojn kaj dancojn kaj muzikojn kiuj estas en ili.
Usonaj fizikistoj kontraŭ uzo de atombombo kontraŭ Irano
Sen plia komento.
Milito kiel turisma allogaĵo
Dum turisma vojaĝo vi povas vidi kiel la israela armeo mortigas siajn malamikojn.
Utila komputila programo
Tiu programo donas animon al viaj desegnaĵoj.
Virtualaj belulinoj
Arto de desegni belajn virinojn per komputilo (CG - computer graphics).
Uzantoj de la mastruma sistemo Linukso havas pli longajn penisojn
La prestiĝa esplor-instituo Kinsey estas elmontrinta ke viraj uzantoj de Linukso averaĝe havas pli longajn seksorganojn.
Mikrosoftuloj renkontas kodrompistojn
Grupo el Mikrosofto iras al Malajzio por renkonti kodrompistojn.
Turismumi en nukleaj instalaĵoj
Islama respubliko organizas turismajn vizitojn de la nukleaj instalaĵoj!
Mallonga teksto de BBC pri William Auld
BBC raportas pri la granda poeto kaj lia intereso pri Esperanto.
Imperia epoko
Animacio pri imperioj de la antikva tempo ĝis tre lastatempaj periodoj.
Pri Esperanto en Irano
Artikolo pri Esperanto en Irano per Deutsche Welle (Perslingva).
- Septembro 2006
La islam respubliko estis jam en 1988 pripensinta atombombon
En sekreta letero ajatolaho Ĥomejnio sugestas neceson de atombombo por gajni tiutempan militon kontraŭ Irako.
Vi bezonas Ubuntuon!
La usona eks-prezidento Clinton diras ke ĉio kion vi bezonas estas ubuntuon.
Malferma vikipedieska urba ĵargon-vortaro
Tiu vortaro de la anglalingvaj ĵargonoj skribiĝas laŭ principoj de vikipedio.
Irandevena S-ino en Spaco
Anuŝeh Ansari estas la unua virino kiu iras al spaco sen esti profesia astronaŭto.
Eminenta ĵurnalistino forpasis
Oriana Fallaci estas mondfama pro siaj intervjuoj kun influohavaj personoj i.a. Ajatolaho Ĥomejnio.
La plej valoraj pasportoj en la mondo
Civitanoj de ĉiu lando al kiom da aliaj landoj povas vojaĝi sen bezono de vizo. (Irano estas la antaŭlasta!)
Ne amoru por savi iliajn vivojn
Edzinoj kaj koramikinoj de gangsteroj rezignas amori por devigi siajn virojn al ĉesado de strataj bataloj.
Islama Respubliko malfermis reformistan revuon
La revuo Ŝarg estis unu el malmultaj reformistaj revuoj en la islama respubliko.
Tio ne povas esti amo.
Kial inoj de iuj specioj da insektoj manĝas virinsektojn post sekskuniĝo?
NovZelando lanĉis la plej rapidan interkonekton al la interreto
Per tiu interkonekto eblas interŝanĝi donitaĵojn je rapido >10 GB/s.
Amo kaj abomeno rilate Usonon.
Interesa perslingva artikolo pri niaj amo kaj abomeno rilate Usonon.
la plej belaj fotoj de National Geographic
Fotoj elektitaj de la revuo National Geographic kiel la plej belaj fotoj.
Jaro de terpomo!
UNo deklaris la jaron 2008, jaro de terpomo.
Usono post la terorista atako en 11/9.
Diversaj statistikoj pri Usono post tiu terorista atako.
- Aŭgusto 2006
Naĝib Mahfuz forpasis
Egipta gajninto de la nobelpremio pri la literaturo forpasis.
Ofenda T-ĉemizo
En Usono T-ĉemizo sur kiu estas skribita io en la araba estas ofenda!
Nekredebla rakonto de Iranano.
Rilatas al Esperanto.
La afgana prezidento havas retejon
Post interreta blogo de la irana prezidento jen la retejo de la afgana prezidento.
Kostariko relokigas sian ambasadorejon el Jerusalemo al Tel-Avivo.
La nova kostarika prezidento kiu estas gajninto de nobelpremio por paco decidis dislokigi sian ambasadorejon el Jerusalemo.
15 retejoj kiuj ŝanĝis la mondon.
Tiuj retejoj grave ŝanĝis la mondon.
Solvinto de problemo malaperis
Oni ne plu aŭdas novaĵon pri rusa matematiskisto kiu solvis tre gravan problemon.
- Julio 2006
Tio estas tute irana (sen kunlaboro de esploristoj el aliaj landoj) esploro por la unua fojo publikigita en la prestiĝa revuo scienca.
La unua irana procezilo
ARISTO estas la unua procezilo irana. Ĝi estas 32-bita.
Patriĝo helpas evoluon de cerbo
Scienca studo kiu montras ke patriĝo helpas evoluon de cerbo en viroj.
Oni proponas bojkoton de Pepsi ĉar kredas ke ĝi estas cionisma trinkaĵo.
Freneza ideo kiu diras Pepsi signifas 'Pay Each Penny to Save Israel - Pagu ĉiun cendon por savi Israelon'!
Kiel diversaj nacioj perceptas kapfrapon de Zidan?
Sen plua priklarigo.
Tre malbela ago de itala futbalisto
Li nomis Zeidan teroristo kaj tio estas la plej malbela ago.
Kial la rusa prezidento kisis ventron de knabo?
Kio estas kialo de kiso de s-ro Putin la rusa prezidento sur ventro de tiu knabo?
- Junio 2006
La unua spaca-turistino povas esti irandevena
Irandevena Sinjorino Anuŝeh Ansari povas esti la unua spac-turistino.
Esperanto en franca televid-programo
Televida programo kaj intervjuo kun Axel Rousseau prezidento de JEFO.
Rakonto de eksterordinara kuraĝo de 6-jara knabino
Rakonto ege bela kaj tre kortuŝa en Esperanto far Ŝakalknabino.
La Islamstudoj kaj Kulpigado de la Judaro
Blogo el Samawel kiu loĝas en Dubajo.
Mortiga ŝerco
Usona soldato ŝerce kantas pri murdi nearmeajn irakanojn.
Iranaj virinoj protestis
Polico en Tehrano batis virinojn kiuj protestis por atingi siajn homajn rajtojn.
La unua kinfilmo de la historio pri la samseksamo (recenzo en la persa)
La filmo "malsame al la aliaj" estas farita en 1919 (reĝisoro Richard Oswald).
Devizo de diversaj landoj
Devizo de diversaj landoj dum la mondĉampionumo de futbalo.
Kio okazas dum seksumado
Mallonga filmo el Woody Allen.
La granda hispana kantistino forpasis
Rocio Jurado estis "la mas grande de Espana - la plej granda de hispanio".
Kurso de etiko por usonaj soldatoj
Post murdo de civilaj loĝantoj oni instruas etikon al usonaj soldatoj en Irako.
- Majo 2006
Ĉu io ĝenas vin?
Sen bezono de pliklarigo
Kvantuma Vikipedio
Tiu ĉi retpaĝo uzas kocepton de vikipedio por disponigi informojn pri la kvantuma fiziko.
Kelta legendo
Bela Fátima estas tradukinta tiun ĉi interesan legendon keltan al Esperanto.
Universitato de hamburgero!
Sen plia priklarigo!
- Aprilo 2006
Islamo kaj vivo en spaco
Konferenco en Malajzio kiu intencas respondi kiel praktiki islamon en spaco
- Marto 2006
Petskribon por agnoski E-on kiel internacia lingvo
Tiu ĉi petskribo celas agnoksadon de Esperanto kiel internacia lingvo far UN-o.
- Februaro 2006
- Januaro 2006
2005-11-22
Mallongaj komentoj (2)
- Gebeleizis ĉi tie en sia blogo Bendis skribis pri la germana kantistino Nina Hagen kaj frezeneco de ŝia kantostilo. En komentario de tiu blogaĵo Cezar´ kiu estas germano ankaŭ skribas iomete pri la menciita kantistino kaj probablaj kialoj de tia stilo (nome freneza). Nu tiel ŝajnas ke germanaj kantistoj estas iel specialistoj pri frenezaj kaj ekstravagancaj muzikstiloj. Ĉi lastatempe du muzikaĵoj de la grupo Rammstein estas aparte kaptintaj mian atenton. La unua el tiuj du muzikaĵoj estas Kein Lust kaj la alia Benzin. Mi iomete legis pri historio de la bando kaj kvankam bedaŭrinde mi ne trovis anglalingvan skribaĵon ĉi rilate tamen ĉi tie ekzistas tre bona franclingva skribaĵo rilate historion de la bando.
- Hodiaŭ mi tute hazarde retrovis mian iaman intereson rilate historian eventon kiun mi preteratentis antaŭe. Tiu evento estas disiĝo de Ĉeĥoslovakio al du ŝtatoj Ĉeĥio kaj Slovakio. Tio okazis en 1993 laŭ decido de parlamento kaj kvankam mi detale ne konas cirkonstancojn kiuj akompanis tiun ĉi disiĝon, tamen mi pensas ke tio estis la plej civilizita proceso por ŝanĝi strukturon de iu lando en la historio. Almenaŭ mi ne legis pri armea konflikto ĉirkaŭ (antaŭ kaj post) tiu disiĝo. Tiun eventon oni nomis la veluran divorcon analoge al la velura revolucio kiu okazis en 1989 kaj sen sangoverŝado finis regnon de socialismo en la lando. Almenaŭ mi ne konas alian politikan ŝanĝon tiom paceman.
2005-11-21
El Avesto (2)
يتا اهو وئيريو
اتا رتوش اشات چيت
هچا ونگهه اوش دزدا مننگهو شيه اتنم
انگهه اوش مزدايی
خشترمچا اهورايی آ ييم درگوبيو ددت واستارم
Aca ratuŝ aŝatĉit haĉa
Vang-heu dazda manang-ho
Ŝjaocananam ang-heuŝ mazdai
Ĥŝacremĉa ahurai a
Jim drigubiju dadat vastarem.
(Esperantlingva traduko)
la religia gvidanto ankaŭ devas elektiĝi laŭ la virto.
Donaco de Bona Pensado estas por tiuj kiuj vigle laboras laŭ volo de la plej saĝa (Mazdao, Dio). Diaj povo kaj regno estas donacataj al tiu kiu helpas bezonantojn.
2005-11-18
Tiom da inko
Abbas Marufi
Dio stuporu inter
mia morto kaj viaj kisoj
Ĉu vi forgesis tiom da vino?
Pungenstringi mian koron,
guto post guto engutigi ĝin,
en pokalon kiu estis en viaj manoj?
Mi volas tiom adori vin ke,
Dio kreu sin denove
Ĉu vi forgesis tiom da koloro?
Surmeti unu el ilin por ke,
miaj fingroj ne serĉu butonojn?
Mi volas konsumi Dion
en viaj brakoj
Ĉu vi forgesis tiom da Dio?
estas iu por adori vin?
Mi volas ne kombi miajn harojn
viaj fingroj kaptiĝu
inter miaj haroj
Ĉu vi forgesis odoron de l’arbaro?
Ne timu
Se mi perdiĝus inter viaj haroj.
Mi volas fari ion por ke,
Dio metu min en viaj vestoj
kaj vi
serĉu vin en miaj disŝiritaj vestoj.
Kial mi forgesis tiom da inko ?
Ĉu mi frotu miajn makulitajn manojn
al via vivo?
Abbas Marufi [ang. Abbas Maroufi] naskiĝis en Tehrano en 1957. Post ricevi diplomon de la mezlernejo li iris al militservon kiu finiĝis samtempe de okazo de la islama revolucio en Irano (1979). Ekde 1976-77 liaj unuaj rakontoj publikiĝis en revuoj kaj en 1980 kolekto de liaj mallongaj rakontoj en formo de libro kaj per titolo "alfronte de suno" [pr. Ruberu-je Aftab] eldoniĝis. Tuj post la revolucio li komencis studon de la dram-literaturon en Tehrano kaj dum sep jaroj daŭrigis ĝin intermitie pro fermiĝo de la universitatoj. Dum tiu periodo ĝi ankaŭ laboris kiel instruisto.
Inter 1977 kaj 1985 li verkis tri scenarojn por teatro, per unu el ili li finis siajn studojn. En 1986 li eldonis sian duan aron da mallongaj rakontoj sub titolo "la lasta elstara generacio" [pr. Aĥarin nasleh bartar]. Ekde 1987 ĝis 1990 li laboris en muzik-departmento de la Tehrana civita aŭlo. Pro eldono de sia unua romano "simfonio de mortoj" [pr. Samfonije mordegan] li gajnis nacian aklamon. En 1992 lia tria kolekto de mallongaj rakontoj "la aromo de jasmeno" [pr. Atre jas] malpermisiĝis en Irano sed eldoniĝis en Usono per enekzila eldonejo.
En 1990 Marufi fondis kulturan kaj literaturan magazinon "Gardun" [Kupolo de la Ĉielo]. Ĝi rapide iĝis unu el la plej gravaj forumoj por la iranaj disidentoj. Ĝi malpermesiĝis plurajn fojojn kaj finfine en 1996 la ŝtato malpermesis ĝin por ĉiam. Marufi kondamniĝis al 6 monatoj da enprizoniĝo kaj 20 vipobatoj ankaŭ oni malpermesis eldoniĝon de ĉiuj el liaj verkoj. En la sama jaro li sukcesis fuĝi al ekzilo kaj unue akceptiĝis per Heinrich-Böll House proksime de Dureno [gr. Düren].
En 2000 li kun sia familio iris al Berlino kaj post iom da tempo kreis la eldonejon « Hedajat » [pr. Hedayat]. En 2003 li ricevis la donacion de Arnold-Zweig el la fondaĵo de Preussische Seehandlung. En 2003 liaj antaŭe eldonitaj verkoj ricevis permeson por denove presiĝi kaj vendiĝi en Irano.2005-11-16
Plananto k. ŝnuretoj
Mi iam legas aŭ aŭdas ke iuj komparas la teorion de la inteligenta planado kun tiu de superŝnuretoj [ang. superstring theory] en la fiziko. Tio estas komparo tute nerilata. Tiuj du teorioj estas ĉiuaspekte malsamaj. La nura simileco inter ili estas tio ke, ili ambaŭ estas teorioj kaj eblas ke ili estos malveraj. La teorio de la inteligenta planado estas sugesto tutklare proponita surbaze de religiaj tendencoj por neado de alia teorio kiu laŭŝajne iel embarasas iajn religiajn dogmojn. En kazo de ĝusteco ĝi nur montros ke, la teorio pri evoluado de specioj ne estos ĝusta. La ĉefa aserto de la teorio estas tio ke ; iuj organismoj estas tro kompleksaj por ke ili povu esti priskribitaj pere de reguloj de la evoluado. Kaj kio estas komplekseco ? Kiel oni mezuru ĝin ? Kiu decidas ke ĝis kiu grado da komplekseco povas priskribiĝi pere de la teorio pri evoluado ? Tiuj demandoj ne havas facilajn respondojn. Aliflanke la menciita teorio havas nenian pozitivan rezulton ; ekzemple ĝi ne priklarigas kial la intelekta plananto estas decidinta ke lupoj iru sur kvar piedoj kaj birdoj sur du. Ankaŭ ĝi ne povas priklarigi ke kial animaloj en Aŭstralio estas tiom malsimilaj al tiuj en aliaj partoj de la mondo. Tiujn du observojn la teorio pri evoluado de specioj priklarigas. Kredo al intelekta planado necesas malkredi la evoluadon iam aŭ ĵus en la komenco aŭ ekde la komenco. Se vi opinias ke evoluado neniam funkciis, mi proponas la jenan eksperimenton ; metu iom da mikroboj en ujon (enhavante nutraĵojn) kaj aldonu iom da antibiotiko al la medio. Vi povas eĉ skribi blasfemaĵojn sur la ujo por malhelpi intervenon de la inteligenta plananto. Nun metu ĝin sub adekvataj kondiĉoj kaj vi vidos kiel post kelkaj generacioj la mikroboj iĝas rezistaj kontraŭ la antibiotiko. Se vi asertas ke la inteligenta planado okazis nur en la komenco mi demandos ke kial la inteligenta plananto devas kreii la vivon kaj post tio ellasi ĝian evoluon al hazardaj kaj ĥaosaj mekanismoj. Kial oni devas fari tion ?La teorio de superŝnuretoj kvankam malproksime de niaj ordinaraj perceptoj tamen estas pozitiva teorio. Ĝi prezentas proponon rilate strukturon de la plej elementaj entoj kiuj probable konsistigas materion en nia universo. Pere de ĝi oni esperas unuigi kvar fortojn (gravita, elektromagneta, forte nuklea kaj malforte nuklea) kiujn ni konas en la universo. Eĉ kiam ĝi kontraŭdiras rezultojn de aliaj teorioj de la fiziko tio ne estas unua celo de la teorio. Cetere plejparto de la fizikistoj kiuj laboras pri la teorio de la superŝnuretoj estas pretaj al forlasi ĝin favore al ĉiu alia teorio kiu pli bone priskribos strukturon de la materio. Mi vere kredas ke tiuj du teorioj neniel estas kompareblaj. Laboro sur la teorio de superŝnuretoj estas helpinta progreson de matematiko (precize algebra geometrio). Ĝi ankaŭ helpis pli bonan konadon de gaŭĝaj teorioj pri supersimetrio. Cetere ĝi apogas sur solidaj bazoj matematikaj kaj ne mistikaj asertoj.
Tiu provo de religio por prezenti sin malantaŭ ŝajne sciencaj esprimoj estas same malnova kiel la historio mem. Tio estas ĉar la scienco havas prestiĝon kaj bedaŭrinde homoj ofte senlime fidas ĝin. Ni iam forgesas ke sciencaj propozicioj estas ĉiam relativaj. Ekzemple oni ne povas apliki la leĝon por statoekvacio de ideala gaso celante trovadon de statoekvacio de ĉiuj gasoj sub ĉiuj kondiĉoj. Iam ni erare interpretas sciencajn propoziciojn. Mi memoras kiam mi estis infano kaj malvarmumis mia paĉjo aĉetis kelkdek kilogramojn da oranĝoj kaj ĉiuvespere ni devis trinki grandegan kvanton da oranĝosuko. Mia paĉjo estis aŭdinta ke oranĝo enhavas vitaminon C kaj ke la vitamino C helpas foriĝon de malvarmumo. Bedaŭrinde li ne sciis ke la korpo nur bezonas al malgrandega kvanto da vitamino C kaj normale sorbas ĝin tra la ĉiutaga nutraĵo se ĝi estas ekvilibra. Ankaŭ li forgesis ke la vitamino C estas nur unu el faktoroj kiuj helpas resaniĝon. Supozu ke vi legas novaĵon asertante ke esploroj estas montrintaj ke ruĝa vino malhelpas koromalsanon. Kiom pli oni trinku ĝin? Ankaŭ ĉu ni devas forgesi pri danĝeroj de malmodera konsumo de alkoholaĵoj, nur ĉar ruĝa vino malhelpas koromalsanojn? Oni ne devas ĉiam fidi al tio kiu ŝajnas scienca. Ekzemple en tv-serioj kiel CSI [ang. Crime Scene Investigation] tiel ŝajniĝas ke la indikoj trovitaj per polico estas tute fidindaj. Tio estas malvera kaj nun fakuloj avertas ke oni ne centprocente fidu al tiaj indikoj (DNA, fingrospuro, k.t.p). Mi esperas ke tiuj ekzemploj estas montrintaj ke kiom oni devas esti prudenta kiam li aŭ ŝi volas interpreti kaj apliki la scienciajn propoziciojn.
2005-11-15
Scienco kaj kredo
Pentraĵo, Kreo de Eva, Creation of Eve, 1509-10, Fresco, Cappella Sistina, Vatican, MICHELANGELOTiaj debatoj rememorigas al mi similajn stultajn strebojn kiam religiuloj en Irano strebadis perforte altrudi siajn opiniojn en la kursoj de la scienco en universitatoj. Oni kontraŭstaris kontraŭ la kvantuma fiziko ĉar kredis ke ĝi neas ekziston de Dio. Nu! ĝis formuloj de la kvantuma mekaniko ĝuste prognozas tion kiu okazas kiam lumoradio elsendita de mia lasero sorbiĝas en materion (kaj kredu min ili vere faras tion) mi ĝoje uzos ilin kaj al oponantoj diros aŭ proponu ion similan aŭ ŝtopu la buŝon. Malgraŭ tio ĉio, scienco mem ne devas iĝi dogmo. Ĝi devas esti ĉiam preta por akcepto de aliaj priskriboj kaj novaj ideoj. Ankaŭ la scienco ne konsistigu ĉiujn aspektojn de nia vivo. Ni ĉiuj bezonas arton, fantazion kaj eĉ iomete da kredo al la nepriskribeblaĵoj. Scienco ne devas kontraŭi kaj nepre ne estas kontraŭ tio ĉio.
Mia antaŭa blogaĵo pri ĉi tiu temo.
2005-11-14
Mallongaj komentoj


Nu mi ĉesas ĉi tie kaj eble skribos post pli atenta legado de la blogaĵo.
Ĉu vi memoras ke mi tradukis artikolon de irana verkisto s-ro Nuŝazar? Nu, lia blogo ĉiam enhavas instruajn skribaĵojn. Hodiaŭ mi legis liajn recenzojn pri la du filmoj Dogville kaj Manderlay de Lars von Trier. Legante tion mi ankaŭ lernis pri la manifestacio Dogma 95. Surprize kaj kontraŭ tuto de miaj atendoj mi trovis esperantlingvan skribaĵon en vikipedio pri tiu ĉi movado.
Mi ne scias ekde kiam sed depost mezo de decembro plejeble mi ne plu havos regulan alireblecon al la interreto kaj do mi ne povos regule skribi ĉi tie. Tamen mi provas skribi kun mia antaŭa ritmo tuj post mia instaliĝo en nova loĝlando. Ĝis tiam mi iomete malpli regule sed ankoraŭ skribos en Beĉjo.
2005-11-09
Tumultoj en Francio
Utilo de atombombo
2005-11-08
Diferenco
Kio estas diferenco inter bona sekretariino kaj bonega sekretariino?
Bona sekretariino diras, "bonan matenon, sinjoro" sed bonega sekretariino diras, "estas mateno, sinjoro".
Originala anglalingva versio.
2005-11-07
Pri toleremo
© Bessonov Nicolay. Burning alive. 1992.2005-11-04
La naturo
© Bildo Photosynthesis laboro de Ursula FreerSinjorino! bonvenon al la interreto!
2005-11-02
Pri E-Blogoj (6)
Mia antaŭa blogaĵo pri E-blogoj.
2005-11-01
Kie estas Al-Agsa?
