31 déc. 2006

Fino de tirano

Sadamo kaj Rumsfeld
Jen fino de alia tirano. Oni ekzekutis Sadamon. Kaj mi kiel iranano ne povas esti malĝoja pro tio. Li nepre meritis treege severan punon. Oni diras elekti la ekzekutdaton ĉe la festo Gorbano (grava islama festo) estis saĝa elekto per la iraka registaro por malpliigi danĝeron de tumultoj. Oni diras, ke estas saĝe daŭrigi proceson dum longa tempo sed kiam oni kondamnis la tiranon al ekzekutiĝo la punon oni devis plej rapide realigi por malhelpi ĝiajn maldeziratajn konsekvencojn. Oni diras ke pluvivado de Sadamo estis minaco kontraŭ establiĝo de novnaskita demokratio en Irako. Malgraŭ tio ĉio, mi ankoraŭ ne komprenas kial tiom da hasto por ekzekuti lin. Ĉu tio iel ajn helpos establiĝon de sekureco en Irako? Ĉu Prezidento Bush ne faris tion por gajni batalon por la publika opinio en Usono? Eble nun ĉe la sojlo de nova jaro usonanoj pli ol ĉiuj aliaj nacioj konsoliĝos aŭdante la novaĵon pri ekzekutiĝo de Sadamo. Tamen krimoj de la tirano ĉefe ne okazis kontraŭ ili. Sadamo neniam planis ataki al ilia lando. Li neniam planis teroristan atakon kontraŭ usonanoj. Ni, irananoj kaj ankaŭ kuvajtanoj travivis liajn krimojn. Usonanoj neniam suferis venenajn armilojn de Sadamo (tiujn venenajn gasojn Usono mem donis al li por uzi kontraŭ la islama respubliko en Irano). Neniu usonano vundiĝis de irakaj mustarda gasoVX-gaso sed irakaj kurdoj kaj iranaj soldatoj jes (Mi estas certa pri tio ĉar mi servis kiel oficiro por defendo kontraŭ kemiaj, biologiaj kaj radioaktivaj armiloj en armeo kaj tie mi per mi mem vidis efikojn de tiaj armiloj sur ambaŭ kurdoj kaj irananoj kaj mi estas certa ke Sadamo havigis tiajn armilojn al si per helpo de Usono - 100% mi estas certa pri tio). Ja! Jen fino de alia tirano en la mondo kaj strange ankoraŭ doloro kaj sufero estas tie.

P.S: Hieraŭ kaj hodiaŭ la ĵurnalisto Robert Fisk en du tre bonaj artikoloj (ĉi tie kaj tie) en la ĵurnalo Independent rememorigas kiel Sadamo estis diktatoro kreita de Usono mem.

28 déc. 2006

Mi kaj fakstudo

Mia hororo de dissekcado
Pri mia profesia vivo, la destino ludis strangan ludon kun mi. Ekde junaĝo mi suferas je ia formo de hematofobio. Tio signifas ke vidi vundon, sangon aŭ misformitajn karnojn animalajn aŭ homajn povas konduki min ĝis sojlo de sveno. Ekzemple mi memoras kiam en la kinfilmo Terminator homaspekta roboto volis eligi sian difektitan okulon (tio ne spektiĝis en la filmo) kaj nur montriĝis ke unu gluto da (supozeble artefarita) sango falas en akvon de lavujo, spektinte tion mi perdis konscion. Pro tiu difekto mi ĉiam evitis studbranĉojn kiuj enhavis biologiajn kursojn aŭ iel traktis vivosciencojn. Eble ankaŭ pro tiu kialo mi neniam tentiĝis studi medicinon aŭ aliajn profesiojn rilatajn al la vivaĵoj (mi ankaŭ evitis la t.n. prihomajn sciencojn kiel ekonomio, literaturo kaj sociologio ĉar mi ne kapablas parkerigi citaĵojn, datojn, nomojn kaj eventojn).

Feliĉe mi rapide interesiĝis pri la fiziko (kaj kontentige komprenis ĝin kaj la matematikon). Unue mi ŝatis studi la nuklean fizikon. Min precipe interesis tiu branĉo de la fiziko kiu traktas fuzion kaj Tokamakojn (rusa vorto por unu tipo da aparatoj en kiuj fuzio povas okazi). Bedaŭrinde ĉe la fino de licenciaj studoj iuj absurdaj kialoj malhelpis min eniri tiun branĉon de la fiziko. Alternative mi elektis la aplikatan optikon kaj por magistriĝo studis ĝin. Mi estis ĝoja ke studonte tiun sciencan branĉon mi neniam plu devigiĝos vidi, studi kaj trakti karnon, histon kaj sangon!

Tiu supozo de mi ne estis ĝusta kaj la destino volis ion alian por mi. Enveninte Kanadon mi trovis postdoktoriĝan laboron en branĉo de la medicina fiziko. Feliĉe nun mia hematofobio estas multe malpli severa kaj eĉ antaŭnelonge ni iris al la medicinan fakultaton de la universitato de Toronto kaj tie vizitis dissekcitajn korpopartojn de homoj (ili estis en vitraj ujoj sed kelkajn jarojn antaŭ eĉ tion mi certe ne povis toleri). Pli feliĉe mia laboro ankoraŭ ĉefe temas pri la optiko kaj mi ankoraŭ laboras kun laseroj, lensoj, reflektiloj k.s. Eble pli poste sen uzi altnivelajn sciencajn lingvaĵojn mi pli priskribos kion diablan mi faras kaj pri kio mi esploras.

24 déc. 2006

Feliĉan novan jaron

Ĝojan Kristnaskon
Jen denove Kristnasko kaj komenco de alia (kristana) jaro; ĉi-jare nur en unu lingvo (t.e. Esperanto) mi ŝatas esprimi miajn plej sincerajn bondezirojn por karaj amikoj kaj legantoj de ĉi tiu blogo. Gajan kristnaskon kaj feliĉan, prosperan kaj plenaman (ankaŭ plenamoran) novan jaron 2007 por vi.

Por plurlingvaj bondeziroj vi povas ankoraŭ rigardi blogeron de la nova jaro 2006.

22 déc. 2006

Imperioj en Nova Mondo

Lastatempe unu dilemo de mia vivo estas tio, ke ĉu mi rajtas aprezi librorecenzon sen esti leginta la recenzitan libron mem? Ĉu mi rajtas pretendi, ke mi estas lerninta ion pri temo de iu libro se mi estas nur leginta (supozeble) bonan recenzon pri ĝi? Tio ne estas demando estigita pro pigreco aŭ kaŭze de sibaritismo. Mi neniam rezignas legadon de dikaj libroj aŭ longaj tekstoj. Tamen iam bona recenzo estas ĉio kion mi povas havigi al mi. Iam bedaŭrinde ne eblas aĉeti libron aŭ prunteprenis ĝin. Tiam ĉu mi rajtas konsideri recenzon kiel instrua legindaĵo sendepende de la libro mem?

Antaŭnelonge mi legis bonan recenzon verkitan de Anthony Pagden pri la libro “Imperioj de la Atlantika Mondo: Britio kaj Hispanio en Ameriko 1492-1830” (ang. Empires of the Atlantic World: Britain and Spain in America 1492-1830Yale University PressISBN 0300114311). La libro mem estas verko de Sir John Huxtable Elliot, unu el la plej elstaraj historiistoj en nia tempo kaj profesoro de historio en la universitato Oksfordo (ang. Oxford). Dirinte tion ĉio, mi bone konscias, ke mi ne estas leginta la 546 paĝan libron mem sed nur iun tri paĝan recenzon pri ĝi. Do bonvole ne konsideru tiun ĉi skribaĵon kiel librorecenzo sed nur kiel raporteto por prezenti ĝin kaj ĝian tre interesan temon.

Kio estas tiom ekscitanta pri la libro kaj ĝia recenzo? Ili temas pri kompara studo de la historio de du regnoj establitaj per Britio kaj Hispanio en Ameriko. Kaj tio estas interesa (almenaŭ por mi) ĉar probable povas priklarigi diferencojn kiujn hodiaŭ oni observas inter la norda kaj suda partoj de la kontinento. Oni lernas ke la diferencoj ne ekzistis nur kaŭze de politika sinteno sed ili ankaŭ devas serĉiĝi tra la ekonomio, arto, jursistemo, religio, scienco kaj literaturo de la tiamaj du eŭropaj koloniantaj potencoj. Ĉe la sojlo de la moderna epoko Hispanio (pli ĝuste imperio komuna al Hispanio kaj Portugalio. Historiistoj nomas ĝin la Iberia Regno sed ankaŭ oni konas ĝin kiel Katolika Monarkio) estis vasta lando kun multetna, ĉefe agrikultura kaj katolika socio dum Britio estis ne tiom vasta (inter limoj de insuloj) kun kreskanta proto-industria sektoro kaj ĉefe protestanta. Krom tiuj diferencoj ekde la origina lando, la du rivalaj potencoj renkontis malsamajn kondiĉojn en la Nova Mondo. En la sudo, hispanaj alvenintoj alfrontiĝis al prosperaj, potencaj kaj organizitaj komunumoj kiuj vivis en grandaj urbaj strukturoj. Kvankam tiuj imperioj kiujn hispanoj nomis Azteko kaj Inkao ne estis vere tiaj barbaraj civilizacioj kiujn Cortés kaj Pizarro ĉiam volis ŝajnigi ege fortaj kaj fanfaroni pri ilia konkero, tamen ili neniel similis al malfortegaj neorganizitaj grupoj da indiĝenoj al kiuj alfrontiĝis la britoj en la nordo. Hispanoj en la sudo trovis tion por kiu ili estis irinta tien; valoraj metaloj. Kontraste al tio, britoj (kaj francoj) el la nordo revenis kun relative malplenaj manoj (en tiu parto de la kontinento estis riĉeco sed ne oro kaj arĝento).

Almenaŭ pri Ameriko, dum Hispanio klopodis preventi eniron de judoj kaj maŭroj en novajn landojn, Britio neeltenanta diversecon sur sia origina lando tamen kuraĝigis partoprenon de tie persekutitaj malplejmultoj en la aventuroj de la Nova Mondo. Aliflanke tiu mem novaj loĝantoj en la nordo enkondukis hierarĥion en kiu angladevena koloniisto situis en la pinto. Ili adaptis sklavismon, difinis liniojn inter blanka kaj nigra kaj sukcese preventis miksiĝon kun la indiĝena populacio. En la sudo, hispanoj grandskale geezdigis indiĝenojn kaj tio kreis la grandan populacion de mestizoj, mulatoj kaj “zambos”. Tiel dum en la sudo, multetnaj socioj rapide formiĝis la nordo malgraŭ ĉiaj ondoj da almigrado eĉ ankoraŭ estas pli proksima al politika kulturo de sia blankhaŭta, puritana kaj ĉefe angla origino.

Por mi estis interesa lerni kiel en la nordo britaj envenantoj agis plie kiel setlantoj dum en la sudo hispanoj agis kiel konkerantoj. La dek tri kolonioj en la nordo konsideris sin kiel persekutitaj en la origina lando do la nova situacio por ili estis progreso. En la sudo, hispanoj rigardis la novan landon kiel premio por iberoj. Latina Ameriko restis ege lojala al la origina lando (la unuaj ribeloj por sendependiĝo okazis kiam Hispanio estis grandparte sub regado de Napoleono kaj ĝia nura laŭleĝa suvereno vivis en ekzilo) dum Nord-Ameriko estis preta por komenci sian propran vojon (kaj en 1776 deklaris militon kontraŭ Georgo la Tria). Sendependiĝo de Usono estis reago de socio konsistanta el komercantoj liberpensantaj. Dum en la sudo ligoj kun la origina lando estis multe pli kompleksaj kaj firmaj.

La plej interesa parto de mia legado estis alfrontiĝo al tiu demando ke kio okazus se Henrio la Sepa akceptus financi ekspedicion de Kolumbo? Kio okazus se oro kaj arĝento trovita en la Nova Mondo anstataŭ flui al Hispanio fluus al Britio? Kiel estus nia mondo hodiaŭ se tio okazus? Tiuj demandoj por mi estas interesaj kaj pensigaj.

18 déc. 2006

Militservo kaj sinjorinoj

Princo William kaj fraŭlino Middleton
Hieraŭ unu el novaĵoj estis oficiriĝo de la angla princo William. Du aferoj estis tre menciitaj; unue ĉu li ankaŭ devas kiel aliaj oficiroj servi en danĝeraj lokoj (kiel Irako aŭ Afganio kie la brita armeo nuntempe batalas)? Due estis intereso pri ĉeesto de Fraŭlino Middleton en la ceremonio. Ĉi tie eĉ unu TV-novaĵkanalo estis lipleginta ŝin dum ŝi asertis "Lia uniformo - armea uniformo de la princo - plaĉas al mi, ĝi - li en uniformo - estas tre alloga".
Ja! Tio veras ke multaj sinjorinoj allogiĝas al viroj en uniformo. Mia patrino ankaŭ ofte rakontis ke kiam ŝi estis juna fraŭlino, ŝi kaj ŝiaj samaĝulinoj allogiĝis al uniformvestitaj armeanoj (precipe oficiroj - interese mia patro pro prisanaj kialoj estis sendevigita pri la milita servo). Mi tamen estis sana kaj post fini miajn studojn devis servi en la armeo. En Irano tiuj kiuj havas universitatajn diplomojn militservas kiel oficiroj. Do post ses monatoj da trejnado mi iĝis unuaranga leŭtenanto (la plej alta rango por tiuj kiuj servas la devigan militan servon sed ne dungiĝas en la armeo). Armeo donis al ni uniformojn kaj mia uniformo ne bone sidis sur mia korpo! Fakte neniu el tiuj malmultekostaj uniformoj bone sidis sur niaj korpoj. Mi en tiu uniformo aspektis aĉege. Multaj el miaj amikoj elspezis monon por aĉeti pli belajn uniformojn (eble por konservi ian oficiran prestiĝon) sed mi estis tiom senentuziasma pri militservo ke ĝis ĝia fino mi uzadis tiun horore malbelan uniformon. Ankoraŭ mi ne komprenas kion iuj sinjorinoj travas alloga en (armeaj) uniformoj.
Insigno de unuaranga leŭtenanto en la irana armeoKun tiuj tri steloj sur mia ŝultro mi estis unuaranga leŭtenanto.

17 déc. 2006

Trafa leĝo

La probableco de tio ke en diskuto komparo kun Hitleronazioj okazu estas rekte proporcia kun longeco de tiu diskuto.
Regulo de Godwin

El Avesto (7)

Jen alia traduko de Avesto.

Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:
Aŝa kat cvo daresani manasĉa vohu vaedemno gatumĉa ahuraji seviŝtaji sera-oŝem mazdaji ana macra maziŝtem va-uro-imajidi ĥrafstra hizva.

Ĝia traduko:
Kiam uzante la Bonan Penson mi trovos vojon de la Virto? Kaj kiam per obeado de la konscienca voĉo mi atingos la saĝecon? Kiam mi povos ĝui estadon ĉe la Plej Saĝa? Povas esti ke per pensigaj vortoj kaj elokventa parolo mi gvidu fifarantojn al pli bona vojo.

Obeante la Bonan Penson, Zoroastro deziras percepti kaj kompreni vojon de la virto (Aŝa). Zoroastro ankaŭ esperas ke nur per diaj vortoj konvinki pri kaj gvidi al pli bona sinteno homojn, eĉ tiujn kiuj ne ĉiam sekvas la bonecon. En ĉi tiu verso ni konatiĝas kun la koncepto, Seraoŝa, kiu signifas internan voĉon kiu vokas pri moralaj elektoj, konsciencon. En pli novaj partoj de Avesto, kie en la religiaj tekstoj anĝeloj aperas, ĝi iĝas la zoroastra ekvivalento de Gabrielo. Mia familia nomo Soruŝian ankaŭ estas derivaĵo de tiu vorto.

15 déc. 2006

Esperanto kaj malpli grandaj lingvoj

Esperanto-tago

Ni decidis en la 15-an de decembro kiu ankaŭ estas Esperanto-Tago blogistoj skribu blogeron pri lingvaj temoj en du lingvoj; ilia nacia lingvo kaj en Esperanto. Ĉar en mallonga teksto ne eblas skribi pri ĉiuj aspektoj de lingvaj aferoj, mi decidis skribi nur pri unu el tiuj ĉi aspektoj.

Eble vi estas jam konstantintaj ke ĝenerale (sed ne ĉiam kaj ne senescepte) la bonaj tradukoj tiel kreiĝas ke la tradukisto tradukas tekston el lingvo kiun li/ŝi estas lerninta duagrade al sia denaska lingvo kiun tre bone superregas kaj lia/ŝia ĉiutaga interna dialogo okazadas en ĝi. Malofte eblas trovi ekzemplon kontraŭ tiu direkto.

Notinte tion, oni komprenas kiel estas malfacila por nacioj kies lingvoj estas malpli disvastigitaj kontribui elformadon de la tutmonda kulturo kaj prezenti siajn valorajn kulturaĵojn al la mondo. Ĝis kiam perslingvanoj devas atendi aperon de persono kiel Fitzgerald por ke li interesiĝu pri iu anguleto de la persa literaturo (pri Fitzgerald tiu anguleto estis Robaoj de Ĥajamo) tiam pere de konsiderinda traduko prezentu tiun anguleton al siaj samlingvanoj?

Por la unua fojo Esperanto ebligas ke oni traduku en direkto inversa de la supera normo. Oni povas kun sufiĉe malgranda peno kaj dum relative mallonga tempo tiel lerni Esperanto ke li/ŝi povas akcepteble traduki tekston de sia denaska lingvo al ĝi. Kun helpo de Esperanto parolantoj de malpli grandaj lingvoj povas prezenti siajn literaturan kaj kulturan trezorojn al parolantoj de aliaj lingvoj. Tiel ili povas efike kontribui en formado de pli bunta kaj pli justa tutmonda kulturo. Aliflanke en lernado kaj uzado de Esperanto ne ekzistas diferenco inter diversaj nacioj kaj tio mem garantias ke diversaj nacioj kontribuu komunan heredaĵon de la homara kulturo laŭ siaĵ meritoj kaj kapabloj kaj ne pro avantaĝoj kiujn ili havas pro superregado de sia denaska lingvo super la aliaj nacioj. Kompreneble scii Esperanton ne forigas neceson de talento kaj literatura scio, sed almenaŭ ĝi forigas la lingvan barilon. Vi povas trovi esperantlingven tradukitajn ekzemplojn de poemoj de perslingvaj poetoj ĉi tie, tie, tie kaj tie.
بنا بر این شد که در روز ١٥ دسامبر که روز اسپرانتو است هر وبلاگ نويسی مطلبی به دو زبان يکی زبان مادری اش و ديگری زبان بين المللی اسپرانتو در باره زبان ومسائل مربوط به آن بنويسد. از آنجايی که در نوشته ای کوتاه پرداختن به همه جنبه های زبان ممکن نيست من تصميم گرفتم در نوشته پايين فقط به يکی از جنبه های مربوط به زبان بپردازم.

همانگونه که شايد شما هم مشاهده کرده باشيد به طور عمومی (اما نه هميشه و بی استثنا) ترجمه های قابل اعتنا و ماندگار چنين پديد می آيند که مترجم متنی را از زبانی که به نحو دست دوم فرا گرفته به زبان مادری خود که به آن تسلط دارد و زبان گفتگو درونی روزمره اوست ترجمه می کند. به ندرت مي توان موردی در خلاف این جريان مشاهده کرد.

با توجه به این موضوع برای فرهنگ های متکی به زبان های کمتر گسترده بسيار دشوار است که در فرايند فرهنگ سازی جهانی مشارکت کرده و آثار با ارزش خود را به سخن گويان زبانهای ديگر معرفی کنند. تا چه هنگام فارسی زبانان بايد منتظر باشند تا کسی مانند فيتزجرالد پيدا شده به گوشه ای از ادبيات فارسی (در مورد فيتزجرالد رباعيات خيام) علاقه مند شده آن را از طريق ترجمه ای در خور اعتنا به هم زبانان خود معرفی کند؟

برای نخستين بار اسپرانتو این امکان را فراهم آورده تا مترجم در خلاف جهت مذکور حرکت کند. در اسپرانتو جريان ترجمه در هر دو جهت به سادگی امکان تحقق دارد. شخص مي تواند با صرف زمان و انرژی اندک به سطحی از تبحر و تسلط دست يابد که بتواند متنی را از زبان مادری خويش (که به آن مسلط است) به نحو قابل قبولی به اسپرانتو ترجمه کند. با کمک اسپرانتو سخن گويان زبان های کمتر گسترده می توانند گنجينه های فرهنگی و ادبی خود را به سخن گويان زبان های ديگر معرفی کرده در فرايند ساخت فرهنگ جهانی رنگارنگ تر و عادلانه تری مشارکت جويند. از سوی ديگر در به کار گيری زبان اسپرانتو هيچ ملتی را بر ملت ديگری ارجحيت نيست و همين تضمينی است که همه ملل بر پايه توانايی ها و شايستگی های واقعی خود در شکل گيری ميراث مشترک فرهنگ بشری شرکت کنند و نه به دليل مزيتهايی که استيلای زبان ملی شان به آنان ارزانی کرده. البته واضح است که دانستن اسپرانتو لزوم داشتن ذوق و سواد ادبی ترجمه را مرتفع نمی کند اما لااقل سد تسلط بر زبان را از ميان بر می دارد. شما می توانيد ترجمه هايی از اشعار شاعران پارسی زبان به اسپرانتو در اینجا٬ اینجا٬ اینجا٬ و اینجا بيابيد

13 déc. 2006

Silente trinku vinon

Ĥajjamo - Behzado
Gaje mi pasis preter taverno
Vidis mi ebrian maljunulon tenantan botelon da vino
"Ĉu vi ne timas Dion, ho maljunulo?", mi riproĉis lin
Li respondis, "kompato estas dia sinteno, silente trinku vinon".

Happily I walked with the tavern down the line
Passed an old drunk, holding a bottle of wine
"Do you not fear God?" was reproach of mine
said, "Mercy is God’s sign, in silence I wine and dine."
Poemo de Ĥajjamo. La miniaturo pentrita de Majstro Behzad (ang. Hossein Behzad).

12 déc. 2006

Konferenco

Tio estas la plej trafa frazo pri konferenco kies celo estas neado de okazo de la Holokaŭsto:
Multaj irananoj devas miri ke kial ili rajtas nei okazon de la Holokaŭsto sen puniĝi, sed ne demandi pri agadoj de siaj propraj ŝtatestroj sen riski malliberiĝon.
Many Iranians must be wondering why they have the right to deny the Holocaust with impunity, but not to question their own leaders without risking jail.
Inter la partoprenantoj oni trovas David Duke, eksa membro de Ku-Kluks-Klano (kaj kredanto je supereco de la blanka raso). Ĉi tie oni povas legi franclingvan leteron de Mahmoud Al-Safadi la palestinano ekse malliberigita per Israelo kontraŭ tia (kaj ĉia) neado de la Holokaŭsto.

P.S: En Esperanto ĉu oni devas skribi holokaŭsto, la holokaŭsto aŭ Holokaŭsto (aŭ kiel la angla la Holokaŭsto)?

11 déc. 2006

Laŭdinda iniciato

Tiu reta paĝo de lingva kritiko estas nova komenco por vivo de Esperanto sur la reto. Mi opinias ke krom ĝiaj meritoj rilate sian propran temon (kiu estas lingvistiko) ĝi estas modelo imitenda por agado rilate aliajn temojn. Ĝi estas tre bona modelo por krei literaturan retpaĝon esperantlingvan (kiu povas anstataŭiĝi anstataŭ la baldaŭ malaperonta Fonto). Ĝis nun al mi tiel ŝajnis ke ĝi volas esti kombinaĵo de retaj blogoj kaj ordinaraj malpli flekseblaj kaj pli prizorgataj retpaĝoj. Oni povas aldoni pli seriozan redaktadon kaj prizorgadon de enhavoj al ĝi sed samtempe permesi ian liberecon por kontribuo kaj komentado por fari tiun modelon tute adekvata por reta literatura revuo esperantlingva. Mi revas pri aplikado de sama modelo por priscienca revuo esperantlingva sur la reto. Jam wordpress permesas enmetadon de matematikaj formuloj en ambaŭ formatoj MathML kaj LaTeX al HTML. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne bone konas ĝin kaj aliflanke ankoraŭ ne vidas seriozan kontribuon de aliaj pri sciencaj agadoj en Esperanto.

10 déc. 2006

Rakonto de tiu knabineto

Ŝima Kalbasi (ang. Sheema Kalbasi) estas irandevena poetino trovinta azilon ekster tiu lando kaj nun loĝanta en Usono. Mi trovis ŝin saĝega virino kaj mi estas certa ke ŝi ankaŭ estas ege kompetenta patrino. Tiun ĉi blogeron de ŝi mi trovis menciinda.
Hodiaŭ kiam ni estis eksteren iu knabeto kriis al ŝi … kaj ŝi kuris al mi plorante … mi diris al ŝi; “kiam li (aŭ ĉiu alia) krias al vi diru ke tio ne plaĉas al vi, aŭ diru lin ke tie estas sufiĉe de spaco por ke vi ambaŭ ludu aŭ vi ankaŭ kriu al li…cetere vi scipovas tekvondon! kaj vi kapablas defendi vin” Mi ankaŭ diris al ŝi ke ŝi iam devas sole alfronti problemojn. Ĉiuokaze pliposte kiam ni pasis apud iu vendejo de Victoria Secret, ŝi demandis ĉu ŝi povas havi mamzonon. Ni iris en la vendejon kaj demandis iun vendistinon tie. La vendistino demandis la etan knabinon: kiom da aĝo vi havas? La etulino respondis: mi estos kvinjara ĉe la venonta marto. La vendistino ridetis kaj diris: Tio estas ja trafa demando…nu mi pensas ke vi ankoraŭ havas kelketajn da jaroj antaŭ bezoni unu el ilin.
Preter tio la usona esperantisto Steven Brewer helpis traduki poemojn de s-ino Kalbasi en Esperanto kaj ŝi estas metinta unu el tiujn tradukojn en sia retpaĝo de poemaro “Echoes in Exile”.

9 déc. 2006

Ĉu iu scias?

Est-ce que quelqu'un sait comment on peut recevoir cette chaîne télé de france24 à Toronto?
Ĉu iu scias kiel oni povas ricevi tv-programojn de france24 en Toronto?
Bedaŭrinde mi ne havas alireblecon al satelitaj elsendoj kaj devas uzi kablotelevidajn programojn.

7 déc. 2006

Demando-respondo

- Ĉu vi ne estas islamano?
- Laŭ mia rabeno ne.
- Ho vere? Ĉu vi havas rabenon?!
- Jeees! Mi ostaĝprenis lin!!


Ŝerco de Pejvand Ĥorsandi


P.S: Mi ne scias pri Esperanto sed en la angla lingvo la verbo "to have" povas ankaŭ signifi kredon je io. Ekzemple "I have a god - mi kredas je iu dio". Ĉu ne?

Lingvo de revemuloj

Hodiaŭ kaptis mian atenton tiu ĉi diskuto en la dissendolisto soc.culture.esperanto. Ĝi temas pri taksebla nombro de esperantistoj en diversaj landoj. Unue estas interesa la komento de Bertilo Wennergren pri fidindeco de enketoj en kiuj oni pritaksas sian propran lertecon rilate scipovon de iu lingvo (ekzemple la angla). Mi estas certa ke mia scipovo de la franca lingvo estas pli bona ol tiu de la angla. Sed ĉu mi bone scipovas la francan? Mi forte dubas tion.

Tie bedaŭrinda kaj stranga afero estis tiu atesto ke kelkloke oni malfavoras mencion de scipovo rilate Esperanton en vivresumoj kaj dum laborintervjuoj! Mi mem en mia vivresumo por serĉi postenon en Kanado menciis Esperanton inter la lingvoj kiujn mi scipovas (la persa, franca kaj angla). Reagoj al tio estis interesa kaj preskaŭ ĉiam kun spira sono Hmmmm. Sed pli interesa estis neinteresiĝo de multaj pri ĝi. Kontraŭe al tia sinteno ĉiufoje kiam oni legis ke mi estas pasinta tempon en Stokholmo li aŭ ŝi tuj demandis ĉu mi scipovas la svedan. Jes Esperanto ne estas tre utila por trovi laboron sed se ĝia scipovo ne interpretiĝus kiel revemo kaj idealismo kaj tial ne malhelpus trovi laboron praktikan estus pli bona!

P.S: Mi ĉiam miras pro la entuziasmo de esperantistoj por prilingvaj debatoj. En sama dissendolisto, debato pri surogataj skribsistemoj ĝis nun estas alloginta 31 reagojn. Tiu nombro por diverstemaj interŝanĝoj de tiu listo estas relative granda. Ĉu esperantistoj neniam laciĝas de tiom da debatoj, diskutoj kaj disputoj pri supersignoj kaj surogataj skribsistemoj? Kiam ili komencos uzi Esperanton por skribi pri aliaj aferoj krom Esperanto mem?

4 déc. 2006

Lasta tentiĝo de Besuo!!

Mi estas ĉiam nerezistopova alfronte al elektronikaj umiloj. Kiam mi eniras vendejon de elektronikaj aparatoj mi iĝas kiel 8-jara infano en vendejo de ludiloj (aŭ tiu de bombonoj). Mi plejofte elektas kaj aĉetas la plej bonajn aparatojn kiuj ekzistas en la merkato.

Kvankam mi nun havas ege malpezan tekkmputilon Dell Latitude D400 (nur inter 2 kaj 3 kilogramoj) sed lastatempe mi pli kaj pli tentiĝas aĉeti tiun tabuletan komputilon Stylistic ST5100 de Fujitsu. Ĝi estas garnita per la procezilo Duoblkora Intel je kadenco 1.2 GHz kaj pezas malpli ol 2 Kg. Nura problemo estas tio ke ĝi kostas ĉirkaŭ 3000 dolaroj kaj mi nuntempe ne povas elteni ĝian koston. Sed mia espero estas ŝpari monon kaj aĉeti ĝin. Kiam? Mi ne scias.

29 nov. 2006

Senhonorigita

Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke tiu ulo prezidento (nomumita de la irana religia estro kaj ne elektita de popolo) intencas lasi neniom da honoro por ni povraj irananoj!

Falsaj informoj sur la interreto

Hodiaŭ mi vidis du mistifikaĵojn sur la interreto. La unua estis retpoŝta mesaĝo sendita de amiko kiun mi bone konas kaj supozeble ne sendas sensencaĵojn al mi. Li estis sendinta tiun informon; ĉu vi scias ke se vi estas perforte devigita eltiri monon de aŭtomata aparato (ATM) kaj vi retroorde enigas vian identigantan numeron (PIN Code) tiam aparato kaŝe sendos signalon al la polico kaj informos ĝin pri nenormala situacio ĉe la aparato?!

Tio estis interesa por mi. Do mi serĉis pri vereco de la afero sur la interreto. Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke tia panikokodo en la realo ne ekzistas kaj polico neniel povas informiĝi pri nenormala situacio ĉe aŭtomata monaparato.

Alian mistifikaĵon mi legis sur iu perslingva blogo. Tie la blogisto estis skribinta ke en la pritekstlaborprogramo MS-Word se vi tajpas vortojn rilataj al judismo kiel Shabbat, Torah kaj Bible la programo rekonas ilin kaj ne markas ilin kiel malĝustaj vortoj dum tiu programo pro influo de cionismaj tendencoj (kiuj supozeble regas super ĉio en la mondo) ne rekonas la vortojn rilatajn al Islamo. Mi provis tion kaj trovis ke fakte la programo Word (almenaŭ tiu versio kiun mi havas) rekonas la vortojn Koran kaj Sunni (oni devas tajpi iliajn unuajn literojn grandlitere). Pri la vorto Shiia tiu programo ne rekonas ĝin ĉar ne ekzistas ununura literumado de tiu vorto en la angla lingvo.

23 nov. 2006

Mi kaj komunismo

Iufoje mi timas ke ĉar mi iam (ĉu tro multe?) kritikas iujn politikojn de okcidentaj landoj aŭ iujn aspektojn de la vivo en la okcidento, legantoj de miaj skribaĵoj ricevas tiun impreson ke mi simpatias aŭ defendas maldekstrajn ideologiojn. Fakte tiu impreso ne estas ĝusta ĉar mi sendube preferas vivon en demokratia socio kiel Kanado aŭ Usono kompare al vivo en Ĉinio, Nord-Koreio aŭ Kubo. Por diri la veron, iam kiam mi estis pli juna (eble ĉirkaŭ la aĝo 20 jara) mi ankaŭ kiel multaj aliaj el miaj samaĝuloj allogiĝis al ideo de ekonomia justeco (aŭ ĉu egaleco?) tiel kiel prezentiĝis per partizanoj de la maldekstraj ideologioj. Tiutempe havi murafiŝon de Che Guevara en sia ĉambro, legi librojn de Marx kaj imiti komunistajn partizanojn estis laŭmoda (kaj ni sekvis la modon).

Bela KamaradinoHodiaŭ tamen mi pli kaj pli dubas pri kapablo de maldekstraj ideologioj por liveri feliĉon al la homaro. Mi ne intencas tute dementi servojn de socialismaj ideoj al la homaro. Sen ili kaj bataloj kiuj dank’ al ili (pere de laboristoj en industriaj landoj) okazis hodiaŭ senbrida kapitalismo superregis la mondon. Ĉiaj socialaj helpoj kiujn civitanoj de la modernaj socioj ricevas (helpoj kiel monhelpo al senlaboriĝantoj, malsanuloj, handikapuloj, viktimoj de naturaj katastrofoj k.t.p) ne ekzistus se oni lasus kapitalismon al si mem (tio estas leĝo de la libera merkato; por sia profito vi rajtas subpideigi ĉiun ajn). Malgraŭ tio ĉio, mi opinias ke komunistoj kaj socialistoj havas grandan problemon por pruvi ke ili kapablas respekti la homan dignon ĉar tra la historio eĉ ne unu ekzemplo de tia respekto estas jam prezentita. Oni povas argumenti ke ĝis hodiaŭ la ekzemploj de maldekstraj reĝimoj estis misinterpretitaj fuŝrealigaĵoj de iu originala ideo. Mi tamen kontraŭargumentos ke tia ideo kiu permesas tiom da misinterpretitaj fuŝrealigaĵoj ne povas esti vere originala! (la sama rezonado aplikeblas pri Islamo, religio kiu permesas tiom da misinterpretoj rezultantaj kruelecon kiun ni vidas havas ian problemon) Partizanoj de la maldekstraj ideologioj devas unue pruvi ke iliaj ideoj ne laŭnature rezultigas malrespekton rilate la homajn rajtojn, neliberecon de la esprimo kaj diktatorajn reĝimojn.

Masakro en Tien An MenMi havas seriozan problemon kun tiu konsidero de homoj kiel senformaj amasoj per la maldekstruloj, ilian ignoron rilate la homan individuecon kaj subpremon de ĉiu kapo kiu supervenigas sin super la dezirate obeema popolamaso. Mi nepre ne respektas karikatureskajn despotojn kiel Hu Ĵintao, Kim Jong-ilFidel Kastro. Iliaj reĝimoj eĉ ne meritas atenton aŭ kritikon. Mi sendube ne ŝatas tiujn reĝimojn en kiuj por vidi la plej malgrandan ŝanĝon oni devas atendi morton de iu t.n. supera estro.

Sed pli ol tio ĉio mi abomenas la esprimon “kultura revolucio”. Revolucio en kulturo nur povas okazi pere de kruela amasbuĉado kiun ni observis en Ĉinio dum la epoko de Mao. Se ne la vera evoluo de kulturo estas malrapida sed laŭgrada kaj kontinua procezo. Oni povas dum unu tago devigi ĉiujn civitanojn de iu lando al surmetado de uniformo, sed jaroj kaj eĉ jardekoj da edukado, informado kaj pacienca instruado necesas por fari nacion evoluita.

Ne! Mi estas kamarado de neniu kaj laŭdas tiun rajton ke en la okcidentaj demokratioj oni povas kritiki la politikajn instituciojn dum en neniu maldekstra ŝtato ĝis nun tio eblis.

21 nov. 2006

Pri arto

La granda rusa reĝisoro Andrej Tarkofski diras:

La artisto ekzistas ĉar la mondo ne estas perfekta. Arto estus senutila se la mondo estus perfekta, ĉar tiuokaze homoj plu ne serĉus harmonion sed simple vivus en ĝi. Arto estas naskita pro malbone dezajnita mondo.

20 nov. 2006

Testo pri mia personeco

Jen rezulto de testeto kiun mi respondis pri mia personeco. Ĝia temo estis; kiun diecon vi adoras? Ĉu ĝi povas esti vera pri mi? Mi ne scias...!

What Divinity do you worship?
Your Result: You worship KNOWLEDGE

The divinity of Knowledge was created to guide man in advancements in their machines and understanding of the physical world. Knowledge gives his gift reluctantly, having seen the havoc man can cause with enough comprehension of a concept. The appearance of this Divinity is an elderly man, not frail, but robust in his age, with piercing eyes. His dress is often completely inconspicuous, as has been noted in clothing of all sorts and periods.

The believers of Knowledge are very ill at ease with emotion and often shy away from personal interaction outside of academic discussion. This often leads to interpersonal interactions being traumatic when allowed to progress. Being human, though, they often gravitate towards this. They are drawn towards puzzles and mental challenges, and revel in learning new skills. Woe be it to any man who crosses a worshiper of Knowledge; vengeance shall be inventive, painful, and impressive. Knowledge is aligned with Order.

You worship KINDNESS
You worship FATE
You worship DEATH
You worship WAR
You worship INSPIRATION
You worship CRUELTY
You worship LIFE
What Divinity do you worship?
Make Your Own Quiz

19 nov. 2006

Kelkaj rimarkoj

Kiel vi vidas, sekve de komentoj de iuj legantoj mi decidis ŝanĝi aspekton de mia blogo. Tio estas ĉar mi mem estis iel tedita de ĝia antaŭa aspekto kaj volis ĉiuokaze ŝanĝi ĝin. Feliĉe tiuj komentoj iĝis motivo por ke mi realigu mian decidon. Tamen mi ŝatas rimarki pri iuj aliaj vidpunktoj kiuj esprimiĝis en la komentoj (sen voli senkulpigi min mem rilate ilin).
  • Kial plejofte en Esperanto sed malofte pri ĝi?
Ĉiu homo havas kapablon en iu (aŭ kelkaj) tereno(j). Ankaŭ diversaj homoj havas malsamajn pasiojn. Mi skribas tiun ĉi blogon por esprimi miajn ideojn, vidpunktojn kaj opiniojn. Mi ne estas bona konvinkanto kaj mia plej unua intenco rilate skribadon de tiu ĉi blogo ne estas varbi neesperantistojn al tiu lingvo. Se mi volus fari tion, mi skribus aŭ en la persa lingvo, la franca aŭ la angla. Mi opinias ke skribantoj kaj oratoroj pli kompetentaj kaj pli konvinkantaj ol mi devas fari tion.
Aliflanke mi ankaŭ opinias ke nuntempe tro granda nombro da esperantistoj estas tro koncentritaj sur la lingvo mem. Por mi Esperanto nur estas komunikilo kaj ne sanktaĵo. Mi estas preta tuj ellasi ĝin se oni montrus al mi iun komunikilon pli bonan ol ĝi. Momente mi preferas konsideri ĝin kiel lingvo kaj uzi ĝin por esprimi miajn ideojn.
Ekzistas multnombraj retpaĝoj kiuj temas pri Esperanto el diversaj aspektoj. Sur ili oni povas trovi novaĵojn pri movado, lingvistikajn debatojn aŭ artikoloj pri la komunumo de esperantistoj. Mi rare povas aldoni ion novan al tio kion vi jam povas trovi en tiuj retpaĝoj, kaj mi abomenas ripetadon.
  • Kial ne mallonge?
Mi opinias ke nur poetoj, filozofoj kaj profetoj povas esprimi multon per mallongaj frazoj. Bedaŭrinde mi apartenas al neniu el tiuj grupoj. Tio estas grava malsano de nia epoko ke homoj pli kaj pli hastas kaj volas atingi siajn dezirojn plej rapide kaj plej facile. Bedaŭrinde tiel magia facileco, rapideco kaj koncizeco nur estas iluzio. Mi pensas ke se mi ne pasigus 21 jarojn de mia vivo por studo de la fiziko, mi hodiaŭ ne povus plenumi tiun laboron kiun mi faras. Ne eblis lerni tion ekzemple dum 15 jaroj.
Miaj karaj amikoj! Ne limigu vin je la interreto. Legu dikajn librojn, rigardu paperajn tagĵurnalojn kaj longajn tekstojn. Ne cedu al tento de la moderna erao. Vere valoraj informoj nur troviĝas pene kaj el inter tiuj amasoj da longaj tekstoj.
  • Kial ne sen religio?
Mi antaŭe pardonpetis se miaj tradukoj de Avesto enuigas vin. Mi sentas devon rilate tradukadon de tiuj tekstoj kaj daŭrigos tion. Bonvole se vi ne ŝatas religiajn tekstojn nur simple ignoru ilin. Mi sentas tiun devon ĉar ŝajne mi estas la nura zoroastrano kiu scipovas Esperanton. Mi ne estas fanatike religia, sed kredas je Dio. Kaj ankaŭ mi ŝatas mian religion (aŭ mian personan interpreton de ĝi).
Eĉ se konsiderante la religion kiel nur socia fenomeno, estas bona koni ĝin. Vi ne povas kompreni la okcidentan literaturon sen koni kristanismon kaj la grek-romajn mitojn. Vi ne povas ĝui la sciencfikcian tv-serion StarGate SG-1 sen scii pri la judaismo kaj la egipta mitaro. Vi ne povas tute forpeli la tuj venontan kristnaskon for de via vivo nur ĉar ĝi estas religia tardicio (de paganoj al kristanoj kaj de kristanoj al okcidentoj). Ne! Religio estas grava parto de nia kultura identeco (eĉ se ni profunde estas ateistoj) kaj mi ĝuas konatigi vin kun tiu parto de mia identeco. Vi ankoraŭ estas tute liberaj por ignori ĝin.

18 nov. 2006

Du novaĵoj el Kanado

Kanado
Mi antaŭe skribis kiel ĝis nun mi ne estas jam sukcesinta ĉeesti grandan kongreson aŭ renkonton de esperantistoj. Tiutekste mi ankaŭ aldonis ke finfine mi esperas eble ĉeesti la 7-an TutAmerikan Kongreson de Esperanto TAKE-7 kiun oni unue planis okazigi en 2007 en Kalgario (Alberto, Kanado). Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke Dio ne volas mian ĉeeston en iu ajna kongreso de esperantistoj. Nun evidentiĝis ke pro iuj kialoj oni ne povas okazigi la kongreson en tiu dato en Kalgario. Anstataŭe oni okazigos la TAKE-7 en Montrealo (Kebekio, Kanado) ekde 12-a ĝis 18-a de julio 2008.

Nu! Ĝi mem estos grava evento kaj multaj esperantistoj el diversaj landoj de la kontinento Ameriko ĉeestos ĝin. Sed tiel ŝajnas ke aldone al tio la usonaj esperantistoj ankaŭ planas okazigi sian tutlandan kongreson (tiu de la usonaj esperantistoj) samtempe kaj samloke en Montrealo. Tio faras la TAKE-7 eĉ pli granda kaj pli grava. Bedaŭrinde mi mem ne povas de nun antaŭscii ĉu mi povas ĉeesti ĝin aŭ ne (nun mi estas en Toronto kaj facilege povas vojaĝi al Montrealo sed kiu scias en 2008 kie mi estos kaj kion mi faros – eĉ ĉu mi tiutempe plu vivos?).

La jarlibro UEA en 1912 informas ke Esperanto-Klubo de Toronto fondiĝis en oktobro 1906. Do ĉi-jare ni festos la 100-an datrevenon de fondiĝo de nia klubo en Toronto. Nia festo okazos la 16-an de decembro. Ĉiuj, loĝantoj kaj voĵaĝantoj, estos bonvenaj. Pliajn detalojn oni povas legi en la novaĵ-letero de nia klubo kiu legeblas ĉi tie sur la retpaĝoj de S-ro Ken Price. (bedaŭrinde ankoraŭ ne estas tiu numero en kiu oni legas artikolon pri la evento).

16 nov. 2006

Irana miniaturo

Jen alia irana miniaturo de Majstro Farŝĉian.

Opinienketo

Kara leganto, Kiel vi vidas mi kolektas nenian informon pri vizitantoj de mia blogo. Mi ne intencas lerni tion kion vi eble volas konservi nekonata de mi. Malgraŭ tio, opinioj de ĉiuj legantoj de mia blogo por mi estas grava. Do jen opinisondado kiun mi petas respondu:
  • Ĉu vin interesas miaj skribaĵoj (eĉ se vi ne konsentas ĉiujn miajn opiniojn)?
  • Tiam kiam vi rigardas al mia blogo pri kiuj aferoj vi atendas legi?
  • Kiomgrade miaj skribaĵoj ĝis nun estas forigintaj tiun atendon?

Dankon pro via konsidero

15 nov. 2006

Pri brakumo

Savanta Brakumo
Mi ŝatas kortuŝajn rakontojn kaj ĝuas emociajn historiojn eĉ se fikciaj. Iufoje mi ŝatas silentigi mian analizantan cerbon, mian kritekeman racion kaj tiun suspekteman logikon de mi por aŭdi voĉon de mia koro. Por aŭdi voĉon de tiu parto de mi kiu fidas ĉian fean fabelon. Tiu infano en mi kiu ridegas pro ĉiu malgrava ĝojo kaj ploras pro ĉiu ignorenda malĝojo. Iam mi ŝatas lasi emociojn por ke ili portu min, por ke ili tiklu palpilojn de mia sento. En tiuj okazoj mi sentas min pli humana, pli viva, iel pli vigla. Jes mi kredas je natura boneco de la homoj, kaj ne ŝatas tiujn kiuj suspektas, mokas aŭ prenas malserioze belajn gestojn kaj bonajn farojn. En mia lando gepatroj instruas siajn infanojn ke knaboj devas ne plori (laŭ ili ploro estas konduto de knabinoj) sed mi neniam vere lernis tiun instruon. Mi ŝatas plori pro ĝojo kaj kaŭze de emocio. Jen veraj rakontoj belaj, emociaj kaj kortuŝaj:
Du etulinoj, du ĝemelaj fratinoj, Brielle kaj Kyrie frue naskiĝis. La pli granda fratino, Kyrie normale pasigis tempon kaj plipeziĝis. La alia fratino, Brielle, sed havis spirajn problemoj. Ŝia korobatado ne estis bona. Ŝi ne plipeziĝis kaj oni ne povis trankviligi ŝin. Bedaŭrinde oni ne povis esperi ŝian pluvivon. Tiutempe en Usono oni pro timo de infekto ne metis ĝemelajn bebojn en sama kovilo. Sed iunokte kiam Brielle estis en ege kriza stato flegistino defiis tiun regulon de la hospitalo. Ŝi metis mortontan etulinon en la kovilo de ŝia fratino. Tuj post situi apud sia fratino, Brielle, premis sin al ŝi kaj trankviliĝis. Post nur kelkaj minutoj kvanto de oksigeno en ŝia sango atingis la plej bonan nivelon post ŝia naskiĝo. Kaj dum ŝi somnolis Kyrie metis ŝian etan brakon ĉirkaŭ korpo de sia fratino. Post mallonga tempo du etulinoj iĝis sufiĉe fortaj por iri hejmen, kie ili ankoraŭ dormas kune kaj brakumas unu la alian. Tiu kortuŝa rakonto konatiĝis dank’ al foto kaptita de Christ Christo de la revuo Worcester Telegram & Gazette. Rakonto de tiu savanta brakumo aperis en artikoloj en la tre legataj revuoj Life kaj Reader’s Digest. Kaj sur la interreto miloj da homoj legis ĝin kaj emociiĝis.
Se vi ankoraŭ ne kredas efikojn de simpla brakumo, legu rakonton de Juan Mann kaj lia frezeza ideo. En 2004 li prenis afiŝon sur kiu estis skribita “senpaga brakumo” iris sur strato en Sidnio (en Aŭstralio) kaj proponis senpage brakumi nekonatajn pasantojn. Tion farante li nur intencis disdividi afablecon kun aliaj. Lia faro iĝis rava rakonto kiam lia amiko prenis filmon de tiu ago, aldonis muzikon ludita de sia bando, nome sick puppies, al ĝi kaj metis tiun filmon en la retejo YouTube. La rezulto estis pli ol ĉiu ajna atendo. Ĝis hodiaŭ pli ol 6 milionoj da fojoj ĝi estas klakita kaj plejeble spektita. Pli ol 13000 komentarioj kiuj plejofte estas pozitivaj reagoj estas skribitaj por ĝi. Ĝi estas montrita dum la tv-programoj Good Morning America kaj 60 Minutes en Usono kaj la aŭstralia novaĵprogramo Ten News. Kaj Mann estas intervjuita de Oprah Winfrey en ŝia tre spektita tv-programo. Nuntempe la kampanjo “senpaga brakumo” estas tutmonda fenomeno. En multaj landoj de la mondo kaj plej fame ol la aliaj en Koreio, Israelo kaj multaj urboj de Italio ĝi estas imitita (ne forgesu ke postulo de la kampanjo estas brakumo de fremdulo sen postuli nomon, adreson, telefononumeron, peti por posta renkonto aŭ iu alia cetera motivo krom sincera deziro por disdividi afablecon kun alia). Finfine mi ŝatas peti ke vi dediĉu iomete da via tempo kaj spektu tiun mallongan filmon sur YouTube. Mi garantias ke vi ne bedaŭros!
Iufoje brakumo estas ĉio kion ni bezonas...

13 nov. 2006

Malplaĉaj faktoj!

Ĉu oni povas komprenigi al iuj estimataj sinjorinoj ke kiom la mondo iĝus teda kaj naŭziga se ĉiuj viroj aspektus kiel Brad Pitt kaj George Clooney?

Kompreneble oni ankaŭ devas komprenigi al iuj sinjoroj ke ne eblas ĉiuj virinoj aspekti kiel Angelina Jolie kaj Monica Bellucci, sed mi jam scias tion!!

12 nov. 2006

Utila amikeco

Kvankam por iuj la novaĵo pli grava ol la rezulto de periodmezaj balotoj en Usono estis divorcodecido de Britney Spears, tamen mian atenton kaptis alia novaĵo; post dek ses jaroj kaj rezulte de voĉdonado atente observita de internaciaj observantoj Daniel Ortega elektiĝis kiel nova prezidento de Nikaragvo. Oni povas longe argumenti ke tiu ĉi lasta voĉdonado ne estis vere demokratia, ke sandinistoj neniam vere cedis povon al siaj oponantoj kaj ke la elekto de nikaragvanoj ne estos bona elekto por ili (la usona ambasadoro multfoje avertis ke elekto de s-ro Ortega rezultigos internan militon, ekonomiajn premojn kaj malfeliĉon – alivorte li iel minacis la nikaragvanojn). Mi ne intencas ĉi tie refuti tiujn argumentojn (kaj eble ne povas fari tion ĉar iugrade ili estas veraj). Sed min interesis vidi por la nikaragvanoj kiel estis senutila amikeco kun Usono (aŭ almenaŭ bonaj rilatoj kun tiu lando). Dek ses jaroj (ekde 1990 ĝis 2006) ne estas mallonga tempo sed post tiom da tempo ankoraŭ nun Nikaragvo estas la dua plej malriĉa lando de la kontinento Ameriko (post Haitio). Usono kiu tiom arde subtenis kaj subvenciis la milicion Contras, post renversiĝo de la sandinista registaro ellasis tiun landon aŭ ial ne interesiĝis alporti (aŭ estigi) pli bonan (ekonomian) situacion tie. Mi serĉis vidi ĉu mi povas trovi landon kies amikeco kun Usono estas rezultinta prosperon aŭ pliboniĝon de ekonomio. Kvankam mi ne intencas redukti kompleksecon de aferoj kaj prezenti tro simplan skemon de ili, tamen al mi tiel ŝajnis ke la plej lasta loko en kiu amikeco kun Usono vere plibonigis la ekonomion estis en la okcidenta Eŭropo post la dua mondmilito. Tie danke al la plano Marŝal (tiel nomita post la usona ŝtat-sekretario George Marshall) eblis rekonstrui ekonomiojn de kelkaj el tiuj eŭropaj landoj kiuj estis detruitaj dum la milito. Depost tiu tempo oni rare vidas landon kies amikeco kun Usono estis vere ekonomie utila por ĝi. Ekzemple Ĉilio en kiu Usono renversis la registaron de Salvador Allende kaj subtenis reĝimon de Pinochet ne kapablis montri ekzemplon de ekonomia sukceso. Kompare al Pakistano, Barato ne konsideriĝas kiel tre proksima amiko de Usono (kaj Pakistano estas aliancano de Usono pri t.n. batalo kontraŭ terorismo) sed denove tio estas Barato kies ekonomio progresas kaj Pakistano ankoraŭ ne estas sukcesa en tiu ĉi tereno. Pri Egiptio ankaŭ oni povas diri la samon. Por doni ekzemplon de sukceso Eŭropa Unio estis multe pli bona. Hispanio kaj Irlando antaŭ aliĝo al EU estis tute ne prosperaj ekonomioj sed dank’ al siaj membriĝoj en tiu bloko ili konsiderinde progresis. Hodiaŭ Hungario, Pollando kaj la baltaj landoj (kaj Slovenio) ĝuas similan situacion. En la sudoriento de Azio, t.n. la Tigroj (unuaj kvar tigroj estis Hongkongo, Tajvano, Singapuro kaj Sud-Koreio la nunaj novaj tigroj estas Malajzio, Indonezio, Filipinoj kaj Tajlando) progresis ĉefe dank’ al kunlaborado kun Japanio, ĝia moderna teknologio kaj malavaraj investoj de tiu lando en iliaj ekonomioj (iugrade Filipinoj estas escepto kaj tie investoj de usonaj firmaoj ludas pli gravan rolon ol tiu de Japanio). Usono ne kapablas eĉ montri sukcesan ekzemplon de kunlaboro pri siaj najbaroj. Dek du jaroj post interkonsento NAFTA, nun Usono devas konstrui muron por malhelpi fluon de senleĝaj malriĉaj almigrantoj el Meksiko. Tiu ekonomia interkonsento estas inter nur tri landoj (Usono, Kanado kaj Meksiko – komparu kun EU) kaj eĉ Usono ne devis zorgi (aŭ helpi) Kanadon ĉar tiu lando jam ĝuas grandan prosperon ekonomian. Post 12 jaroj la plej prospera ekonomio de la plando, tiu de 300 miliona Usono ne sukcesis estigi prosperon eĉ en sia malriĉa suda najbaro (kiu cetere havas grandan kvanton da petrolo). Post tiu minaco ke Usono reirigos Pakistanon al la ŝtona epoko se ĝi ne tute kunlaboros kun tiu lando en sia batalo kontraŭ terorismo, mi nun komprenas ke nura utilo de amikeco kun Usono povas esti ke ĝi ne detruos vin (kiel ĝi faris pri Vjetnamio, Irako kaj Afganio), se ne ĝi ĉiuokaze ne helpos vin.

9 nov. 2006

Pri la homo

La franca verkisto Gustave Flaubert (1821-1880) diras:

La homo estas tia kia ĝi estas, ne temas ŝanĝi sed kompreni ĝin.
L'humanité est ainsi, il ne s'agit pas de la changer, mais de la connaître.

5 nov. 2006

Frontispico

En suda angulo de la interna korto de la universitato Ryerson estas frontispico. Ĝi ŝajne estas nura postrestanta parto de iu pli malnova konstruaĵo. Hodiaŭ oni uzas ĝin kiel enirejo de sportaj haloj. Ĉiufoje kiam mi rigardas ĝin, mi provas imagi kiel ŝajnis la originala konstruaĵo al kiu ĝi iam apartenis. Sed cetere de la konstruaĵo mi ŝatas imagi kiel ŝajnis homoj kiuj venis al tiu konstruaĵo. Tio ne estas malfacila. Mi povas imagi ilin surbaze de scenoj kiujn oni trovas en dokumentaj aŭ kinaj filmoj de la antaŭaj jaroj. Mi pensas ke tiutempa vizaĝo de Toronto ne devas esti ege malsimila de vizaĝo de aliaj urboj en Nord-Ameriko (precipe Usono).
Frontispico
Kiam mi estis ĵus veninta al Toronto mi loĝis en hotelo kiu estis kaj malmultekosta loĝejo por studentoj kaj loĝejo por maljunaj emerituloj. Tie iun tagon maljuna sinjorino venis al la publika ĉambro (kie estis televidilo, biblioteketo kaj tabloj por sidi kaj babili) kaj ni interparolis. Mi lernis ke ŝi estis studentino en la altlernejo Ryerson (antaŭe Ryerson ne estis universitato sed nur altlernejo por trejni instruistojn). Tiam mi provis imagi ke en ŝia epoko kiel ŝajnis la universitato, ĝiaj studentoj kaj profesoroj. Ĝis nun mi estas trovinta neniun foton aŭ pentraĵon de la universitato en tiu tempo. Tial mi devas funkciigi mian imagpovon kaj tio estas amuza por mi.

4 nov. 2006

El Avesto (6)

Zoroastro
En ĉi tiu blogero mi volas prezenti tradukon de la kvara kanto de la unua parto (Ahnavajiti) de Gathao :

Ĝia transskribo per la esperanta alfabeto :
Je urvanem men gairi vohu hacra manangha aŝiŝĉa ŝja-ocananam viduŝ mazdo ahurahja javat isai tavaĉa avat ĥsai aeŝe aŝahja.

Ĝia traduko :
Mi akordigas mian animon kun la Bona Penso kaj scias pri rekompenco kiun estas destininta Ahura-Mazdo por ĉiu ago. Ĝis tiam kiam mi havas povon kaj kapablon mi instruos la aliajn por ke ili agu laŭ la Virto.

En tiu ĉi verso ankaŭ Zoroastro instruas ke la feliĉo atingeblas nur per la Bona Penso (Vohu manangha). Li ankaŭ instruas ke por ĉiu bona ago ekzistas bona konsekvenco, ia rekompenco (tie aperas filozofia malfacilaĵo ĉar dum niaj ĉiutagaj spertoj ni ofte ne vidas tian rektan interrilaton). Komisio kiun Zoroastro donas al si mem estas tio ke li devas laŭ sia povo kaj kapablo instrui la aliajn por ke ili sekvu la Virton (Aŝa).

La antaŭa blogero mia pri traduko de Avesto.

2 nov. 2006

Bedaŭrinda

Bedaŭrinda ne estas okazo de malfeliĉaĵoj (ĉiuokaze ili okazas) sed alkutimiĝo al ili. Bedaŭrinda estas perdo de tiu sento kiu ebligas kompreni malfeliĉecon de iu okazaĵo.
Multaj el ni, irananoj, estas jam alkutimitaj al katastrofoj. Ni ekzemple ĝojas kiam dum tertremo ne mortos 100000 homoj sed NUR 10000! Ni ekzemple ĝojas ke en nia lando pasaĝeraj aviadiloj ne kraŝas ĉiutage sed ĉiumonate! Ja ni estas kontentaj kiam iu okazonta katastrofo estas malpli peza. Iam ni eĉ ne konsideras tiajn okazaĵojn katastrofoj preventeblaj sed diaj destinoj akceptendaj.
Nun mi konstatas ke Esperantistoj ankaŭ similas al ni, irananoj. Kiam la revuo El Popola Ĉinio haltis aperi surpapere, ni triamondanoj ne multe ĉagreniĝis. Kaj mi povas kompreni kiel okcidentaj esperantistoj eĉ estus feliĉaj ĉar tiu propagand-aparato de aĉa flava komunismo ŝtopiĝis.
Kiam ĝangalo anoncis sian malaperon la redaktoro de Libera Folio festis tion kaj la iniciatinto de Farbskatolo skribis "Ni gaje dancu sur la tombejo de ĝangalo!". Raporto.info anoncis sin la plej taŭga anstataŭulo de ĝangalo pri raportado de novaĵoj. Oni nur ĝojis sufokiĝon de tiu voĉo kiu ne plaĉis al li/ŝi.
Kiam la nura esperantlingva revuo tute dediĉita al la literaturo, Fonto, anoncis sian baldaŭan malaperon, multaj akceptis tion kiel neceso de la epoko. Ili pensis ja nun per la reto eblas pli facile krei iun tian revuon.
...Kaj nun malapero de la esperantlingvaj elsendoj de Radio Polonia. Tiu novaĵo neniel estis surpriza! Ja en epoko de la reto kiu zorgas pri radio? Jam ekzistas la reta Radio verda kiu taŭge plenigas vakuon de Radio Polonia (laŭ nivelo de lingvaĵo kaj kvalito de enhavaĵoj neniel kompareblaj).
Tio ne estas evoluo. Tio ne estas progreso. Sed ja delonge ni estas jam alkutimitaj al malfeliĉaĵoj. Ni plu eĉ ne perceptas ilin kiel malfeliĉaĵoj.

1 nov. 2006

Une question

Je ne comprends pas pourquoi des personnes qui n'ont jamais étudié l'Espéranto, ont des idées tellement négatives à propos de cette langue. Quoi dans cette langue provoque de telles inimitiés chez ces gens?

30 oct. 2006

Diversaj aferoj

  • Mi ne komprenas kial iufoje ni mem malhelpas nin. Tio precipe estas ĝusta pri esperantlingvaj eldonejoj. Depost kiam mi decidis prezenti kulturajn varojn kiuj iel temas pri Esperanto (aŭ estas en Esperanto) en maldekstra flanko de mia blogo, por fari tion mi ĉiam alfrontiĝis al iu sama problemo; eldonejoj ne disponigas bildojn de kovraĵoj de siaj libroj, revuoj, KD-oj, k.t.p. sur la reto. Mi devas pene serĉi sur la reto por trovi tiajn bildojn. Tiel ŝajnas ke niaj eldonistoj ankoraŭ vivas en la antaŭ-interreta epoko. Kvazaŭ neniu estas kompreniginta ilin pri utiloj de la reto por komercaj celoj. Por vidi kiel oni reklamas librojn, muzikajn KD-ojn aŭ filmajn DVD-ojn sur blogoj, vi povas rigardi al tiu ĉi perslingva blogotie, tie kaj tie.
  • Se vi ne estas jam trarigardintaj la novan numeron de la reta gazeto La Amikeco, mi konsilas ke vi nepre faru tion. Precipe min interesis mallonga filmo en kiu junuloj prezentis sin.
  • Bonvole legu blogon de studentoj de Mari-elen kaj kuraĝigu ilin. Ili bezonas al viaj kuraĝigaj komentoj por pli entuziasme lerni Esperanton.
  • Lastatempe mi trovis tiun ĉi interesan E-blogon kiu meritas rigardon kaj legadon. Ĝia titolo estas la BEKbotelo.


P.S: Mi forgesis skribi ke miaopinie la esperantlingvaj eldonejoj ofte ne uzas grafike allogajn kovraĵojn por siaj libroj. Tio ankaŭ estas grava problemo.

27 oct. 2006

Ĉu internacia kulturo eblas?

Edzinoj de Henrio la Oka
Iam subtilaj aspektoj de kulturo en kiu iu kreskas por tiu persono mem estas tiom evidentaj ke li aŭ ŝi neniel konscias pri malfacileco de ilia kompreno per aliaj (kiuj ne estas kreskitaj en tiu kulturo). En la lasta numero de la londona ĵurnalo de librorecenzo estas komerca reklamo. En ĝi estas bildo de ŝajne malnova (eĉ antikva libro) sur kiu estas skribita la titolo "fari geedziĝon sukcesa - making marriage work". Sub tiu titolo estas skribita la nomo de verkisto "Henry VIII". Sub bildo de la libro estas skribita "Se vi ne povas trovi tion - la libron - ĉi tie, ĝi ne ekzistas". Nu, mi ne konas tuton de la okcidenta historio (tiun de Francio, Britio, Usono, Hispanio, Nederlando, Rusio, Svedio k.t.p). Mi nur scias ke Henrio la Oka estis angla reĝo. Ankaŭ mi komprenas ke tiu titolo estas ia sarkasmo pri tiu reĝo, sed ne pli ol tio. Tial mi devas serĉi pri la afero. Tion farinte mi trovis ke Henrio la Oka havis 6 edzinojn kaj kelkajn amatinojn (ne ĉiuj samtempe sed unu post la alia). Tio kompare al iuj iranaj reĝoj (ankaŭ arabaj kaj turkaj) kiuj kelkfoje en siaj haremoj havis pli ol kelkcent amoritinojn ne ŝajnas stranga. Sed kiam oni rememoras la kristanan tradicion pri monogamio kaj komparas la aferon kun situacio de aliaj eŭropaj reĝoj, komprenas la sarkasmon. Almenaŭ malsukceso de Henrio la Oka pri geedziĝa vivo estas tiom konsiderinda ke en Vikipedio oni dediĉas apartan artikolon pri edzinoj de Henrio la Oka (Wives of Henry VIII). La sorto de tiuj virinoj ankaŭ estas ege studinda.
Ĉiuokaze post tiu aventuro mi pensas, ke ĉu vere eblas krei internacian kulturon? Ĉu eblas fari tiujn subtilajn aspektojn kompreneblaj por ĉiuj? Nun mi kiel orientano kiu volas vivi en okcidenta socio devas lerni tiajn aferojn sed ĉu la okcidentanoj ankaŭ penos lerni similajn subtilaĵojn en orienta kulturo? Ve! pri tio mi ne estas certa.

26 oct. 2006

Sentitolita

diplomitoj
Lastatempe ni decidis peti subvencion por mia esploro (kiu inkluzivas nur mian salajron ĉar la projekto jam estas subvenciita de aliaj fontoj). Mi skribis necesajn raportojn kaj kun dokumentoj sendis al NSERC (natural sciences and engineering research council of Canada - kanada konsilio por esploro pri la naturaj sciencoj kaj inĝenierio). Inter necesaj dokumentoj oni ankaŭ volis pruvon de mia diplomo. Mi pretigis kopion de mia diplomo kaj sendis ĝin al tiu konsilio. Post iom da tempo oni informis min ke mi devas sendi originalan version de mia diplomo. Mi surpriziĝis kaj skribis ĉu mi povas sendi alian kopion kies aŭtentikeco estas atestita de publika notario. Respondo estis ne; oni ne studos mian dosieron ĝis mi ne sendos la originalan ekzempleron de mia diplomo. Mi hieraŭ sendis ĝin al Otavo sed kiam pri tiu afero mi parolis kun miaj kolegoj mi lernis ke en Kanado oni povas peti sian presitan diplomon (tio kiun oni nomas la originala versio) plurfoje nur kondiĉe ke la ricevonto pagu iun monon al la universitato. Problemo estas tio ke en Francio la presita diplomo estas senpaga sed ege valora (kaj malfacile akirebla) dokumento. Tio estas ĉar tie ĉiu universitato per si ne eldonas diplomon. Tion faras la ministrio de altnivelaj studoj kaj sciencaj esploroj. Ankaŭ en Francio kiam oni volas akiri ateston pri aŭtentikeco de kopio de iu dokumento, tion urbodomoj senpage faras dum en Kanado por servoj de publika notario oni pagu monon. Jen diferenco de la du sistemoj. Nun mi ne plu havas mian diplomon kaj ege angoras pri perdo de tiu unika dokumento. Dio kompatu min!

24 oct. 2006

Sklavo

Sklavo estas tiu kiu atendas por ke iu venu kaj liberigu lin/ŝin.

Tion diras la pridebatinda poeto Ezra Pound. Mi diras "pridebatinda" ĉar li subtenis Mussolini kaj oni akuzas lin pri antisemitismo. Ĉiuokaze aldone al T. S. Eliot li ankaŭ estis unu el la plej influintaj personoj en la movado de modernismo en poezio.

22 oct. 2006

plivarmiĝo de la planedo

Antaŭ nelonge du E-blogistoj Eriketo kaj Akvosfero (tie kaj ĉi tie) skribis blogerojn pri problemoj rilataj al la vivomedio. En komento sub la blogero de Eriketo mi akuzis registaron de la prezidento Bush pri preteratentado de tiurilataj sciencaj eltrovoj. Fakte pri tio mi ne pravis ĉar ne nur s-ro Bush sed ĉiu alia persono en lia pozicio kiel la prezidento de Usono same agis. Tio estas ĉar la afero ne estas nur scienca, teknologia aŭ politika sed ankaŭ ekonomia, socia kaj kultura. Grandaj ekonomiaj potencoj kaj enradikigitaj sociaj kutimoj ludas konsiderindan rolon pri nia sintento alfronte al la problemo (aŭ eĉ pri agnosko de tio ke problemo ekzistas).
Tiuj kiuj konas la naturajn sciencojn scias kiom kompleksa estas tiu parto de la scienco kiu provas kompreni kaj priklarigi klimatajn fenomenojn. Por la sciencistoj la afero iĝas multe pli komplika kiam ili studas fenomenojn kiuj povas tiom draste influi vivon de tutaj homoj sur la planedo. Se la kordoteorio [teorio pri la elementa fiziko] estas malĝusta tio ne estas katastrofo (krom por impostopagantoj kies mono dum jaroj estas netrafe uzita). Sed ĝusteco aŭ malĝusteco de prognozoj kiujn oni faras pri ŝanĝo de la klimato povas influi la ekonomion, evoluon de la teknologio kaj tutajn aspektojn de nia vivmaniero.
En tiu debato ekzistas du flankoj; tiuj kiuj opinias ke la tero plivarmiĝas, ke tio okazas pro la industriaj agoj de la homo kaj malhelpi tiun ĉi fenomenon estas urĝa neceso. Aliaj diras ke la tero ne plivarmiĝas aŭ ĝi plivarmiĝas sed tio ne estas pro niaj industriaj aktivecoj aŭ tio ne kaŭzas tujan danĝeron. Ĉiu de la du flankoj akuzas la alian pri malhonesteco. Ekzemple nekredantoj de la hipotezo pri plivarmiĝo de la tero diras ke kredantoj de tiu teorio malhoneste ŝajnigas problemon tro serioza por certigi fondusojn kiujn ŝtatoj pagas por iliaj esploroj (sen ekzisto de problemo ne estos bezono por tiurilataj esploroj). la tero plivarmiĝasTio ne estas ĝusta ĉar eĉ se tero ne plivarmiĝas klimatologoj alfrontas multajn aliajn temojn pri kiuj ili povas esplori kaj por fari tion peti monon. Kontraŭe al tio, la petrolfirmaoj kaj aŭtomobil-industrio perdas grandegajn profitojn (kaj devas investi pri novaj teknologioj) se ĝusteco de tiu hipotezo pruviĝas. Mi antaŭe menciis novaĵon kiu raportis ke la tre prestiĝa londona akademio de scienco, la Reĝa Societo [ang. the Royal Society], estas akuzinta la petrolfirmaon Eksono [ang. Exxon] pri subvenciado de esploroj kiuj misprezentas problemon de plivarmiĝo de la tero. Pliposte en la revuo, The Washington Times, mi trovis tiun redaktoran opinion en kiu oni kontraŭatakas la reĝan societon kaj akuzas ĝin pri tio ke ĝi intencas malhelpi esplorojn kiuj povas riveli malĝustecon de nunaj teorioj pri plivarmiĝo de la tero. En tiu artikolo oni mencias la raporton de la usona scienca programo por studo de la klimatŝanĝo. Strange ĝi rekomendas atenton al grafikaĵo kiu laŭ la aŭtoro montras ke plivarmiĝo de la planedo estas ĉefe pro naturaj kialoj dum resumo de la raporto mem emfazas klaran indikon pri rolo de la homaj agadoj en la plivarmiĝo de la tero.
Aliloke iu aludas 17000 usonajn sciencistojn kiuj estas subskribintaj petskribon malfavore al hipotezo de plivarmiĝo de la tero. Mi ne komprenas depost kiam sciencaj debatoj devas solviĝi per petskriboj. Ankaŭ kial en tiaj debatoj ĉiu kontraŭulo komparas sin kun Galileo kaj mencias la Paradigman Problemon [proponita de la filiozofo de la scienco, Thomas Kuhn por priskribi la fenomenon de sciencaj revolucioj]? Nuntempe oni plu ne bruligas kontraŭulojn de la ĉefaj paradigmoj de la epoko [ankaŭ en la epoko de Galileo la batalo ne estis inter du rivalaj sciencaj ideoj sed inter scienca ideo kaj io kiu klare ne estis la scienco]. Ĉu vi sentas ke sciencistoj ne interkonsentas pri plivarmiĝo de la tero? En decembro 2004, la geologo kaj historiisto de la scienco Naomi Oreskes publikigis artikolon en kiu ŝi studis resumojn de 928 sciencaj artikoloj kiuj temis pri la klimataj ŝanĝoj kaj estis publikigitaj inter 1993 kaj 2003. Ŝi konkludis ke ĝenerale ekzistas interkonsento inter la sciencistoj pri plivarmiĝo de la tero kaŭze de agadoj de la homo [ve! oni ankoraŭ uzas la ekzemplon de Galileo por pretendi ke tia interkonsento ne validas].
Mi komprenas kial multaj el ni esperas ke plivarmiĝo de la tero estu malĝusta teorio. Tio estas ĉar ni malfacile povas imagi alian koncepton de komforto krom tiu al kiu ni estas jam alkutimiĝintaj.

Por pli da informoj vi povas rigardi tie, tie kaj ĉi tie.

17 oct. 2006

Pri dubo kaj la scienco

Mi devas korekti iun eraron en mia hieraŭa blogo. Kiam mi skribis ke la esenco de la scienco estas dubo, tio ne signifas ke oni rajtas ĉiam senprave dubi pri ĉio. Ja la scienco ankaŭ enhavas propoziciojn. Kiam oni diras "en normalaj kondiĉoj la akvo ekbolas je 100 gradoj celsiaj" por dubi tiun aserton oni devas havi sufiĉe konvinkantajn kialojn. Ankaŭ en la genetiko kiam oni diras ke naskoto de iu paro plejeble estos gene malsana, pri tio oni ne ŝercu. En kazo de la densakaj genaj malsanoj probableco de okazo estas tiom granda ke veto pri ili estas tute malkonsilita. Mi mem preferas etikinklinan aplikadon de la sciencaj faktoj. En la medicino oni instruas ke seksuamdo kun persono infektita je la aidoso plej probable rezultigas infektiĝon je tiu malsano. Nu bone do la saĝa persono evitu tion. Sed la scienco mem diras ke la probableco de infektiĝo je tiu malsano kaŭze de ĉiutaga kontakto kun infektita persono estas tre malgranda. Do oni povas ne forpeli personojn infektitajn de aidoso, oni povas eĉ ami iun el ili kaj vivi kun li aŭ ŝi. En tiu kazo mi opinias ke kvankam tre malgranda probableco ekzistas por infektiĝo je la malsano kaŭze de iu neseksa kontakto sed se la amo estas sufiĉe forta kaj ĉar la probableco estas ege malgranda do ja meritas riski tion. Cetere en kazoj kiel ekzemple kontakto de unu el la gepatroj kiu estas sana kun infektita infano tio estas eĉ farenda.
Ĉiuokaze ni ne malproksimiĝu de nia temo. La genetiko ankoraŭ ne kapablas certigi konsiderindan ĝustecon por tiu prognozo ke kiu persono estontece iĝas krimulo, seksatencanto, murdisto k.t.p. Mi eĉ ne vidas ĝin kapabla al fari tion en iu proksima estonteco. Pro tio mi konsideras ĉiun pretendon tiurilatan tre dubindega.

16 oct. 2006

Ĉu ĵurnalisma genio?

Hodiaŭ en la senpaga tagĵurnalo 24 mi vidis la jenan inform-titolon "Canada Supports Sanctions Against North Korea - Kanado aprobas sankciojn kontraŭ Norda Koreo". Tio ne estas malbona afero, sed mi neniel komprenis kial ĝi devas esti la plej grava novaĵo de la tago. Ja estus stranga kaj ege surpriza se Kanado ne aprobus sankciojn kontraŭ Norda Koreo. Sed aprobi ilin per Kanado estas tute normala, ordinara kaj bagatela. Mi atendis por ke la plej grava novaĵo de la ĵurnalo estu la lastatempa tertremo en Havajo. Eĉ novaĵo pri iu akcidento sur strato de Toronto povus esti pli grava ol tiu novaĵo pri aprobo de sankcioj per Kanado. Iam mi ne komprenas manieron laŭ kiu ĵurnalistoj laboras. Ekzemple mi ne komprenas kial inter tiom da vortoj la redaktoro de Libera folio por titolo de sia informo elektis la vortojn anuso kaj orgasmo (kun mistera apero de saksofono inter ili, vorto kiu ne havas tuj videblan rilaton kun la du aliaj vortoj). Ĉu tiele novaĵo iĝas pli ekscitanta? Ve! Mi neniam komprenos tian ĵurnalismon.

Okazaĵoj

Ĉi-jare la 14-an de oktobro estis la 100-a datreveno de naskiĝtago de Hannah Arendt.

Ankaŭ de la 4-a ĝis la 7-a de oktobro kongreso okazis omaĝe al Jacques Derrida en la universitato de Manitobo en Vinipego (Kanado). Ili estis du grandaj pensuloj.

Pri Derrida kaj Arendt en la interreta enciklopedio de filozofio.

Pri la genaj aspektoj de monstroj

Mi lastatempe vidis ke reage al mia blogero pri homo Ken Miner estas skribinta:

Pri la deklaro de la AAA: mi hezitas diri ion pro timo esti miskomprenata, sed: la problemo estas, klare, ke la gena faktoro estas science traktebla, dum la kultura faktoro estas multe malpli traktebla. Neeviteble do, vole-nevole, ni alfrontas mondon, en kiu tre gravos la genetiko. Mi scias preskaŭ nenion pri tiu scienco, sed nur humile konsilas, ke ni ne timu ĝin NUR pro tio, ke iam nazioj, ktp, misuzis ĝin por propraj celoj. Se validus tia rezonado, ni devus malakcepti preskaŭ ĉian sciencon.
Se iam ni homoj trovos nin en situacio, kie ni absolute timos la veron, estos absolute finite al ni.

Ken
Mi ne diris ke oni timu la genetikon NUR ĉar iam nazioj misuzis ĝin. Mi diris ke ni devas prudenti ne fari saman eraron. Ja por ordinaraj personoj tiel ŝajnas ke la gena faktoro estas science traktebla kaj la kultura faktoro estas multe malpli traktebla sed tio estas nur ŝajneco. Tio estas la plej facila (sed ne necese ĝusta aŭ efika) respondo por la problemo. Tiuj, kiuj studas la sciencon, scias ke la genetiko kaj pli ĝenerale medicino estas statistikaj kaj kompleksaj sciencoj. Oni ne povas reprodukti iun biologian aferon multfoje en ekzakte sama formo. Tiuj sciencoj parolas pli pri probablecoj anstataŭ iuj certecoj. Havi iun certan genon ne ĉiam aŭtomate signifas ke vi nepre malsaniĝos je ekzemple kor-malsano. Tio nur povas signifi ke probableco de tia malsano en via kazo estos pli granda. Ankoraŭ multaj aliaj faktoroj povas kaŭzi ke vi neniam malsaniĝos je tiu malsano. Ĉiu scienco nur kapablas respondi al certaj demandoj. Oni devas konscii pri tio kaj ne postserĉi en iu scienco respondojn de demandoj kiujn tiu scienco ne kapablos respondi. La genetiko (almenaŭ en ĝia nuna stato) ne povas determini kiu persono iĝas monstro kaj kiu anĝelo. Eble ni devas science pli esplori en tiu direkto sed ankoraŭ ni ne scias respondojn de multegaj demandoj. Pro tio ni devas ege prudente apliki ĉi-sciencajn eltrovojn. La scienco instruas nin pri tio ke ni ne povas scii ĉion pri la vero. Tio estas scienca humileco.

P.S: La scienco alproksimigas nin al la vero sed ankoraŭ mi estas vidinta neniun sciencon kiu pretendas ĝi disponigas la veron. Esenco de la scienco estas dubo.

14 oct. 2006

El Avesto (5)

Post relative longa interrompo jen traduko de la tria kanto de la unua parto (Ahnavajiti) de Gathao :

Ĝia transskribo per la esperanta alfabeto :
Je vo aŝa ufjani manasĉa vohu apa-urvim mazdamĉa ahurem ja-ibiju ĥŝacremĉa agĵa-onvam-nem varedaiti armaitiŝ a-moi rafedhari zaveng ĝasata.

Ĝia traduko :
Ho Mastro de la saĝeco (Dio), la Virto kaj la Bona Penso, nun por honori vin mi eldiru kantojn kiujn ĝis nun neniu estas jam dirinta. Povas esti ke pere de memfido kaj Sereneco ni atingu la Boncelan Potencon. Ho Ĉiopova, akceptu niajn preĝojn, aspirojn kaj donacu al ni ĝojon kaj feliĉon.

ZoroastroEn tiu ĉi verso, aldone al la jam priparolitaj konceptoj, Aŝa (la Virto) kaj Vohumana (la Bona Penso), oni ankaŭ konatiĝas kun du aliaj konceptoj de Mazdaismo; Armaiti (la spirita sereneco, memregado kaj porbona sindediĉado) kiu estas necesa por atingo de Ĥŝacra (aŭ ĥaŝacra) kiu estas boncela potenco kaj kapablo por regi super la aferoj. Tiu verso diras ke ne per kolera, senprokrasta kaj maltrankvila reago sed sereneco, memregado kaj sindediĉado eblas atingi potencon, kapablon por regi super la aferoj kaj efiki. La koncepto ĥŝacra ankaŭ estas tradukita kiel la dia regno. Ŝajne tiun koncepton la legantoj jam konas pro influo de la kristana literaturo sed mi devas averti la legantojn ke religiaj konceptoj de la abrahamaj religioj ne ĉiam tute kongruas la ŝajne samsignifajn konceptojn en la neabrahamaj religioj (budhismo, hinduismo, ŝintoismo, konfuceanismo kaj zoroastrismo).

El Avesto (4), (3), (2), (1).

11 oct. 2006

Miniaturo

Mi antaŭe skribis pri miniaturo kiel sublima irana arto. Nun impresite de miniaturaj pentraĵoj kiujn alia irana esperantisto estas metinta en sia blogo mi ankaŭ deziras inviti vin por ke vi plezurigu viajn okulojn per rigardo al unu ekzemplo de tiu arto. Tiu miniaturo estas pentrita de majstro (perslingve por majstro oni diras Ostad) Mahmud Farŝĉian. Ĝuu ĝin!

Irana Miniaturo

10 oct. 2006

Du kinfilmoj

Mi ne scias kiom da vi memoras Bruce Lee (Brus Li). Mia generacio kreskis vidante liajn kinfilmojn kiam ni estis nur knabetoj. Li estis ege influa sur junuloj de tiu generacio ĉie ĉirkaŭ la mondo (mi pensas nenie sur la planedo ekzistas lando en kiu iuj ne estas spektintaj liajn filmojn). Tuto de mia intereso pri agadplenaj filmoj naskiĝis kaj disvolviĝis depost spektado de liaj legendaj batalplenaj filmoj en la junaĝo. Eble pro admiro de lia arto mi sekvis kaj ĉiam interesiĝis rigardi batalajn filmojn de aliaj aktoroj kiel ekzemple Jackie Chan, Jean-Claude Van DammeSteven Seagal (mi persone neniam interesiĝis pri laboroj de Chuck Norris). Kun intereso pri la arto de Bruce Lee en mi ankaŭ naskiĝis intereso pri batalartoj [ang. martial arts] specife pri karateo kaj kungfuo (kvankam mi mem neniam iris lerni aŭ ekzerci ilin). Lastatempe mi spektis du tre bonajn filmojn de tiu tipo kaj ŝatas ĉi tie prezenti ilin al vi (se vi iam spektas batalajn filmojn - multaj pensas spektado de tiaj filmoj ne estas bona).
La unua kinfilmo estas Maljugita (aŭ Danny la hundo - ang. unleashedDanny the dog). Mi opinias ke tiu filmo estas iu ĉefverko de la franca reĝisoro Luc Besson [Luk Beson]. Eble oni trovas ĝin tro false sentimentala. Sed mi persone trovis ĝin ege poezia kaj bone prilaborita. Mi pensas ke pro humana mesaĝo kaj tre bonaj batalscenoj tiu filmo meritas spekton (kompreneble nur se batalaj scenoj ne ĉagrenigas vin).
La kinfilmo Kung Fu Hustle
La alia filmo nomiĝas kung Fu Hustle (mi ne trovis bonan ekvivalenton en Esperanto por tiu titolo. bonvole vi proponu iun). Ĝi estas humurplena parodio de batalaj filmoj. Mi spektante tiun filmon pro du kialoj ploretis; unue ĉar mi ege ridis kaj due ĉar la nura ama rilato en la filmo estis ege kortuŝa kaj belege prezentita. Mi pensas ke tiuj du filmoj meritas spekton per tiuj kiuj interesiĝas pri batalaj artoj kaj agadplenaj kinfilmoj. Ili devas konsideriĝi klasikaj laboroj en tiu ĝenro.

P.S: Lastatempe Sonja porponis "Kungfua Friponaĵo" anstataŭ la angla "Kung Fu Hustle".

6 oct. 2006

Nostalgie

Iam miaj vagadoj sur la interreto rezultigas interesajn eltrovojn. Hieraŭ kiam mi vagis sur la interreto (tion mi ofte faras per serĉi vortojn sur la retserĉiloj kiel tiuj de Guglo kaj Jahuo) mi trovis tiun ĉi interesan blogeron. Tiel ŝajnas ke la blogisto serĉinte inter matematikaj temoj estas eltrovinta interesan artikolon de tre interesa revuo. La revuo nomiĝas Funkcialaj Ekvacioj. Ĝia redakcio konsistas el nur japanoj kaj depost ĝia eldoniĝo la plejparto de verkistoj de ĝiaj artikoloj ankaŭ estis japanaj. La revuo estas eldonita depost 1958 kaj tuto de ĝia arkivo estas atingebla sur la interreto. En komenco de ĝia eldoniĝo en la revuo aperis artikoloj en la angla, franca kaj Esperanto (kaj se necesis resumoj tradukiĝis al Esperanto). Tio ĉesis depost la 70-aj jaroj. Depost tiu tempo la artikoloj skribiĝis en la angla sed la revua titolo restis esperantlingva. Kiel ekzemplo estas interesa rigardi al tiu ĉi artikolo (tute en Esperanto) pri Transformo de Euler kaj ĝia aplikado al la diferencialaj ekvacioj de Fuchsa tipo, I; Integralo de Riemann-Liouville en la kompleksa kampo. Ho ve! esperantistoj antaŭe faris multon pli ol tio kion ili faras nuntempe.

5 oct. 2006

Ne tiom teoria!

La satelito COBE
Lastatempe Luis Restrepo ĝoje surpriziĝis ke Nobel-premion pri la fiziko en ĉi tiu jaro estas gajnintaj esplor-laboroj kiuj laŭ lia opinio devas pli konsideriĝi "teoriaj" aŭ ne tre "praktikaj". Mi ne estas certa pri tio. Fakte John C. Mather kaj George F. Smoot estas gajnintaj la premion pro siaj laboroj rilate radiadon de nigra korpo [ang. Black Body radiation] en la kosmo. Kvankam iliaj laboroj helpis pruvi ĝustecon de kosmoekan teorion, la grandega knalo [ang. Big Bang], kaj tio siavice helpis plifirmiĝon de pozicio de la teorio pri ĝenerala relativeco, tamen tiuj laboroj koncernis mezurojn surbaze de observoj faritaj de la satelito COBE (Esploranto de la kosmofona radio - ang. Cosmic Background Explorer). Fakte mi konsideras tiun laboron kiel praktika paŝo por pruvi ĝustecon de iu teorio.

29 sept. 2006

Alproksima malproksimeco

Tri aŭ kvar semajnoj antaŭ mi mendis kelkajn revuojn el Usono. Du semajnoj post tio mia patrino sendis al mi kelkajn aferojn kiujn mi estis postlasinta en Svedio. Jen surprizo! Poŝta pakaĵo kiun estis sendinta mia patrino atingis min pli frue ol la revuoj menditaj de Usono. Kiam mi demandis tiun firmaon el kiu mi estis mendinta la revuojn ili precizigis ke poŝtitaĵo devas atingi min post inter 6 ĝis 10 semajnoj (ili sendas ĝin per la tera poŝto). Mi estas jam aŭdinta historiojn similajn al tio el ambaŭ esperantistaj kaj iranaj amikoj. Juĝante nur surbaze de poŝtaj interŝanĝoj oni ne povas kredi ke Usono estas geografia najbaro de Kanado. Sed kredu min el Montrealo oni povas iri al Nov-Jorko per nur kelkhora veturado (mi ne scias kiuj grandaj usonaj urboj estas alproksimaj al Toronto eble Detrojto aŭ Ĉikago). Ni ĉi tie en Kanado estas ege alproksimaj al Usono (geografie). Kiam mi rigardas lagon de Ontario, kiu estas tuj apud la urbo mi konscias ke en alia flanko de tiu lago situas Usono. Sed tiu alproksimeco ankaŭ havas alian aspekton. Kanado estas en alia flanko de la plej longa kaj la plej sendefenda landlimo de Usono. Mi povas kompreni kial usonanoj angoras kiam Kanado akceptas almigrantojn kiel mi. Ĉiuokaze por ili, ni ĉiuj konsideriĝas kiel danĝeraj teroristoj, ĉu ne?

P.S: La usonaj urboj Buffalo, Rochester kaj Syracuse estas en alia flanko de la lago de Ontario.

27 sept. 2006

Invito por Esperanto-Tago

دوستان سلام. امروز می خواهم شما را دعوت کنم تا در برنامه ای شرکت کنيد که آن را انجمن امريکايی اسپرانتو پيشنهاد کرده است. این برنامه پيشنهاد می کند که وبلاگ نويسان از نقاط مختلف دنيا در روز ١٥ دسامبر که روز اسپرانتو هست يک مطلب در باره زبان و نقش آن به عنوان يک وسيله ارتباطی بنويسند و این مطلب را به دو زبان يکی زبان خودشان (مادری و/يا ملی) و ديگری زبان بين المللی اسپرانتو در وبلاگشان درج کنند. چون ما از آنانی دعوت می کنيم که اسپرانتو نمی دانند اسپرانتو دانانی مثل من آماده هستند تا کمک کنند و این مطالب را در حد توان به اسپرانتو ترجمه کنند. من نمی خواهم در باره مزايا و ويژگی های اسپرانتو انشا بنويسم. شما می توانيد اطلاعات کاملی در این باره روی وب سايت انجمن ایرانی اسپرانتو (موسسه سبز انديشان) پيدا کنيد. تجربه به خود من نشان داده که ياد گيری زبان اسپرانتو سودمند است و افق های تازه ای را فرا روی آدمی باز می کند. امروزه بخش اسپرانتو دايره المعارف ويکی پديا يکی از فعال ترين بخش های آن هست. من خودم نظراتم را به اسپرانتو در وبلاگم می نويسم و آن ها را کسانی از ژاپن، فرانسه، انگليس، امريکا، کلمبيا و اسپانيا مي خوانند. اگر من به انگليسی مي نوشتم شايد تعداد بيشتری آن را مي خواندند اما اولا من نمی توانستم به این راحتی مطالبم را بنويسم و ثانيا خوانندگانی از چنين گستره فرهنگی و ملیتی گوناگونی نمی داشتم. بعضی اسپرانتو دانان فارسی زبان مثل من به اسپرانتو ديدگاه هايشان را به اطلاع ديگران می رسانند. گروه ديگری از آنان به فارسی در باره اسپرانتو می نويسند. اگر مايل هستيد در این برنامه مشارکت کنيد لطفاً آمادگی خودتان را اعلام کنيد و مطلب خودتان را برای ١٥ دسامبر تهيه کنيد. همچنينً اگر مي خواهيد ترجمه آن به اسپرانتو را هم با کمک هم تهيه کنيم فاصله زمانی مناسبی را برای انجام این کار در نظر بگيريد. از توجه تان به این دعوت سپاسگزارم.
ترجمه‌ی شعر/ اسپرانتو (جن و پری)
ترجمه‌ی چند شعر از هومن عباسپور
ترجمه‌ی چند شعر از علی‌رضا دولتشاهی
در باره اسپرانتو در راديو صدای آلمان

Ĉi tiu teksto estas por inviti perslingvajn blogistojn por partopreno en la programo Esperanto-Tago. Pardonu min se mi ne tradukos ĝin en Esperanto, sed tio ne necesas.