14 janv. 2006

Jen mi en nova lando

Finfine mi alvenis al Kanadon. Nun mi komprenas ke se iu travivas malvarmecon de Montrealo, ja tiu persono povas fieri pri si mem. Mi ankorau ne havas taugan alireblecon al la interreto kaj kiel vi vidas ne povas tajpi cxapelitajn literojn. Ankau mi devas tre aktive sercxi laboron kaj do ne havas multan tempon por blogi sed mi ne estas forlasinta Esperanton. Mi legas kaj provas iom skribi en Esperanto. Mi vizitis grupon da Montrealaj junaj esperantistoj kiuj estis tre entuziasmaj kaj faras bonan laboron. Kiam mi iomete pli establigxis mi reskribos blogajxojn.

5 commentaires:

Sibazyun a dit...

Bonan vivon en la nova lando! Cetere, Montrealo estas konata en Esperantujo kiel urbo kun esperantigita TTT de sia metroo: http://www.metrodemontreal.com/languages/esperanto/index.html .

Gebeleizis a dit...

Bone bone bone, kata Beĉjo mi deziras al vi multan sukceson en la nova lando, nun pli proksime de mia hejmo :-).

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Kiel Sibazyun kaj Gebeleizis, ankaŭ mi deziras al vi la plejan bonon en Kanado. Antaŭ multaj jaroj vizitis mian urbon esperantistino el Montrealo (S-ino Francoise Dufur, aŭ simila nomo) kun filino, kvankam bedaŭrinde la junulino ne interesiĝis pri nia kara internacia lingvo.
Ni bedaŭrsentis mankon de viaj regulaj blogaĵoj.

Anonyme a dit...

Bonvenon al Ameriko! Kaj bonŝancon pri labortrovo. Viaj legantoj atendas baldaŭan reekblogadon.

Ken Miner

Toño a dit...

Havu bonŝancon en via nova migrado.

Ni esperas baldaŭ plu legi viajn blogaĵojn kaj viajn kontribuojn en retforumoj.

Ah, kaj bonan laboron, se tio eblas ;-)