31 janv. 2006

Unuaj impresoj

Unuaj impresoj kiam oni komencas loĝadon en iu nova loko (lando, urbo, kvartalo) ĉiam estas repripensindaj (almenaŭ por tiu homo mem). En kazo de almigrado al nova lando, ili ofte estas rezulto de tiuj unuaj tagoj aŭ semajnoj dum kiuj la persono forte sentas solecon, havas ne multe da mono kaj ege angoras pri sia sorto. Pro tio, la unuaj impresoj pri nova loĝloko plejofte estas negativaj, tro ĝeneraligaj, iel supraĵaj kaj portretas la novan loĝlokon nigra. Kun tempopaso eblas iĝi pli certa pri ĝusteco de kelkaj el ili sed ankaŭ eblas ricevi novajn impresojn tute kontraŭaj al la antaŭaj. Mi ne skribis miajn unuajn impresojn pri Svedio aŭ Francio kaj hodiaŭ plu ne memoras ilin. Pri Kanado mi volas skribi tiujn impresojn, mi ŝatas registri ilin (fakte tio estas la unua fojo, ke mi volas uzi mian E-blogon kiel taglibro). Eble kelkajn jarojn pliposte mia rigardo hazarde refalos sur ĉi tiuj skribaĵoj. Tiam mi aŭ mokante ridetos pri miaj sensencaj deliraĵoj aŭ amare ploros pri ĝusteco de miaj hodiaŭaj prijuĝoj. Do jen miaj unuaj impresoj pri Kanado, bonvenon al Nordameriko:
  • Bonvenon al Nordameriko! Unue ĉio kion vi estas jam vidintaj en holivudaj kinfilmoj pri nesekureco en stratoj de tiu parto de la mondo estas vera; Se iam, ie, iu fortmuskolulo (tiaj homoj ĉi tie estas multnombraj dank' al bonega nutrado) demandis vian monon, vian vicon en parkumejo aŭ ĉion ajnan alian de vi, mi konsilas ke vi cedu al tiu persono ĉar ĉi tie oni vere kapablas sen granda ĝeno de konscienco pafmortigi alian nur por kvin dolaroj (kaj bedaŭrinde ili unue pafmortigas vin kaj pliposte serĉas por vidi ke ĉu vi havis tiujn kvin dolarojn!). "The Wild West" ne estas fikcio, ĝi vere ekzistas!
  • Bonvenon al Nordameriko! ĉi tie ĉiu afero unue temas pri kaj antaŭ ĉio turnas ĉirkaŭ mono. Ĝi tre malfacile enspeziĝas kaj facilege elspeziĝas. Apud ĝi ĉiu alia valoro (kompato, humaneco, amikeco aŭ afableco) ofte estas malkonsiderinda.
  • Bonvenon al Nordameriko! ĉi tie aŭ vi devas fiki (kompreneble metafore) aliajn aŭ ili fikos vin. Ekzistas (absolute) neniu alia opcio. Tiu parto de la mondo plie similas al ĝangalo en kiu pli forta leono laŭnature devas vori animaletojn.
  • Kanado (kaj precipe Kebekio) ŝvebas ie inter Eŭropo kaj Usono. Kie? Oni neniam povas esti certa pri tio! Montrealo estas la plej bona pruvo por ĝusteco de tiu ĉi impreso; Duono de la urbo parolas la anglan (la usonan anglan) kaj ĝia alia duono la francan (se iel ekzistus tria duono! ĝi nepre parolus la ĉinan lingvon!). Duono de ĝiaj konstruaĵoj havas eŭropan arkitekturan stilon kaj la alia duono usonan. Eĉ loĝantoj de tiu urbo iam sin kondutas laŭ eŭropa maniero kaj iam laŭ usona maniero. En montrealo samkiel multaj grandaj urboj en Eŭropo ekzistas tre vasta sistemo de la publika transporto sed samkiel Usono ankoraŭ ne eblas atingi multajn partojn de la urbo sen persona veturilo.
  • Bonvenon al Nordameriko! Ĉi tie oni uzas malfacilan (kaj laŭ mi sensencan) sistemon de la anglosaksaj mezurunuoj. Mi ne komprenas kial anglosaksanoj tiom abomenas ĉion kio venas el la kontinento (anglanoj tiel nomas tiun parton de Eŭropo kiu estas en alia flanko de la kanalo Maniko) ke ili devas peni ankoraŭ mezuri longecon de objektoj per longeco de piedo (futo = 0.304 m) de iu el siaj pasintaj reĝoj aŭ per longeco de polekso (colo = 2.54 cm) de iu alia el ili.
  • Kaj finfine iu fakto pri Kanado kiu malpli sentiĝas ĉi tie estas tio ke ĝi almenaŭ formale estas regnata de damo kiu loĝas en alia flanko de oceano. Fakte tio neniel malplaĉas al mi. Mi ĉiam volis scii ke kion sentas tiuj kiuj estas regnataj de Reĝino Elizabeto la Dua. Bedaŭrinde esti regnata de la reĝino ne signifas ke pere de mia loĝ-permeso por Kanado mi povus facile vojaĝi al ekzemple Kardifo por tie renkonti mian karan samregnanon, Eriketo!
P.S: Filozofoj diras ke homo estas animalo parolanta, animalo pensanta, animalo logika k.s. Mi volas diri ke laŭ mia humila opinio homo estas animalo plendema, ĉu ne?

5 commentaires:

montamaristo a dit...

Kara Becxjo,

Mi tre amuzigxis pro via impresoj pri Montrealo kaj Kanado. Cxu vi sxatas tion aux ne sxatas?

Amike,

Andreo (mon-sxatanta fortmuskolulo) ;-)

Fátima a dit...

Saluton denove, kara Beĉjo!

Mi deziras al vi la plej belajn aferojn kaj multon da sukcesoj en via nova loĝloko, sed... kian timindan bildon vi pentris pri ĝi por ni!
Mi esperas ke baldaŭ vi kutimiĝu al ĝi.

Amike,
Fátima

Anonyme a dit...

Heh... pri senzorga mortpafado pro kvin dolaroj mi akceptas (kvankam mi neniam spertis ĝin). Pri la pluekzistado de la "Wild West" ankaŭ mi akceptas (kvankam mi neniam spertis ĝin). Pri la ĝangaleca etoso en granda nordamerika metropolo mi akceptas (kvankam mi neniam spertis ĝin).

Sed kiam vi sugestas, ke ekzistas usona stilo de arkitekturo -- tio estas pli ol tro ;)

Ken

Eriketo a dit...

Saluton Becxjo! Kaj bonvenon (iom malfrue) al la Komunumo, ecx se tio ne donas al vi la liberecon veni al Kardifo!

Kiel vi trovas la Kvebekan franclingvon? Mi ofte televide spektas diversajn franclingvajn programojn por praktiki mian scipovon de la franca lingvo kaj foje iom konfuzigxas kiam ili venas el Kvebeko, kvankam mi fluparolas la francon 'de Francio'. Cxion bonan!

becxjo a dit...

Dankon al cxiuj! Kara eriketo mi estas komforta kun la kebekia franca lingvo kvankam vi pravas kaj gxi estas malsimile de tiu de Francio.