5 mars 2006

Ni rajtas revi

Denove la sobre kritikanta redakcio de Libera Folio trovis alian viktimon por sia sorĉistoĉasado. La nova atakocelo de Libera Folio estas la usona esperantistino, Martha Cardenas, kiu lanĉis (aŭ relanĉis) subskribopeton favore al Esperanto sur la interreto. Ŝi estas akuzata pri mensogo kaj naiveco. Kaj mi denove ĝojas ke aferoj de UEA estas inter manoj de persono kiel Renato Corsetti kaj ne redaktoro de Libera Folio. Li saĝe diras : "Se la bildo de esperantistoj ĉe UN estas ne tre brila, tio okazas pro tio, kion ni ne faras, ne pro tio, kion iuj faras". Se iuj esperantistoj opinias ke tiu sinjorino estas dirinta mensogojn pri Esperanto (notu ke oni en Libera Folio uzis la vorton mensogo kaj ne misaĵo), ili devas demandi sin ke tiu novlernanto de la lingvo el kie estas aŭdinta tiujn ĉi mensogojn. Ĉu ne el broŝuroj kiuj pretendas ke ĉirkaŭ la mondo pli ol milionoj da homoj parolas Esperanton ? Ĉu ne el tiuj informiloj kiuj diras ke centoj da revuoj kaj kelkdekoj da radio-stacioj ekzistas en Esperanto ? Ĉu ne el niaj asertoj ke Esperanto helpas internacian interkompreniĝon kaj do tutmondan pacon ? Kiom da broŝuroj enhavantaj tiajn mensogojn kaj publikigitaj de diversaj lokaj asocioj kaj kluboj esperantistaj vi volas ke mi montru ilin al vi ? Kaj kial nun oni devas denunci tiajn mensogojn kiel kulpo de novlernanta esperantisto ? Jes, mi akceptas ke sinjorino Cardenas estis naiva tiam kiam ŝi kredis tiajn mensogojn sed naiveco ne estas krimo (almenaŭ el mia vidpunkto) precipe tiam kiam tiu naiveco estas miksita kun sincereco kaj entuziasmo. Estimata S-ino Cardenas ! Vi estas tre kara por mi ĉar vi estas sincera kaj vi provis fari ion. Ja ! Esperanto naskiĝis surbaze de revoj kaj disvastiĝis dank’ al laboro de idealistoj. Kaj mi gratulas vin ĉar vi ankoraŭ kapablas revi. S-ino Cardenas vi ne bezonas absolviĝon per esperantistaj gravuloj. Ne gravas ke Zamenhof ne estis pola lingvisto sed rusa farmisto aŭ io ajn alia. Estas grava ke li kreis tiun ĉi lingvon. Kaj tiu argumento ke mi ne legas vian subskribpeton ĉar ĝi estas en la angla lingvo sed mi estas svedlingva plie ŝajnas kiel infanaj pretekstoj por ĉikani. Ĉu oni kredu ke ili legas neniun anglalingvan tekston kaj respondas neniun anglalingvan demandon ? Kaj ili tiel prijuĝas vian subskribpeton kiel senutila malseriozaĵo kvazaŭ ĉiu momento, ĉiu sekundo de vivo de tiuj gravaj esperantistoj pasas por solvi la plej urĝajn problemojn de la homaro. Ne ! Kara Sinjorino ! Vi ne bezonas ilian aprobon. Neniu rajtas dikti nin ne revi kaj ne okupi nin je niaj idealoj. Vi vidis kaj ili vidis ke miloj da homoj subtenas vian idealon. Via subskribpeto ne dividis esperantistojn sed ŝajnigis plurajn dividojn kiuj jam ekzistis inter ili. En mia vivo tio estis la unua fojo ke mi vidis la titolon "Kataluna Esperanto-Junularo". Kaj ĝi por malaprobi laboron de alia esperantisto, por malaprobi laboron de tiu kiu estas farinta ion pro sia idealista entuziasmo. Tiujn geniulojn en Kataluna Esperanto-Junularo oni devas demandi pri tio, kion ili estas farintaj por plenumi sian cel-trafan strategion. Kiom da libroj, artikoloj, muzikaĵoj ili estas produktintaj ? Tiam kiam mi legas komentojn en kiuj oni parolas pri probablaj misuzadoj de la subskribpeto mi rememoras la libron « la danĝera lingvo » kaj pensas, ke iam scipovi Esperanton estis danĝera sed kion diras ĉi tiuj bonfartaj homoj kiuj timas misuzadon de ilia subskribo sur la interreto (dum neniu estas jam demandita monon aŭ numeron de ilia kreditkarto). Ĝis kie ili pretas akompani Esperanton ? En sobre kritikanta Libera Folio oni komentis ke via subskribpeto furaĝas (tiu verbo estas netransitiva do eble furaĝigas) fuŝulojn kiuj bedaŭrinde jam svarmas en Esperantio (kaj nur en ĝi, kompreneble). Lasu min esti tiu fuŝulo. Mi furaĝiĝos je via revo (kaj ĉiuj aliaj sinceraj revoj pri Esperanto). Bedaŭrinde Libera Folio elektis vin kiel sia viktimo dum ĝi aliloke gloris kaj energie defendis honoron de memaplaŭdanto (Christopher Culver) kiu pro abomeno okaze de malplenumiĝo de siaj misdeziroj inter esperantistoj estis denuncinta Esperanton kiel minaco kontraŭ aliaj lingvoj kaj estis demandinta ke oni ŝtopu socialajn kaj ŝtatajn subvenciojn al agadoj de esperantistaj organizoj en diversaj lokoj. Jes kara Sinjorino ! Iu sobre kritikanta nur aprobas aliajn sobre kritikantajn ! Sed vi ne bezonas ilin. Vi ankoraŭ kapablas revi…

3 commentaires:

Riĉjo a dit...

Vi ja pravas. "Mar" penas. Ŝi faras ion, anstataŭ nenion.

Ni esperantistoj jam aspektas kiel stultuloj laŭ la mondo. Ĉiu nova movado aspektas tiel.

Mi sciis ke la subskribopeton ne povus efiki, sed mi subskribis spite.

karamudini a dit...

Beĉjo,
Saluton. Kiel vi fartas en Kanado? Ĉu sufiĉe bone? Ĉi-vespere ni festis Ĉeharŝanbeh Suri. Penarda fajra festo! Mi deziras al vi kaj al viaj familianoj Feliĉan Novan Sunan Jaron.

Becxjo a dit...

Danokon kara Mohammad, Mi fartas bone kaj ankorau sercxas laboron. Mi ankau deziras tre bonan novan jaron por vi, cxiuj el viaj familianoj kaj cxiuj el bonaj irananoj.