30 mars 2006

Pri Haftsin

En mia antaŭa blogaĵo mi skribis pri Novruzo kaj ĝia ceremonitablo Haftsin. Ĝi estas ceremonia tablo sur kiu oni metas sep el jenaj naŭ objektoj kies nomoj en la persa lingvo komenciĝas per la litero Sin. Ĉiu el tiuj objektoj estas simbolo de io :
1 – Ajlo (pr. Sir سیر) – reprezentanto de medicino.
2 – Vinagro (pr. Serkeh سرکه) – reprezentanto de aĝo kaj pacienco.
3 – Pomo (pr. Sib سیب) – reprezentanto de sano kaj beleco.
4 – Sumako (pr. Somag سماق) – estas de sama koloro kiel sunleviĝo – kun leviĝo de suno Dio venkas Diablon.
5 – Samanuo (pr. Samanu سمنو – manĝaĵo el suko de tritiko-ĝermo kaj faruno) reprezentanto de riĉeco.
6 – Alizo (pr. Senĝed سنجد) – reprezentas amon.
7 – Legomoj (pr. Sabzi سبزی) – reprezentanto de renaskiĝo.
8 – Hiacinto (pr. Sonbol سنبل) – reprezentas alvenon de printempo.
9 – Moneroj (pr. Sekkeh سکه) – reprezentas riĉecon kaj prosperon.
En multaj anglalingvaj retpaĝoj kiujn mi rigardis oni tiel priklarigas historiajn originojn de la ceremonitablo Haftsin, ke en Irano antaŭ islamo oni sur la novjara ceremonitablo metis sep objektojn kies nomoj en la persa lingvo komenciĝis kun la litero Ŝin (la 16a litero de la persa alfabeto kiu prononciĝas kiel Ŝ). En tiuj fontoj oni ofte mencias tri el tiuj sep objektoj ; lakto (pr. Ŝirشیر), mielo (pr. Ŝahd شهد) kaj vino (pr. Ŝarab شراب), tiam argumentas ke post islamo ĉar piaj islamanoj ne povis meti vinon sur la novjara ceremonitablo (en islamo ĉiu alkoholaĵo estas netuŝebla kaj evitenda) do ili ŝanĝis la objektojn sur la tablo por anstataŭigi vinagron anstataŭ vino kaj tiel la ceremonitablo Haftŝin iĝis Haftsin. Tiu priklarigo ne estas ĝusta ĉar la vorto Ŝarab estas arab-devena vorto (Maŝrub – Ŝorb – Aŝrabeh ĉiuj estas arabaj vortoj) kaj antaŭ islamo en Irano oni ne nomis vinon Ŝarab. Do se irananoj metis ĝin sur la novjara ceremonitablo (fakte zoroastranoj ankoraŭ metas glason da vino sur siaj novjaraj ceremonitabloj), ĝi ne plu povis nomiĝi Haftŝin. Mi konas du pli kredeblajn priklarigojn por origino de Haftsin kiel nomo de la novjara ceremonitablo. En praaj tempoj ĉe Novruzo oni metis sep pletojn da manĝaĵoj aŭ agrikulturaj produktaĵoj sur la novjara ceremonitablo por danki prosperon de la pasinta jaro (kiel ia Thanksgiving) kaj deziri saman prosperon en la venonta jaro. En la persa lingvo traduko de la vorto pleto estas Sini, do la ceremonitablo povis iel nomiĝi HaftSini kaj tiu nomo pli poste estas transformita al Haftsin. Ankaŭ eblas ke pro tiuj agrikulturaj produktaĵoj sur la novjara ceremonitablo oni nomis ĝin Haftĉin (en la persa lingvo ĈIN estas traduko por falĉitaĵo kaj ĉidan signifas falĉi) kaj tiu nomo povas esti transformita al Haftsin. Pri Haft oni devas noti ke en antikva Irano kiel multaj aliaj antikvaj civilizacioj en la mondo, la nombro sep (pr. haft) konsideriĝis iel speciala kaj multaj aferoj asociiĝis al ĝi.

Aucun commentaire: