25 avr. 2006

Kulturaĵoj en Montrealo

Folklora DancoPor mi la plej ĝojiga ŝatokupo estas ĉeesti kulturajn programojn. Feliĉe en Kebekio, kiel en Francio, oni ĉefe ne konsideras kulturaĵojn kiel iuj komercaj varoj kaj ŝtato subvencias kulturan produkton. Tiel eĉ malpli riĉaj homoj kiel mi povas ĝui relative altkvalitajn kulturaĵojn. Mi sciis tion eĉ antaŭ mia alveno al Kanadon. Pro tio kelkaj semajnoj post alveno al Montrealon mi jam havis programon de kulturaj eventoj kiuj okazis en mia loĝkvartalo. Malgraŭ tio ĉio mi longtempe ne ĉeestis tiajn programojn ĝis esperantistaj amikoj inicis min pri ili. Unuafoje tio estis sinjoro Normand Fleury kaj lia estimata edzino Zdravka Metz kiuj afable invitis min por ke ni kune vespermanĝu en ilia hejmo kaj post tio iru al danc-spektaklon ; En granda salono de mezgrada lernejo oni invitis nin enŝipiĝi en imagitan ŝipeton kies nomo estis sortilège [sorĉo]. Kaj ni kune vojaĝis tra oceanoj kaj maroj por malkovri dancojn de diversaj nacioj. La programo estis planita por pli junaj spektantoj kaj enhavis multajn instruajn priklarigojn. Tio multe plaĉis al mi kaj mi lernis multon vidante dancojn el Turkio, Kroatio, Italio, Hispanio kaj Skotlando. Ili estis akompanataj de ŝercaj kaj instruaj priklarigoj.
Post tiu unua kultura programo mi ĉeestis la teatraĵojn ‘Face au mur et Tout va mieux – antaŭ la muro kaj Ĉio iras pli glate’ kiu sursceniĝis en kulturdomo de mia loĝkvartalo. Ili estis du mallongaj teatraĵoj de la angla verkisto Martin Cramp (naskita en 1956 en Dartfordo – Kento). La du teatraĵoj estis pri amaraj malfeliĉaĵoj kaj pli seriozaj temoj. Ili ne estis por distri sed por pensigi. Kaj mi ege aprezis ilin ambaŭ.
La tria kultura evento kiun mi ĉeestis estis parolrakontado de fabeloj. La titolo de la programo estis ‘Silence elles content! – Silentu, tiuj virinoj rakontas!’. Kaj ĝi ankaŭ prezentiĝis en la kulturdomo de mia loĝkvartalo. En la angla lingvo oni povas meti la vorton ‘Tale’ anstataŭ la franca vorto ‘Conte’ sed ĉi tie per la vorto ‘conte’ oni plie volas diri ‘Story Telling - parole rakonti fabelojn’. En la franclingva kulturo ‘conter les contes’ estas longdaŭra tradicio kaj fabeloj de Perrault estas monde famaj. Pro tio ne estas stranga ke en Kebekio oni organizas festivalon por parolrakontado de fabeloj (Festival de conte – de bouche à oreille). Tiu festivalo okazis ekde la 4-a ĝis la 9-a de aprilo kaj mi ĉeestis en nur unu el ĝiaj eroj. Dum tiu programo kvin sinjorinoj parole rakontis fabelojn. Unu el tiuj rakontoj estis tre simila al tiu fabelo kiun ni legis en niaj literaturaj kursolibroj en lernejo en Irano. Ĝi temis pri birdo enkaĝigita de reĝo (en niaj kursolibroj komercisto). La birdo ege sopiras liberecon sed la reĝo ne povas forlasi ĝin. Kiam la reĝo volas vojaĝi al naskiĝloko de la birdo demandas ke kion li povas alporti por la birdo el la vojaĝo. La birdo petas ke la reĝo rakontu ĝian situacion al ĝiaj samspecianoj tie. Kiam la reĝo tion faras la liberaj birdoj falas kvazaŭ mortaj. Li revenas el la vojaĝo kaj rakontas la okazaĵon al la birdo. Tion aŭdante la mallibera animalo ankaŭ falas. Kvazaŭ ĝi ankaŭ mortas. La reĝo elkaĝigas la birdon sed tion farante ĝi flugas kaj eskapas. Sur arbo for de la reĝo la birdo diras ke ĝiaj samspecianoj per sia faro estas instruintaj ĝin ke kiel ĝi povas liberiĝi libere de kaĝo.
Vi havos bizaran sentimenton kiam vi aŭdas rakonton kiun vi tre bone konas kiel fabelo de vialingva literaturo sed en alia lingvo (la franca) kaj el buŝo de alinacia (kebekia) homo. Aliaj fabeloj de tiu programo estis tute nekonataj de mi. Kaj fine mi ege ĝuis ĉiujn el ilin.Nun mi ege deziras ĉeesti aliajn kulturajn programojn en Montrealo.
درمونترال برنامه های فرهنگی متنوعی برگزار می شوند. من در چند تا از این برنامه ها شرکت کرده ام.این برنامه ها اغلب رایگان هستند. اولین آنها برنامه ای بود در باره رقص ملل مختلف. درطی آن رقصهایی از ترکیه، کرواسی، ایتالیا، اسپانیا و اسکاتلند عرضه شد. برنامه بعدی دو نمایش کوتاه بود از نویسنده انگلیسی مارتین کرمپ. برنامه دیگری که در آن شرکت کردم حکایت شفاهی داستان بود. در مونترال هرساله فستیوال داستانگویی و نقالی برگزار می شود. در برنامه ای که من در آن شرکت کردم پنج خانم به نقل حکایت پرداختند. یکی از این حکایتها شباهت عجیبی داشت به داستان بازرگان و طوطی که ما در مدرسه و در کلاس ادبیات می خواندیم. عجیب است وقتی آدم حکایتی چنین آشنا را در زبانی دیگر می شنود. در کل من از تمام این برنامه ها لذت بردم.

P.S: La supera bildo montras folkloran dancon en iu lando de Balkano.

4 commentaires:

montamaristo a dit...

Kara Becxjo

Finfine vi iomete ekgxuas vivon en Kanado. Longe sxajnis de pluraj afisxoj ke Kanado nur portas malgxojon kaj senesperon al vi.

Amike,

Andreo

becxjo a dit...

Kara Andreo,

Certe Kanado estas tre gaja lando kaj mi ege gxuas gxin. Krom problemo de laboro aliaj aferoj tre glate iras cxi tie.

Stian a dit...

Saluton, bloganto(j):
Blogoj nun estas maniero nova tre interesa komuniki inter Esperantoparolantoj. Ekzistas jam multaj E-lingvaj blogoj, kaj iliaj temoj kaj stiloj tre varias. Tamen, laux mia scio, ne ekzistas "agregatoro" (programo kiu auxtomate kolektas artikolojn de multaj blogoj kaj montras ilin en la sama pagxo) por Esperantaj blogoj (ekzemplo estas KDE Planet, kiu kolektas la blogojn de programistoj KDEaj). Mi sxatus tiun pagxon fari, kaj volas demandi cxu vi sxatus partopreni. Tehxnike tre simplas, mi nur subskribas je via "feed" (rss/atom) kaj vi nenion bezonas fari. Se vi ne havas "feed", mi povas uzi alian manieron aliri vian blogon.

Bonvolu kontaktu min se vi volas partopreni (shaklev@gmail.com) aux se vi havas ajnajn demandojn/konsilojn. La pagxo versxajne havos la adreson planeto.houshuang.org (mia servilo).

Dankon,
Stian

Anonyme a dit...

Saluton Becxjo kaj stian!

Becxjo, estas cxiam interese legi pri mia logxurbo en esperanto ;)

Stian, eble jam ekzistas tion kion vi volas krei? vidu

http://e-planedo.kerno.org/

kunlaboreme, gxis!
boris-antoine