13 avr. 2006

Pri la kreismo en Kanado

En sia plej lasta blogaĵo, Kolonjano skribis pri neceso de sendoktorina edukado. Li skribis tiun blogaĵon antaŭmetante debatojn kiuj ekzistas ĉirkaŭ la teorio de evoluo kaj tiu de planita kreado. Estas interesa ke tiaj debatoj ankoraŭ sekviĝas. Dum la pasintaj semajnoj mi havis ŝancon ĉeesti konferencojn pri ĝi. Unue aprila numero de la scienca revuo Québec Science estas dediĉita al la temo kaj vaste traktas ĝin. Due en la 29-an de marto estis konferenco en la universitato Migilo [McGill]. En tiu konferenco paroladis profesoro Brian Alters. Li estas la nura kanada sciencisto kiu aldone al kelkaj usonaj sciencistoj estas atestinta antaŭ la usona federa kurto en Dovero favore al instruo de la teorio de evoluo (kaj kontraŭ instruo de la planita kreado en lernejoj kiel scienca lernindaĵo). Finfine la tria konferenco okazis en Kebekia universitato en Montrealo (Université de Québec à Montréal - UQAM) en la 6-an de aprilo. En ĝi paroladis profesoro Pierre-Henri Gouyon kiu estas profesoro en la muzeo de la natura historio en Parizo. Kompreneble ĉiuj el tiuj okazaĵoj antaŭmetis argumentojn kontraŭ la planita kreado. Sed ne pensu, ke la kontraŭ-kreisma fluo ĝuas la absolutan superregadon super sia rivalo en Kanado. Ĉiuokaze Usono estas tre alproksima al tiu lando kaj tieaj senraciaĵoj facile trovas siajn vojojn por enveni en Kanadon. Ekzemple Scienca Konsilio de Kanado [kiu ne konsistas el sciencistoj sed el politiksitoj kaj decidas pri esploro-projektoj] estas rifuzinta buĝeton por eslporo pri misefikoj de kreismo en Kanado. En Brita Kolombio branĉo de la usona grupo Focus on the Family ĉiujare elspezas 11 milionojn da dolaro por propagandi la kreismon, la seksabstinadon … kaj la rajton por puni infanojn per pugbatado! En la jaro 2000 la nuna ministro pri la publika sekureco, Stockwell Day, estas asertinta ke favore al la kreismo ekzistas sciencaj pruvoj tute same de tiuj pruvoj kiuj ekzistas por la teorio de evoluo. Kaj inter subskribintoj de petskribo lanĉita de la seatla instituo Discovery kontraŭ la teorio de evoluo ekzistas nomoj de almenaŭ kvar kanadanoj i.a. Marvin Fitzler, profesoro de la biokemio kaj la molekula biologio en universitato de Kalgario. En Kebekio ekzistas asocio pri la kreisma scienco (l’association de science créationniste du Québec – ASCQ) kiu havas 200 membrojn kaj estas la plej aktiva asocio inter la franclingvaj asocioj de tiu tipo. Ĝi organizas konferencojn, vendas DVD-ojn kaj havas interretajn retpaĝojn. Ankaŭ ĝiaj anoj predikas siajn kredojn antaŭ pordoj de mezgradaj lernejoj [en Kanado oni nomas tiajn lernejojn College sed kiel NPIV sugestas mi evitos uzi la vorton Kolegio por nomi tiajn lernejojn].

1 commentaire:

Kolonjano a dit...

Kara Beĉjo,

dankon pro via kontribuaĵo.

Tute hazarde germana privata televida kanalo VOX hieraŭ elsendis dokumentadan filmon de BBC "A War on Science" ("Milito kontraŭ scienco"), kiu traktas ĝuste la proceson de Dover, Pennsylvania.

La konstitucio de la dua germana respubliko (fondita en 1949) ankoraŭ ne plene apartigis ŝtaton kaj eklezion. Tamen kreisma pensado kutime restas afero de religia instruado. Ĝis nun mi ne aŭdis aŭ legis pri lernejo, kie ĝi fariĝis temo deviga ankaŭ por instruisto de biologio. Kaj mi ja esperas, ke tio neniam okazos.

Festotagan saluton el Eŭropo,
Kolonjano