31 mai 2006

Difektata milito

Tiel ŝajnas ke la milito de Usono en Irako iĝas pli kaj pli difektata. Nun post skandalo de malliberejo de Abu-Garib oni aŭdas pri masakro de Hadica [ang. Haditha]. Ĉu tio estas komenco por ripetiĝo de tio kio okazis en Vjetnamio? Ĉu Usono perdas moralan terenon en la milito kontraŭ terorismo?

8 commentaires:

montamaristo a dit...

Notu ankaux ke la Irakaj militistoj elektis ataki la Usonajn marinfanterianojn cxe loko proksime al la dormantaj Irakaj civilanoj. Tiu cxi estas klasika strategio de gerila milito.

Mao-tse-tung malkovris ke la Revolucio neniam okazus se cxiuj bataloj okazus for la popolo. Versxajne la insurektanoj vetas ke la Usonanoj lernis nenion de la pasinto kaj nesxangxita gerilisma strategio kreos la saman rezulton kiel tion antaux tridek jaroj en Vjetnamio.

becxjo a dit...

Montamaristo,
Oni cxi tie ne parolas pri strategio de teroristoj sed pri reago de la plej forta armeo sur la tero al tiuj strategioj. Fifaroj de teroristoj ne forigas respondecon de fortega armeo kiu pretendas batalas por bono de iu popolo.

Riĉjo a dit...

La plej trista afero de la artikolo aperis ĉe la fino. "Mi devas varti mian fraton," diras la 9-jara knabino Eman Waleed, "Restas neniu alia." Certe tiuj soldatoj agis abomene.

Sed mi scivolas...

Kial la lokaj loĝantoj permesas ke iu plantis tiujn eksplodilojn?

La artikolo diris ke ĉiutage la soldatoj trovas dudekojn da eksplodilojn plantitajn preter la vojoj proksimaj al ilia bazostacio. DUDEKOJN! Ĉu neniu rimarkis iun plantantan tiojn, eĉ proksime al la loĝantaj domoj? Kial neniu krias alarmon por kapti la kulpulojn?

Ŝajnas al mi ke zorgema patro plibone levu liajn okulojn el la Korano kaj gardu la vojon apud lia domo. Kaj malbeniĝu la viro kiu plantas eksplodilon antaŭ la domo de liaj najbaroj.

becxjo a dit...

ricxjo ili ne povas preventi plantadon de bomboj apud siaj hejmoj pro jenaj kialoj unue cxar ecx se dudek bomboj sed oni ne estas plantita ilin en sama loko. Due cxar eble oni plantas ilin for de rigardo de aliaj se ne almenau la iraka polico povis malfunkciigi ilin au almenau nebatalantoj povis foreskapi la regionon. Trie cxar eble denunci plantantojn al la amerikanoj (kiuj cxiuokaze konsiderigxas kiel okupantoj) faras denuncintojn celo de atako kaj atenco. Do vi vidas ke afero por nearmeaj logxantoj ne estas tiel simpla kiel sxajnas. Sed afero por usonaj soldatoj estis simpla ili ne devis ekzekuti nearmeajn homojn.

montamaristo a dit...

Kiu rajtas instrui etikon al Usonaj militistoj? Kie troveblas pli sinregitaj armeanoj?

Riĉjo a dit...

Kara Beĉjo,

Mi certe ne defendas la abomeninda konduto de tiuj soldatoj. Tio tute maltrafas mian temon.

Eĉ se mia loko estis okupita per aĉa fremda armeo, eĉ se mi persone volis batali kontraŭ tiu armeo, ...mi ne permesus ke iu ajn plantu eksplodilon en mia najbarareo, kompromizanta la sekurecon de nekulpantoj, kondukanta la batalon antaŭ la pordo de mia domo.

becxjo a dit...

"montamaristo diris: Kiu rajtas instrui etikon al Usonaj militistoj? Kie troveblas pli sinregitaj armeanoj?"

Tion versxajne kaj lau raporto de B.B.C. faros la usona armeo mem. Tiu ege sinregita armeano estas jam farinta multajn hororajxojn en Vjetnamio.

montamaristo a dit...

Kara Becxjo.

Kiel Ricxjo, mi ne intencas defendi abomenajn agadojn de Usonaj soldatoj nek iuj aliaj. Tamen agnosku la alternativojn.

Pli Vjetnamio, ecx se cxiuj abomenindaj rakontoj pri la sinkonduto de la Usonanoj estas prava (kaj ili ne cxiuj estas tiel), la Usona armeo restas la plej deca okupanto kiu iam invadis Vjetnamion. Nek la Francoj, nek la Japanoj, nek la Cxinaj sinkondutis pli bone ol ili. Kaj pri intercivitana milito, cxu vi scias tion kio okazis en Vjetnamio post la Usonanoj forestis?

Kaj por miaj tro-fieraj samlandanoj, komparu la misagadon de al Kanada aer-infanterio al ties kaptitoj en Somalio antaux kelkaj jaroj kun la Usonanoj de Abu-Graib en Irako. La Kanadaj fotoj estas multoble pli hontinda!

Gxis pli bona elekto troveblas, restu la Usonanoj.