28 mai 2006

Nevolita blogpaŭzo

Toronto
Karaj legantoj kiuj regule venas kaj vizitas mian blogon! Mi petas vian pardonon ĉar dum longa tempo mi skribis nenion novan ĉi tien. Tio okazis ĉar dum la antaŭaj tagoj mia vivo estis ŝancelita kaj mi ne povis skribi ion. Kvankam mi tre ŝatis resti en la franclingva parto de Kanado en Kebekio, sed malgraŭ miaj streboj mi ne trovis taŭgan laboron tie. Feliĉe en Toronto kiu estas en anglalingva parto de Kanado mi trovis postenon en iu universitato kaj do mi venis al tiun ĉi urbon. Kaj instaliĝi en nova urbo bezonis kaj ankoraŭ bezonas al tempo. Dum almenaŭ unu jaro mi devas fari post doktoriĝan esploron en la universitato Rejerson [Ryerson]. Ĉi tie en Toronto, kiel en Montrealo, mi renkontis afablajn esperantistojn kiuj multe helpas min. Mi pliposte skribos pri Toronto kaj ĝiaj vidindaĵoj.

2 commentaires:

Kolonjano a dit...

Kara Beĉjo,

mi deziras al vi sukceson en anglalingva Kanado.

Ĉu estas via unua posteno en postdokoriĝantujo?

Espereble vi povos resti en Toronto ankaŭ post unu jaro.

Almenaŭ mi ne ŝatus ŝanĝi mian loĝlokon (eĉ -landon!) tiom ofte.

Matenajn salutojn el Rejnlando,
Kolonjano

becxjo a dit...

Kara Kolojnano,
Dankom pro via komento. Mi ankau ne sxatas sxangxi mian logxlokon tiom ofte sed bedaurinde por trovi laboron kaj pli bonan vivon mi devis kaj sxajne ankorau devas tiom movi. Jes tio estas mia unua post-doktora laboro. En Svdeio kvankam mi estis en Universitato kaj havis mian doktoran gradon sed mia laboro ne estis post-doktora esploro.

Matenajn salutojn el Toronto!