10 mai 2006

Pri scienco kaj kredo je transcendaĵo

Dum mi studis por skribi miajn antaŭajn blogaĵojn pri neracia kaj senrilata interveno de la religia kredo en aferoj rilataj al la scienco (en kazo de debatoj pri la teorio de evoluo kaj la kreismo) mi konstatis ke eblas fari eraron en alia direkto. Eblas mise meti la sciencon anstataŭ la religio kaj trakti ĝin kiel alia fonto de dogmaro. Eblas erare konsideri la sciencon disde de la homo kaj disde de tiu socio en kiu la scienco evoluas. La scienca esploro estas iu agado de homo kaj do influata de la homa naturo. En la scienco ankaŭ eblas okazi eraro, trompo aŭ misuzado. Dum la homoj pere de la scienca rigardo kritike ekzamenas konsekvencojn de aliaj kampoj de la homa agado (arto, politiko, ekonomio kaj religia praktiko) ili devas ne perdi kritikan rigardon al rezultoj kaj konsekvencoj de la scienco mem. Eĉ konsiderante la sciencon absolute ĝusta kaj tute prava ĝi ne povas esti referenco de ĉio en la vivo. La scienco estas rezulto de racia esploro por eltrovi leĝojn de la naturo aŭ tiujn de la homa socio. Plejofte (sed ne ĉiam) ĝi ebligas (nur partan) regadon super fenomenoj. DiservoSed ĉu la racio meritas regi super ĉio en la vivo? Mia respondo al la supera demando estas ne. Almenaŭ ĝis tiam kiam bona artaĵo ankoraŭ emocias homon oni ne povas pretendi ke racio estas aŭ devas konsideriĝi pli bona aŭ pli utila ol aliaj fakultoj de la homo. Neniu artaĵo estas verko de racia elpensado (ĝi estas ekster la kampo de la scienco) kaj neniu animalo aprezas artaĵon (ĝi estas ekskluziva de la homo). Ankaŭ ĝis tiam kiam iuj senracie metas siajn vivojn en danĝero por savi aliajn oni ne povas pretendi ke racio estas la plej nobla kapablo de la homo. Ĉi tie oni povas protesti ke racio devas laŭeble regi super decidoj. Mi konsentas tion sed notas tiun adverbon laŭeble. Aliflanke tio veras ke la scienco estas kaŭzinta ke la religio plu ne estas fina referenco por multaj aferoj. Elmontrante ke homo ne estas centro de la universo ĝi estas deviginta homon je pli da humileco. Tamen komisio de la scienco ne estas anstataŭi la religion. Ĝi ne estas por doni tiun iluzion ke homo kapablas kompreni ĉion kaj regi super ĉio. Ĝi ne estas por forigi ĉiaman miron de la homo antaŭ la universo. Mi kvankam studanto de natura scienco (tiu parto de la scienco kiun oni en la angla lingvo nomas hard science) tamen pliofte kredas je ekzisto de ia transcendaĵo kaj ankaŭ malpliofte (sed senhonte) dubas pri ĝi. Mi ne povas science argumanti kaj pruvi ĝustecon de tiu kredo de mi. Ankaŭ mi ne kapablas konvinki aliajn pri ĝi (kaj precipe ne intencas fari tion ĉi tie). Sed mi scias ke mia kredo je ia formo de transcendaĵo ne estas misefikinta mian sciencan juĝadon aŭ racian elpensadon. Mi pretas aŭskulti proponojn de ateistaj kaj priatenti argumentojn de skeptikuloj surbaze de filozofia rezonado. Sed mi ne akceptas misuzadon de sciencaj argumentoj por refuti ekziston de transcendaĵo, ĉar komisio de la scienco nepre ne estas tio. Scienco prave batalas superstiĉon kaj okultaĵojn sed ĝi ne kapablas elmontri ke tie estas nenio krom tio kion ĝi estas jam priklariginta. Ĝi ankoraŭ alfrontas al multaj neresponditaj demandoj pri la naturo mem. Ĉiu nova scienca eltrovaĵo nur plifortigas mian humilecon antaŭ la universo. En unu el Upaniŝadoj estas dirita ke, tiam kiam antaŭ beleco de sunsubiĝo aŭ tiu de monto vi haltas kaj ekkrias, ha, vi prenas parton de diaĵo. Studo de la naturaj leĝoj en mi nur estigas ian senton de respektego, tiun senton, ke tie estas iuj aferoj pli grandaj ol mia kompreno, ke ni ne havas ĉiujn respondojn. Sed ni povas stari ĵus sur la limo inter konitaĵoj kaj malkonitaĵoj, rigardi en tiun kavernon kaj esti vigligitaj anstataŭ timigitaj.
P.S: La supera pentraĵo, Diservo © Hungara Nacia Galerio, Budapeŝto, estas verko de hungara pentristo Ersébet KORB (1899 – 1925).

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Bona blogero. Kiel mi blogis en Marto pasintjare, estus katastrofe se homoj vivus nur per la racio. Sed tio ne estas baldaŭa danĝero :)

Ken

becxjo a dit...

Dankon Ken!