4 mai 2006

Unua impostodeklaro en Kanado

Imposto - Kanada parlamento
Pro 11 tagoj da loĝado en Kanado mi devis deklari mian financan situacion por impostoj de la jaro 2005 (mi envenis en la landon la 21-an de decembro 2005). Tio ne estis la unua fojo ke mi deklaris mian financan situacion por kalkulo de imposto. Jam en Francio mi faradis tion ĉiujare kaj ĉiam estis libera je impostoj (ĉar miaj enspezoj estis malpli ol iu certa sojlo). Tie nur por la unua jaro iu francano kiu eĉ ne estis kontisto helpis min por plenigi la demandaron kaj depost tiam mi mem povis senhelpe fari tion. En Svedio mi ne devis deklari mian financan situacion por kalkulo de imposto. Tamen mia patrino laboris tie kaj mi vidis ke la afero ne estis ege komplika. En Kanado la situacio estas tute alia! Unue en Kebekio oni devas plenigi du demandarojn apartajn (unu por la federa imposto kaj la alia por la provinca). En la komenco mi estis ege entuziasma por lerni kiel oni devas plenigi tiujn demandarojn. Sed pliposte mi forlasis mian lernostrebon. Fakte la afero ŝajnis ege komplika kaj preskaŭ nelernebla al mi. Mi mirus se multaj el la ordinaraj kanadanoj kapablus senhelpe plenigi siajn impostajn demandarojn. Por mi finfine volontulo de iu asocio kiu helpas novajn enmigrantojn por integrado en la kanada socio plenigis la demadarojn. Kaj tiel dank’ al tia asocio (kaj paginte 3 dolarojn) mi plenumis mian devon rilate la kanadan ekonomion (plejeble por tiuj 11 tagoj en 2005 mi devos pagi nenion al la du ŝtatoj kaj ankaŭ ricevos neniun monhelpon el ili).

3 commentaires:

montamaristo a dit...

Ankaux en aliaj provincoj oni deklaras siajn financojn cxiujare por ambaux la federala kaj provinca sxtato. Tamen Kebekiaj impostoj estas la plej misfamaj. Mi konas iom pro-impostaj "rifugxintoj" de Kebekio. ;-)

Amike,

Andreo

becxjo a dit...

Sed mi estas audinta ke en Alberto (kies grandaj urboj estas Kalgario kaj Edmontono oni ne pagas imposton al la provinca sxtato. Cxu tio ne veras?

montamaristo a dit...

Kara Becxjo.

Eble tio temas pri provinca prez-imposto kiu aperas sur cxiuj fakturoj. Tia ja ne ekzistas en tiu cxi provinco. Ankaux pravas raportoj pri la "mal-imposto" cxi-jare po kvarcent dolaroj por cxiu Albertano. Tiom eblas (tiel kutime dirita) pro grandaj impostoj el la nafta-tergasa industrio.