19 juin 2006

El historio de la scienco (1)

Mi opinias ke studo de historio kaj sociologio de la scienco estas bezono por tiuj kiuj laboras en sciencaj fakoj. Sen studo de tiuj temoj ne eblas havi korektan ideon pri evoluo de la scienco. Jen mia unua provo por skribi pri tiaj aferoj en Esperanto. Mi antaŭe petas vian pardono pro ĝia longeco.

  • Unue scienca hipotezo

Eble unu el la plej interesaj ideoj tra historio de la scienco estas teorio de kava tero (ang. hollow earth, fr. terre creuse). Ĝi ne estas interesa pro sia strangeco inter aliaj similaj teorioj, sed ĉar ĝia historio montras kiel nesciencaj voloj efikas sciencajn debatojn. Unuafoje en la 17-a jarcento la eminenta angla astronomo Edmund Halley (fama pro kometo) proponis ke la planedo tero estas konsistanta el ekstera ŝelo je dikeco 800 km, du samcentraj internaj ŝeloj je grandecoj de la planedoj marso kaj venuso, kaj finfine unu solidan sferan kernon je grandeco de la planedo merkuro. Pli konsterna ol tio ĉio li opiniis ke ĉiu el tiuj sferoj kapablas enteni vivon sur si kaj ke lumo tie povas esti provizita per interna lumoradianta atmosfero. Eĉ kiam boreala krepusko aperis en 1716, Halley sugestis ke ĝi estas pro eskapo de tiaj lumoradiantaj gasoj.

  • Ideo enfakte pli antikva

La ideo de kava tero ne komenciĝas per Halley. Oni povas trovi ĝiajn radikojn ĉe praaj mitoj de preskaŭ ĉiuj nacioj. Alivorte la subtera mondo ne estas fremda je homaro. Hadeso de helenaj mitoj, Svartalfheim de skandinavaj mitoj, Ŝeolo en judismo kaj infero de kristanismo ĉiuj situis sub la grundo. Kiam oni lernis ke la tero estas sfera, iuj komencis demandi sin ke ĉu interne de tiu sfero eblas vivi? Al tiu demando en la 16-a jarcento Martin Luther jam respondis proklamante ke neniu vivo povas esti sub surfaco de la tero. Tamen lia argumento estis tio ke Dio ne povas fari loĝantojn de la subsurfaca mondo malbenitaj senigante ilin je vidado de descendo de Kristo el la Ĉielo!
Kava TeroPost Halley la ideo de kava tero ĉefe restis preter sciencaj debatoj. Iuj pretendas ke Leonhard Euler ankaŭ estas proponinta ideon de ia kava tero forlasante la ideon de pluraj ŝeloj ene de ĝi kaj proponante centran sunon kiu provizis lumon al iu ege evoluita civilizacio tie. Tiu malĝusta sugesto povas esti okazinta pro misinterpreto de skribaĵo en kiu Euler simple antaŭmetas imagitan eksperimenton. Kvankam post tiu epoko sciencistoj malpli interesiĝis pri la ideo de kava tero tamen aventursitoj kaj romanverkistoj trovis ĝin alloga. Inter la verkistoj, la plej bone konata el tiuj kiuj skribis ĉi-rilate eble estas la franca Jules Verne kiu en sia verko “vojaĝo al centro de la tero” skribis pri subteraj kavernoj kiuj iras ale al la centro de la tero (kvankam li eksplicite ne menciis kavan teron). Verne ne estas la nura verkisto kiu imagis mondon sub la grundo. Edgar Allan Poe uzis la ideon en “la rakonto de Arthur Gordon Pym el Nantucket” ankaŭ en “MS. trovita en botelo” kaj “Hans Pfaal”. Aliaj verkistoj kiel Edgar Rice Burroughs, Willis Emerson kaj Edward Bulwer-Lytton ankaŭ skribis pri kava tero kaj subteraj mondoj. Eĉ la rusa geologo Vladimir Obruchev en sia fama sciencpopulariga verko plutonia uzis koncepton de kava tero por konigi diversajn geologiajn epokojn al la leganto.

  • Motivo por aventuristoj

Pripensado pri mondo kiu povas ekzisti sub niaj piedoj ne finiĝis je skribado de imagitaj rakontoj. En 1818 la usona kapitano de mararmeo John Cleves Symmes sugestis ke la tero estas konsistanta el kava ŝelo je dikeco 1300 km kaj ke truoj je diametroj ĉirkaŭ 2300 km en la ambaŭ polusoj gvidas al ĝia interno. Li kredis ke en tiu kava sfero ekzistas kvar aliaj ŝeloj kiuj mem ankaŭ havas truojn en siaj polusaj regionoj. Symmes iĝis la plej fama partizano de la ideo pri kava tero. Li eĉ preparis ekspedion al la norda poluso sed tiama nove elektita prezidento de Usono Andrew Jackson ŝtopis lian planon. Post Symmes en 1906 William Reed publikigis libron kies titolo estis “la fantomo de polusoj”. En ĝi li porponis kavan teron sen pliaj internaj ŝeloj nek interna suno. Li skribis :

“…the earth is not only hollow, but suitable in its interior to sustain human life with as little discomfort as on its exterior, and can be made accessible to mankind with one-fourth the outlay of money, time and life that it costs to build the subway in New York City. The number of people who can settle in this new world (if not already occupied) will be billions.”
“… la tero estas ne nur kava, sed ankaŭ taŭga por enteni vivon en si kun sama eta malkomforteco kiu ekzistas sur ĝia ekstera surfaco, kaj povas iĝi atingebla por la homaro per kvarono de elspezitaj mono, tempo kaj vivo kiu estas la kosto por konstrui subteran fervojon en Novjorko. La nombro de tiuj kiuj povas loĝi tie (se jam ne loĝata) estos miliardoj.”

Opinioj de Reed ne multe kaptis atenton de la publiko. Sed post li Marshall Gardner okupiĝis pri la ideo. En 1920 li ellaboris siajn ideojn pri kava tero kaj eĉ registris patenton pri ĝi. Li kiel aliaj sugestis kavan teron, truojn en polusoj kaj internan sunon en ĝia centro. Bedaŭrinde por Gardner en 1926 Admiralo Richard E. Byrd flugis super la norda poluso kaj en 1929 li ripetis similan bravan agon super la suda poluso. Tiel kiel la historio rakontas Admiralo Byrd trovis neniun truon dum tiuj flugoj kaj ĉar estis supozita ke tiuj truoj devas havi diametrojn pli ol mil kilometroj preterpasi ilin ŝajnis malfacile pripensebla. Resto de la historio pri la teorio de kava tero ĉefe temas pri kredo al ia mondvasta komploto por kaŝi la veron kaj ŝtata sekretogardado tiel kiel ankaŭ estas kazo de NIFOj kaj eksterteraj vizitantoj. Iuj eĉ malakceptas fotojn de la tero kaptitaj de satelitoj argumentante ke la ŝtatestroj ne volas informiĝon de la popolo pri la vero.

  • Strangega teorio

Pri la teorio de kava tero ekzistas alia interesa aspekto. Plejparto de teorioj pri kava tero supozis ke ni vivas sur ekstera surfaco de iu kava sfero. Sed la plej konsterna ideo ĉi-rilate estis teorio kiun antaŭmetis Cyrus Reed Teed, herboterapisto kaj alkemiisto en Usono. Li proponis ke ni vivas sur interna surfaco de kava globo. Li publikigis siajn ideojn en la libro, "ĉela kosmogonio" en 1870. Laŭ liaj sugestoj nenio ekzistas ekster la kava globo kiu entenas ĉion kion ni vidas. En centro de tiu globo ekzistas nevidebla suno kies duono estas luma kaj ĝia alia duono malluma. Luno kaj aliaj astroj ne estas el materio sed reflektoj de la inetrna surfaco. Interesa aspekto de tiu freneza teorio estas tio ke per iomete da matematika retuŝado eblas transformi ĝin al virtuale nerefutebla priskribo. La artifiko ĉi tie estas inversigo; pure geometria metodo per kiu matematikistoj povas turni formojn el ekster al inetrn. Unu el sciencistoj kiuj niatempe studas postulojn de tia mondo, estas egipta matematikisto Mostafa Abdelgader. Li montras ke modifiante leĝojn de la fiziko eblas imagi konkavan kavan mondon kiu matematike estas tute kredebla. Tamen sciencistoj ne uzas tiajn priskribojn por la vera mondo simple ĉar ĉi-rilate ekzistas ege malpli komplikaj priklarigoj. Komprneble Teed ne trovis siajn ideojn per matematiko sed plie pere de mistika inspiro. Li fondis la sekton “Koreshan Unity” kaj kreis utopian komunumon en Florido. Liaj disĉiploj en 1897 eĉ faris mezurojn sur marbordo de Florido proksimume de la urbo Naples por montri sian pravecon. Origino de probablaj eraroj en tiu eksperimento eĉ hodiaŭ ne estas priklarigita.

  • Nazioj aĉetis la ideon

Tio kio estas pli interesa pri la ideoj de Teed estas influo kiun ili havis sur germanaj verkistoj de la 20-a jarcento. Multaj germanaj verkistoj kiel Peter Bender, Johannes Lang, Karl Neupert kaj Fritz Braun verkis laborojn por subteni la teorion de la konkava kava tero (gr. Hohlweltlehre). Kial nazioj interesiĝis pri tiu teorio? Mi ne kapablas kompreni la kialon. Legendoj de Kava TeroLaŭ onidiro Adolf Hitler ordonis ekspedion al la insulo Rügen en la balta maro kun komisio por spioni britan aerfloton el tiu loko. Tiu ekspedio gvidata de Dr-o Heinz Fischer devis turni siajn fotografilojn direkte al la ĉielo kaj kapti fotojn de la brita aerfloto rigardante tra centro de la kava tero ! En alia versio de tiu onidiro oni rakontas ke la ekspedio estis al la insulo Man kaj ĝia celo estis spionado de usona aerfloto per sama metodo. Malgraŭ kontraŭdiroj en tiaj historioj neniu dubo ekzistas pri kredo de nazioj al la teorio de kava tero. Finfine kun fino de la dua mondmilito germanaj fakuloj de la misila teknologio irigiĝis al Usonon kaj Sovetunion. Tie ili antaŭenigis programojn por spac-eploro kaj ebligis alvenon de nova epoko. Epoko dum kiu sciencaj eltrovaĵoj por ĉiam alpuŝis la teoriojn de kava tero ekster tereno de la scienco kaj apartenigis ilin al kampo de pseŭdoscienco.

5 commentaires:

montamaristo a dit...
Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blogue.
montamaristo a dit...

Multajn amuzajn teoriojn mi prilegis tie cxi, tamen kiel la proponintoj atingis siajn teoriojn? Mi ne vidis multan sciencon.

Pli interesa estas la teorioj de pli scivolemaj esploristoj. Ekzemple, la fama vojagxanto Cristobal Colon ( angle Christopher Columbus) kiu vojagxadis kvarfoje al Ameriko ekde 1492. Li proponis ke la mondo estas sfero tamen havas grandan cicon cxe la "Tera Paradizo". La pruvojn por tiu teorio li trovis proksime al Venezuelo (li imagis ke tie proksimis Hindujo) kie li trovis malpli salan ocean-akvon, varmajn ventojn, kaj fortajn mar-fluojn. Li kredis ke tiuj fenomenoj venas de tiu proponita cicego sur la mond-surfaco.

La tiama eklezio ignoris tiujn teorioj pro lia "religia ignoreco" kaj cxar li estis fremdulo. Tamen por mi tiuj restas interesa cxar Colon observis faktojn akurate, tamen proponis malgxustan konkludon. Cxu nunaj sciencistoj pli-malpli tiel miskomprenas faktojn?

becxjo a dit...

Kara montamaristo
Interesa informo. Ja hodiau ankau eblas ke sciencistoj proponi malgxustajn konkludojn el akurate observantaj fenomenoj. Sed niatempe korektigaj mekanismoj en la scienca esploro estas multe pli efikaj kaj rapidaj.

becxjo a dit...

montamaristo,
Mi forgesis diri ke vi tute pravas kaj en mia skribajxo ne estis tiom da scienco. Sed tio estis cxar vere tiuj teorioj ne estis tiom sciencaj. Tamen eksperimentoj kaj matematikaj priklarigoj por pravigi tiujn argumentojn metas ilin en kategorio de aferoj kiuj rilatas historion de la scienco.

Anonyme a dit...

Tre interesa kaj bone elpensita blogtemo! Legante ĝin mi ricevis la penson, ke eĉ la kavtera teorio havis avantaĝon super pluraj nuntempaj teorioj: ĝi estis empirie malpruvebla. Kp. la aperontan libron de Peter WOIT, _Not Even Wrong: The Failure of String Theory And the Search for Unity in Physical Law_, 2006. (Nur haveblas nun antaŭpresaj recenzoj.)

Tio ne estas plendo! Nur agnosko de realaĵo. Eĉ geologiaj teorioj pri la tre fora pasinteco ne estas malpruveblaj, tamen ni devas pli kaj pli dependi de ili.

Ken