16 juin 2006

Esperata E-programo

Ĝis hodiaŭ mi ne estas jam ĉeestinta esperantajn kongresojn aŭ grandajn programojn. Al mi aŭ mankis mono aŭ tempo. Kiam mi estis en Francio mi perdis okazon por ĉeesti universalajn kongresojn kiuj okazis en Eŭropo, kvankam kun mia ŝengena vizo mi povis facile iri al multaj el eŭropaj landoj, sed mi ne havis monon nek tempon por fari tiajn vojaĝojn. Ameriko (nekonata kontinento)Ankaŭ tiam kiam mi estis en Svedio, UK-o okazis en Litovio kaj mi ankaŭ maltrafis ĝin. Mi estas jam skribinta kial. Ĉi-jare la 4-a MezKanada Renkontiĝo de Esperanto (MEKARO) kiu okazis en Otavo estis bona okazo por ĉeesti Esperantan programon sed bedaŭrinde ĵus ĉe ĝia okazo mi devis translokiĝi al Toronto. Bedaŭrinde mi ne plu havas ŝengenan vizon kaj per mia irana pasporto estos malfacila ricevi ĝin. Cetere Eŭropo nun ŝajnas tiom malproksima ke mi timas ne povi elteni elspezojn de vojaĝo al tiu kontinento. Pro tio mi ne esperas ĉeesti UK-on en Italio. Nun mia espero estas pretigi vojaĝon al la 7-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (TAKE-7). Ĝi okazos venontjare en Kalgario. Jam kanadaj esperantistoj arde pretigas sin por ricevi gastojn el diversaj amerikaj landoj. La Esperanto-centro de Kalgario estas pretiginta tre belan retpaĝaron. La kongreso mem havas apartan retejon. Temo de la kongreso estas “Tutamerika Kunlaboro - Edukado por Daŭrigebla Evoluo”. Mi ege esperas tie renkonti multajn aliajn esperatistojn kaj interesajn personojn.

1 commentaire:

boriso_en_montrealo a dit...

Saluton Beĉjo!

Nur por ĝisdatigi la informojn. 7-a Tutamerika Kongreso de Esperanto finfine ne okazos en Kalgario en Majo 2007, SED en Montrealo en Julio 2008. Vidu ĉe http://www.take7.ca