13 juin 2006

Granda Sorĉisto

Ĉu mi antaŭe ne skribis ke libera folio havas kampanjon por sorĉistoĉasado? Jen finfine la redaktoro de tiu reta bulteno trovis la plej grandan sorĉiston. Tiu persono kompreneble estas neniu alia krom prezidento de UEA. Nun ni lernas ke li estas amiko de teroristoj. Ne gravas ke tiu aserto estas el buŝo de iu(j) alia(j), la rezulto tute kongruas kun tiuj rezultoj kiujn oni ofte atendas el sugestantaj demandoj. Nepre s-ro Corsetti kiu mem estas psikologo bone konas tiujn demandojn kiujn oni en la angla lingvo nomas Suggestive Questions. Amikeco kun teroristoj estas akuzo kiun oni hodiaŭ facile uzas en ĝusta loko aŭ en malĝusta loko por senigi aliajn je kredebleco. Tute same kiel akuzoj pri pederastio kiujn hodiaŭ ĉe divorco iuj edzinoj uzas por senigi siajn edzojn je la rajto pri gardado de infanoj (kaj bedaŭrinde plejofte gajnas). Tiuj akuzoj estas tiom hororaj kaj tiel neelteneblaj ke pere de ili oni tre facile povas detrui tuton de iu vivo. Kaj libera folio malkaŝe uzas tiajn taktikojn por gajni sian kampanjon por disigado de abomeno kaj malamikeco.

3 commentaires:

Riĉjo a dit...

Denove vi pravas, Beĉjo.

Rimarku ĉiu, ke la akuzaĵo estas, "Li AMIKAS..."

Ili kondamnas lin pro lia amikeco.

Kolonjano a dit...

Kara Beĉjo,

mi devas konfesi, ke mi ne certas, ĉu vi legis la saman artikolon en LF kiel mi ...

Fakte LF raportas pri akuzo fare de ERA.

Do kiu ĉasas kiun?

Laŭ la artikolo ja estas tiu organizaĵo ERA, kies bonaj intencoj pridubindas.

Ĉu vi vere kredas, ke CORSETTI suferos pro la absurda aserto, ke li amikas al teroristoj?

Ĉu la italaj instancoj persekutos lin pro tia eldiro de ERA? Ĉu li perdos sian laborlokon?

Ĉu LF respondecas pri iuj konsekvencoj por CORSETTI, ĉar ĝi raportis pri la afero?

Verŝajne neniu ekster malgrandega rondo de interesitoj pri la mondskuaj eventoj en Esperantujo entute ekscios pri la afero.

Kaj kie estas la sugestaj demandoj? Mi ŝajne maltrafis ilin ...

Mi ne konsideras LF-on ano de la bunta kaj bildoplena figazetaro, kiu ĉiutage ĉasas homojn per nepruvitaj asertoj kaj per multe malpli da teksto.

———

Mi ja konsentas kun vi pri la detrua efiko, kiun povas havi kalumnia aserto de pederastio. Tia aserto en Germanujo estus multe pli efika ol kriado "Vi estas (amiko de) teroristo(j)!" Kial? Ĉar "ĉiu scias", ke nuntempaj teroristoj aspektas "arabecaj" -- kontraste al la plejmulto de la loĝantoj de Germanujo.

En la 1970aj jaroj supozo pri simpatio al teroristoj kompreneble estintus efika -- ĉasado pro supozita pederastio ankoraŭ ne estis laŭmoda --, ĉar tiam okcidenta Germanujo disponis siajn proprajn ("maldekstrulajn") teroristojn, kiuj ŝokis la publikon per nur manpleno da atencoj al unuopaj eminentuloj.

Sed siatempe jam simpatio al komunismaj organizaĵoj estis suspektinda afero kaj membreco en tia organizaĵo aŭ partio "kontraŭkonstitucia" povis malhelpi dungiĝon kiel instruisto.

Tiu komento jam tro longas.

Salutojn el nokta Rejnlando,
Kolonjano

becxjo a dit...

Karaj dankon pro viaj komentoj. Mi provas respondi al ili iom pliposte.