26 juin 2006

Interetnaj konfliktoj

Antaŭnelonge en Irano okazis tumultoj pri kiuj Mohammad estas jam skribinta. Ilia kialo estis apero de artikolo kaj karikaturo kiuj konsideriĝis ofendaj rilate la iranajn turkojn. Post la tumultoj oni diris ke ili estas reago al longdaŭra opresado de turkoj farita de persoj. Kiam en iu lando ĉiuj homoj el ĉiuj etnoj suferas, spaco por pliakriĝo de tiaj interetnaj konfliktoj pretiĝas. Ĉe manko de justeco, libereco kaj prospero pli eblas ke iuj etnoj diru kial ni devas suferi kune? Lasu nin por ke ni okupu nin je niaj propraj aferoj. En la mez-oriento multaj el interetnaj konfliktoj ankoraŭ estas restantaj kaj ĉar pro manko de demokratio tie oni ne estas jam lerninta kiel pace solvi problemojn do ofte ili solviĝas pere de forto (tumultoj, intervenoj de armeo, policaj leĝoj aŭ revolucioj). Ja en Irano vivas granda nombro da turkoj. Kio faras ilin apartaj de aliaj irananoj? Ĉu io en sango? Eĉ mi kiel zoroastrano ne estas certa pri tio kio fluas en miaj vejnoj. Tion mi diras ĉar tra la historio se en la ĉeno de sinsekvaj prauloj de mi nur unu el ili estus konvertita al islamo aŭ edzita/edzinita al islamanino/islamano mi nepre plu ne estus zoroastrano (en islamo reveno de konvertita egalas morton). Sed kiu scias? Eblas ke unu el miaj praulinoj estas perfortita de araba soldato kaj ellasita por naski sian bebon en zoroastra familio. Eblas ke unu el ili estas doninta vivon al bebo de mongola invadinto aŭ tiu de turka konkerinto. En tiu parto de la mondo paroli pri sango kaj tio kio povas esti en ĝi estas la plej stulta stultaĵo. Ĉu la turka kulturo estas ege aparta de la irana kulturo? Ho mi kvankam ne komprenas tion kio diras Aŝig en sia kanto (Aŝig estas turka kantisto, laŭ mi kanto de Aŝig estas unu el la plej belaj kaj afliktaj kantoj de la mondo) tamen mi tute kaj perfekte perceptas senton, aflikton kaj enhavon de lia kanto. Ĉu Nezami Ganĝavi ne estas naskita en Ganĝeh (urbo en hodiaŭa Azerbajĝano)? Do kial li skribas sian elstaregan poemaron en la persa? Ĉu Molana ne estas el Gunio (urbo en hodiaŭa Turkio)? Estas stranga ke lia ĉefverko la granda poemaro estas unu el fieroj de la persa lingvo. Ŝahrjar estas alia poeto turka. Ĉu vi volas ke mi skribu poemon el li? Ĝin mi scias parkere (kaj ĝi ankaŭ kiel multaj aliaj poemoj de Ŝahrjar estas en la persa) :


Ŝahrjar
مادری بود ودختری و پسری، پسرک ازمی محبت مست
دخترازغصه پدر مسلول، پدرش تازه رفته بود از دست
یک شب آهسته باکنایه طبیب گفت با مادر: این نخواهد رست
ماه دیگر که از سموم خزان برگها را بود به خاک نشست
صبری ای باغبان که برگ امید خواهد از شاخه حیات گسست
پسراین حال رامگر دریافت، بنگر در این چه مایه رقت هست
صبح فردا دودست کوچک طفل برگها را به شاخه ها می بست

Tiu poemo estas ege bela kaj iu pli kompetenta ol mi devas traduki ĝin. Koncize la poeto rakontas pri familio konsistanta el patrino, filino kaj filo. La filo vivas en ĝoja kaj senangora mondo de infanaĝo. La filino pro malĝojo de lastatempa morto de sia patro estas malsana je tuberkulozo. Iun nokton medicinisto alegorie diras al la patrino ke venontmonate kiam folioj de arboj pro aŭtunaj venenoj falos el arboj sur la grundo, tiam vi bezonos al multe da pacienco kara ĝardenisto ĉar folio de via espero (kiu estas via malsana filino) ankaŭ falos el branĉo de vivo. La filo aŭdas tion kaj rigardu kiel kortuŝa estas la rakonto : venontmatene la infano per siaj etaj manoj ligis foliojn al branĉoj. Tio ĉio estas kontribuoj de turkaj irananoj en komuna kulturo kiu interkompreniĝis per la persa lingvo.
Kiam bravaj viroj, Bagerĥan kaj Satarĥan, niaj naciaj herooj de la konstitucia revolucio (en 1906) batalis por atingi liberecon kaj demokration, naciaj herooj Bagerĥan kaj Satarĥanili ne iris demandi ilin de otomana imperiestro en Istanbulo (loĝantoj de Otomano kaj hodiaŭa Turkio estas turkoj) sed ili el Tabrizo iris al Tehrano kaj tie batalis por atingi siajn noblajn celojn por feliĉo de ĉiuj irananoj. Ja tio ĉio estas fiero de irananoj (ĉu turka ĉu neturka). Ĉu necesas paroli pri tiraneco? Ĉu Timuro ne estis turko? Li detruis multajn urbojn kaj mortigis iliajn loĝantojn? Depost la 6a jarcento (islama kaj ne kristana) nombraj regantaj dinastioj en Irano estis turkaj (Selĝukido, Mongolo kaj Timurido). Kaj ĉu la dinastio Kaĝaro ne estis turka? Ĉu unu el ili Akamohamadĥan ne ordonis ke soldatoj eltiru 20000 parojn da okuloj de loĝantoj de Kermano ĉar ili estis donintaj azilon al Lotfaliĥan? Ĉu alia reĝo el ili, Naseridinĥan ne estis sangosuĉanta despoto? (fakte ĉiuj el ili estis tiaj). Persoj ankaŭ estas farintaj krualajn agojn (nepre ne malpli ol turkoj se ne pli ol ili). La historio estas plena je tiaj fiaj faroj de ĉiuj etnoj (nur judoj estas ĉiam viktimoj kaj havas neniun makulon en sia historio).
Nepre mi ne povas esti senpartia en tiaj aferoj (ĉar mi estas perso) sed mi provas esti laŭeble justa. Kiel iranano mi bedaŭras ke turkaj irananoj sentas sin opresataj. Mi opinias ke ili devas havi rajton por studi kaj lerni en sia propra lingvo. Eĉ pli ol tio, mi opinias ke ili devas havi rajton por lerni legadon kaj skribadon de sia lingvo per tiu alfabeto kiun oni hodiaŭ uzas en Turkio kaj plejparto de literaturo kaj kulturaĵoj de la turka lingvo produktiĝas per ĝi (tiu alfabeto estas malsame de tiu alfabeto kiun turkaj irananoj hodiaŭ uzas por skribi sian lingvon).
Dum miaj vojaĝoj mi lernis ke tiuj senfinaj sendependiĝoj de etnoj ne estigas feliĉon kaj prosperon por ili. Ekzemple rigardu al Katalunio. Ĉi tie oni lastatempe voĉdonis por plia aŭtonomio (de Hispanio). Samtempe en intervjuo mi aŭdis ke unu el iliaj respondeculoj asertis ke la fina celo por ili estas tio ke Katalunio konsideriĝu kiel eŭroregiono (regiono en eŭropa unio – EU - tio signifos ke ĝi fordonos multajn el siaj rajtoj al EU). Mi demandas min kial atingi aŭtonomion por fordoni ĝin al iu alia? En Kanado ekzistas similaj diskutoj rilate Kebekion. En Kebekio iuj strebas gajni aŭtonomion for de Kanado. Sed tion oni volas por fari kion? Kebekio eĉ ne povas demandi membriĝon en EU. La ekonomia strukturo de Kebekio estas ege ligita al tiu de Kanado. Ili ambaŭ bezonas unu la alian. Ĉu oni pensas ke tiuj etaj respublikoj disigitaj de Jugoslavio en estonta tempo spertos grandan prosperon sen finfina kuniĝo unu apud la aliaj en EU? Ĉu vere sendependa vivo estas tiom dezirinda? Hodiaŭ ŝtatoj pli kaj pli formas ekonomiajn aŭ politikajn grupojn por kune zorgi pri siaj koncernoj.
Unu el la gravaj aferoj pri la turkaj irananoj estas ilia lingvo (aldone al literaturo kaj kulturo kiuj formas ilian identecon). Ili ŝatas konservi sian lingvon kaj tio nepre estas ilia rajto. Mi diras ke ne estus granda atingo se turkaj infanoj studus en lernejoj en la turka lingvo. Estus pli granda atingo se mi kiel perso interesiĝus kaj instigiĝus lerni ĝin. Bedaŭrinde nuntempe en alia direkto estas forto de ŝtato sed tie ankaŭ devus esti libera volo por lernado de la persa lingvo per la turkaj irananoj. Ĉi tie en Toronto mi renkontis belgon. Li rakontis ke antaŭ nelonge en Belgio flandraj ministroj lernis la francan sed la francaj ministroj malofte interesiĝis lerni la flandran lingvon. Li observis ke feliĉe nuntempe pli granda nombro da belgaj francparolantoj interesiĝas lerni la flandran lingvon kaj la du partoj de la nacio pli respektas unu la alian. En Svisio ankaŭ atingo de la sistemo ne estas tio ke germanparolanta sviso povas studi en la germana lingvo. Sed ĝia atingo estas tio ke junaj svisoj dum enlandaj vojaĝoj kaj kursoj lernas aliajn lingvojn de sia lando. En Kanado ankaŭ anglaparolantoj interesiĝas lerni la francan lingvon. Malgraŭ streĉiteco kiu ekzistas ĉi tie homoj ĝenerale respektas la aliajn kaj oni provas solvi problemojn pace.

P.S : kompreneble mi ne volas diri ke tiuj tumultoj estis kulpo de turkoj. Mi scias ke turkaj irananoj kiel aliaj irananoj ne povas atingi siajn sopirojn pace. Ĉiuokaze mi nur deziris skribi miajn opiniojn pri la afero.

3 commentaires:

Sl. a dit...

Vi tuŝis tre intiman kordon en mia animo. Mi kreskis en Kaŭkazio, kaj la multegaj tensioj subite aperinta ĉe la disfalo de Sovetunio tre mirigis kaj ĉagrenigis min. Ĝis nun mi tre atente sekvas situacion en Suda Osetio kaj kelkaj aliaj regionoj: kompatindaj estas la ambaŭ flankoj de la konflikto, malbenita estas la tempo, kiam ili permesis al si kontraŭstari unu la alian...

Mi ne multon scias en la mondo, kiu estus pli malracia, ol la interetnaj konfliktoj...

montamaristo a dit...

Vi skribis tre bone elpensitan artikolon pri kortusxa temo mi ofte kaj longe pripensas.

Restas unu malnovan demandon mi sxatus peti. Cxu la persa etno/kulturo posedas cxiun person aux cxu cxiu perso iel/iom posedas la persan etnon/kulturon? Kiu psike regemas la alian?

Amike,

Andreo

becxjo a dit...

Dankon sl. Mi ankau sxatas ke paco restabligxu en Kaukazio kaj en Osetio (ankau inter Armenio kaj Azerbajgxano).

montamaristo, limoj por difini iun etnon estas ege maldiafana kaj nebula. Oni ne povas tiom precize paroli pri persa etno/kulturo, simple cxar gxi ne estas monotona afero.