2 juin 2006

Kie mi estas?

Nu, mi estas en la provinco Ontario en Kanado. Ĝi havas la plej grandan nombron da loĝantoj inter kanadaj provincoj kaj estas la due plej vasta provinco de tiu lando.
Blazono de la Provinco OntarioĈi tie vi vidas blazonon de la provinco.
Ĉefurbo de Kanado, la urbo Otavo situas en tiu ĉi provinco sed propra ĉefurbo de la provinco estas la urbo Toronto. Toronto havas la plej grandan nombron da loĝantoj inter kanadaj urboj. Plejeble oni bone konas la kanadan nacian turon (CN Tower) kiu estas unu el la simboloj de tiu ĉi lando kaj situas en Toronto. Estas interese scii ke ĉirkau 5 elcentoj da loĝantoj de Ontario estas franclingvaj. Ankaŭ la plej granda komunumo de judoj en Kanado loĝas ĉi tie (kaj post Toronto en Montrealo). Toronto (kaj Ontario mi pensas) estas treege anglosaksa(j).

Flago de la urbo Toronto
Ĉi tie vi vidas flagon de la urbo Toronto.

La universitato Rejerson [ang. Ryerson] unue kreiĝis (en 1948) por edukado de instruistoj. Ĝi unue (kaj ĝis kelkaj jaroj antaŭ) ne estis universitato sed nur altlernejo.
Universitato Rejerson
Ĉi tie vi vidas blazonon de la universitato.
Ĝia nomo devenas de nomo de s-ro Egerton Ryerson kiu konsideriĝas kiel ĉefa fondinto de la publika edukada sistemo en Ontario. Inter esperantistoj de Toronto kiuj havas interretajn agadoj mi povas nomi s-rojn Ken PRICE, Scott Robert DAWSON kaj s-inon Sonja Elen KISA.

2 commentaires:

montamaristo a dit...

Mi jxus legis ke Toronto nun havas teroristojn. Bedauxre.

becxjo a dit...

montamaristo,

Aferoj de teroristoj ne koncernas min. Mi ne estas ilia advokato. Kial vi pensas ke estas vitala komenti pri ili sub tiu cxi blogajxo? Cxu mi estas konsiderata kiel teroristo au ilia defendanto au ilia simpatianto? Bonvole lasu min senprobleme vivi.