21 juin 2006

La islama respubliko mokas la mondon

Dum usona milita maŝino estas kaptita en Irako, ja islama respubliko en Irano mokas la mondon. Sinjorino Albright pravas kiam diras ke atako al Irako metis Usonon en tia situacio ke pro tio Irano kaj NordKoreo decidis plifortigi siajn militajn paŝojn. Kaj jen la plej granda malamiko de libereco estas en UN-a komisiono pri la homaj rajtoj kaj neniu povas protesti tion. Saiid Mortazavi irana juĝisto kiu ordonis malfermiĝon de multnombraj revuoj kaj estas akuzita pri la murdo de Zahra Kazemi (kanada-irana raportistino) nun parolas en la komsiono pri la homaj rajtoj. Ha ke Usono nun kiom estas kompatinda. Ĝi eĉ proponas doni nuklean teknologion al la islama respubliko ĉar Bush ne povas elteni alian militan agon. Kaj la okcidento nun estas malplej forta kontraŭ la islama respubliko kaj Nordkoreo.
P.S: Honto por tiuj okcidentanoj kies landoj pro ekonomiaj profitoj komercas kun murdistoj kaj malrespektantoj de la homaj rajtoj. Vi almenaŭ ne plu parolu pri la homaj rajtoj.
This is a shame for the free world. This is an outrage towards the very concept of human rights.

2 commentaires:

Genova a dit...

Cxu la homaj rajtoj estas respektitaj kelkafoje en io ajn lando ?
Unue pasigxas la ekonomia profito, bedauxrinde...

montamaristo a dit...

Iom landoj respektas la homajn rajtojn pli ol aliaj. Tamen, tiu kalkulo evidente ne eniras la rezonadon de la Unuigxitaj Nacioj.

Cxu pli gravas lauxdon por perfekta mondo neekzistanta ol por neperfektaj atingoj tamen pli superecaj?