10 juill. 2006

Forgesita genocido

Mi antaŭe skribis pri interetnaj konfliktoj kiuj kaŭzas batalojn kaj estigas suferojn. Tiu blogaĵo de mi estis reago al plendo de turkaj irananoj pri opresado farita de persoj. Historio tamen diras ke turkoj ne estis ĉiam viktimoj de opresado. Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke ili mem iam estis opresantoj. Eble unu el etnoj kiuj en Azio estas ege suferintaj pro (iama) opresado farita de turkoj estas la armena etno. Vundoj de tiu opresado ne estas ankoraŭ konsolitaj ĉar turkoj rezignas rekoni siajn erarojn. Armenoj pretendas ke ili ekde 1894 estis turmentataj de otomanoj. Sed ili pli emfazas grandan nombron da mortoj inter la jaroj 1915 kaj 1918. Ili opinias ke dum tiu epoko en la otomana imperio okazis genocido kontraŭ armenoj. Kvankam la afero ne nur temas pri interetnaj konfliktoj sed ankaŭ interreligiaj malfacilaĵoj tamen Turkio rifuzas pretendojn de armenoj. Hodiaŭ en la mondo kelkaj landoj kiel Usono pro politikaj profitoj ne atentas la aferon kaj asertas nenian oficialan pozicion pri ĝi. Aliflanke kelkaj aliaj landoj kiel Francio kaj Kanado akceptas pretendojn de armenoj kaj rekonas ke tie estas okazinta ia genocido. Eĉ lastatempe Turkio revokis siajn ambasadorojn el tiuj du landoj por protesti tiun ĉi rekonadon. Kiam mi estis en Montrealo tie mi spektis dokumentan filmon pri t.n. la genocido de armenoj. En ĝi oni intervjuis kun travivantoj de la eventoj (ne estas stranga ke ĝis kelkaj jaroj antaŭ ili estis ankoraŭ vivaj ĉar de 1915 ĝis hodiaŭ pasas nur 91 jaroj) kaj ili rakontis siajn viditaĵojn. Turkoj rifuzas pretendojn de armenoj uzante kelkaj argumentoj;
Unue ili pretendas ke armenoj en la otomana impreio kunlaboris kun rusio (tiama malamiko de la otomana imperio) kaj pro tio oni movigis ilin malproksimen de la landlimoj. Tio ŝajnas stranga ĉar en la historio oni ne legas pri granda armea ribelo de armenoj. Tie nur menciiĝas kelkaj disaj teroristaj agoj sed pro kulpo de malgranda nombro da personoj oni ne punas tuton de iu nacio. Eĉ se oni akceptas kialon de tiu translokigo tamen ne eblas kompreni kial translokigitoj devis tiom grandnombre morti.
Turkoj pretendas ke nombro de mortoj ne estis milionoj tiel kiel armenoj pretendas sed kelkdekmiloj. Tio ŝanĝas nenion. Mi memoras pri verso el iu sankta libro (ĉu Biblio aŭ ĉu Korano?) kiu diris murdi nur unu personon estas kiel murdi tutajn homojn. Ĉu se nazioj mortigus malpli ol milionon da judoj ilia ago devus plu ne konsideriĝi genocido? Same stulta argumento hodiaŭ aŭdiĝas pri la eventoj en Sudano. Kelkaj opinias ke ĉar tie ne mortas milionoj da homoj do tie ne estas okazanta genocido.
Turkio pretendas ke tie estis 500000 turkoj murditaj de armenoj. Tio ankaŭ ŝajnas stranga por mi ĉar tiu nombro ne estas nenio kaj se tiom da turkoj estis murditaj de armenoj (en la otomana imperio en kiu loĝis kelkdekmilionoj da turkoj kaj estis regata de turkoj – kun armeo, polico kaj jursistemo) ne eblis tiel kredigi ĝian malon kiel la vero.
Finfine turkoj pretendas ke la mortoj okazis dum malorda stato estigita pro la unua mondomilito kaj tuto de la nacio (turkoj kaj armenoj kune) suferis pro tiu situacio. Tamen proporcio inter la nombro de mortoj kaj la populacio montras ke ĉiuj partoj de la nacio ne same sentis efikojn de la krizo (armenoj preskaŭ malaperis en la otomana imperio – hodiaŭ en turkio nur vivas ĉirkaŭ 40000 ĝis 50000 armenoj – tio estas morto de pli ol 95% de iama populacio dum se konsideri ke unu miliono da turkoj mortis tio estas 14% perdo). Turkoj mencias grandan nombron da pereintoj de ambaŭ partoj dum la eventoj de tiu epoko. Sed en tiaj pritaksoj oni ofte miksas du preterajn aferojn. Turkojn mortigis la eksterlandaj soldatoj (aŭstraj, anglaj kaj rusaj) dum armenojn mortigis turkoj mem.
Mi mem plie inklinas kredi version de armenoj ĉar ĝis la 80-aj jaroj la turkoj ankaŭ rifuzis akcepti ke en Turkio vivas kurdoj. Hodiaŭ oni scias ke tie loĝas preskaŭ 10 milionoj da kurdoj kiuj ne rajtas studi en sia propra lingvo, ne rajtas paroli ĝin kaj ĝuas nenian feliĉon en la lando de turkoj.
Komitas - frakasita poetoFinfine permesu min traduki tiun ĉi poemon de Komitas* omaĝe al la pereitaj armenoj :

Je ne distingue plus le dimanche des jours de la semaine.
On m’a passé à la broche et on m’a mis sur le feu.
Cela m’est égale de brûler, c’est d’être loin des miens que je souffre ;
Grue, n’as-tu pas une petite nouvelle de notre pays?
Tu viens de Bagdad, tu vas vers la campagne,
Je te confie ce petit papier que j’ai écrit ;
Que Dieu nous en soit témoin,
Tu le feras parvenir à ma bien-aimée.
J’ai écrit dans mon papier que je suis resté ici,
Que je n’ai pas eu un seul jour de bonheur,
Et que ma peine est d’être loin des miens,
Grue n’as-tu pas une petite nouvelle de notre pays?

Mi plu ne distingas dimanĉojn de aliaj tagoj de la semajno
Oni estas pasiginta trapikilon tra mi kaj estas metinta min sur la fajro
Por mi bruli ne gravas, esti for de miaj amatoj estas dolora
Gruo ĉu vi ne havas iun novaĵeton pri nia lando?
Vi venas el Bagdado, vi iras al kamparo,
Mi konfidas al vi tiun ĉi mallongan leteron kiun mi estas skribinta ;
Ke Dio estu nia vidatestanto,
Vi donu ĝin al mia amatino.
Mi estas skribinta en mia letero ke mi estas restinta ĉi tie,
Ke ĉi tie mi havis neniun tagon feliĉan,
Kaj ke mia doloro estas pro forestado for de miaj amatoj,
Gruo ĉu vi ne havas iun novaĵeton pri nia lando?


* Komitas estis armena poeto, pastro, komponisto kaj muzikisto kiu naskiĝis en Konstantinopolo. Oni konsideras lin kiel la fondinto de la armena muziko. Li dum mallonga tempo estis sendita al koncentrejo. Sub premo de okcidentaj landoj la otomana aŭtoritato liberigis lin sed tio kion li vidis en la koncentrejo kaŭzis lian psikan malsanon.

Aucun commentaire: