24 juill. 2006

Mi kaj Linukso

Linukso estas bela
Miaj aventuroj kun Linukso komenciĝis longtempe antaŭ, kiam ankoraŭ multaj komputiloj havis la procizilojn 80386 kaj 80486. Tiutempe mi iomete laboris kun simpla distribuo kies nomo estis slackware. Tiam linukso ankoraŭ ne havis la hodiaŭajn allogajn grafikajn interfacojn kaj oni devis tajpi komandojn en teksta interfaco. Ankaŭ skribi novajn programojn por linukso ne estis facila tasko, ĉar tiel nomataj integritaj medioj por skribi programojn (Integrated Development Environment - IDE) ne estis tiom evoluitaj. Tiaj estis miaj unuaj spertoj pri Linukso. Post tio en Francio kiam mi komencis labori por firmao mi denove devigiĝis labori kun Linukso. Tiam nia firmao produktis programojn (kaj mi skribis partojn de ili) kiuj devis funkcii sur ambaŭ mastrumaj sistemoj (Vindozo kaj Linukso). Mi instalis la distribuon Mandrake sur miaj komputiloj (en la firmao kaj hejmen) kaj laboris kun ĝi. Skribi programojn en nova linukso estis pli facila. Nun ekzistis helpoprogramoj kiel KDevelop por helpi skribon de programoj. Ankaŭ plu ekzistis bonaj grafikaj interfacoj kiel GNOMEKDE kiuj plifaciligis interagojn de la uzanto kun la sistemo. Mi unue havis la Linukson Mandrake 9.2 kaj post ĝi 10.1. Sed post eliro el Francio en Svedio kaj Montrealo mi ne trovis tempon por relabori kun Linukso. Kiam mi alvenis al Toronto mi decidis ĝisdatigi mian Linukson. Unue mi trovis la distribuon Fedora Core 5 sed kolego konsilis ke mi devas provi alian distribuon. Finfine mi instalis la Linukson Open Suse 10.1 sur mia komputilo (ĝi ne estas ekzakte sama Suse 10.1 kiun vendas la firmao Novell). Nun mi ege deziras instali makroojn kiujn estas skribinta Bertilo Wennergren por Open Office. Tiel mi povos tajpi supersignitajn literojn. Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke linukso (ne Fedora nek Suse) ne disponigas deĉiferilojn (por spektigi - komercajn - DVD-ojn) kiuj havas leĝajn problemojn (kvankam oni povas elŝuti ilin cetere), tiel mi ne povas spekti miajn DVD-ojn per Linukso. Sed feliĉe ankoraŭ Vindozo estas ie en angulo de mia komputilo kaj ĝi faros tion. Jen mia aventuro kun Linusko kiu denove komenciĝas.

2 commentaires:

Bouil a dit...

Se vi volas rigardi DVD-on ĉe Linukso, sciu ke vi nur devas uzi "xine" aŭ "mplayer" kun "libdvdread3". Tiu funkcias tre bone, kaj vi ne plu devos rigardi la reklamon, kiu staras je la komenco de la filmo ! ;-)

Anonyme a dit...

Jes, eblas rigardi DVD-n linukse :)

Ankaŭ oni povas skribi supersignojn en ĉiuj linuksaj programoj.

Ĉe Ubuntu Linukso oni povas agordi la klavarfasonon tiel.
Ĉe SuSe mi ne scias kiel tion fari sed mi opinias ke vi trovos kiel fari. Tio devus esti facila en hodiaŭaj linuksoj.

Pere
http://bits.quintanasegui.com
http://bits.quintanasegui.com/categories/other-languages/eo/