13 juill. 2006

Nekredebla stulteco

Ĉu vi ŝatas legi iun tre stultan aserton? Jen rasista itala politiksito Roberto Calderoli kiu diras:
Italy's all-white team, from a largely devout Catholic populace, had won against a France team which sacrificed its own identity by lining up blacks, Islamists and Communists to get results.
La tute blankhaŭta teamo de Italio, teamo konsistanta el sindediĉaj katolikoj, gajnis kontraŭ la teamo de Francio kiu fordonis sian propran identecon kunigante nigrhaŭtulojn, islamistojn kaj komunistojn.

Tiaj asertoj nur naŭzas min.

3 commentaires:

Kolonjano a dit...

Kara Beĉjo,

ekzistas t.n. Hanlon's Razor – analoge al la fama Occam's Razor –, laŭ kiu oni „neniam supozu malicon, se fakte stulteco taŭgas kiel klarigo“. Ŝajnas al mi, ke ĉi-kaze validas inversigo: „Neniam supozu stultecon, …“

Eble oni atentigu la sinjoron politikiston, ke plej multaj homoj sur tiu ĉi planedo estas nek blankhaŭtaj nek katolikaj. ;-)

Kolonjano

Anonyme a dit...

Laŭ la gazetoj, Roberto CALDEROLI estas ĉefo de la konate rasista partio, la t. n. Norda Ligo. Laŭ mi multe pli abomenindas la kaŝitaj antaŭjuĝoj nuntempaj, kiuj vaste influas la mondon.

Ken

becxjo a dit...

Ken mi demandas min kial rasismo ne estas krimo kiel dubi pri okazo de holokausto? Cxu oni ne sendas homojn al malliberejo pro gxi? Cxu ne pro rasismaj aludoj? Cxu tio ne estas cxar ni profunde simpatias tiajn asertojn?