13 juill. 2006

Pri E-Blogoj (8)

En enkonduko de la libro ekstremoj oni ĝojis ke de tempo al tempo grupo da talentaj verksitoj aperas en iu regiono de la mondo kaj pliriĉigas la esperantan literaturon per siaj laboroj. Tie oni bonvenigis laborojn de iberaj verksitoj Fernández, Camacho, Neves kaj Dek. Antaŭ tiu ibera skolo la esperanta literaturo estis jam spertinta aliajn literaturajn skolojn el Britio kaj Hungario. En aro da E-blogoj ankaŭ de tempo al tempo aperas ondoj kies originoj estas en iu specifita parto de la mondo. Sed pli precize oni devas diri ke tiuj ondoj estas rezulto de laboro de E-blogistoj kiuj havas komunajn denaskajn lingvojn. Mi mem unue allogiĝis al E-blogoj trovante E-blogojn de hispan/portugallingvaj blogistoj. La plej unua E-blogo kiu min allogis estis Bitakoro de Manolo. Post ĝi Kvardek Du de Luis. Nepre oni ne forgesu skribitajn pensojn de iu alia Luis kaj esperantan blogon de Tonyo. En aro de tiaj blogoj du blogoj de Fátima mia haveno en Esperantio kaj La sekreta ĝardeno havas apartajn lokojn pro ilia literatura enhavo. Alia literatura blogo de tiu grupo estas dokita poezio. Post tiu abundo da E-blogoj skribitaj de hispan/portugallingvanoj nun venas ondo de E-blogoj kiuj estas laboro de francparolantoj. Mi antaŭe konis kelkajn el tiajn blogojn. Ekzemple efemera blogo Amo ĉiam aŭ la E-blogo Nigrejo estas relative malnovaj blogoj. Sed lastatempe apris novaj E-blogoj de francparolantoj. En kebekio oni povas nomi la blogon de Michel Légaré, Tehom. Oni ankaŭ bone konas la blogfotaron de Genova kiu malmulte skribas sed havas tre belajn fotojn. Inter pli novaj blogistoj el Francio oni povas nomi blogon de Parŝo kaj tiun de Mari-elen, Faldfalio. Pere de tiuj blogoj oni povas vidi la mondon tra diversaj kaj multkoloraj vidanguloj. El kie estos la venonta ondo da E-blogistoj? Ĉu vi scias?

Miaj antaŭaj skribaĵoj pri E-blogoj (7), (6), (5), (4).

P.S: Mi forgesis tiujn ĉi blogojn kaj nepre tio ne estas la tutaj E-blogoj de franclingvanoj, kaosa mondo, tia estas mondo kaj Bonvenon en la antaŭurbo de mia mondo.

2 commentaires:

Eric a dit...

Dankon pro la ligo al mia blogo (Tia estas mondo) kaj pro via tiea komento. Mi komencis tralegi vian blogon, kaj multe ŝatas ĝian riĉecon kaj diversecon. Multajn temojn de mi nekonataj vi klare prezentas.

Michel Légaré (Jacques Leness) a dit...

Saluton Beĉjo,

Ankaŭ mi dankas vin pro la ligo. Mia blogo "TEHOM" ne estas tre grava, sed ĝi honeste klopodas ekzisti...

Notu ke mi ŝanĝis la adreson de mia blogo... nur por konfuzi mian eks-koramikino. Nun oni povas viziti ĝin ĉe la sekvanta adreso :

http://jacquesleness.blogspot.com