31 juill. 2006

Pri Sciencfikcio

Antaŭ nelonge en iu reta forumo iu demandis min ke ĉu mi plu ne interesiĝas pri sciencfikcio. Tiu demando antaŭmetiĝis ĉar antaŭe mi iam kontribuis en la reta dissendolisto per-esperanto-SF (ĉe YahooGroups kaj prizorgata de s-ro Harlow). Fakte mi ankoraŭ ŝatas la sciencfikcion. Tiu intereso mia radikas en mia adolesankteco kiam ni (antaŭ la revolucio de 1979) spektis tv-seriojn kiel Star Trek, Space 1999 (tiu serio estis pri tempo kiam luno estas apartigita de orbito kaj kiel spacŝipo vojaĝas tra la kosmo. En ĉiu parto de la serio okazis aventuroj por loĝantoj de stacio sur ĝi) kaj animaciojn kiel Superman, Spiderman, Wonderwoman kaj Aquaman. Tiutempe mi ankaŭ kiel miaj samaĝuloj interesiĝis pri lasersabroj, spacŝipoj kaj interplanedaj vojaĝoj.
Imagita Mondo en Sciencfikcio Flanke de libroj en la persa lingvo ni ne havis multajn opciojn. Mi ne memoras ke ĉu mi komencis legadon de SF-aĵoj per Jules VerneIsaac Asimov. Krom ili tie estis kelkaj tradukoj de Arthur C. Clarke, Ray Bradbury kaj lastatempe 1984 de George Orwell. Pliposte mi ĝuis legadon de bonaj sciencfikciaj verkoj en Francio. En Kebekio ankaŭ mi serĉis por tiaj verkoj. Tiel ŝajnas ke la plej elstara majstrino de la ĝenro en Kebekio estas Sinjorino Élisabeth Vonarburg (tie ankaŭ estas alia sinjorino kiu regas super tereno de la fantazia fikcio kaj ŝi estas Natasha Beaulieu). Krom s-ino Vonarburg en Kebekio estas aliaj verkistoj kiuj verkas sciencfikciaĵojn, inter ili mi povas mencii Denys Chabot, Joël Champetier, Esther Rochon, Daniel Sernine kaj Jean-Louis Trudel. Sed mi ne estas limiginta min al nur franclingvaj verkistoj de la sciencfikcio. En Francio mi ankaŭ malkovris Nancy Kress kaj ŝia tre interesa triologio (la du unuaj partoj de ĝi estas luno de probableco – probability moon - kaj suno de probableco – probability sun) kaj en Kebekio mi malkovris Broken Angels (rompitaj anĝeloj franclingve tradukita sub la titolo Anges déchus) bona verko de la angla verkisto Richard Morgan.
Multaj pensas ke la sciencfikcio ne estas serioza ĝenro. Ili pensas ke ĝi estas nur por distri junajn knabojn (precipe tiujn el ilin kiujn oni en la angla lingvo nomas geekbookworm) kaj post plenkreskiĝo ne decas interesiĝi pri ili. Mi ne konsentas tion. Eĉ nun mi en bonaj sciencfikciaĵoj trovas interesajn temojn kiuj meritas pripensadon. Por ĝui sciencfikciajn verkojn unue mi ne klasifikas ilin en du grupoj bonaj kaj malbonaj, seriozaj kaj malseriozaj aŭ profundaj kaj neprofundaj. Mi ĝuas plenaventuran malkredeblan sf-aĵon kiel ekzemple la kinfilmo Resident Evil same kiel mi ĝuas seriozan filozofian sf-aĵon kiel 2001: A Space Odyssey (Stanley Kubrick) aŭ I, Robot (Isaac Asimov). Aliflanke kiam mi legas aŭ spektas sciencfikcian laboron mi malŝaltas tiun parton de mia cerbo kiu persistas percepti aferojn laŭ scienca rezonado. Tiel mi unuagrade ne serĉas erarojn (laŭ leĝoj de la fiziko aŭ aliaj branĉoj de la scienco) de la verko. Por mi ne gravas ke laŭ la fizikaj leĝoj ekzemple Gudzilla ne povas esti danĝera ĉar ĝia fiziologio ne permesas tion aŭ mi ne ĝenas min pro tio ke oni ne povas percepti eksplodon en spaco ĉar tie ne estas materio por transporti la energion de la eksplodo. Mi strebas malkovri ideon (aŭ eble ideojn) kiu(j) estas malantaŭ fasado de iu verko. Mi ĝuas la intrigon de la rakonto kaj ne forgesas ke tio estas fikcio (kvankam iel rilata al la scienco). Sciencfikcio neniam pretendas ke ĝi ekzakte kongruas la sciencon. En sciencfikcio la verkisto rajtas ruzi kaj eĉ uzi sciencaĵojn kiuj ne estas tute ekzaktaj.
P.S: En la anglalingvaj tekstoj SF ne ĉiam estas mallongigo por Science Fiction (Sciencfikcio). Ĝi povas esti mallongigo de Speculative Fiction (en Esperanto mi ne certas ĉu oni povas traduki ĝin al Spekulativa Fikcio sed en la franca lingvo oni tradukas ĝin kiel Littérature Imaginaire). Aldone al la sciencfikcio ĝi entenas ankaŭ la fantazion kaj kelkajn aliajn ĝenrojn literaturajn (kiuj baziĝas sur kreado de imagitaj mondoj).

5 commentaires:

Anonyme a dit...

Surprizis min ke vi ne menciis Harry HARRISON, SF-aŭtoron (verkoj iom eksdataj laŭ la kritikistoj) kaj fervora movad-stila E-isto.

Ken

Anonyme a dit...

mi ŝatas legi vian postajon! mi fari tio per la e-planedo-paĝo.
Ĝi sevas al mi por pliboniĝi mia esperanto.

Ĝis!

Toño a dit...

Saluton, Beĉjo:
Min iom pli surprizas ke vi ne mencias la plej gravan kolekton de esperantaĵoj pri scienc-fikcio, Sferoj, kiun eldonis Liven Dek.

Vidu ĉe: http://www.nodo50.org/esperanto/libroservo.htm#Scienc-fikcio, aŭ ĉe http://www.esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/sfer.html.

Granda parto de la libroj estas ankoraŭ akireblaj.

Mi profitas por mencii ke mi menciis vin en mia lasta blogaĵo, ĉar eble vi povas informi nin pri la lastaj iniciatoj de la irana registaro, koncerne la lingvan purigadon en la oficiala lingvo. http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/2006/08/pizza-estas-anglalingva-vorto.htm. Ĉu vi povas nin informi pri tio?

Kaj fine, komento por la antaŭa komentanto: ne estas bone legi la postaĵon de aliaj! ;-)

becxjo a dit...

Karaj Ken kaj Tonyo,
Mi estas jam audinta pri Harrison sed ne estas leginta liajn verkojn ankau bedaurinde mi ne estas leginta la serion Sfero.

Cândido Ruiz a dit...

Saluton samideano, la EKJV petas al vi ke bonvole divastigu tiun informon inter la anoj de via esperanta asocio aũ loka esperanto klubo: Nomata Jules Verne omaĝe al la samnoma fama verkisto kaj esperantisto. La E-Kluko Jules Verne estas klubo por esperantistaj homoj kiuj ŝatas beletron, kinon, teatron, aliajn artajn manisfestaciojn koncernajn al literaturo.
www.klubojulesverne.wordpress.com