17 juill. 2006

Ĉu filozofio pri amo?

Psiĥo
Ĉi-semajnfine kun granda plezuro mi legis tiun ĉi tekston de Alexander Moseley [Aleksandro Mozeli] pri filozofio de amo. Estas interesa kiel oni tie klasifikas amon en tri kategorioj; Eros (ne rilate al hodiaŭa senco de tiu vorto pri erotaĵoj kaj seksallogeco) kiu plie aludas al amo laŭ platon-sokrata vidpunkto. Tio estas ami ion (aŭ iun) ĉar fakte homo postserĉas transcendan belecon tra ĉiu amo. Philia [filia] kiu estas amo laŭ aristotela vidpunkto. Ĉi tie oni plie konsideras motivojn por ami. Laŭ tiu ĉi vidpunkto ni amas aliajn ĉar ili ankaŭ amas nin, ĉar ili estas utilaj por ni aŭ ĉar ili havas saman valor-sistemon kiun ni ankaŭ havas. Finfine Agape kiu estas miksaĵo de la du antaŭaj vidpunktoj. Ĝi estas grandparte influita de [aŭ ĉu influinta?] jud-kristana tradicio. Aldone al la temo de la artikolo mem kiu estis filozofiado pri amo min interesis rekonfirmiĝo de tiu fakto ke por la okcidentano la filozofio, scienco kaj ĉio alia komenciĝas en Grekio kaj finiĝas en la okcidento. Por tiu persono Hindujo, Persujo, Ĉinio aŭ iu ajna alia antikva civilizacio simple ne ekzistas (aŭ ne meritas atenton). Antaŭnelonge miaj torontaj amikoj aplaŭdis la kinfilmon Aleksandro la Granda antaŭ mi. Ili ne sciis ke kiel irandevena persono por mi Aleksandro estas invadinto kiu detruis Iranon. En la persa lingvo ni ne nomas lin Aleksandro la Granda sed Eskandar Goĝastak [goĝastak signifas ke Dio damnu lin!].
Revenante al la teksto tie estas kelkaj konsiderindaĵoj; El la vidpunkto platon-sokrata pri amo (Eros), la amo kiun ni trovas sur tiu ĉi tero postserĉante la idealan belecon ne vere povas tute kontentigi nin dum la vivo ĝis morto. En tiu perslingva blogo en kiu mi unuafoje trovis mencion pri la supera teksto oni estis demandinta ke ĉu tiu aserto ne povas esti elirpunkto por filozofiado pri sinteno de tiuj kiuj sinmortigante faras teroristajn atencojn? Ili laŭ si mortigas sin por nobla celo. Por mi mem kiel studanto de fiziko estas interesa scii ke ĉu ni povas ĉiam redukti amon al funkciado de hormonoj, organoj kaj fiziologia sistemo? Se jes kiel? Tio eble por amo kiel seksa impulso povas funkcii, sed kion oni povas diri pri amo de gepatroj al siaj infanoj aŭ pri gefrataj amoj k.s? Finfine min tre interesis tiu vidpunkto ke iuj konsideras amon (kiel iu sistemo de konvencioj, valoroj kaj etiketoj) kiel opio de virinoj (analoge al religio kiel opio de amasoj). Laŭ ili amo estas inventaĵo de viroj por konservi sian regadon super virinoj! Tiu artikolo estas ege instrua kaj tre amuza. Mi kosilas ke se vi scipovas la anglan lingvon nepre ĵetu rigardeton al ĝi.

P.S: La supera pentraĵo, Psiĥo kaj Kupido © Muzeo de Louvre, Parizo, estas verko de franca pentristo François GÉRARD (1770 - 1837).

4 commentaires:

Anonyme a dit...

La klarigo de Mosely tute adekvatas, sed mi aldonos teorion mian pri unu punkto, la t.n. "Platona amo". Ĉar la modernulo tipe kuntiras la brovon, eĉ ĝis supermezura turmento! kiam li legas en Platono (precipe _Phaedrus_), ke ideale oni ne korpe plenumu siajn seksajn dezirojn.

La helenoj estis la plej mizogina socio, kiu iam ekzistis. Demandu al iu ajn fakulo: ili simple malestimis virinojn. Ĉu pro tio, ĉu pro alia kialo, ili disponis, dum specifa periodo, en specifa socia klaso, pri normaligita samseksamoro, ankaŭ de specifa speco: mezaĝa viro kun juna viro. (Tia deflankiĝo en si mem ne unikas; dum specifa periodo en specifa socia klaso en antikva Kario, lando de Halikarnaso, gefrata incesto ŝajne estis normaligita. Simile poligamio kaj eĉ poliandrio en diversaj limigitaj cirkonstancoj; ktp.)

Sekve kiam Platono parolas pri amoro, li parolas pri samseksamoro (kio tre videblas, se oni legas _Phaedrus_), ne pri rilatoj inter viroj kaj virinoj. (Kiaj estis tiaj rilatoj, mi timas eĉ imagi.) Sekvas de tio interpreto, nekutima jes sed eble ne tute freneza, ke la "platona amoro" reprezentas subpremigitan malaprobon de tiu kutimo flanke de Platono.

Mi neniam renkontis tiun teorion ekster mia propra kapo, do taksu ĝin cum grano salis :)

Ken

montamaristo a dit...

Interesa artikolo. Neniun novan ideon mi trovis en gxi (kaj mi ne multe konas filozofion).

Tamen gxi ignoras (konscie aux nekonscie) gravan specon da amo kiu influadas la la okcidentan kulturon. Tiu estas la sinofera amo de Dio por la homaro.

Amike,

Andreo

becxjo a dit...

Montamaristo mi ne komprenis kiel artikolo kiu havas neniun novan ideon en si povas esti interesa por vi. Cetere cxu vi volas mencii amon de Dio al homo au amon de homo al Dio? Mi ne bone komprenis direkton de amo.

montamaristo a dit...

Kara Becxjo.

Direkto estas _el_ Dio _al_ cxiu homo.

La artikolo interesas min cxar gxi rememoras min pri studoj kiam mi estis infano. Tiam cxio sxajnis grava. Iam mi ne sinesprimas gxentile.