16 août 2006

Dankon S-ro Olmert

Dankon S-ro Olmert
Pacifistoj kulpas. Ili krias kaj protestas militon tiam kiam ie estas milito aŭ kiam ie milito iras komenciĝi. Ofte tiutempaj agoj estas tro malfruaj. Dum la milito, ĝia oponanto konsideriĝas perfidulo, spiono kaj amiko de la malamiko. Dum la tempo de paco tamen pacifistoj faras nenion. En tiaj tempoj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo oni regule ekzercas militon, armeoj manovras, oni disvolvas armilojn (aŭ aĉetas ilin) kaj eĉ civiluloj organizas sin por milita situacio. Ĉirkaŭ la mondo centoj da universitatoj ĉiutage instruas kursojn pri militaj strategioj kaj armeaj sciencoj. Por granda nombro da homoj la paco estas natura stato de aferoj. Por ili milito estas eksterordinara situacio kaj oni devas peni venki ĝin. Sed nur malmultaj konscias ke en tempo de paco ankaŭ oni devas peni por konservi ĝin. Alia kulpo de pacifistoj estas tio ke ili ĉiam protestas militon sed malofte laŭdas agojn de tiuj gvidantoj kiuj decidas haltigi batalojn. Tial oni hodiaŭ ne aplaŭdas eksterordinaran kuraĝon de S-ro Ehud Olemrt kiam li decidis ĉesigi batalon en Libano. Oni pensas ke Israelo ne povis daŭrigi la militon ĉar tie ne estis venko ebla. Sed kiam mi en retpaĝoj de la revuo Jerusalem Post legis skribaĵojn de tiuj legantoj kiuj skribis kaj petis ke oni tapiŝe bombardadu la sudon de Libano mi tremis pro la hororo kaj konsciis ke la israela armeo facile povas fari tion. Israelo povis fari tion kion faras Usono en Irako. Nur stultaj homoj povas ŝati Nasrelahon kaj lian bandon da kanajloj. Pro tio mi timis ke la okcidenta publika opinio dolore sed ĉiuokaze akceptos mortojn de civiluloj kiel kosto por forigi tiun grupon da krimuloj for de Libano. Feliĉe S-ro Olmert montris grandegan kuraĝon kiam li ĉesigis armeajn agadojn. Li riskis (kaj ankoraŭ riskas) sian postenon por ne plu permesi verŝiĝon de sangoj de senkulpantoj. Mi omaĝas lin. Nun estas tempo por strebo de pacifistoj por ke militema Nasrelaho ne misuzu la situacion. Li devas ne povi interpreti decidon de Israelo kiel sia venko. Tiu ĉi batalhato devas iĝi venko de Libananoj kaj Israelanoj. Ĝi devas iĝi venko de la paco. Mi preĝas tion, kaj dankas vin S-ro Olmert.

Libanaj blogistoj kontraŭ Hezbolaho (en la angla).

P.S: Oni ofte pensas ke militi bezonas kuraĝon, sed iam rezigni militon bezonas pli da kuraĝo.
Milito ĉiam estas malbona sed iam neevitebla, iam oni devas defendi sin kaj nature Israelo ĉiam havos tiun rajton.

13 commentaires:

Anonyme a dit...

Kompreneble, la cetera mondo havu la samajn rajtojn.

Israelo tenas multajn libananojn forkaptitaj.

becxjo a dit...

Hezbolaho ne batalas por Libano. Kompreneble vi pli bone scias ke li batalas por la Islama Respubliko en Irano. Hezbolaho neniel zorgas pri volo de libananoj. Pruvo estas tio ke Nasrelaho konsideras sin venkinta cxar li estas vivacxa.

becxjo a dit...

Nasrelaho ne estas demokrate elektita de libananoj. Li trudas sian volon pere de mono kaj armiloj provizitaj de Irano. Li havas nenian lokon en politika vivo de Libano.

Anonyme a dit...

Do, mi diru ke Israelo forkaptis Hezbolahanojn kaj tenas ilin sen antaua jughado, de antau longe. Kaj la Hezbolaha atako okazis ekster Israelo (okupita Sirio).

Mi ne kredas ke la atako al Libano estas defenda ago.

Pli kaj pli mi konvinkighas, ke Neturei Karta pravas chial (http://www.nkusa.org/).

Amike, K. Artimo

becxjo a dit...

Hezbolaho havas nenian ajnan legitimecon por defendi sin au ataki al iu ajna alia lando. Gxi ne rajtas fari tion cxar ne estas laulegxa.

Anonyme a dit...

Mi kredis ke Hezbolaho estas laulegxa, cxar estas ministroj de gxi en la nuna Libana registaro. Krome, oni parolas pri efektiva enigo de Hezbolahaj militistoj (teroristoj?) en la Libanan armeon.

Multaj agoj de Israelo sxajnas ne tre "lauxlegxaj", kvankam "internacia juro" estas nebula koncepto ankoraux.

Amike, K. Artimo

becxjo a dit...

Kara Artimo,

Nenie en la mondo iu partio nur pro havado de du-tri ministroj en la sxtato ne rajtas decidi anstatau tuto de la nacio. Hezbolaho ne estas laulegxa cxar se gxi estas politika partio do gxi devas subteni suverenecon de Libano agnoskante gxian armeon kiel la nura armea forto kaj decidoj de la sxtato kiel la nuraj observeblaj decidoj. Se gxi estas aremo milicio do gxi ne rajtas paroli pro politika partoprenado en la sxtato. cxiuokaze afero estas pli komplika ol tio.

montamaristo a dit...

Mi estis forvojagxanta pasintsemajne kaj nur legis tiun cxi blogon nun.

Sinjoro Olmert certe montris kuragxon halti la batalon tiom frue. Malgraux mia opinio kiel JPost-a leganto ke tiu decido strategie malsagxas (cxar tio permesos Hisbolaon rearmigxi), mi agnoskas la hom-kompatantan deziron.

Versxajne Hizbolao rearmigxos kaj refortigxos, kaj la milito dauxros pligrandskale post mallonga prokrasto. Tamen mi esperas ke Hizbolao ne sole gajnos de tiom pli tempo. Olmert donas tempon ankaux al la civiluloj de tiu regiono seniluzigxi kaj pro tio mi esperas ke multoj foriros el suda Libano antaux la milito rekomencos. Eble ankaux la Franca registaro gajnos tempon seniluzigxi pri Hizbolao pro atestoj de ties venontaj soldatoj. Sed nur malgranda espero...

Kuragxon oni certe necesas militi aux paci, tamen la plej bona uzo estas agnoski malplacxan veron.

becxjo a dit...

Kara montamaristo,
Des pli bone ke vi estis for! cxar mi scias ke via animo estas plene de abomeno kaj vi tre sxatis polemiki pri la afero kaj ofendi tiujn kiujn vi tiom abomenas. Mi nur esperas ke vi iam komprenos ke tiom da abomeno blindigas vin kaj vi ne kapablos jugxi senpartie.

montamaristo a dit...

Kara Becxjo

Vi pretendas koni mian animon sed ne respondis laux la temo. Ne timu. Mia animo ne influas Libanon, nek Israelon, nek Hisbolanon, se si plenas da abomeno aux ne.

Cxu Hisbolalo rearmigxos remiliti aux ne? Cxu la milito rekomencos post mallonga pauxzo? Kio estas via pli akurata kompreno (eble pli senpartie sen blindeco ol mi).

becxjo a dit...

Kara montamaristo,
Mi ne scias tion kio okazos en la estonteco. Cetere mi ne pretendis ke mi konas vian animon. Mi diris ke el viaj skribajxoj oni komprenas ke vi estas plene de abomeno kontrau kredantoj de iu precipa religio (islamo).

becxjo a dit...

plene de abomeno kontrau kredantoj de iu precipa religio (islamo).

Mi volis diri
...iu certa religio...

montamaristo a dit...

Kara Becxjo,

Cxu ne exc ia opinio pri la dauxropovo de la paco de la lauxtita Sinjoro Olmert?

Se la bonanimuloj rifuzas pensi pri la estonteco, la malsxatataj abomenantoj ne tro forigos...