24 août 2006

Eksplanedigo!

Do Plutono ne plu estas planedo. Ha ve por la plutonanoj! Mi ĵus volis komenci konadon de ili!

3 commentaires:

zooplah a dit...

Finfine! Ĉiuj sciis de antaŭ multaj jaroj, ke Plutono ne estas planedo. Mi kontentas, ke la decido estas oficiala.

Fátima a dit...

Ho ve! Ĉu multaj jaroj jam? Mi neniam aŭdis pri tio! Fakte mi certe surpriziĝis aŭskultante tian novaĵon per la televido.
Mi memoras mian infanaĝon, kiam mi volis esti astronomiisto kaj metis fotojn pri la planedoj sur la muron de mia dormoĉambro... Ho, ĉio ŝanĝiĝas!

zooplah a dit...

"Ĉu multaj jaroj jam?"

Jes, mi estis priparolanta tion kun mia frato lastan jaron. Li pripensis eventualan dekan planedon. Mi diris, "Ĉu deka? Ĉu Plutono ankoraŭ konsideriĝas planedon?" kaj li diris, "Jes, nur ĉar ĝi estis nomata planedo por tiom longe." Tio estis unu el tiuj "vox populi" aferoj mi supozas. Mi opinias, ke tio estas bona ke ĝusteco venkis popularecon.