23 août 2006

Mortiga rigardo

Sekreto - Luis Royo
Rigardo de tiuj okuloj mortigas, do glavo ne necesas. La manoj unktitaj je sango karesas metalon kvazaŭ volas kvietigi ĝin. Ĉu la mortigito estas iu besto aŭ ia monstro? Ve! Mi suspektas ke ĝi estu anestezita enamiĝinto.

Bonvenon al la mondo de fantasto. Tiu pentraĵo estas unu el laboroj de Luis Royo, la hispana majstro de la fantasta pentrarto.

Nun mi komprenas kial en multaj kulturoj oni atribuas karakterizaĵojn de felisedoj al virinoj. Tie oni ne parolas pri katoj sed gepardoj aŭ tigroj.

2 commentaires:

karamudini a dit...

saluton. mi ne povas kompelete vidi la foton. eble estas problemo en alsxuto.

becxjo a dit...

Kara Mohammad bedaurinde mi ne scias de kie povas esti la problemo. Se en Irano vi uzas malrapidan konekton al la interreto eble pro la peza informkvanto de la bildo via retlegilo ne kapablos elsxuti gxin komplete. Cxi tie en Kanado mi vidas gxin komplete kaj mi esperas ke aliaj ankau povas vidi gxin tiel.