Beĉjo

La mondo el mia vidpunkto

General Information
Kelkaj informoj
Miaj vagadoj sur la reto
Ne nepre en E-o
Ni ĉiuj estas irananoj
admirinda artikolo en la ege prestiĝa scienca revuo Nature.
Raporto pri la 2-a Mezorienta Kunveno de esperantiostoj
La kunveno okazis en Turkio.
ENGLISH HAS RAPED ME
Interesa skribaĵo de la irandevena Freŝte Molavi
La unua pico-vendejo en Nord-Koreio
Dum ordinaraj nord-koreanoj ne povas aĉeti manĝaĵojn!
Per okulo kontraŭ okulo nur eblas fari tuton de la mondo blinda.
Tre bona desegnaĵo pri teroristaj atakoj en Mumbajo.
Murdo pro dombesto
Japana viro murdis du personojn pro morto de sia hundo.
Abomenindaj kliŝaĵoj
La 20 plej malŝatataj kliŝaj esprimoj en la angla lingvo.
Misa traduko
Tiu traduko al la kimra estis fuŝa.
Kion skribas Putin?
Ĉu iu scias, ke kion ĉi-tie skribas s-ro Vladimir Putin?
Kiel trakti novnaskitojn?
Ridindaj gvidlinioj por trakti novnaskitojn.
Italoj estas kuraĝitaj por uzi malpli da anglaj vortoj
Kultura organizaĵo petas por ke italoj malpli uzu la anglajn vortojn.
Bazaro

Vero kaj scienco
Rudolf Steiner (UEA)

La Burgo kondamnita
Arkadij kaj Boris Strugackij (UEA)

La Asocio
Ziko van Dijk (FEL)

Morto de artisto
Anna Löwenstein (FEL)

Heliko sur deklivo (impeto)
Arkadij k. Boris Strugackij
2006-08-09
Ne nun!
Mortoj en LibanoPost demando de Tonyo mi volis skribi ion pri la lastatempa decido de la irana registaro pri uzado de la vorto pizza. Sed tion mi ne kapablas. Ne nun!
Nun mi estas ege malĝoja kaj furioza. Mi ankoraŭ ne estas alkutimita al mortoj de la lasta konflikto en Mezoriento.
Mi estas malĝoja kaj kiam mi estas malĝoja mi ne povas filozofii pri amo, skribi pri volupto aŭ pensi pri scienco. Kiam mi estas malĝoja mi povas blasfemi, diri maldecajn vortojn, krii kaj plori (kaj mi nun iam ploras). Ja eble por vi lastatempaj mortoj estas Collateral Damage dum konflikto inter bonuloj kaj malbonuloj. Eble ili estas nur homaj ŝirmiloj kiujn oni devas trapasi por atingi fifarantojn sed por mi ili ankoraŭ estas homoj. Mi ne povas skribi ĉar se mi skribus miaj skribaĵoj plej verŝajne ofendus iujn el vi. Kaj mi ne povas ree pardonpeti. Pro tio mi preferas nun silenti. Eble post kelke da tempo tiuj mortoj ankaŭ por mi iĝas kutimaj tiel kiel ĉiutagaj mortoj en Afganio aŭ en Irako nun estas. Tiam mi ankaŭ eble revenos al mia kutima skribado, sed ne nun!

foto Copyright © Reuters
blogita de Becxjo en 9:58 AM  
4 Comments:
  • En 8/09/2006 2:27 PM, Blogger montamaristo skribis…

    Kiel vi atingis la falsan nocion ke viaj koleraj, blasfemaj, plorantaj skribajxoj pli ofendus onin ol la trankvilajxoj?

    Fakte pli placxus min ke iu filozofo nun kriadas, ploradas, kaj exc blasfemadas ol nauxzige predikadi (kiel kutime). En iu lasta blogo vi insultis la "elektitojn de Dio", do vi tiom pruvis ke vi ja kapablas blasfemi (kaj poste pardonpeti). Nun vi rifuzas komenti la gxustan vort-devenon por pico, tamen antauxe zorge konsilis onin inter la gxustaj kaj malgxustaj elektoj kiel literari Hizbolaon. Strange malsama trakto cxu? Kiam vi insultos Islamon?

    Verdire, viaj blasfemoj ne suficxas...

     
  • En 8/09/2006 3:00 PM, Anonymous becxjo skribis…

    Mi ne komprenis kial mi devas insulti islamon por ke vi kontantigxu? Mi antaue pardonpetis pri mia eraro pri la klisxo de "elektitoj de Dio". Kion alian mi devas fari por pardonigxi? Mia priskribajxo pri la gxusta lierumo de la nomo Hezbolaho estas je la 20-an de la pasinta monato. Depost tiam multaj aferoj estas okazintaj. Mi kelkfoje provis teni mian kutiman skribritmon sed nun pro lastatempaj okazajxoj ne povas fari tion. Cxu tio estas krimo?

     
  • En 8/10/2006 5:03 PM, Anonymous Toño skribis…

    Kara, mia peto kompreneble ne urĝas. Vi mem elektu la temojn.
    Mi ja volonte legus viajn skribaĵojn pri la milito nuna. Mi ne koleros...

     
  • En 8/12/2006 4:16 PM, Blogger ataly skribis…

    Kiom tiuj cxi fotoj al mi sufirigxas. Por me, ne estas cxefe la loko, la kauxzo....

     
Enregistrer un commentaire
<< Home
 
Pri Mi

Loĝloko: Toronto, Ontario, Canada
Pri mi: Irandevena zoroastrano, studanto de la fiziko.

If you like to understand my weblog you may learn Esperanto.
Si vous voulez comprendre mon blog vous pouvez apprendre l’Espéranto.

اگرعلاقه منديد مطالب وبلاگ مرا دريابيد می توانيد زبان جهانی اسپرانتو را فراگيريد


Vidu pli pri mi
Aliaj Blogoj En Esperanto
Esperantlingvaj retejoj
Arkivoj
Mi subtenas













COPYLEFT

Blogo servita de

Free Blogger Templates

BLOGGER

Fluo de blogeroj

Fluo de komentoj