14 août 2006

Ĉu pizza aŭ io alia?

Koncize respondante al la ĉefa demando de Tonyo rilate dekreton de la irana prezidento kiu malpermesas uzadon de kelkaj fremdaj vortoj (kiel pizza, chat kaj cabin) en la persa lingvo, mi devas diri ke la informo estas ĝusta. Sed mi devas ankaŭ aldoni ke ĉirkaŭstudinte la aferon mi opinias ke ĝia nuntempa publikiĝo tiom vaste en la okcidentaj medioj ne vere temas pri simpla informado sed plano pli politika. Ĉu vi memoras kiel en holivudaj kinfilmoj oni enkorpigas la monstrojn? En ili dum la plejparto de la filmo, malbonuloj faras tiom da fiaj faroj ke kiam ĉe la fino bonulo tre dolorige mortigas (punas) ilin, ni konsoliĝas kaj ĝojas (ni eĉ ŝatas ke ilia morto – puno - estu pli dolora). Nun estas vico de Ahmadineĵad kaj la okcidentaj medioj havas komision por montri lin (kaj lian registaron) tiom monstra ke kiam bona Bush komencos detrui lin (kaj lian landon) oni en la okcidento (legu la okcidenta publika opinio) konsoliĝu (ekzakte tiel kiel okazis pri Sadam). Ne miskomprenu min! Mi ne diras ke Ahmadineĵad estas bona. Nur maniero laŭ kiu kaj preteksto helpe de kiu la okcidentaj medioj volas pruvi lian monstrecon almenaŭ en tiu okazo ne havas gradan valoron. Dum ĉiuj okcidentaj medioj kaj retpaĝoj skribis sarkasmajn tekstojn pri la afero, neniu perslingva retpaĝo aŭ blogo (eĉ tiuj de la plej ardaj oponantoj de la islama respubliko) iel ajn atentis ĝin. Tio veras ke la irana prezidento estas dekretinta malpermesiĝon de uzado de iuj vortoj kaj la afero estas senprecedenca en Irano, tamen tio ne montras lian monstrecon sed nur nesaĝecon! Fakte li neniel bezonis dekreti pri tio. Evoluon de la persa lingvo prizorgas la akademio de la persa lingvo (Farhangestan e zaban e parsi - فرهنگستان زبان پارسی). Tio ne estas ekskluziva de la persa lingvo. Ekzemlpe evoluon de la franca lingvo prizorgas académie française, tiun de la itala prizorgas accademia della crusca kaj pri la hispana lingvo respondecas asociación de academias de la lengua española kaj real academia española. Inter la grandaj lingvoj nur la du lingvoj germana kaj angla ne estas prizorgataj de certaj institucioj (listo de tiaj organizaĵoj estas trovebla ĉi tie en - laŭ Ken Miner diabla - vikipedio). Ĉu prizorgadi evoluon de iu lingvo estas ebla, necesa, bona aŭ utila? Tion mi ne scias kaj nur lingvistoj (kiel Ken) povas respondi ĝin. Malgraŭ ĉiu respondo al la antaŭa demando ni trovas ke hodiaŭ ĉiuokaze iuj organizaĵoj prizorgas pri evoluo de iuj lingvoj (i.a. la persa). La sola diferenco inter la akademio de la persa lingvo kaj la plejparto de ĝiaj similaĵoj en aliaj landoj estas tio ke multaj el tiuj organizaĵoj en aliaj landoj estas neŝtataj kaj nur faras rekomendojn (kiuj plejofte respektiĝas per medioj, edukadaj organizaĵoj kaj eldonejoj kiuj mem estas neŝtataj), dum la akademio de la persa lingvo estas ŝtata kaj ĝiaj decidoj konsideriĝas kiel ŝtataj decidoj. Do vi vidas kial Ahmadineĵad ne bezonis dekreti pri decido de la akademio. Tio ne estas io nova en Irano kaj en epoko de Ŝaho kiu estis irana reĝo fervore subtenita de Usono (kaj la okcidento) ankaŭ la afero estis tute sama. Ŝaho neniam dekretis decidojn de la akademio ĉar kiel nun ili estis ŝtataj decidoj kaj aŭtomate observiĝis per aliaj partoj de la ŝtato.
Pri la persa lingvo decidoj de la akademio estas ege sub influo de politikaj voloj de la registaro kaj planoj kiujn ĝi havas rilate la kulturon (kiu en aŭtokratio kiel Irano bedaŭrinde estas sub regado de la ŝtato). En epoko de Ŝaho la akademio ne estis ege malfavora al okcidentaj vortoj sed pli ŝatis forigi arabdevenajn vortojn for de la persa lingvo. En la islama respubliko male okcidentaj vortoj ne estas favorataj sed arabdevenaj vortoj revenas en la lingvo (per la ŝtataj organizaĵoj). Tio ne signifas ke ni nuntempe pli bone komprenas la araban lingvon aŭ pli facile povas lerni ĝin. Tion mi komprenis kiam mi vojaĝis al Maroko ĉar tie mi ne kapablis distingi eĉ unu vorton en parolataj frazoj. Ni en Irano lernas la araban lingvon (dum multaj jaroj en lernejoj) ĉefe por legi (ne pridiskuti) kaj probable kompreni Koranon, sed iu arabo povas diri vin kiel malsamas la moderna hodiaŭa araba lingvo kompare al la lingvo de Korano. Simile uzado de okcidentaj vortoj en la persa ne signifos ke ni pli facile lernos aŭ pli bone komprenos tiujn lingvojn. Kvankam junaj irananoj hodiaŭ abunde uzas la anglajn vortojn kiel chat (reta babilado) en la persa kaj eĉ faras pli ofte retajn babiladojn en la angla, tamen oni povas konstati ke nur pro tio ili ne nepre iĝas pli bonaj lernantoj de la angla lingvo. Se por anglalingvanoj sufiĉas iam aŭdi “Hey guy! this is cool” en iu strato de Tehrano el buŝo de irana junulo kaj tio por ili signifas ke la angla lingvo estas internacia, do lasu ilin kredi internaciecon de la glora angla lingvo. Sed mi certigas vin, ke tie ili malfacilege povas daŭrigi konversacion pli ol tio kaj kompreniĝi.
Malgraŭ rilato de la akademio kun la registaro, ĝiaj membroj ne estas stultaj (eĉ ili ofte estas kompetentaj lingvistoj kaj literaturistoj) kaj ne ĉiuj decidoj de ĝi estas malbona. Ekzemple en epoko de Ŝaho la akademio anstataŭigis la vorton mihan (pure persa) anstataŭ vatan (arabdevena vorto kiu signifas patrujon). Unue en la socio estis fortaj rezistoj kontraŭ tiu propono (legu decido) sed hodiaŭ ni uzas la vorton mihan tre nature. Ĝis mia 20 jaraĝo en Irano ni aŭdis, diris, legis kaj skribis helicopter (helikoptero) sed pliposte la akademio proponis la vorton balgard (aviadilo kies planeo rotacias) kaj mi trovas tiun ĉi proponon genia. Cetere la akademio ne ŝanĝas ĉiujn vortojn devenitajn de la fremdaj lingvoj. Ekzemple ni ankoraŭ uzas la vortojn kiel television (laŭ la franca prononcmaniero; televizion), radio kaj telephone. La akademio eĉ iam adaptas iujn okcidentajn vortojn por uzi ilin laŭ la strukturo de la persa lingvo. Ekzemple ĝi prenis la radikon “quant” kaj aldonis al ĝi la persajn sufiksojn “idan” aŭ “eŝ” (quant+idan=quantidan aŭ quant+eŝ=quanteŝ) por meti ilin anstataŭ la vorto “quantization” (ankaŭ anstataŭ “to quantize” ekzemple en “to quantize an electromagnetic field” kiu tradukiĝas kiel “quantidan e jek mejdan e elektromegnatis” کوانتیدن یک میدان الکترومغناطیس kaj vi vidas ke ĉi tie oni ankoraŭ devas uzi la okcidentan vorton electromagnetic). Aliflanke ĉiuj decidoj de la akademio ne akceptiĝas per la komunumo de la perslingvanoj. Tiel iam estiĝas du versioj de la parolata lingvo; ŝtata kaj surstrata. Pri la tri antaŭe menciitaj vortoj chat, cabin kaj pizza, mi trovas ke proponoj de la akademio pri la du unuaj estas bonaj proponoj sed pri la vorto pizza (en la persa lingvo ni prononcas ĝin kiel Pitza) estas nenecesa, misgusta kaj kaprica. Ĉiuokaze mi, kiel perslingvano, malgraŭ la dekreto de Ahmadineĵad daŭre uzos la vorton pitza (kiu en la persa lingvo signifas picon) kaj ĝuos manĝi ĝin.

P.S:
1- Dum en miaj anglalingvaj korespondoj mi uzas la vorton “e-mail” sed en la francaj mesaĝoj mi uzas la vorton “courriel“ kiu estas propono de kebekiaj francparolantoj kaj akceptita de la akademio de la franca lingvo (kelkaj francparolantoj preferas ne uzi ĝin sed uzi “e-mail” aŭ “currier électronique”).
2- Pri rezisto kontraŭ reformo de ortografio en la germana lingvo rigardu ĉi tien.

7 commentaires:

Anonyme a dit...

• Pri la vikipedioj mi skribis specife pri ekvilibro, objektiveco, kaj (krom, eble, pri sciencaj temoj) plia fakta nefidindeco ol ĉe la plej bonaj paperaj informverkoj. Ĉe sociopolitikaj temoj la artikoloj ofte estas aparte tendencaj. Ili utilas, samkiel gazetoj, se oni malforgesas la devenon de la informo.

• Pri lingvaj akademioj, lingvistoj ĝenerale opinias, ke ili malmulte influas la disvolviĝon de la etnolingvoj.

Ken

becxjo a dit...

Cxiuokaze oni povas uzi vikipedion kiel ia unua (sed ne suficxa) fonto de informo pri iu temo kaj pliposte legi pli pri gxi.

Cxu vortoj proponitaj de akademioj neniel influas disvolvigxon de lingvoj? Tio strangas por mi cxar mi estas vidinta uzadon de tiaj vortoj en la persa lingvo.

Anonyme a dit...

Konfese mi pensis precipe pri la eŭropaj akademioj. La demando estas, kiom aĝa estas la Persa Lingvoakademio? (Vane mi provis eltrovi tiun informon rete.) Se ĝi establiĝis nur antaŭ kelkaj generacioj, eble tro fruas por scii ĝian efikon. Se ĝi aliflanke sufiĉe aĝas, kaj vere influas la lingvon, ĝi estas speciala kazo, kaj povus eĉ esti aliaj.

Ken

becxjo a dit...

En vikipedio oni legas ke la akademio de la persa lingvo fondigxis en 1935, do gxi ne tiom agxas.

zooplah a dit...

Mi ne komprenas la problemon pri "pizza". Ĉu la uzo de "pizza" kontraŭleĝas? Se ĝia maluzado ne devigas laŭ leĝo mi dubas, ke irananoj koncerniĝos.

becxjo a dit...

Lau la dekreto la sxtataj organizajxoj kiel televid-elsend-stacioj, sxtataj revuoj, edukada sistemo kaj aliaj propagand edukad organizajxoj kiuj funkcias sub regado de la sxtato devas uzi la alian vorton anstatau Pizza. Sed kompreneble oni ne punas homojn se ili iam skribas au diras la vorton Pizza. Ankau en dokumento por oficiala celo oni ne povas uzi la vorton Pizza!

Toño a dit...

Saluton, Beĉjo.
Dankon pro viaj informoj.
Jes, ankaŭ la hispana lingvo havas Akademion, kiun ni atentas tiom... kiom la Esperantan :-)

Ĝi uzas ĝenerale sufiĉe purisman aliron, kiun mi foje eĉ akceptas, kiel mi diras en mia blogero. Sed tre ofte ĝi falas en ridindecon. Do, probable ĉiuj Akademioj havas tiajn komunajn trajtojn.

La problemo estas kiam tiuj klopodoj servas por naciismaj motivoj, kaj estas uzataj de la registaroj aŭ la politikaj movadoj. Tiam ne malofte la lukto ne estas kontraŭ la ekstera nacio aŭ la ekstera lingvo (kiujn neniel influas tiaj decidoj), sed kontraŭ la propraj parolantoj, kiuj "malpuriĝis". Do, tio fariĝas ilo por disciplini la proprajn kaj ne permesi deflankiĝojn.

Probable ili pensas ke kosmopolitismo estas plago. Kaj tiam estas kiam, laŭ mi, la purismo fariĝas danĝero por la libereco.

Dankon denove pro viaj interesaj tekstoj