1 sept. 2006

Esperanto kaj modo

Antaŭ foriri por mia longa VIKENDO, jen inetersa novaĵo. Dum la tagmanĝo mi serĉis la novaĵojn sur guglo per la ŝlosilvorto "Esperanto". Rezulte mi trovis tiun ĉi novaĵon sur la novaĵ-retejo Portland Mercury. Tiel ŝajnas ke Usonano en Portlando lernante Esperanton estas inspirita por lanĉi modan vestaĵserion. Lia nomo estas Adam Arnold.

3 commentaires:

karamudini a dit...

interese, sed ĉu "vikendo" estas nova vorto ankaŭ en e-o?

montamaristo a dit...

Kara Sinjoro Karamudini.

Mi ne trovis "vikendon" en Reta Vortaro, nek antauxe legis gxin. Eble gxi signifas la plilongan semajnfinon. Cxu iu akademiano gxenos Becxjon pro tio?

becxjo a dit...

Ne cxagrenigxu! "Vikendo" ne estas esperanta vorto kaj ne ecx propono por nova vorto. Depost nun mi cxiam uzos la vorton "semajnfino". En tiu cxi blogero mi nur sxatis uzi la anglan formon por emfazi la aferon.