18 sept. 2006

Hororo en Montrealo

Policano apud korpo de atakinto
Denove malsana menso kreis tragedian eventon. Unuafoje kiam mi aŭdis pri pafado en la altlernejo Dawson en Montrealo, mi preĝis. Mi preĝis por ke la pafinto ne estu nigrhaŭtulo, arabo aŭ islamano. Mi deziris tion ĉar jam en la socio estas multe da abomeno rilate tiujn ĉi homgrupojn. Tial ĉiu incidento de tiu tipo povas kaŭzi severajn reagojn kontraŭ ili kaj plikomplikigi la jam komplikan situacion. Feliĉe (se en tuto de tiu afero estus iu ajna feliĉaĵo kaj bedaŭrinde ne estas tia) mia preĝo realiĝis kaj la atakinto estis blankhaŭta eŭrop-rasa kanadano (statistikoj montras ke almenaŭ en Usono – kaj nordameriko - preskaŭ ĉiuj pafatakintoj al lernejoj estis blankhaŭtaj viroj. Ankaŭ en Usono la plejmulto de infanmolestintoj – tiuj kiuj estas kaptitaj – kaj plurmurdintoj – ang. Serial Killer - estis blankhaŭtaj, kvankam tiuj statistikoj ne signifas ke neblankhaŭtuloj ne faras tiajn krimojn). Nun la socio povas analizi la eventon preter kutimaj antaŭjuĝoj kiuj ofte aperas kiam krimo okazas per nigrhaŭtulo aŭ ano de alia minoritato. Jam oni parolas pri rolo kiun la socio povus ludi por preventi tiun ĉi tragedion. Tiel ŝajnas ke atakinto skribis blogon en kiu li estas dirinta pri sia abomeno kontraŭ la socio. Ĉiu psikologo scias ke kiam iu tiel esprimas siajn missentoj tiu persono fakte serĉas konsideriĝi per aliaj. Nun kiel eblas aŭdi tiajn helpopetantajn voĉojn? Tio estas ja malfacila tasko. En raportoj oni aludas al rolo de violentaj komputilludoj en tiu tragedio. Ĉiuokaze rezultoj de esploroj pri rolo de violentaj komputilludoj (same violentaj filmoj) en tiaj tragedioj ankoraŭ estas kontraŭdiraj. Almenaŭ mi mem iam ludas violentajn komputilludojn (kiel Doom kaj kelkaj aliaj ludoj en kiuj la ludanto devas polverigi monstrojn aŭ malbonulojn) kaj neniam tentiĝis iri sur strato kaj fari ion malbonan kontraŭ aliaj (persono kun sana menso ankoraŭ povas rekoni diferencon inter ludo kaj vera vivo sed tio por malsana menso ne estas evidenta). Nun la plej ardaj debatoj ĉirkaŭ la tragedio temas plilimigadon de aliro al pafiloj. Mi aŭdis ke iu analizisto diris ke la plej malbona evento simila al pafatako al la lernejo Dawson estas okazinta en Germanio en kiu la aliro al pafiloj estas multe pli restrikta ol Kanado. Iuj argumentas ke pro serioza volo pri krimo, krimuloj eĉ sub tre limigantaj leĝoj iel trovas pafilojn. Malgraŭ ĉiuj tiaj argumentoj por mi ankoraŭ estas ŝokanta ke en Kanado armea mitraleto povas tiel facile troviĝi en manoj de (mense) malsanaj personoj.

P.S 1: Hodiaŭ mi trovis ke iuj estas provintaj trovi antisemitajn motivojn malantaŭ la tragedio. Ekzemple oni estas trovinta ke tiu kafejo en la lernejo kiu estas atakita nomiĝas Jew Cafe – juda kafejo, kvankam eltrovinto de tiu nomo mem pliposte agnoskas ke la atakinto plejeble ne sciis pri tiu afero kaj liaj skribaĵoj montras ke li abomenis ĉiujn homojn, kaj ne nur judojn.
P.S 2: Mi tutkore malĝojegas pro morto de tiu studentino kaj vundiĝo de kelkaj aliaj en tiu tragedia evento. Miaj plej sinceraj sentoj estas pri ili, iliaj familioj kaj aliaj studentoj de la altlernejo Dawson. Dio helpu ilin.

3 commentaires:

montamaristo a dit...

Vi ne necesas pregxi tiel. La Kanadaj amaskomunikiloj zorge kasxis la fakton de Marc Lepine estis Islamano dum dekunu jaroj.

becxjo a dit...

Vi sercxu vian diablon aliloke. Ni cxi tie parolis pri Kimveer Gill kaj ne Marc Lepine. Nenio indikas ke li estis islamano. Sed eble vi scias ion pli ol ni! Cxu via abomeno kontrau la islamo tute estas formurdinta vian racion?

becxjo a dit...

Mi malŝatas fanatikulojn, ekstremistojn kaj obsedatoj de ĉiu ideologio, religio aŭ opinio (islama,kristana,juda,zoroastra, budha, komunista aŭ George W. Busha). Sed pli ol ĉiuj tiaj homoj mi malŝatas tiujn kiuj obsedate de abomeno maljuste juĝas pri aferoj. Mi ne estas advokato de islamo kaj ne aparte sxatas gxin sed pri Marc Lepine farinto de masakro en Ecole Polytechnique en Montrealo (je la 6-a de decembro 1989) oni aludas al lia patro Rachid Liass Gharbi almigrinto al Kanado el Alĝerio. Raportoj mencias ke lia patro estis alĝera islamano, mistraktanta sian infanon, batanta edzinon kaj alkoholulo. Nu, tio ne klarigas ke ĉu Marc Lepine faris sian krimon pro influo de islama ideologio aŭ ĉu tute tia edukado ekzistis en lia vivo. Ĉiuokaze oni povas konstati ke lia patro maksimume povas konsideriĝi kiel naskito en islama familio ĉar en islamo oni ne rajtas trinki alkoholaĵojn (pri batado de edzino kaj mistraktado de infano tio ja povas okazi en islama familio - tute same kiel tio povas okazi ankaŭ en neislama familio). Aliflanke oni nenie mencias rolon de lia patrino Monique kiu estis franc-kanada eksmonaĥino. Cetere Marc estas kreskita en la kanada socio en kiu kristanaj tendencoj estas sufiĉe fortaj. Oni ne forgesu ke en 1989 oni ankoraŭ ne parolas pri la faŝisma islamo (kaj atakoj al turoj en Nov-Jorko tiutempe ne estas jam okazintaj). Ĉiuokaze mi ne certas pri influo de islamaj instruoj en kazo de tiu ĉi krimo kvankam en aliaj krimoj eblas trovi ilian influon (sed ne ĉie, ĉiam kaj pri ĉiu fifaro).