1 sept. 2006

Traleginda revuo

Ĉi semajnfine en Kanado (ĉu nur ĝia anglalingva parto?) estas tri-taga semajnfino (ĉi tiu lundo estas labortago kaj do ferio!! - kiam lundo aldoniĝas al sabato kaj dimanĉo kiuj ordinare estas ferioj oni nomas ĝin long weekend). Strange en Toronto la publikaj bibliotekoj (almenaŭ tiu kiu estas alproksime al mia hejmo kaj en ĝi mi membras) estas fermaj. Mi memoras ke en Parizo, Stokholmo kaj Montrealo publikaj bibliotekoj dum la semajnfinoj estis malfermaj kaj ofte elektis tagon el la neferiaj tagoj de la semajno (en Montrealo ĝi estis lundo) por ne funkcii. Mi ĉiam komprenis logikon de tiu decido ĉar dum la feriaj tagoj oni pli konvene povas iri kaj pasigi tempon en biblioteko. Bedaŭrinde mi tute ne kapablas kompreni tiun logikon kiu eble estas malantaŭ fermeco de publikaj bibliotekoj dum feriaj tagoj en Toronto. Ĉiuokaze samjnfinoj por mi ĉi tie pasas malfacilege ĉar mi ankoraŭ ne havas televidilon kaj alireblecon al la interreto en mia apartamento (mi devas serioze pensi pri ili). Dum la semajnfinaj ferioj kiam mi ne iras eksteren por turismumi mi legas librojn, skribas miajn ferenezaĵojn por blogo kaj studas pri mia laboro (krom kuiri kaj iam purigi la domon evidente!).
Ĉi tie en Toronto mi malkovris la tre interesan revuon "the London Review of Books - Londona librorecenzo". Ĝi estas plena je bonaj artikoloj kaj mi ĉiam ĝuas ĝian legadon eĉ kvankam mi estas leginta preskaŭ neniun de la recenzitaj libroj (la recenzoj tie estas memstaraj artikoloj kaj ofte ege inteligentaj ankaŭ intelektulaj). Mi ĉiam bedaŭras ke io simila al tiu ĉi revuo ne ekzistas en Esperanto (mi ankaŭ bedaŭras ke ne ekzistas revuoj similaj al National Geographic kaj PlayBoy en Esperanto). Ĉu iu konas revuon similan al ĝi sed pli specife pri kanadaj kulturaĵoj (en la angla lingvo)?

2 commentaires:

Osmo Buller a dit...

Tre konciza historieto de la movado en Kanado legeblas en la Kongresa Libro de la Vankuvera UK, 1984. Interesa detalo estas, ke d-ro Zamenhof vizitis Kanadon en somero 1910 por renkonti parencojn. KEA estis fondita en 1958, dank' al klopodoj de la UEA-peranto s-ro W.D.B. Hackett. (La artikolo en la Kongresa Libro estas verkita de li. Eble vi jam konas lin. Li estas 88-jara kaj vivas en Toronto.) Komence kanadaj e-istoj membris en la usona asocio. Fine de la 30-aj jaroj okazis la unua provo fondi propran asocion, sed tiu asocio rapide mortis.

Lunjo a dit...

Laŭ eta reklamo en malnova Jarlibro, la unua Kanada asocio estis fondita en 1908, samjare kiel UEA. Ĝi estis reestablita en 1958. Ĝis nun, mi ne scias kiom da jaroj inter la origina fondo kaj la unua disfalo ĝi dauris. Sinjoro Buller, via informo estas la unua fojo, ke mi audis pri reestablo en la 30-aj jaroj.
Ĉu aliaj scias?