8 sept. 2006

Trompa analogio

Hieraŭ vespere kiam mi revenis hejmen, mi trovis broŝureton penditan al mia pordo. Ĝi jene informis:

My dear friends, we must warn the world of nuclear wars that will start no later than September 12, 2006. You need to take part in this Last Day Work of Yahweh.

Miaj karaj amikoj, ni devas averti la mondon pri nukleaj militoj (ne nur unu?!) kiuj okazos ne pli malfrue ol la 12-an de septembro 2006. Vi devas partopreni ĉi tiun Taskon de la Lasta Tago de (ĉu por, pro aŭ simple de?) Javeo.

Yisrayl Hawkins
Pastoro de Javeo Domo, Abileno, Usono

Antaŭ tiu averto mi informiĝis pri artikolo kiun estis skribinta Michael Coren en la revuo TorontoSun kaj ĝia titolo estis "We should nuke Iran – ni devas ataki al Irano per la nukleaj bomboj".

Nun mi komprenas kial usonano kiel Ken Miner tiom ĝojas kiam li skribas "Laŭ mi estas bone, se la tempo de maldekstremula trutismo pri la reala mondominaco iom post iom forpasas" kaj ĉar holivudanoj kiel Nicole Kidman (kiu laŭŝajne multon scias pri la politikaj aferoj de la mezoriento) estas publike kondamninta specifajn teroristajn organizojn (31-an de aŭgusto 2006).

Antaŭ tio mi kiel la politika komentaristo Michael Hirsh pensis ke kiam prezidento Bush komparis Bin-Ladenon kun Hitlero kaj Lenino:

… the world powers of the day ignored an exiled lawyer – Vladimir Lenin – and a failed painter – Adolf Hitler – who laid out their bloody, revolutionary programs early on. Bin Laden and his terrorist allies have made their intentions as clear as Lenin and Hitler before them.

Tiu komparo estis nur por interna aŭdantaro (kaj voĉdonantoj) kiel averto kontraŭ komplezantoj kaj nenifarantoj (laŭŝajne usonaj demokratoj) kiuj permesis Hitleron fari siajn fifarojn “those who enabled Hitler”. Ĉiu studento de la politika scienco povas kompreni ke pro historiaj, ekonomiaj, geopolitikaj kaj sociologiaj kialoj t.n. islama faŝismo estas neniel komparebla kun la eŭropa faŝismo antaŭ la dua mondmilito. Tamen tio por la propagandmaŝino de novkonservativularo en Vaŝingtono tute ne gravas.
Bedaŭrinde nesaĝaj gvidantoj de la islama respubliko en Irano ankaŭ ludas ludon de militemuloj en Usono. Eĉ iu naiva persono kun iomete teknika informo povas vidi ke tiel nomata ĉasaviadilo Saegeh estas kopio de la usona ĉasaviadilo F-5 konstruita en la 60-aj jaroj. Nun kiel ĝi povas esti pli efika ol F-18 kaj eĉ supozante tion kion ĝi povas fari kontraŭ pli modernaj ĉasaviadiloj kiel F-22? Tion devas nur respondi geniaj armeestroj de la islama respubliko. Cetere eĉ se la islama respubliko povus pere de ia teknika miraklo transformi F-5-on al ĉasaviadilo pli moderna ol F-18, ĝi unue plimodernigus siajn pasaĝeraviadilojn kiuj tiom regule kraŝas. Ne! Minacon de la islama respubliko nur povas kredi nesaĝaj homoj. Ĝi danĝeras por si mem pli ol por aliaj.
Ni ne forgesu ke dum prezidento Bush parolas pri demokratio kaj libereco en la mondo, asertante:

…Freedom is once again contending with the forces of darkness and tyranny
Kaj
This is the great ideological struggle of the 21st century

Usono donas la plej grandan kvanton da monhelpo post Israelo al Egiptio en kiu prezidento ne estas elektita kaj ne eksiĝas krom per morto. La plej bona aliancano de Usono en la mezoriento estas Saud-Arabio en kiu virinoj ne rajtas konduti aŭtomobilojn kaj sen akompanado de viro eksterhejmeniri. Ni ne forgesu ke Usono donacis la ĉasaviadilojn F-16 al Pakistano kiu havas atombombon kaj ĝia nuntempa prezidento Pervez Muŝaraf estas en povo post puĉo kontraŭ demokratie elektita registaro. Ni ne forgesu ke en 19-an de aŭgusto 1953 tio estis Usono kiu planis puĉon kontraŭ pordemokratia (nereligia) registaro de Mohamad Mosadeg kaj renversis ĝin. Usono helpis restabiliĝon de reĝimo de Ŝaho kaj kaŭzis nedisvolviĝon de la politika sistemo en Irano. Ni ne forgesu ke dum la okupado de Afganio per la sovieta armeo, Talibano estis trejnita, armita kaj subtenita de kontraŭspionada sekcio de la pakistana armeo (Pakistani Inter-Services Intelligence - ISI) kaj tio okazis kun aprobo de CIA. En tiu epoko Gulbudin Hekmatjar kies partianoj ĵetis (kaj ankoraŭ ĵetas) acidojn sur vizaĝoj de virinoj kiuj ne havis vualojn estis la plej ŝatata amiko de Usono en Afganio. Ankaŭ ni ne forgesu ke ekde milito inter Irako kaj Irano en 1980, Usono armis kaj subtenis Sadamon. Tiurilate la eksa prezidento Ronald Reagan diris : “United States could not afford to allow Iraq to lose the war to Iran – Usono ne povas permesi malvenkon de Irako en milito kontraŭ Irano" kaj Usono "would do whatever was necessary and legal to prevent Iraq from losing the war with Iran – faras ĉion kiu estas necesa kaj leĝa por preventi malvenkon de Irako en milito kontraŭ Irano”. Tiu subteno iris ĝis tie kie Usono preteratentis masakron kiu okazis en Halabĉa (almenaŭ 7000 homoj mortis tie kaj hodiaŭ la evento estas iu el akuzoj de Sadamo en Tribunalo!) en 1988 per la iraka armeo uzante venenajn armilojn. Kaj ĉiam perforto kaŭzas pli da perforto. Abomeno kaŭzas pli da abomeno. Mi tre ŝatas tiun ĉi reklamon en la revuo London Review of Books:
Looking for WMDS in the Middle East? Start looking for weapons of mass instruction!
Ĉu serĉi amasmurdajn armilojn en la mezoriento? Komencu serĉi batalrimedojn por amasedukado!
Ĉu fari tion estas tiom malfacila?

3 commentaires:

montamaristo a dit...

Kara Becxjo. Vi ne akurate komprenis tiun prelegon antaux la Usona Oficira Asocio.

La Usona prezidento komparis la _ambiciojn_ de Bin-Laden al Hitler kaj al Lenin. Li rediris tiun plurfoje. Li _ne_ komparis la historiojn, ekonomiajn, geopolitikajn, ktp aspektojn. Eble vi rimarkus ke Hitler ne povis uzi la Interreton, do la analogio ne validas.

Pri la antauxaj (kaj nunaj) eraroj de Usona politiko, vi forgesis citi jen de Busx:

"For decades, American policy sought to achieve peace in the Middle East by pursuing stability at the expense of liberty. The lack of freedom in that region helped create conditions where anger and resentment grew, and radicalism thrived, and terrorists found willing recruits. And we saw the consequences on September the 11th, when the terrorists brought death and destruction to our country. The policy wasn't working."

"Dum jardekoj, Usona politiko celis atingi pacon en la mezoriento per cxasado al stabileco po la elspezo da libereco. La manko da libereco en tiu regiono helpis krei kondicxiojn kie kolero kaj amaro kreskigxis, kaj ekstremismo intensigxis, kaj teroristoj trovis voluntulajn varbotojn. Kaj ni vidis la konsekvencojn dum Septembro 11-an, kiam teroristoj portis morton kaj detruon al nia lando. La politiko ne efektivis."

Kaj fine, li _nenie_ konsilis nuklee bombi Iranon.

montamaristo a dit...

Legi la tutan prelegon de Busx, vizitu jen (angle):

http://www.whitehouse.gov/news/releases/2006/09/20060905-4.html

Anonyme a dit...

La celo de mia blogaĵo de la 31a Aŭgusto, 2006, estis pridubigi la ĝustecon de la (relative) nova esprimo "Islamfaŝismo". La 2an de Junio, 2006, mi levis la saman demandon.

Sekve oni apenaŭ rajtas konkludi, ke mia blogado apogas la analogiojn, pri kiuj vi skribas.

Terorismo estas reala kaj minaca, evidente, sed nomi ĝin 'faŝismo' precipe servas por plivarmigi la emociojn.

Ken