6 sept. 2006

Ĉu vera krizo?

Ĉu iu el niaj japanaj amikoj povas klarigi al mi kial havi viran idon por tiulanda imperiestro estas tiom grava? Kial la novaĵ-informiloj nomas naskiĝon de vira ido por la heredanto de trono kiel fino de krizo? Ĉu en Japanio ne eblas havi imperiestrinon? Ĉu religie aŭ tradicie estas malpermesata regno (kiu estas nur formala ĉar la vera povo estas inter manoj de la ĉefministro) de virino super la lando? Se jes, kial? Mi tre ŝatas scii respondojn de tiuj demandoj per japana(j) amiko(j) en Esperanto.

2 commentaires:

Vastalto a dit...

Mi estas japano, tamen ne kompetenta por klarigi tiun problemon.
Tia pensmaniero, ke vira ido devas heredi la tronon, ŝajnas al mi plena anakronismo. Sed en la nuntempa Japanio ekzistas certa nombro da konservativuloj, kiuj havas sian ideologian radikon en la epoko Meiĵi kaj antaŭmilita periodo (1868-1945). Kaj ili havas fortan (eĉ pli fortan en ĉi tiu jardeko) influon en la Japana politiko.
La Kodo por la Imperiestra Familio, kiu estas unu el la Japanaj leĝoj, agnoskas nur viran imperiestron. Tial dum ĉi tiuj kelkaj jaroj estis diskuto pri eventuala amendo de la Kodo.

becxjo a dit...

Kara Vastalto, dankon pro via klarigo.