13 sept. 2006

Venko de civilizacio

Kaj finfine post 5 jaroj da milito kontraŭ terorismo, sindonado de karaj regantoj de Usono donis frukton. Gartulon...
Nun Coca-Cola, la plej signifa simbolo de civilizacio, progreso kaj prospero estas en Afganio. Ni gratulas ĉiujn amikojn de "Our way of life - nia vivmaniero" kaj malamikojn de faŝisma-islamo.

venko de civilizacio
P.S: Kompreneble ĉiu civilizacio antaŭ hospitaloj kaj lernejoj bezonas al Koka-Kolao. Post Koka-Kolao ĉiu plia progreso de la lando nepre bezonos ekziston de MakDonaldo kaj Disnilando.

6 commentaires:

Kolonjano a dit...

Kara Beĉjo,

mi ja tradukus way of life per vivmaniero.

Krome mi konfesu, ke Coca-Cola apenaŭ mankus al mi, se ĝi subite ne plu disponeblus en Germanujo …

Koncize,
Kolonjano

becxjo a dit...

Jes via traduko estas preferebla.

montamaristo a dit...

Militista amiko raportis al mi ke Afganio cxie ankoraux odoracxas kiel feko. Do malgraux tiu cxi trinkajxo, jam restas longa vojo al civilizacio.

becxjo a dit...

Tiuj kiuj insultas landon, religion, rason au naciecon de aliaj ne vekos senton de respekto en mi. Se vi volas flari odoracxon de fekajxoj kial ne venas kun mi al centro de Toronto, cxirkau la strato Dundas. Mi ecx povas montri gxin en Parizo cxirkau la starto Gentilly.

Anonyme a dit...

Se oni laboras tuttage sub la Florida sunego, kiel mi faris dum 11 jaroj, oni ja aprezas konvenan kokakola-aŭtomaton :\

Ken

becxjo a dit...

Kaj mi laboradis sub sunego de Teherano kaj ne bezonis aprezi konvenon de kokakola-automaton (fakte tio ne ekzistis tie). En brulanta Jazdo (urbo en centro de Irano) mi povis inviti vin al trikado de malvarmega kaj dolcxa Faludeh Morvarid. Mi povas certigi vin ke gxi havis saman meriton kiel Koka-Kolao.