30 oct. 2006

Diversaj aferoj

  • Mi ne komprenas kial iufoje ni mem malhelpas nin. Tio precipe estas ĝusta pri esperantlingvaj eldonejoj. Depost kiam mi decidis prezenti kulturajn varojn kiuj iel temas pri Esperanto (aŭ estas en Esperanto) en maldekstra flanko de mia blogo, por fari tion mi ĉiam alfrontiĝis al iu sama problemo; eldonejoj ne disponigas bildojn de kovraĵoj de siaj libroj, revuoj, KD-oj, k.t.p. sur la reto. Mi devas pene serĉi sur la reto por trovi tiajn bildojn. Tiel ŝajnas ke niaj eldonistoj ankoraŭ vivas en la antaŭ-interreta epoko. Kvazaŭ neniu estas kompreniginta ilin pri utiloj de la reto por komercaj celoj. Por vidi kiel oni reklamas librojn, muzikajn KD-ojn aŭ filmajn DVD-ojn sur blogoj, vi povas rigardi al tiu ĉi perslingva blogotie, tie kaj tie.
  • Se vi ne estas jam trarigardintaj la novan numeron de la reta gazeto La Amikeco, mi konsilas ke vi nepre faru tion. Precipe min interesis mallonga filmo en kiu junuloj prezentis sin.
  • Bonvole legu blogon de studentoj de Mari-elen kaj kuraĝigu ilin. Ili bezonas al viaj kuraĝigaj komentoj por pli entuziasme lerni Esperanton.
  • Lastatempe mi trovis tiun ĉi interesan E-blogon kiu meritas rigardon kaj legadon. Ĝia titolo estas la BEKbotelo.


P.S: Mi forgesis skribi ke miaopinie la esperantlingvaj eldonejoj ofte ne uzas grafike allogajn kovraĵojn por siaj libroj. Tio ankaŭ estas grava problemo.

3 commentaires:

Steven Brewer a dit...

Chuck Smith proponas filian sistemon en kiu homoj povus ricevi kelkan monon se oni acxetas varon de ies retejo. Ni esploros tion por la retbutiko de ELNA dum ni faras la renovigon.

becxjo a dit...

Kara Steven,
Ja tio estas bona ideo. Mi neniam postulis monon kaj faras tion nur pro mia intereso rilate Esperanton. Mia problemo estas tio ke retbutikoj ne cxiam disponigas malgrandan bildon de kovrajxoj de siaj libroj. Sen tiuj bildoj kaj nur surbaze de iu teksto reklami pri kulturaj varoj ne estos utila.

Fajro a dit...

Tutcerte.

Bona Bloguero!