10 oct. 2006

Du kinfilmoj

Mi ne scias kiom da vi memoras Bruce Lee (Brus Li). Mia generacio kreskis vidante liajn kinfilmojn kiam ni estis nur knabetoj. Li estis ege influa sur junuloj de tiu generacio ĉie ĉirkaŭ la mondo (mi pensas nenie sur la planedo ekzistas lando en kiu iuj ne estas spektintaj liajn filmojn). Tuto de mia intereso pri agadplenaj filmoj naskiĝis kaj disvolviĝis depost spektado de liaj legendaj batalplenaj filmoj en la junaĝo. Eble pro admiro de lia arto mi sekvis kaj ĉiam interesiĝis rigardi batalajn filmojn de aliaj aktoroj kiel ekzemple Jackie Chan, Jean-Claude Van DammeSteven Seagal (mi persone neniam interesiĝis pri laboroj de Chuck Norris). Kun intereso pri la arto de Bruce Lee en mi ankaŭ naskiĝis intereso pri batalartoj [ang. martial arts] specife pri karateo kaj kungfuo (kvankam mi mem neniam iris lerni aŭ ekzerci ilin). Lastatempe mi spektis du tre bonajn filmojn de tiu tipo kaj ŝatas ĉi tie prezenti ilin al vi (se vi iam spektas batalajn filmojn - multaj pensas spektado de tiaj filmoj ne estas bona).
La unua kinfilmo estas Maljugita (aŭ Danny la hundo - ang. unleashedDanny the dog). Mi opinias ke tiu filmo estas iu ĉefverko de la franca reĝisoro Luc Besson [Luk Beson]. Eble oni trovas ĝin tro false sentimentala. Sed mi persone trovis ĝin ege poezia kaj bone prilaborita. Mi pensas ke pro humana mesaĝo kaj tre bonaj batalscenoj tiu filmo meritas spekton (kompreneble nur se batalaj scenoj ne ĉagrenigas vin).
La kinfilmo Kung Fu Hustle
La alia filmo nomiĝas kung Fu Hustle (mi ne trovis bonan ekvivalenton en Esperanto por tiu titolo. bonvole vi proponu iun). Ĝi estas humurplena parodio de batalaj filmoj. Mi spektante tiun filmon pro du kialoj ploretis; unue ĉar mi ege ridis kaj due ĉar la nura ama rilato en la filmo estis ege kortuŝa kaj belege prezentita. Mi pensas ke tiuj du filmoj meritas spekton per tiuj kiuj interesiĝas pri batalaj artoj kaj agadplenaj kinfilmoj. Ili devas konsideriĝi klasikaj laboroj en tiu ĝenro.

P.S: Lastatempe Sonja porponis "Kungfua Friponaĵo" anstataŭ la angla "Kung Fu Hustle".

2 commentaires:

Mari-elen a dit...

Saluton Beĉjo,

jes, mi bone memoras ke miaj kuzoj senĉese parolis pri tiuj filmoj, kiujn ni knabinoj ne tiom rajtis rigardi. Kompreneble Bruce Lee estis heroo, kaj ni pensis kiom estis granda bonŝanco naskiĝi kiel knabo !
Nun la gefiloj preferas Jackie Chan.

Mi tute ne ŝatas Jean-Claude Van Damme, kiu montris nekredeblan stultecon en diversaj intervjuoj, ĝis la punkto ke ni demandis nin ĉu li tion intence faras ... Bedaŭrinde ŝajnas ke li nature estas tia.

La filoj ege ridis antaŭ stulta parodio de batalfilmo, pruntita de amiko (oni tie vidas batalantan bovinon). Verdire, ankaŭ mi ne sukcesis resti serioza, kaj neatendite devis ekridi ... :+)

Elkorajn salutojn al vi

becxjo a dit...

Kara Mari-elen,

Dankon pro via reago.