6 oct. 2006

Nostalgie

Iam miaj vagadoj sur la interreto rezultigas interesajn eltrovojn. Hieraŭ kiam mi vagis sur la interreto (tion mi ofte faras per serĉi vortojn sur la retserĉiloj kiel tiuj de Guglo kaj Jahuo) mi trovis tiun ĉi interesan blogeron. Tiel ŝajnas ke la blogisto serĉinte inter matematikaj temoj estas eltrovinta interesan artikolon de tre interesa revuo. La revuo nomiĝas Funkcialaj Ekvacioj. Ĝia redakcio konsistas el nur japanoj kaj depost ĝia eldoniĝo la plejparto de verkistoj de ĝiaj artikoloj ankaŭ estis japanaj. La revuo estas eldonita depost 1958 kaj tuto de ĝia arkivo estas atingebla sur la interreto. En komenco de ĝia eldoniĝo en la revuo aperis artikoloj en la angla, franca kaj Esperanto (kaj se necesis resumoj tradukiĝis al Esperanto). Tio ĉesis depost la 70-aj jaroj. Depost tiu tempo la artikoloj skribiĝis en la angla sed la revua titolo restis esperantlingva. Kiel ekzemplo estas interesa rigardi al tiu ĉi artikolo (tute en Esperanto) pri Transformo de Euler kaj ĝia aplikado al la diferencialaj ekvacioj de Fuchsa tipo, I; Integralo de Riemann-Liouville en la kompleksa kampo. Ho ve! esperantistoj antaŭe faris multon pli ol tio kion ili faras nuntempe.

3 commentaires:

Kolonjano a dit...

Kara Beĉjo,

ne uzu japanano, mi petas. ;-)

(vd. mian blogeron de 2005-11-26)

Krome tre interesa afero.

Meze de la 1980-aj jaroj mi mem provis Esperantigi artikolojn pri biologiaj temoj, kiuj aperis en la germana eldono de Scientific American. La rezultoj de miaj klopodoj tamen neniam sukcesis publikiĝi en Esperanta scienca ĵurnalo.

Siatempe mi ankoraŭ ne disponis komputilon, sed nur mekanikan skribmaŝinon. Mi scias, ke mi ie konservis la „manuskriptojn“ el tiu tempo.

Eble indus elfosi ilin por vidi, kiun nivelon mi iam atingis junaĝe. :-)

Same nostalgie,
Kolonjano

becxjo a dit...

Mi korektis la aferon. Dankon.

Manolo a dit...

Bonega eltrovo Beĉjo! Mi gratulas vin.

Mi de antaŭ longe planas iel prezenti la esperantan aferon al miaj kolegoj: ĉu per diafanaĵa prelego, ĉu per artikoleto en loka hispana revuo (ekz., mia fakultato eldonas unu tian).

Tiaj datumoj pri uzado de esperanto en scienco (ĉefe fiziko) tre multe interesas min. Kaj ankaŭ la ekzisto de esperantistaj sciencistoj.